domingo, 24 de enero de 2010

SPRITA (ingenioso, ocurrente, chistoso, agudo)

1. Posedanta mensan viglecon, kiu ebligas rapide trovi kaj originale esprimi neatenditan rilaton inter malsamaj objektoj aŭ malsamaj vortoj / Poseedor de una mente ágil, que permite rápidamente encontrar y expresar originalmente relaciones sorpresivas entre objetos o palabras diferentes.
  • Li estas sprita kaj bone edukita. / Él es ingenioso y bien educado.
  • Post iom da vino li fariĝis spritulo. / Después de algo de vino se pone chistoso.
  • Malsaĝaj kaj senspritaj laboristoj ne estas bezonataj ĉi tie. / Trabajadores estúpidos y sin ingenio no son necesarios aquí.
2. Montranta tian mensan viglecon: / que muestra esa agilidad mental
  • Ni kun plezuro auxskultis liajn spritajn anekdotojn./ Con gusto escuchábamos sus anécdotas ingeniosas.
  • Sprita vorto tentas, nenion atentas. / Una palabra ingenioso tienta, nada espera
  • Plej bona sprito estas silento. / La mejor ocurrencia es el silencio.
  • Vero ne bezonas mediti nek spriti. / La verdad no necesita meditar ni ser ingeniosa.
  • Per la spritaĵoj li provis kaŝi sian malĝojon. / Por los chistes el trataba de ocultar su tristeza
3. Posedanta mensan viglecon, kiu ebligas elpensi kaj kombini novajn neatenditajn lertajn kaj taŭgajn aranĝojn / Poseyendo viveza mental que permite pensar y combinar eventos nuevos sorpresivos y ágiles
  • Vi estas sprita organizanto / Eres un organizador ingenioso.
  • Multe da sprito, sed neniom da profito. / Mucho de entusiasmo, pero poco de ganacias.

No hay comentarios.: