domingo, 30 de septiembre de 2007

KREDI

1. Rigardi ion kiel verdiritan, ne postulante pruvojn:
Mi kredas, ke ĉiuj popoloj estas egalaj.
Ne kredas ŝtelisto, ke honestaj ekzistas.
Disputo kredigas, sed ne certigas.

2. Rigardi kiel verdireman, ne postulante pruvojn:
Ĉu vi ne kredas al mi?!
Kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon ĝis la morto.
Vi estas kredinda homo (meritanta kredon).

3. Akcepti de iu ion kiel veraĵon:
Kara, vi povas tion kredi al mi!

4. Rigardi ion kiel efektivan aŭ efektiviĝontan, ne postulante pruvojn:
Mi kredas pri via senkulpeco.
Al promeso oni ne kredas, - kredu, kiu posedas.
Ŝi kredeble ne povos veni al mi hodiaŭ.
Mi ĝuis nekredeblan belecon de la naturo.

5. Rigardi iun kiel vere ekzistantan, aŭ kiel sanktan, sen pruvoj:
Ĉu vi kredas je Dio?
Ŝi ne ŝatas paroli pri sia kredado.
Li estas religia kredanto kaj mi estas liberkreda.
Mi ne komprenas, kial mia nekredado vin ĝenas.

KRUTA

Prezentanta deklivon forte klinitan, proksiman al la vertikalo:

Gardu vin - la ŝtuparo estas tre kruta!
La vojeto estis krute dekliva.
Jen ŝtono falas de la krutaĵo.
Mi ne permesas al infanoj iri al la bordo pro ĝia kruteco.
Ili kaŝiĝis en interkrutejo - tre mallarĝa irejo inter du krutaĵoj de monto.
La monto estis malkruta, pro tio ni preskaŭ ne laciĝis irante.

IDENTA

Tiel sama, ke oni ne povas percepti ian diferencon:

La instruisto diris al ni: "Vi ricevos malaltajn poentojn, ĉar viaj laboroj estas identaj."
La identeco de ĉi tiuj projektoj estas evidenta.
Mi devis pruvi mian identecon montrante iun identigilon (ekzemple la pasporton).
Ni ankoraŭ ne identigis la mortinton.
La aktoro sukcesis identiĝi kun sia rolo.

PROFETO

1. Homo, kiu deklaras sin inspirita de iu dio kaj rivelas ties mesaĝojn:
Oni diras, ke Mohameto estis profeto.
Neniu estas profeto en sia urbeto.
Ŝi estis fama profetino.
Mi ne kredas je tiu profetaĵo.

2. Homo, kiu pretendas kapablon antaŭdiri estontaĵojn:
La profeto diris, ke venas malbona tempo.
Vera kiel vorto de profeto.
Multaj venis por aŭskulti lian profetan parolon.
Ili profetas malveraĵojn.

PEDANTO

Homo, tre precize plenumanta la regulojn; tro zorganta pri malgravaj detaloj kaj rutina formo:
La skrupuloj de tiu pedanto min nervozigas!
Ŝi estas vera pedantino - ĉiu aĵo en ŝia hejmo havas sian lokon.
Ni ne estu tro pedantaj, ni estu toleremaj.
La ĉambro estis tre pedante ordigita.
Ĉiu detalo estis plenumita kun plej granda pedanteco.

FOSI

1. Fari kavaĵon eltirante teron:
Ili prenis fosilojn kaj komencis fosi tombon.
Kiu fosas sub alia, falos mem en la foson.
Estas tre danĝere resti en la fosejo.
Oni disfosis la tombon de antikva homo.
Ili enfosis siajn riĉaĵojn, sed mi elfosis ilin.
Ĉi tie okazas prifosoj / prifosado (teknika esplorlaboro por elserĉi vestiĝojn de la homa agado kaj fosiliojn).
Akvo silenta subfosas la bordon.

2. Turni per speciala ilo la teron de kultivota terpeco:
Avo fosas la ĝardenon.
Mi iris helpi al li pri la fosado.

3. Traserĉi, pedante esplori:
Mi fosis en la tuta libro por trovi, kiel nomiĝis tiu loko.
Mi serĉfosis en mia poŝo.

TREZORO

1. Amaso da oro, arĝento aŭ aliaj multekostaĵoj, rezerve tenataj:
En ruinoj ni trovis trezoron.
Promesita trezoro estas sen valoro.
La ŝtelisto ŝtelis juvelojn el la trezorejo.
La trezoristo (oficisto, rajtigita enspezi aŭ elspezi la ŝtatajn monrimedojn) ne estis fidinda homo.

2. Kolekto el relikvoj kaj valorplenaj piajxoj, konservitaj en iu pregxejo:
Mi ŝatus viziti la trezoron de la Pariza Sankta Kapelo.

