domingo, 24 de enero de 2010

KURAĜA ( valiente, osado)

1. Ne perdanta sian memregadon, sian animfirmecon antaŭ danĝero / Sin perder su autodominio, su firmeza de espíritu ante el peligro.
  • Li estas kuraĝa soldato. /Él es un soldato valiente.
  • Malantaŭ barilo kuraĝo estas facila. / Detrás de las barreras el coraje es fácil.
  • Post la fino de l' batalo estas multe da kuraĝuloj. / Trás el final de la batalla hay muchos valientes.
  • Lia ekzemplo kuraĝigis la tutan armeon. / El ejemplo de él envalentonó a todo el ejército.
  • Mi ne estas malkuraĝulo. / No soy un cobarde.
2. Trankvile energia antaŭ malfacilaĵoj, ofendoj kaj simile / Traquilamente enérgico antes las dificultades, ofensas o similares
  • Ŝi ĉiam tenas sin kuraĝa kontraŭ atakoj. / Siempre se mantiene ella valiente contra los ataques.
  • Kiu kritikas kuraĝe, mem agas malsaĝe. / Quien critica osadamente, actúa él mismo tontamente.
  • Mi ne kuraĝis diri mian opinion. / No osé decir mi opinión.
  • Finfine mi kuraĝiĝis kaj diris, kion mi pensas pri tio. / Finalmente me envalentoné y dije lo que pensaba sobre el asunto.
3. Karakterizata de tia memregado kaj energio:/ caracterizado por tal autodominio y energía
  • Via konduto estas tro kuraĝa, mi pensas. / Tu conducta es demasiado osada, pienso.
  • Kuraĝa mieno antaŭ propra kameno. / Semblante valiente ante el propio hogar.

MUTA ( mudo)

1. Ne posedanta parol- aŭ son-kapablon / Que no posee capacidad para hablar o de sonar
  • Ŝia filo estas muta de la naskiĝo. / El hijo de ella es mudo de nacimiento.
  • Virino bonorda estas muta kaj surda. / Una mujer bien ordenada es muda y sorda.
  • Oni mutigis lin per detranĉo de la lango. / Se le enmudeció mediante el corte de la lengua.
  • Tio estas speciala lernejo por la mutuloj. / Eso es una escuela especial para mudos.
2. Ne povanta aŭ ne volanta dum momento paroli pro emocio aŭ pro ia kaŭzo / Que no puede o no desea hablar por la emoción o por alguna otra causa.
  • Li restis muta antaŭ malfacila demando de la instruisto./ Él se quedó mudo antes una difícil pregunta del profesor.
  • Mi eĉ mutiĝis de surprizo! / Hasta enmudecí por la sorpresa!!!
3. Fariĝanta senparole / Que se hace sin palabras.
  • Li estas tre taŭga aktoro por mutaj roloj / Él es un actor muy apto para roles mudos.
  • Ni rifuĝis al la muteco de la montoj / Nos refugiamos en la mudez de los montes.

SPRITA (ingenioso, ocurrente, chistoso, agudo)

1. Posedanta mensan viglecon, kiu ebligas rapide trovi kaj originale esprimi neatenditan rilaton inter malsamaj objektoj aŭ malsamaj vortoj / Poseedor de una mente ágil, que permite rápidamente encontrar y expresar originalmente relaciones sorpresivas entre objetos o palabras diferentes.
  • Li estas sprita kaj bone edukita. / Él es ingenioso y bien educado.
  • Post iom da vino li fariĝis spritulo. / Después de algo de vino se pone chistoso.
  • Malsaĝaj kaj senspritaj laboristoj ne estas bezonataj ĉi tie. / Trabajadores estúpidos y sin ingenio no son necesarios aquí.
2. Montranta tian mensan viglecon: / que muestra esa agilidad mental
  • Ni kun plezuro auxskultis liajn spritajn anekdotojn./ Con gusto escuchábamos sus anécdotas ingeniosas.
  • Sprita vorto tentas, nenion atentas. / Una palabra ingenioso tienta, nada espera
  • Plej bona sprito estas silento. / La mejor ocurrencia es el silencio.
  • Vero ne bezonas mediti nek spriti. / La verdad no necesita meditar ni ser ingeniosa.
  • Per la spritaĵoj li provis kaŝi sian malĝojon. / Por los chistes el trataba de ocultar su tristeza
3. Posedanta mensan viglecon, kiu ebligas elpensi kaj kombini novajn neatenditajn lertajn kaj taŭgajn aranĝojn / Poseyendo viveza mental que permite pensar y combinar eventos nuevos sorpresivos y ágiles
  • Vi estas sprita organizanto / Eres un organizador ingenioso.
  • Multe da sprito, sed neniom da profito. / Mucho de entusiasmo, pero poco de ganacias.