domingo, 7 de noviembre de 2010

FORTIKA ( robusto, resistente )

1. Havanta firman, rezistan, malfacile difekteblan konsiston; malfacile rompebla, difektebla, venkebla: / Que tiene una consistencia firme, resistente, difícilmente defectible; difícilmente romplible, defectible o vencible
  • La fiŝfadeno estas tre fortika. / El hilo de pescar es muy resistente.
  • La argumentoj de lia advokato estis fortikaj. / Los argumentos de su abogado eran robustos
  • Nia amo nin fortike ligas. / Nuestro amor nos une fuertemente
  • Ĉiuj ĝuis la fortikecon de liaj muskoloj. / Todos gozamos de la resistencia de sus músculos
  • Ilia amo ne fortikiĝos. / El amor de ellos no se robustecerá
  • La organismo de la bebo estas malfortika. / El organismo del bebé es débil.
  • Ĉu la fenestraj kovriloj estas bone alfortikigitaj? / ¿Son las protecciones de las ventanas bien resistentes?
2. Provizita je remparoj: / Provista de murallas
  • Ni loĝas en fortika urbo. / Vivimos en una ciudad bien protegida.
  • Dum milito estis konstruitaj multaj fortikaĵoj. / Durante la guerra se construyeron muchas fortificaciones.
  • La muron necesas fortikigi, ĉar ĝi baldaŭ rompiĝos. / Es necesario fortalecer el muro, porque pronto se romperá
  • Malbonuloj malfortikigis la fortikaĵojn. / Malhechores debilitaron las fortificaciones.

FLAGRI ( flamear, deflagrar )

1. Eligi tremantan rapide moviĝantan flamon / Crear una llama temblorosa y rápidamente movediza
  • La flamo de la kandelo flagradis en la aerblovo. / La llama de la vela flameaba con el soplo del viento.
  • Dum krozo laŭ la rivero ofte flagris la pasioj. / Durante el cruce del río amenudo flamearon las pasiones.
  • Preskaŭ nenio videblis en flagreto de eta kandelo. / Casi nada se podía ver con el flamear de la pequeña vela.
2. Intermite treme kaj skue brili: /Brillar de golpe temblorosa e intermitentemente
  • La okuletoj de la bebo larme ekflagris - li tuj komencos plori. / Los ojitos del bebé comenzaron a flamear las lágrimas - Pronto comenzará a llorar.
  • Luna lumo flagretis sur la akvo. / La luz de la luna flameaba sobre el agua.
3. Rapide tremi, skuiĝi en aero, flirti (se paroli pri malpezaj objektoj): / Temblar rápidamente, golpeando en el aire, revolotear ( si se habla de objetos livianos)
  • Dum la urba festo bele flagris diverskoloraj flagetoj / Durante la fiesta de la ciudad flameaban las banderitas de diversos colores.
  • La fenestro estis malfermita; vento flagrigis la kurtenojn. / La ventana estaba abierta; un viento hizo revolotear las cortinas.
  • Ŝi plaĉis al ĉiuj - sur ŝia vizaĝo ĉiam flagretis rideto. / Ella agrada a todos - sobre su rostro siempre revolotea una sonrisa.