viernes, 7 de diciembre de 2007

KONTANTA (contante)

1. Tuj pagata:
  • Je kontanta pago vi ĝuas rabaton!
  • Ĉi tiun aŭton mi aĉetis kontante.
2. Pagata per moneroj aŭ monbiletoj:
  • Vi ne akceptu liajn belajn parolojn por kontanta mono (kiel veron).
  • Ĉu ni povos facile akiri kontantan monon en tiu lando?
  • Mi ne portas kontantaĵon kun mi, ĉar mi havas kreditkarton.

BALAI (barrer)

1. Forŝovi (polvon, malpuraĵon kaj simile) per speciala ilo, konsistanta el fasko da vergetoj aŭ haregoj:
  • Mi balais la mortintajn foliojn.
  • Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo.
  • Balaaĵon el korto eksteren ne elportu.
2. Purigi per tia ilo:
  • Balau vian ĉambron.
  • La stratoj estis balaitaj.
  • Nova balailo bone balaas.
  • Metu tiujn pecojn de rompita vazo en la balaaĵujon.
  • Balaistoj ne multe enspezas en nia lando.
3. Dispuŝi, perforte forigi:
  • La venkinta partio balais siajn kontraŭantojn.
  • La vento forbalais la nubojn kaj la ĉielo denove iĝis bela.

DENUNCI (denunciar)

Sciigi al estro, policano, juĝisto, aŭ al la publiko, ies kulpon aŭ krimon:
  • Ĉu vi denuncis min al la instruisto?
  • Iu denuncis lin pri ŝtelo.
  • Ili faris denuncon antaŭ polico kontraŭ siaj najbaroj, kiuj okupiĝis pri monfalsado.
  • Homoj malŝatas denuncantojn.
  • Denuncisto estas homo, kiu estas pagata aŭ ŝirmata de la polico por denunci.

KOTO (barro)

1. Tero, polvo, miksita kun akvo, sur strato, vojo kaj simile:
  • Li havas koton ĉe siaj ŝuoj.
  • Kaldrono ridas pri poto kaj mem estas kota.
  • Kotisto balaas la stratojn.
  • Nia aŭto enkotiĝis.
  • Bonvolu senkotigi viajn ŝuojn, ĉar mi ĵus ordigis la hejmon.
2. Tiu akvita polvo, rigardata kiel malpuraĵo aŭ malpurigaĵo:
  • Amaso da koto estis ĵetita sur lin.
  • Kiu ludas kun koto, malpurigas la manojn.
  • Ne kotas besto en sia nesto.

VASTA ( vasto,a)

1. Tia, ke ĝi kovras grandan spacon, havas grandajn dimensiojn en ĉiu direkto:
  • Kiam li iĝis plenkreska, li foriris en la vastan mondon.
  • La parto plej vasta venos la lasta.
  • Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte.
  • Ni zorgas pri disvastigado de nia lingvo.
  • La malvasteco de lia loĝejo estas terura.
2. Tia, ke ĝi intence ne strikte kovras la korpon:
  • La pantalono estas tro vasta por mi.
  • Mi iom vastigis la bluzon.
3. Tia, ke ĝi tuŝas al multaj objektoj, havas grandan amplekson:
  • Mi estis surprizita de vasta programo de la aranĝo.
  • La vasteco de viaj scioj estas mirinda!
Lia famo disvastiĝis en la tuta mondo.

KONSENTI (consentir)

1. Havi la saman opinion, esti en akordo pri:
  • Mi konsentas, ke vi estas prava.
  • Ĉiuj, kiuj havis saman opinion, konsente gestis.
  • Pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento.
  • Ili malkonsentas inter si.
2. Ne rifuzi proponon:
  • Ili senpripense konsentis mian peton.
  • Vane vi tentas, mi ne konsentos.
3. Ne rifuzi fari:
  • Mi konsentis iri kun li al la kafejo.
  • Ŝi estas tre konsentema homo.
  • Ni interkonsentis renkontiĝi je la kvina.
4. Akcepti doni, volonte doni:
  • Li konsentis favoron al ni.
  • Silento estas konsento.

PLATA (llano, achatado)

1. Prezentanta malgrandan dikecon kompare kun la du aliaj dimensioj:
  • Tiu planto havas verdajn, maldikajn kaj platajn foliojn.
  • Bonvolu doni al mi tiun ĉokoladan platon.
  • La knabo platigis sian nazon sur la fenestra vitro.
  • La ciferplato de mia brakhorloĝo brilas en la mallumo.
2. Prezentanta malmultajn aŭ neniomajn reliefaĵojn:
  • Nia lando estas sufiĉe plata.
  • Mi prizorgas la florojn, kiuj estas en la interetaĝa plataĵo de la ŝtuparo.
  • Li havas truon en la manplato.

DIGESTI

1. Fari la digeston de:
  • Li malbone digestas lakton.
  • Mi prenis digestigan (faciligantan la digestadon) medikamenton.
  • Io malbonas pri ŝia digesta aparato (organoj, kiuj kunhelpas al digesto).
  • Li ofte spertas misdigeston.
2. Asimili, tolere akcepti:
  • Ili devas digesti sian historion.
  • Infanoj legu bone digesteblajn verkojn.
  • Tiuj filozofiaj libroj estas nedigesteblaj por mi.

FOJNO

Matura herbo, kiun oni falĉas kaj sekigas ĉe la suno, por ĝin konservi kiel nutraĵon por la brutoj:
  • Printempo ankoraŭ ne venis, sed ni jam ne plu havas fojnon.
  • Ĉiuj forveturis fojni (falĉi kaj poste turni kaj returni la falĉitan herbon por ĝin sekigi).
  • Mi ĉiam helpas al miaj geavoj pri la fojnado.
  • Estante en la vilaĝo ni ofte noktumis en la fojnejo.