1. (Se paroli pri ino) Eligi el si idon:
/ (Si se habla de hembra) Hacer de sí una
cría:
· Ŝi naskis filinon. /Ella dió a luz una niña.
· Ne naskas porko leonidon, nek
korniko aglidon. /Un puerco no pare un
cachorro de león, ni una corneja un polluelo de águila.
· Ne naskiĝu riĉa, naskiĝu feliĉa.
/No generes riqueza, genera felicidad.
· Kia naskinto, tiaj naskitoj. /De tal genitora, tales nacidos.
· Hodiaŭ estas mia naskiĝtago kaj mi ricevos
multajn donacojn. /Hoy es mi cumpleaños y
recibiré muchos regalos.
· Li ne volis forveturi de sia
naskiĝlando/naskiĝurbo. /Él no quería
emigrar de su país natal / ciudad natal.
· Niaj infanoj estas denaskaj esperantistoj.
/Nuestros niños son esperantistas de
nacimiento.
· Ŝi estas unuenaska (unuafoje naskanta). /Ella es primeriza (da a luz por primera
vez).
· Mia filo estas novnaskito - li naskiĝis nur
antaŭ kelkaj tagoj. /Mi hijo es neonato -
él nació sólo hace algunos días.
2. Estigi (ion
abstraktan): /Generar (algo abstracto)
· Kio naskis vian malpacon? / ¿Qué generó tu inquietud)
· Mono monon naskas. /El dinero genera dinero.
· Feliĉo leĝon ne obeas, subite naskiĝas,
subite pereas. /La felicidad no obedece a
una ley, nace de improviso, muere de improviso.
· Komenciĝis naskiĝo de la printempo. /Comenzó el nacimiento de la primavera.
· Feliĉe arto kaj scienco renaskiĝis post la
milito. /Felizmente, el arte y la
ciencia, renacen después de la guerra.