1. Speciala signo, metita sur io kaj servanta por rekonigi kaj distingigi ĝin:
- Vi rekonos mian libron, cxar gxi havas markon.
- Mi markis viajn erarojn per krajono.
- Tiu ĉi papermono estas falsita, ĉar ĝi ne havas akvomarkon.
- Niaj ŝafoj estas brulmarkitaj, por ke ni povu ilin rekoni.
- La organizo produktis multajn belajn glumarkojn.
- Sekvu la gvidmarkojn (signojn ĉe vojo) por ne perdiĝi.
- Mi rekomendas ĉi tiun markon de kafo.
- Kiu estas la marko de via aŭto?
- Tio estas bonkvalita, markhava brakhorlogxo.
- Ĉu oni jam normomarkis la varojn (markis sur aĵoj la fabrikmarkon, certigantan la bonkvaliton de la fabrikaĵo)?
- Por povi uzi publikan telefonbudon vi devas havi telefonmarkon.
- Surgluu poŝtmarkon sur la koverton kaj sendu la leteron.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario