sábado, 5 de mayo de 2012

TUALETO (Toilette)

1. Tuto de la objektoj, kiuj servas al virino por sin vesti kaj aperi en societo: /Todos los objetos que sirven a la mujer para vestirse y aparecer en sociedad:
  • Tio estis tre eleganta tualeto. /Eso es un toilette muy elegante.
2. Tuto de la aranĝoj kaj agoj, per kiuj oni zorgas pri la purigado kaj beligado de la haŭto, la kombado de la haroj kaj tiel plu: /Todos los arreglos y acciones, por medio de los que se cuida la limpieza y embellecimiento de la piel, el peinado del cabello, etc.:
  • Ŝi ĉiutage pasigas multajn horojn por sia tualeto. /Todos los días ella pasa muchas horas en su toilette.
  •  La kombilon vi trovos sur la tualeta tablo. /Encontrarás la peineta en la mesa de la toilette. 
  •  Ĉu vi ankoraŭ longe tualetos? /¿Estarás mucho tiempo todavía en la toilette? 
  •  La aktoroj ankoraŭ estas en la tualetejo. /Los actores todavía están en la toilette. 
  •  Mi prenis mian tualetujon kun mi por povi ŝminki min, se bezonatos. /Traje el estuche de toilette conmigo, para poder ma-quillarme si se necesita.

TUKO (Paño, lienzo, trapo, trozo)

Peco de teksaĵo, ordinare ortangula, por difinita uzo: / Pedazo de tejido, ordinariamente rectangular, para un uso definido:
  • La kapon de avino volvis tuko. /Un trapo envolvía la cabeza de la abuela.
  • Tablon ornamas ne tuko, sed kuko. /No un paño, sino una tarta adorna la mesa.
  • Mi surmetis antaŭtukon antaŭ kuirado. /Me puse un delantal antes de cocinar.
  • Oni disponigas la necesan matracon, kusenon, littukon, kovrilon. /Se hace disponer del necesario colchón, almohada, sábana, cobertor.
  • Ŝi viŝis la okulojn kaj la vizaĝon per naztuko / poŝtuko. /Ella se enjugó los ojos y el rostro con un pañuelo.
  • Salivtuko gardas la vestojn de infano de malpuraĵoj. /Un babero protege las ropas del niño de las suciedades.
  • La tablon kovris diverskolore brodita tablotuko. /Un mantel bordado de diversos colores cubría la mesa.
  • Prenu viŝtukon kaj viŝu la tablon. /Coge un trapo de aseo y limpia la mesa.

ŜANCO (Oportunidad, chance)

Ebleco, probableco de sukceso: /Posibilidad, probabilidad de que ocurra un acontecimiento:
  • Mi donos al vi ankoraŭ unu ŝancon montri viajn kapablojn. /Todavía te daré una chance de mostrar tus capacidades.
  • Ni havas multe da ŝancoj por esti elektitaj. /Tenemos muchas oportunidades para ser elegidos.
  • Tio estis ŝanca renkonto, mi eĉ ne sciis, ke li venis al nia urbo. /Ese fue un encuentro fortuito, yo aún no sabía que él había llegado a la ciudad.
  • Mi estis bonŝanca, mi gajnis monon en loterio. /Tuve buena suerte, gané dinero en la lotería.
  • Tio estis senŝanca batalo. /Esa fue una batalla desafortunada.

ŜARĜO (Carga)

1. Tuto de pezaj objektoj, portataj de iu: /El total de objetos pesados que lleva alguien:
  • Mia ŝarĝo estas tre peza. /Mi carga es muy pesada.
  • Sur ĉeval' de najbaro la ŝarĝo ne pezas. /Sobre el caballo del vecino, la carga no pesa.
  • Li laboras kiel ŝarĝisto - li devas transporti ŝarĝojn. /Él trabaja como cargador – debe transportar cargas.
2. Tuto de varoj, transportataj de veturilo: /Todas las mercaderías transportadas por un vehículo:
  • Venis aŭto kun plena ŝarĝo. /Vino un auto totalmente cargado.
  • Ni ne malŝarĝos la aŭton, ĉar tion devas fari aliaj laboristoj. /No descargaremos el auto, porque eso lo deben hacer otros trabajadores.
  • Vi devos pagi por tiu superŝarĝo. /Usted deberá pagar por esa sobrecarga.
3. Io peniga, kion oni trudas al iu: /Algo penoso que se impone a alguien:
  • Miaj infanoj ne estas ŝarĝo por mi. /Mis hijos no son una carga para mí.
  • Ĉiu havas sian ŝarĝon (siajn zorgojn). /Cada uno tiene su carga (sus preocupaciones).
  • Tro alta postulo aĉetanton ne ŝarĝas. /El comprador no carga una exigencia demasiado alta.
  • Promeso estas larĝa, plenumo estas ŝarĝa. /Una promesa es amplia, el cumplimiento es una carga.
  • Ŝi estis superŝarĝita per ŝuldoj. /Ella estaba sobrecargada por las deudas.
  • Oni troŝarĝas la lernantojn. /Se carga demasiado a los estudiantes.

jueves, 3 de mayo de 2012

ŜAŬMO (espuma)

1. Svarmo da veziketoj kunformiĝantaj el boligata, forte kirlata aŭ fermentanta likvo: /Tropel de burbujas que se forman de un líquido hervido, fuertemente agitado o que fermenta:
  • Kirlu ovoblankon al ŝaŭmo kaj poste aldonu sukeron. /Bate una clara de huevo hasta que esté espumosa y agrega azúcar:
  • Dum la festo ni trinkis ŝaŭman vinon. /Durante la fiesta bebimos un vino espumoso.
  • Ĉampano ŝaŭmis en la glasoj. /Una champaña espumeaba en los vasos.
  • Kiamaniere oni ŝaŭmigas ĉampanon? /¿De qué manera se hace espumear la champaña?
  • Mi senŝaŭmigis bolantan supon per senŝaŭmigilo. /Quité la espuma de la sopa hirviente con un espumador.
2. Iom simila aspekto de la salivo aŭ ŝvito de ekscitita besto aŭ frenezulo: /Algo de similar aspecto a la saliva o al sudor de un animal excitado o de un individuo frenético:
  • Post longa kaj rapidega kurado mia ĉevalo estis kovrita de ŝaŭmo. /Después de una larga y rapidísima carrera, mi caballo estaba cubierto de espuma.
3. Io malsolida, senenhava: /Algo no sólido, sin contenido:
  • Lia tuta parolado estis nur ŝaŭmo. /Toda su conversación era sólo espuma.
  • Niaj klopodoj vane disŝaŭmiĝis (neniiĝis). /Nuestros esfuerzos en vano se disiparon como espuma (se hicieron nada).

ŜELO (Corteza, cáscara, piel, casco)

1. Ekstera tavolo de la trunko, branĉoj kaj radikoj de arboj kaj arbustoj: /Estrato exterior del tronco, ramas y raíces de árboles y arbustos:
  • Ili prigratis siajn nomojn en la ŝelon de la saliko. /Ellos grabaron sus nombres en la corteza del sauce.
  • La arbo senŝeliĝis. /El árbol se descascaró.
2. Ekstera tavolo aŭ membrano de frukto aŭ de semo: /Estrato exterior o membrana de un fruto o de una semilla:
  • Laŭ nuksaj ŝeloj eblas diveni, ke en ĉi tiu arbo loĝas sciuro. /Por las cáscaras de nueces, es posible adivinar que en este árbol vive una ardilla.
  • Sur la tablo kuŝis telero kun enŝele kuiritaj terpomoj. /Sobre la mesa yacía un plato con papas cocidas sin cáscara.
  • Mi preferas senŝeligi terpomojn per senŝeligilo ol per simpla tranĉilo. /Prefiero pelar las papas con un pelador que con un simple cuchillo.
3. Ekstera kalkeca krusteto, entenanta ovon: /Costrita calcárea exterior, que contiene un huevo:
  • Li ĵus elrampis el la ova ŝelo (estas juna kaj sensperta). /Él acaba de salir de la cáscara del huevo (es joven e inexperto).
  • La kokido jam elŝeliĝis. /El pollo ya salió de la cáscara.
4. Ĉio, kio kovras simile al ŝelo de frukto aŭ ovo: /Todo lo que cubre similarmente a la cáscara de una fruta o de un huevo:
  • La muso trovis ŝelon de fromaĝo. /El ratón encontró una cáscara de queso.
  • Sur la boligita lakto aperis ŝeleto. /Sobre la leche hervida apareció una cascarita.
  • Dum la konstruado ŝelaĵisto muntis ŝelaĵojn por betono. /Durante la construcción, un albañil montó entramados para hormigón.
  • Estas malfacile elŝeligi la veron el tiuj raportoj. /Es difícil extraer la verdad de esos informes.
5. La tuta korpo de ŝipo aŭ flugboato tia, kia ĝi aperas ekstere: /El cuerpo total de un barco o hidroavión, aquel que aparece exteriormente:
  • La ŝelo de ŝipo estas konstruata sur framo el reloj, sur kiuj estas fiksitaj tabuloj aŭ lamenoj. /El casco de un barco se construye sobre una armazón de raíles, sobre la que se fijan tablas o láminas.

miércoles, 2 de mayo de 2012

ŜIMI (Enmohosar, amohosar)

1. Kovriĝi per tre malgrandaj kaj maldikaj fungetoj, kiuj, pro malsekeco aŭ putriĝo, naskiĝas sur la supraĵo deorganikaj substan-coj: /Cubrirse de pequeñísimos y delgados hongos, los que, por humedad o putrefacción, nacen sobre la superficie de sustancias orgánicas:
  • La muroj de la domo komencis ŝimi pro malsekeco. /Los muros de la casa comenzaron a enmohecer por la humedad.
  • Sur la malfreŝa pano aperis ŝimo. /En el pan añejo apareció moho.
  • Mi ne manĝis bulkon, ĉar ĝia supro estis ŝima. /No comí bollo, porque su corteza estaba mohosa.
  • Ni ŝimigis fromaĝon en speciala kelo. /Nosotros enmohecimos queso en un sótano especial.
  • Por eviti ŝimaĵon oni uzas kontraŭŝimaĵon. /Para evitar el enmohecimiento se usa un fungicida.
2. Resti longe forlasita kaj senutila: /Quedar por mucho tiempo abandonado e inútil:
  • Mi ŝimis en senaktiveco kaj enuo. /Me enmohecí por la inactividad y el aburrimiento.

ŜIRMI (Proteger, resguardar)

1. Evitigi materian difekton, intermetiĝante inter tiu difektokaŭxzo kaj la koncerna persono aŭ objekto: /Evitar un daño material, interponiéndose entre la causa de ese daño y la persona u objeto concerniente:
  • La ombrelo ŝirmis nin de la pluvo. /El paraguas nos protegió de la lluvia.
  • Sub la ŝirmo de la domo kreskas belaj floroj. /Bajo el resguardo de la casa crecen bellas flores.
  • Ni sidis sub la arbo, kiu etendis sian ŝirman foliaron. /Nos sentamos bajo el árbol, que extendía su follaje protector.
  • Ni trovis bonan ŝirmejon sub la arbo. /Encontramos un buen resguardo bajo el árbol.
2. Evitigi materian difekton, intermetante ion inter tiu difektokaŭzo kaj la koncerna persono aŭ objekto: /Evitar un daño mate-rial, interponiendo algo entre la causa del daño y la persona u objeto concerniente:
  • Ŝirmu viajn okulojn kontraŭ la lumo! /¡Protege tus ojos de la luz!
  • Mallevante la brakon, li malŝirmis sin kontraŭ la pugno de la kontraŭulo. /Al bajar el brazo, él se desprotegió del puño del opositor.
3. Gardi, protekti: /Guardar, proteger:
  • La polico sukcesis ŝirmi ilin. /La policía tuvo éxito en protegerlos.
  • En Esperanto ni vidas la plej bonan ŝirmilon, por gardi la naciajn lingvojn de konstanta difektiĝado. /En Esperanto vemos el mejor escudo para resguardar las lenguas nacionales de un constante desgaste.
  • Mi edukos miajn infanojn tiel, ke ili estu ŝirmataj kontraŭ la superstiĉoj. /Educaré a mis hijos de tal manera que estén protegidos de la superstición.

martes, 1 de mayo de 2012

ŜOKI (Chocar, desagradar, escandalizar)

1. Ĉagreni iun, malplaĉante al li kaj kontraŭante lian komprenmanieron pri dececo kaj konveneco: /Enojar a alguien, des-agradándole y contrariando su manera de comprender la decencia y conveniencia:
  • Tiu murdo ŝokis ĉiujn. /Ese asesinato escandalizó a todos.
  • Mi estis ŝokita, kiam mi ekvidis ŝiajn bluajn harojn. /Yo quedé choqueado cuando vi sus cabellos azules.
  • Mi certe ne intencas respondi viajn ŝokajn demandojn. /Ciertamente no intento responder tus chocantes preguntas.
  • Prefere ne aŭskultu, kion li diras, ĉar liaj paroloj estas ŝokantaj. /Es preferible no escuchar lo que él dice, porque sus conversaciones son chocantes.
2. Meti en staton de ŝoko: /Poner en estado de shock:
  1. Ŝoko finiĝas per morto aŭ per rapida resaniĝo. /El shock se termina por la muerte o por una rápida recuperación de la salud.
  2. Elektroŝoko estas uzata en traktado de mensaj afekcioj. /El electrochoque se usa en el tratamiento de afecciones mentales.