3. Io tre ŝatinda:
Plej valora trezoro por mi estas sano.

4. Plena kolekto de vortoj, dirmanieroj, frazoj aŭ poemoj:
Kaj nun ni konatiĝu kun la Trezoro de la greka lingvo...

5. Tre ŝatata aŭ amata persono:
Mi amas vin, trezoro mia!
Amiko fidela estas trezoro plej bela.

FOIRO

Granda perioda kunveno, ofte kun distraĵoj, kiu okazas en fiksita periodo kaj loko por vendado de brutoj, agrikulturaĵoj, industriaĵoj kaj tiel plu:
Ĉiun printempon en nia lernejo okazas foiro, dum kiu la lernantoj vendas diversajn bongustaĵojn.
Malsaĝulo en foiro estas bona akiro.
Komenciĝas foira kaj amuza tempo.
Estis neeble trovi silentan lokon en la foirejo.
La foiristoj estis kontentaj, ĉar vendiĝis multaj varoj.

MARŜI

1. Iri per egalaj paŝoj, kiel soldatoj, sportistoj, solenantoj kaj simile:
Leono marŝas.
Mi spektis paradan marsxon.
La soldatoj ekmarŝis tuj post la komando.
Ili enmarŝis en nian landon.

2. Paŝadi iom longan vojon, por promeno aŭ alicele:
Ili marŝis per rapidaj paŝoj.
Mi marŝadas por korpa ekzerco.
Estis amuze partopreni en la marŝado.
Ili elmarŝis el la arbaro.

FALĈI

1. Detranĉi herbon aŭ grenon per falĉilo aŭ falĉileto:
La tuta vilaĝantaro falĉas grenon.
La falĉaĵo jam estas forveturigita.
Trafis falĉilo sur ŝtonon.
La falĉistoj antaŭenpaŝis falĉo post falĉo.
Per la falĉomaŝino ni povos rapide kaj grandakvante falĉi rikoltojn.
Ni jam prifalĉis la kampon.

2. Amase kaj abrupte mortigi:
La epidemio falĉis multajn civitanojn.

3. Paŝi, movante duonronde unu kruron:
Ĉevalo komencis falĉi.
Li faligis min krurfalĉe (kaptis mian piedon kaj kaŭzis la falon).

SORBI

1. Enspirante, entiri likvon aŭ fluidon en la buŝon aŭ nazon:
La infano sorbas la supon.
Ili ĉiuj sorbis miajn parolojn (avide aŭskultis).

2. Entiri kaj reteni en sin:
La sorba papero (inksorbilo) sorbas la inkon.
Substanco, kiu povas sorbi, nomiĝas sorbanto.
La spongo estas sorbigita de akvo.
Tiu ĉi papero estas tute nesorbema.

3. Elpreni parton aŭ tuton de la energio de elektromagneta aŭ partikla radiado (se paroli pri materio):
Nigraĵo plene sorbas lumon.

4. Ensorbi:
Tro junaj infanoj ne povas sorbi tiajn malfacilajn studojn.
La koro de la patrino ensorbas ĉiujn problemojn.
La kolonianoj rapide ensorbiĝis en la amason de la loĝantaro.

TOLERI

1. Ne kontraŭstari al io, kion oni ne aprobas aŭ kio malplaĉas, ĝenas aŭ suferigas, kvankam oni kapablus malhelpi ĝin:
Mi ne intencas toleri viajn kapricojn!
Tempo toleras, sed vero aperas.
Li estas ege tolerema homo.
Mia toleremo iam finiĝos!

2. Akcepti la ĉeeston de iu:
Tian homon mi ne povus toleri eĉ unu tagon.
Ŝi ankoraŭ estas tolerebla, sed ŝia fratino estas tute netolerebla.

3. Havi tian econ, ke la ekzisto, kontakto aŭ sorbo de ia afero ne kaŭzas difekton:
Mia organismo ne toleras ĉi tiun medikamenton.
Al la papero ne mankas tolero.
Ne forgesu, ke vi ne povas trinki lakton (pro netolerateco de la lakto).

AKUTA

1. Malpli granda ol orto (se paroli pri angulo):
Triangulo havas almenaŭ du akutajn angulojn.

2. Prezentanta fortajn simptomojn, rapide graviĝanta:
La avino suferas akutan ftizon.

3. Havanta altajn frekvencojn (se paroli pri sono):
Miaj oreloj ne povas toleri ŝian akutan voĉon.
Mi ĝuis malakutan murmuron de la rivero.

RESUMI

Koncize esprimi per malmultaj vortoj la esencon kaj precipon de tio, kio estis dirita aŭ skribita pli detale kaj longe:

Mi resumis niajn ideojn kaj verkis mallongan priskribon de la projekto.
Prepariĝante por la ekzameno li uzis ne multajn librojn, sed nur resumojn.
Do resume eblas diri, ke nia kunsido estis tre sukcesa.
Li prenis sur min la resumadon de la raporto.
Mi kontrolis mian kontresumon kaj nun komprenas, kien malaperis la mono.