sábado, 24 de noviembre de 2007

KOMANDI

1. Havi militan ordonpovon super iu aŭ io:
  • Kiu komandas la ŝipon?
  • La taĉmento ne agos sen mia komando.
  • La komandanto de ŝipo nun estas en sia komandejo.

2. Ordoni (manovron, militistan movon kaj simile):

  • Haltu! komandis la kapitano.
  • Li telekomandis direktoŝanĝon de raketo.
  • Mi estas alkomandita ĉi tien por gardostari.

3. Deteni, estri:

  • Komandu viajn pasiojn.
  • Ĉiun demandu, sed mem al vi komandu.

ELASTA

1. Tia, ke ĝi facile kuntiriĝas, etendiĝas aŭ aliformiĝas pro premanta aŭ tiranta forto, kaj reprenas sian antaŭan formon, kiam tiu forto ĉesas:
  • Ŝtalo estas tre elasta kaj formebla.

2. Tre fleksiĝema, malrigida:

  • Ŝia talio estas gracia kaj elasta.
  • Mizero piedojn sanigas, kolon elastigas.
  • Neniu besto povas konkuri kun la elasteco de iliaj saltoj.

3. Facile adaptebla al diversaj cirkonstancoj:

  • La signifo de la afiksoj devas resti elasta.
  • La lingvo iomete elastiĝis.

HELA

1. Donanta aŭ ricevanta fortan vivan lumon:

  • Tiun helan tagon ni decidis veturi al lago.
  • Post vetero malbela lumas suno plej hela.
  • Helecon nokte ni havas kiam brilas luno.
  • La lampo heligas la ĉambron.
  • Jam estas malhela nokto kaj pro tio mi nenien volas iri.

2. Enhavanta multe da blanko (se paroli pri farboj):

  • La ĉielo estas hele blua.
  • Ŝi surhavis malhele ruĝan robon.

3. Vigle, akute sonora:

  • Dum la festo en la urbo aŭdeblis laŭtaj, helaj voĉoj (pro gaja humoro).
  • Tiu novaĵo malheligis la ĝojan feston.
  • Ŝia vizaĝo heliĝis post lia rigardo.

KNEDI

1. Premadi kaj prilabori per la manoj pastecan substancon, por doni al ĝi ian formon:

  • Mia avo knedas belajn potojn.
  • Knedu (masaĝu) miajn muskolojn, mi petas.

2. Premante kaj kirlante miksi per la manoj farunon kaj akvon, por fari paston:

  • La patrino knedas la panon.
  • La pasto ne estas knedebla, ĉar ĝi enhavas tro multe da akvo.
  • Pasto por la torto devas esti sufiĉe densa kaj ne tro knedita.
  • Post kiam ni aĉetis knedmaŝinon ni ĉiumatene bakas la panon.

FLUI

1. Moviĝi seninterrompe malsupren laŭ deklivo (se paroli pri likvoj):

  • Ŝiaj larmoj rivere fluis.
  • Fluis sur lipoj, sed en buŝon ne trafis.
  • En fremda tegmento li flikas truon kaj en propra ne vidas la fluon.
  • La sango elfluis el la vundo.
  • Ni venis ĝis la enfluejo - loko, kie la rivero enfluas en la maron.
  • Ni iru kontraŭflue / laŭflue, restante en la akvo.
  • La parko troviĝas apud la kunfluejo de la plej grandaj riveroj.

2. Moviĝi seninterrompe kaj facile de unu loko al alia (se paroli pri fluidoj):

  • En la aero fluis odoro de floroj.

3. Amase, seninterrompe direktiĝi ien:

  • En la urbo jam fluas paroloj pri via mizero.
  • Mono fluas al riĉulo, batoj al malriĉulo.
  • Li flue parolas la ĉinan.
  • Per lerta admono alfluas la mono.
  • Spesmilo superflua poŝon ne ŝiras.
  • Dum la festo la tuta popolo disfluis sur la stratoj.
  • Forfluu infano kune kun la bano.
  • Mi ne superfluas per riĉaĵoj.

4. Facile kaj glate trapasi de unu momento al alia:

  • Mia vivo fluas trankvile.
  • Vivo glate ne fluas, ĉiam batas kaj skuas.
  • Feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue.