ŜOVI (Hacer deslizar, resbalar o introducir)

1. Puŝi objekton, glitigante ĝin sur la surfaco, sur kiu ĝi kuŝas: /Empujar un objeto, haciéndolo resbalar sobre la superficie en que yace:
  • Estis ne mi, kiu ŝovis la pordon! /¡No fui yo quien hizo resbalar la puerta!
  • Kara, alŝovu la seĝon al avino. /Cariño, acerca una silla a la abuela.
  • Ni translokiĝis al alia loko pro la katastrofa terŝoviĝo. /Nos trasladamos a otro lugar, por el catastrófico deslizamiento de tierra.
  • La seĝo ŝoviĝis kaj li preskaŭ falis. /La silla se deslizó y él casi se cae.
  • Mi kunŝovis la fenestrokurtenojn, por ke neniu rigardu. /Junté las cortinas de la ventana, para que nadie mire.
  • Ŝi surŝovis sian belan robon. /Ella se deslizó el bello vestido.
2. Pli-malpli krude aŭ malorde iun penetrigi, enpuŝi: /Hacer penetrar, entrar más o menos con rudeza o desordenadamente a alguien:
  • La infano ŝovis la manon en fajron. /El niño introdujo la mano en el fuego.
  • Ne ŝovu la nazon en fremdan vazon. /No metas la nariz en un recipiente extraño.
  • Kaŝu kiom vi povos, mensogo sin elŝovos. /Esconde cuanto puedas, la mentira lo sacará.
  • Mi ne volas enŝovi min kun mia opinio. /No quiero encerrarme con mi opinión.
  • Kiu okazon forŝovas, ĝin jam ne retrovas. /Quien pierde un acontecimiento, ya no lo reencuentra.

lunes, 30 de abril de 2012

ŜTORMO (Tempestad)

Forta perturbo de la atmosfero, ordinare akompanata de pluvego aŭ neĝo, responda al la gradoj 7-10 de laboforta skalo: /Fuerte perturbación de la atmósfera, corrientemente acompañada de fuerte lluvia o nieve, correspondiente a los grados 7 al 10 de la escala de fuerza:
  • Komenciĝas tropikaj ŝtormoj. /Comenzaron las tempestades tropicales.
  • Lia deklaro levis ŝtormon da protestoj. /Su declaración levantó una tempestad de protestas.
  • Ni devas iri malgraŭ la ŝtorma vetero. /Nosotros debemos ir a pesar del tiempo tormentoso.
  • Eble ni restu sur la bordo, ĉar la maro ŝtormas. /Posiblemente nos quedaremos a bordo, porque el mar está tempestuoso.
  • Ni perdis la vojon pro komenciĝinta neĝoŝtormo. /Nosotros perdimos el viaje porque iba a comenzar una tempestad de nieve.

ŜTUPO (Peldaño, grada, escalón)

1. Ĉiu el la transversaj ŝtonaj platoj aŭ lignaj tabuloj, metitaj unu post kaj super alia por ebligi suprenpaŝon: /Cada una de las planchas de piedra o tablas de madera transversales, puestas una tras otra o sobre otra, para posibilitar el paso al subir:
  • Mi glitis sur la ŝtupo kaj defalis. /Me resbalé en el peldaño y caí.
  • Estas tre malfacile iri laŭ la spirala ŝtuparo. /Es muy difícil ir según la escalera en espiral.
  • Uzu la ŝtupareton por preni la libron de tiu supra breto. /Usa la escalerita para tomar el libro de esa repisa de arriba.
2. Ĉiu el la analogaj rimedoj, uzataj por supren- aŭ malsupren-iri, ekzemple, la rungoj de eskalo, la entranĉoj faritaj en glacimuro por enmeti la piedojn, la breto(j) fiksita(j) al veturilo, vagono kaj simile, por helpi en- kaj el-iĝon kaj aliaj: /Cada uno de los recursos análogos, usados para subir o bajar, por ejemplo, los listones de una escala, las entradas hechas en un muro de hielo para meter los pies, los anaqueles fijados a un vehículo, vagón, etc., para ayudar a entrar y salir, y otros:
  • Ne metu la piedon sur la ŝtupon antaŭ ol la trajno plene haltos. /No pongas el pie en la pisadera antes que el tren se detenga completamente.
  • Ni uzis ŝnurŝtupetaron por engrimpi la ŝipon. /Nosotros usamos una escala de cuerdas para trepar al barco.
3. Ĉiu el la gradoj en progresado kaj malprogresado, promocio kaj simile: /Cada uno de los grados en el progreso, retroceso, promoción y similares:
  • Ŝtupo post ŝtupo li atingis rangon de ministro. /Peldaño a peldaño, él alcanzó el rango de ministro.
  • La reformoj estis enkondukitaj ŝtupe kaj malrapide. /Las reformas se condujeron por grados y lentamente.
  • La afiksoj prezentas kvazaŭ interŝtupon inter gramatiko kaj vortaro. /Los afijos se presentan como un peldaño intermedio entre la gramática y el diccionario.

domingo, 29 de abril de 2012

SALAJRO (Salario)

Sumo, periode pagata, laŭ difinita laborkontrakto, de mastro, entrepreno ks al dungito, por kompenso de la farita laboro: /Suma pagada periódicamente, según contrato de trabajo definido, por el patrón, empresa o similar al asalariado:
  • Ĉu vi jam interkonsentis pri la salajro? /¿Ya se pusieron de acuerdo respecto al salario?
  • Tiu posteno estas bonege salajrata. /Ese cargo es muy bien pagado.
  • La celo de tiuj partio estas la abolo de salajreco. /El objetivo de ese partido es la abolición del sistema de salarios.
  • Ni interkonsentu pri viaj labordevoj kaj vi iĝos mia salajrulo. /Pongámonos de acuerdo respecto de los deberes de tus la-bores y te harás mi asalariado.
  • Li ricevos kromsalajron, ĉar li laboris pli longe ol necesas. /Él recibirá un salario adicional, porque trabajó más tiempo del necesario.
  • Mi ricevas supersalajron pro familiaj ŝarĝoj. /Yo recibo un salario superior por las cargas familiares.

SALTI (Saltar)

1. Altiĝi en la aeron kaj for de la tero, fleksante kaj subite etendante la krurojn (se fiŝo, la voston), kaj refali preskaŭ sur la saman lokon, plejofte por montri vivplenon, ĝojon aŭ simple por ekzerciĝi: /Elevarse en el aire, y lejos de la tierra, flextando y súbitamente extendiendo las piernas (la cola, tratándose de un pez), y volver a caer casi sobre el mismo lugar, la mayoría de las veces para mostrar plenitud de vida, alegría o simplemente para ejercitarse:
  • Kiu tro rapide saltas, tiu baldaŭ haltas. /Quien salta demasiado rápidamente, pronto se detiene.
  • Ekaŭdinte la bruon mi salte leviĝis de la lito. /Al escuchar el ruido, me elevé de un salto de la cama.
  • Ŝi eĉ eksaltis de ĝojo. /Ella llegó a saltar de alegría.
  • Birdoj saltetis laŭlonge de la branĉoj. /Los pájaros daban saltitos a lo largo de las ramas.
  • Bastono batas, bastono resaltas. /Un bastón golpea, un bastón rebota.
2. Tiamaniere sin movi de loko al alia, pasante sentuŝe super la interaĵo: /Moverse de tal manera de un lugar a otro, que al pasar sobre él no se toca lo que hay al entremedio:
  • Li saltis en la akvon de la ponto./Él saltó al agua desde el puente.
  • Ne diru "hop" antaŭ la salto. /No digas “hop” antes del salto.
  • •Saltadi ĉirkaŭ afero, kiel blovata neĝero. /Saltar alrededor de un asunto, como partículas de nieve soplada.
  • La rajdanto desaltis de la ĉevalo. /El jinete saltó del caballo.
  • Hoko elsaltis, afero haltis. /Saltó el garfio, el asunto se detuvo.
3. Rapide senpere pasi de iu afero al alia tute malproksima kaj diferenca, ne okupante sin pri la interaj aferoj: /Rápidamente, sin mediación, pasar de un asunto a otro totalmente lejano y diferente, sin ocuparse de los asuntos intermedios:
  • Kaj nun ni saltu al la sekva punkto. /Y ahora saltemos al siguiente punto.
  • Legante tiun libron mi ofte transsaltis la paĝojn. /Al leer ese libro, a menudo me salté las páginas.
4. Subite kreski (se paroli pri kvanto): /Crecer súbitamente (tratándose de cantidad):
  • La gradoj de varmo saltis de 10 ĝis 20. /Los grados de calor saltaron de 10 a 20.