martes, 24 de febrero de 2009

KONDOLENCI ( dar condolencias )

Esprimi al iu sian simpatian ĉagrenon pro ties malfeliĉo aŭ funebro: / Expresar a alguien su simpatia y preocupación por alguna infelicidad o fallecimiento
  • La tuta mondo kondolencis pro la morto de tiom multe da homoj. / Todo el mundo se conduele por la muerte de tantos hombres.
  • Pro la morto de via patrino akceptu mian sinceran kondolencon. / Por la muerte de tu madre acepta mis sinceras condolencias
  • Ŝia kondolenca vizito min iomete trankviligis. / Su visita de condolencias, me tranquilizó un poco

DISPUTI ( disputar )

1. Malpaci akre diskutante / discutir agria y poco pacíficamente:
  • Ne disputu kun mi - mi ja estas via patrino! / No disputes conmigo - si soy tu madre!!
  • Pli bone ne miksu vin en malpropran disputon. / Mejor no mezclarse en disputas ajenas.
  • Malmultaj ŝin ŝatas, ĉar ŝi estas disputema virino. / Pocos gustan de ella, porque es una mujer discutidora.
  • Ni interdisputis pri la poentoj. / Discutimos por los puntos.
  • Mia filo sendispute sekvas ĉiujn miajn ordonojn. / Mi hijo sin discusión sigue todas mis órdenes.
2. Diskuti / discutir 
  • Pri gustoj oni ne disputas. / Sobre gustos no se discute.
  • Ilia disputo finiĝis kiam eniris la patro. / Su discusión terminó cuando entró el padre.
  • Li estis nedisputebla posedanto de la domo. / Él es el poseedor indiscutible de la casa.
  • Ili pridisputis la novan leĝon. / Ellos discutieron sobre la nueva ley.

KONTUZI ( contusionar )

Difekti pli aŭ malpli profunde organikan teksaĵon, ne ŝirvundante la haŭton. / Dañar más o menos profundo un tejido orgánico, 

  • La bastono forte kontuzis al li la kapon. / El bastón contundió fuertemente su cabeza
  • Mia kontuzita kubuto tre doloras! / Mi codo contusionado duele mucho
  • Vi faris al mi dolorajn kontuzojn! / Tu me hiciste contusiones dolorosas!
  • Sub lia okulo videblas kontuzaĵo. / Bajo su ojo se ve una contusión
  • Por mortigi la knabinon krimulo uzis kontuz(ant)an instrumenton. / Para matar a la muchacha un criminal usó un objeto contundente.

RASPI ( rallar )

Skrapi per speciala ilo ne tre malmolan substancon por ĝin dispecetigi, pulvorigi aŭ flokigi: / Raspar por medio de un instrumento especial una sustancia no muy dura para partirlas en pedazos, pulverizar o hacer lonjas
  • Necesas raspi ĉokoladon kaj meti raspaĵon sur la torton. / Es necesario rallar chocolate y poner el rallado sobre la torta.
  • Via haŭto ŝajnas esti raspa - ŝmiru ĝin per ŝmiraĵo. / Tu piel parece estar rasjuñada - úntala con esta crema.
  • Por raspi la legomojn uzu raspilon. / Para rallar las legumbres usa un rallador
  • Bakaĵojn oni foje gustigas per raspitsa kokoso. / Los pasteles se les da gusto a veces con coco rallado

STURMI ( asaltar, atracar, cargar )

Kurante aŭ alsaltante ataki / atacar corriendo o saltando
  • Malamikoj decidis sturmi nian ŝipon / Unos enemigos decidieron asaltar nuestro barco
  • Ili ne povis rezisti al la sturmo. / Ellos no pudieron resistir el asalto
  • Mi volas aparteni al la sturma taĉmento! / Quiero pertenecer al escuadrón de asalto
  • Sturmantoj ĉirkaŭis ilian sidejon kaj prenis ĝin sturme. / Los asaltantes rodearon la sede de ellos y la tomaron por asalto