sábado, 25 de julio de 2009

VINDI ( vendar, envolver, fajar bebés)

1. Ĉirkaŭvolvi suĉinfanon per tuko / Envolver a un bebe de pecho con un paño
  • Nuntempe oni jam ne vindas la bebojn. / Actualmente ya no se envuelven a los bebés
  • Kiam mi naskiĝis, oni vindis min per vindaĵoj (vindotuko). / Cuando nací, me fajaron con vendas.
  • Mi kuŝigis la bebon sur la vindotablon. / Acosté al bebé sobre la mesa de mudar
2. Ĉirkaŭvolvi korpoparton por kuraci, senmovigi, senfunkciigi aŭ protekti ĝin / Envolver una parte del cuerpo para curar, inmovilizar, dejar sin función o protegerla.
  • Ŝi vindis lian vunditan brakon. / Ella vendó su brazo herido
  • Mi ĉiam havas vindon por vundoj kun mi. / Siempre tengo un vendaje para heridas conmigo
3. Senmovige ĉirkaŭvolvi: / Envorver para inmovilizar
  • La mortinto estis vindita per morta tolaĵo. / El muerto fue envuelto por mortajas
  • Ŝia robo vindiĝis ĉirkaŭ ŝiaj belaj kruroj. / Su vestido se envolvió alrededor de sus bellas piernas
  • Ni sukcesis elvindiĝi el tiuj implikaĵoj. / Logramos zafarnos de tales implicaciones

TUMULTO ( tumulto)

Konfuza malorda kaj brua malkvietiĝo de homamaso/ Confuso, desordenado y bulliciosa intranquilidad de una masa humana

  • Tumulto en grandaj urboj ne estas novaĵo. / Un tumulto en las grandes ciudades no es una noticia
  • Mia bebo ne povas ekdormi pro tia tumulta amaso da homoj. / Mi bebé no puede empezar a dormir por tal tumultuosa cantidad de hombres
  • Kial ili tumultas? / Porqué ellos hacen tumulto?
  • Miaj tumultemaj infanoj tre lacigas min. / Mis niños tumultuosos me cansan
  • Nia komunumo tumultiĝis - ĉiuj estis malkontentaj. / Nuestra comunidad es un tumulto - todos están descontentos

KONCERNI ( consernir, incumbir, competer)

Esti la afero de iu, la temo de io; aparte tuŝi, interesi iun aŭ ion/ Ser asunto de alguien, el tema de algo; aparte tocar, interesar a alguien o a algo

  • Tio ne koncernas vin (ne estas via afero)! / Eso no te concierne ( no es tu asunto)!
  • Ĉi tiu leĝo koncernas universitatojn. / Esta ley incumbe a las universidades
  • Mi nenion diris, ĉar mi ne sentis min koncernata. / No dije nada, porque no me incumbía
  • Organizante la seminarion ni interkonsentos kun koncernaj organizoj. / Organizando el seminario, nos pondremos de acuerdo con las organizaciones competentes.
  • La instruistino skribis al mi koncerne miajn studojn / La profesora me escribió en relación a mis estudios.-