BRIDO

Rimenaranĝo ĉirkaŭ la kapo de rajdo- aŭ tir-besto, por ĝin konduki kaj gvidi:

  • Li lasis al ĉevalo la bridon sur la kolo (ne plu gvidis ĝin).
  • Riĉeco sen gvido kiel ĉevalo sen brido.
  • Bridu vian buŝon!
  • Mi malbridis la ĉevalon.
  • La verkisto havis nebrideblan fantazion.
  • Mi estis ŝokita, kiam mi ekvidis lian senbridan koleron.
  • La senbridigita popolo komencis fari malordon en la lando.

KURAĜA

1. Ne perdanta sian memregadon, sian animfirmecon antaŭ danĝero:
  • Li estas kuraĝa soldato.
  • Malantaŭ barilo kuraĝo estas facila.
  • Post la fino de l' batalo estas multe da kuraĝuloj.
  • Lia ekzemplo kuraĝigis la tutan armeon.
  • Mi ne estas malkuraĝulo!

2. Trankvile energia antaŭ malfacilaĵoj, ofendoj kaj simile:

  • Ŝi ĉiam tenas sin kuraĝa kontraŭ atakoj.
  • Kiu kritikas kuraĝe, mem agas malsaĝe.
  • Mi ne kuraĝis diri mian opinion.
  • Finfine mi kuraĝiĝis kaj diris, kion mi pensas pri tio.

3. Karakterizata de tia memregado kaj energio:

  • Via konduto estas tro kuraĝa, mi pensas.
  • Kuraĝa mieno antaŭ propra kameno.

jueves, 22 de noviembre de 2007

PREMI

1. Apliki forton sur objekton en kontakto, malvastigante la spacon okupatan de ĝi, aŭ puŝante ĝin ĝis senmoviĝo:
  • Ne premu ĉi tiun butonon!
  • Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas.
  • Mi elpremis sukon el la fruktoj.
  • Enpremi en la teron.
  • Ŝi trapremis terpomojn kaj faris kaĉon.
2. Fari tiun agon kiel esprimon de sento:
  • Li premis al mi la manon.
  • Ŝi etendis la manon por manpremo.
3. Ĝeni, suferigi, kvazaŭ per troa pezo:
  • La laboro min premas.
  • Malfeliĉo komuna estas malpli premanta.
  • Mi cedis al la insista premo de amikoj.
  • La koro premiĝas vidante tiun situacion.
4. Repuŝi per superaj rimedoj:
  • Ili premis la malamikojn.
  • Alpremi iun al muro.
5. Tirane, maljuste traktadi:
  • La malriĉuloj estas premataj en nia lando.
  • Li subpremis la homojn.

miércoles, 21 de noviembre de 2007

GLITI (patinar, resbalar, deslizarse)

1. Facile moviĝi sur glata aŭ grasa supraĵo:
  • Birdoj glitas en la aero.
  • Ĝi glitas de li kiel pizo de muro.
  • Okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita.
  • Atendis, meditis, ĝis en tombon englitis.
  • Li rapide deglitis de la ĉevalo.
2. Antaŭeniĝi sur glata supraĵo konservante sian ekvilibron:
  • Hodiaŭ mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti / glitumi, ĉar la vetero estas tre bela kaj frosta.
  • Glitado estas mia ŝatokupo.
3. Perdi la starecon kaj ekvilibron, marŝante sur glata supraĵo:
  • En mallumo ŝi (ek)glitis kaj falis.
  • La vojo estis glitiga.
4. Pasi senbrue, facile, nerimarkite:
  • Li glitis po iomete en mizeron.
  • El lia mano ĉiu monero elglitas (li estas tute malŝparema).
  • La aktoro traglitis nerimarkite.
  • La pejzaĝo rapide preterglitis antaŭ niaj okuloj.
5. Rotaciante, ne sufiĉe adheri:
  • Radoj de mia biciklo komencis gliti.

DELIKATA

1. Placxa per sia alta kvalito kaj nevulgareco:
  • Al mi plaĉas via delikata parfumo.
  • Tiu ĉi manĝaĵo estas delikataĵo en nia lando.
2. Pro sia kvalito, facile difektebla aŭ rompebla:
  • Tio estas delikata vazo.
  • Delikateco de la ŝtofo malebligas lavi ĝin per lavmaŝino.
3. Neforte kaj neakre impresanta la sensojn aŭ la spiriton:
  • Aŭdiĝis blovado de delikata venteto.
  • La viro delikate premis mian manon.
  • Li maldelikate tiris min antaŭen.
4. Subtila:
  • Miaj piedoj ĝuas delikatan sablon.
5. Facile konfuziva:
  • Mi ne povis diskuti kun ŝi pri tiel delikata afero.
6. Facile impresebla, sentema, akresenta:
  • Liaj delikataj oreloj ekaŭdis mallaŭtan, sed tre belan muzikon.
7. Taktoplena, diskreta, netroiganta, ne ofendema:
  • Ili montris al ni siajn delikatajn morojn.
  • Ne plu rakontu tiajn maldelikatajn ŝercojn!
  • Mi ne plenumis lian sendelikatan postulon.

AKOMPANI

1. Esti aŭ iri kun iu:
  • Li akompanis sian koramikinon ĝis ŝia domo.
  • Sukceso ĉiam vin akompanadu!
  • La prezidento venis kun granda akompanantaro.
  • Atendu iomete, mi elakompanos miajn amikojn (ĝis la elirejo de la domo).
2. Aldoniĝi al io, okazi samtempe kaj ofte interligite kun io:
  • La filantropio ne ĉiam akompanas la riĉecon.
3. Subteni, ludante aŭ kantante samtempe akcesoran parton:
  • Mi akompanas la kantiston per la piano.
  • Ŝi kantas kun la akompano de gitaro.
  • Li estas akompananto de la fama pianisto.

DELIRI

Esti en stato de nedaŭra psika malordo, kaŭzita de febro, malsano aŭ ebrieco, kaj karakterizata per halucinaj imagoj kaj nekonsekvencaj senkonsciaj:
  • Malsano igas ŝin deliri.
  • Eĉ monstron admiras, kiu ame deliras.
  • Mi kuŝis en deliro kaj tute ne sciis, kie mi troviĝas.
  • Por parolo delira ne ekzistas rediro.
  • Tiu rakonto estas nur deliraĵo.

AROMO

Delikata, agrabla kaj subtila odoro de kelkaj plantoj aŭ aliaj substancoj:
  • Mi eksentis aromon de kafo kaj tuj ellitiĝis.
  • La aromon de la realeco tiuj rakontoj ne povas transdoni.
  • Niaj kapoj turniĝis de tia aroma aero.
  • Mi aldonis iom da aromherboj al la plado.
  • Rozoj aromis en la nokto.
  • Oni uzis aromaĵojn en Egiptujo por mumiigado.
  • Dum la festo bukedoj da floroj aromigis la aeron.

ESENCO

1. La esto en si mem, la realaĵo kuŝanta sub la fenomenoj:
  • Ni eble ne diskutu pri la dia esenco.
2. Ĉio, kio faras ion aŭ iun tio, kio ĝi estas; ĉio, kio konsistigas la propran naturon de io aŭ iu, kontraste kun la ŝajno, la eksteraĵo:
  • Li ne multe pensas pri sia propra interna esenco.
  • Nomo egala, sed esenco mala.
  • Laŭ la aspekto li estis bona homo, sed esence li estis ruzulo.
3. La kerno, la plej ĉefa parto, la nepra, nemalhavebla ecaro de io:
  • Mi ne komprenis la esencon de lia demando.
  • Bruo potenca, nula esenco.
  • La dokumento laŭ mi ne estas tute klara kaj esenca.
  • Tio estas neesenca problemo.
4. Koncentrigita eltiraĵo el iuj substancoj ĝenerale bonodoraj aŭ aromaj:
  • Mi verŝis iom da roza esenco en akvon kaj banis min.

MARKO

1. Speciala signo, metita sur io kaj servanta por rekonigi kaj distingigi ĝin:
  • Vi rekonos mian libron, cxar gxi havas markon.
  • Mi markis viajn erarojn per krajono.
  • Tiu ĉi papermono estas falsita, ĉar ĝi ne havas akvomarkon.
  • Niaj ŝafoj estas brulmarkitaj, por ke ni povu ilin rekoni.
  • La organizo produktis multajn belajn glumarkojn.
  • Sekvu la gvidmarkojn (signojn ĉe vojo) por ne perdiĝi.
2. Originala desegnaĵo, kombino de literoj, nombroj kaj aliaj, kiu ebligas distingi la varojn de unu fabriko disde tiuj de la aliaj:
  • Mi rekomendas ĉi tiun markon de kafo.
  • Kiu estas la marko de via aŭto?
  • Tio estas bonkvalita, markhava brakhorlogxo.
  • Ĉu oni jam normomarkis la varojn (markis sur aĵoj la fabrikmarkon, certigantan la bonkvaliton de la fabrikaĵo)?
3. Objekto, havanta distingan signon kaj servanta por akiri ion:
  • Por povi uzi publikan telefonbudon vi devas havi telefonmarkon.
  • Surgluu poŝtmarkon sur la koverton kaj sendu la leteron.

TIRANO

1. En Helenio, homo, kiu uzurpis la absolutan regpovon en iu civito, kaj kies aŭtoritato posedis nenian religian karakteron:
  • Dionizo estis tirano.
  • Li regis tirane.
2. Regnestro, kies povo estas senlima kaj ĝenerale kruela:
  • Oni malamas la tiranojn.
  • Li havis tiranan povon.
  • Li tiranis tutan landon.
3. Ordonema kaj senindulga mastro:
  • Mia estro estas vera tirano!
  • Sklavo kun forta mano estas plej granda tirano.
  • Lia tiraneco transiris la limojn.

PREZO

Vendovaloro de objekto:

La prezo de tiu ĉi robo estas cent eŭroj.
Ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo.
Eble ni unue rigardu la prezaron (tabelon de varoj kun prezoj).
Tiu ĉi vino estas prez(o)inda, ĉar ĝi estas markhava.
La bildon li volis ĉiapreze akiri.
Ŝi estas senpreza (ne havas pageblan prezon; senlime valora)!
Tiu aŭto estas altapreza.
Kiel alta estas la veturprezo gxis via urbo?

martes, 20 de noviembre de 2007

IMPOSTO

Deviga kontribuo de civitanoj al la ĝeneralaj bezonoj de ŝtato, urbo kaj tiel plu:
  • Mi devas pagi impostojn pri la aŭto.
  • Ĉiuj aĉetantoj pagas nerektajn impostojn - impostojn, enkalkulitajn en la prezoj de varoj.
  • Oni impostas vinon.
  • Ŝi ne estas impostebla, ĉar ŝi nenie laboras.
  • Li provis imposteviti, ĉar li tute ne volis pagi impostojn.
  • Ĉu tiu ĉi varo estas senimposta?
  • Mi ne komprenas, kial oni superimpostis ĝin (metis kroman imposton).
  • Ni veturigis la varojn al alia lando kaj devis pagi limimposton.
  • Vi devas pagi pontimposton por povi trapasi ĉi tiun ponton.
  • Li jam estas plenkreska kaj devas pagi sangimposton (li devas militservi).

DIETO

Nutromaniero, obeanta difinitan regularon:
  • Li komencis multe sportumi kaj pro tio observas laktan dieton.
  • Ŝi neniam frandemas, ĉar ŝi dietas.
  • Diet(ik)isto helpis min elekti plej taŭgan dieton.
  • Ankaŭ dietuloj povos ĝui nian feston, ĉar ĉi tie estos multe da fruktoj.

TAJLORO

Metiisto, kiu tajlas kaj kudras vestojn:
  • En nia fabriko laboras nur la plej bonaj tajloroj.
  • Ĉiu tajloro havas sian tranĉmanieron.
  • La patro sidis ĉe sia tajlora tablo kaj ion tajloris.
  • Li tajloris al mi belegan jakon.
  • Kiam mi estis malgranda, mi volis iĝi tajlorino.
  • La kostumojn por ĉi tiu spektaklo faris nia teatrotajloro.

MODELO

1. Objekto, farita por esti imitata:
  • Unue mi pretigis la modelon de la statuo per argilo.
  • Ni modelis statueton.
  • Mia frato kolektas etmodelojn de aŭtoj.
  • La tajloro preparis modelfoliojn / papermodelojn kaj uzis ilin por kudri pantalonon.
2. Persono, kiu pozas antaŭ artisto por esti desegne, pentre, skulpte kaj simile prezentata:
  • Jam venis modelo, kiun mi intencas pentri.
3. Homo, kiu surmetas altmodajn vestojn, por prezenti ilin al la klientoj:
  • La modeloj prezentis la plej novan kolekton de vestoj.
  • Epoko de tro maldikaj modelinoj po iomete pasas.
  • Li estas tre fama modelisto - homo, kiu desegnas la modelojn de laŭmodaj vestoj.
4. Io aŭ iu imitinda pro sia perfekteco:
  • Tiu vesto estas modelo de bongusto.
  • Lia konduto estas modela (inda servi kiel modelo).

SVELTA

Harmonie aŭ elegante maldika:
  • Tie estis multaj belaj, sveltaj knabinoj, kun kiuj mi volis konatiĝi.
  • Tiu modelino iĝis fama pro sia svelteco.
  • Mi devas observi sveltigan dieton.
  • La viro estis malsvelta kaj forte konstruita.

PACO

1.Stato de regno, nacio aŭ alia homgrupo, kiu ne estas militanta kontraŭ alia:
  • Li donis pacon al nia lando.
  • Tio estas la sola rimedo por pacigi la landojn.
  • Kie minaco, tie malpaco.
  • Pro limoj kaj baroj malpacas najbaroj.
2. Stato de anaro (nacio, gento, familio, societo kaj simile), inter kies anoj ekzistas nenia malakordo aŭ malkonsento:
  • Ili vivas inter si en paco.
  • Geedzoj en paco vivas en reĝa palaco.
  • Paca silento, ke ne blovas eĉ vento.
  • Mi jam paciĝis kun mia amiko.
  • Juĝo komencita paciĝon ne malhelpas.
  • Li havas tre (mal)paceman karakteron.
  • Malsaĝulo malpacigis kaj dek saĝuloj repacigi ne povas.
  • Malpaculon ĉiu batas.
3. Stato de psiko, kiu ne estas maltrankviligata de zorgoj, timoj kaj simile:
  • Paco estis sur la vizagxo de la mortinto.
  • Paco al lia cindro (la mortinto ripozu trankvile)!
  • Estis trankvile kaj pace tie.
  • Mi ne povas paciĝi kun tia ideo!

TRONO

1. Ceremonia seĝo de reĝo aŭ alia suvereno, ordinare ornamita kaj altigita:
  • La reĝo sidis sur sia trono.
  • Ne atingos krio ĝis la trono de Dio.
2. La reĝa aŭ suverena povo:
  • Li perdis sian tronon.
  • Dio tronas en la ĉielo.
  • La angla revolucio detronigis Karolon la 1an.
  • Oni volis surtronigi tute alian homon.

UZURPI

Senrajte proprigi al si bienon, povon aŭ titolon:
  • Li uzurpis la tronon.
  • Homoj protestas kontraŭ uzurpado de iliaj rajtoj.
  • Lia uzurpatora agado elvokis protestojn.

domingo, 18 de noviembre de 2007

STELO

1. Memlumanta astro, kiu, escepte de Suno, pro malproksimegeco nudokule aperas kiel hela punkto sen mezurebla diametro:
  • Ĉi-nokte ni observos la stelojn.
  • Estis malvarma, sed stelluma / stelplena nokto.
  • Ni ekvidis falantan falstelon kaj pripensis la dezirojn.
  • Ĉu vi vidas tiun belegan ĉefstelon - la plej helan stelon en la ĉielo?
  • Ektagiĝos kaj la matenstelo ekleviĝos.
  • Eknoktiĝos kaj la vesperstelo ekleviĝos.
2. Astro, rigardata kiel influanta la sorton de homo:
  • Li estas naskita sub favora stelo.
  • Jen vi vidas la stelaron de Leono.
3. Tiaforma prezentaĵo, per kiu antikva artotradicio simbolas astron:
  • Sur la pinto de la Kristnaska arbo brilis stelo.
4. Insigno kun proksimume tia formo:
  • Verda stelo estas simbolo de Esperanto.
5. La ĉefa aktor(in)o en baleto, trupo, filmo kaj simile:
  • Li iĝis stelo kaj forgesis siajn amikojn.
  • Multaj steluloj kaj stelulinoj venis al la festo.

POLVO

1. Aro da subtilaj liberaj eretoj de substanco, facile disiĝantaj:
  • La vento ĵetis al mi polvon da akvo.
  • Mi havas alergion kontraŭ florpolvo.
  • Polveto el pudro falis sur mian blankan robon.
2. Tiaj eretoj el tero aŭ alia substanco al ĝi miksita, kuŝantaj sur la grundo aŭ levataj de la vento:
  • La ĉaro ekveturis kaj leviĝis nubo da polvo.
  • Ĵeti polvon en la okulojn.
  • Ĉio estas por li kiel polvero sur la tero.
  • Kara, senpolvigu viajn ŝuojn.
3. Tiaj eretoj, kiuj kolektiĝas kun malpuraĵoj en la domoj:
  • Mi nun viŝas la polvon de sur la mebloj.
  • La frato purigas la tapiŝon per polvosuĉilo.
  • La breto estas polv(oplen)a, mi devas ĝin purigi.
4. Restaĵoj de homa korpo:
  • Nur polvo restis de li!
  • Lia korpo dispolviĝis, sed memoro pri li restos por ĉiam.

FUNDAMENTO

1. Masonaĵo, starigita en la tero por servi kiel bazo al konstruo:
  • La domo ankoraŭ ne estas konstruita - estas nur fundamento.
  • Detruita ĝis la fundo de l' fundamento.
  • Ĉiuj ĉeestantoj metis fundamentajn ŝtonojn.
  • La konstruaĵo estas bone fundamentita.
2. Esenca elemento, sur kiu apogiĝas la cetero:
  • Tradicio kaj interkonsento estas la fundamentoj de ĉiu lingvo.
  • Verŝajne ĉiu esperantisto scias pri la netuŝebleco de la Fundamento.
  • Tion oni devas fundamente esplori.
  • Fundamentistoj severe obeas kaj defendas la Fundamenton.
  • Viaj proponoj estas senfundamentaj kaj ni ne povas ilin akcepti.

KLINI

1. Meti en tian pozicion, ke unu fino aŭ parto estas malpli alta ol la alia (se paroli pri rigida objekto):
  • Klinu la kruĉon kaj trinku!
  • Ili penis deklini nin de nia vojo, sed malsukcesis.
  • Se vi sekvos nin, vi ne forkliniĝos de la vojo.
  • Mi sendekliniĝe iros al la elektita celo.
2. Kurbigi, fleksi al malsupro (se paroli pri malrigida objekto):
  • La neĝo klinis la branĉojn de la arboj al la tero.
  • Sur arbon kliniĝintan saltas la kaproj.
3. Oblikvigi parton de sia korpo:
  • Li salute klinis la kapon.
  • Ŝi salutis min per klino de la kapo.
  • Mi alklinis mian orelon al ŝi, por ke ŝi povu diri al mi ion.
  • Li elkliniĝis super la balkonon.
4. Emigi, inklinigi:
  • La reĝino ĉiamaniere provis klini la animon de la reĝo al pardonemo.
  • Ŝi estis bona knabino, sed subite dekliniĝis de la bona konduto.
  • Mi esperas, ke vi pardonos ĉiujn miajn dekliniĝojn.
5. Cedigi:
  • Mi devas klini min antaŭ la cirkonstancoj.
  • Plena sako ĉiun mastron al vi klinos.

KLERA

Kapabla, per ĝusta uzado de akiritaj scioj, klare juĝi kaj bone taksi la aferojn:
  • Li estas ne nur klera, sed ankaŭ tre bona homo.
  • Sciencon oni ne mendas, klerecon oni ne vendas.
  • Tiu instruisto klerigas nin pri matematiko.
  • Mi multe laboris por mia kleriĝo.
  • Ŝi ne volas amikiĝi kun malkleruloj (senkleruloj).

INTIMA

1. Ekzistanta tute interne, ne aperanta ekstere; nepublika:
  • Al neniu mi rakontas pri miaj intimaj sentoj.
  • Mia vivo estas intimaĵo.
  • La afero estas intime konata.
2. Karakterizata de profunde komunaj sentoj kaj plena konfido kaj senĝeneco:
  • Niaj interrilatoj estas intimaj.
  • Pli bona amiko intima, ol parenco malproksima.
  • Ili vivas en intimeco.
  • Amiko - intimulo.

LOKALIZI

Determini la ĝustan lokon, kie io estas aŭ estis lokita:
  • Ni lokalizis iun aviadilon.
  • Oni devas lokalizi la fonton de epidemio.
  • Eĥolokalizo helpas al delfenoj orientiĝi kaj trovi nutraĵojn.