sábado, 7 de junio de 2008

PRETEKSTO (pretexto)

Ŝajna motivo, eldirita por kaŝi la efektivan:
  • Ŝi ĉiam serĉas pretekstojn por ne fari siajn taskojn.
  • Por ŝafon formanĝi, lupo trovos pretekston.
  • Li pretekstis mankon de tempo por rifuzi danĝeran postenon.
  • La aŭtoro ne volis doni intervjuon, pretekste, ke li estis tro okupita.

POLUI ( contaminar)

Danĝere malpurigi vivesencan elementon de la naturo:
  • Industriaj fumoj poluas atmosferon.
  • La urbo estas poluita.
  • La polua nivelo de la Balta Maro estas aparte alta.
  • La poleno informas pri la atmosfera poluado.
  • La polueco en la rivero estas tre granda kaj pro tio fiŝoj ne vivas en ĝi.
  • Diversaj kemiaj substancoj estas poluaĵoj.
  • La lago poluiĝis.

ONDO (ola, onda)

1. Arkoforma akvomaso, kiu leviĝas kaj refalas ĉe la supraĵo de maro, lago kaj simile, sub la blovo de la vento:
  • Estas tre danĝere nun naĝi, ĉar la ondoj estas grandegaj.
  • Ili fornaĝis en la ondan maron.
  • Onderoj trafis mian vizaĝon.
2. Tio, kio prezentas tian saman alternon de leviĝoj kaj malleviĝoj:
  • Li longe observis la ondojn de ŝia fluganta hararo.
  • La greno ondiĝas, kiam la vento blovas super ĝi.
  • La arbaroj ondiĝadis pro grandega vento.
  • Mi ondumos miajn harojn por la festo.
3. Tio, kio progresas per sinsekvaj antaŭeniĝantaj linioj, per interrompaj masoj:
  • Ondoj da turistoj varias laŭ semajntagoj.
4. Provizora intensiĝo de ia sento, influo, fenomeno:
  • Ondo da malvarmo venis al nia lando.
  • Intereso pri tiu afero ondas tra la tuta lando.
5. Vibrado kun moviĝanta fazo:
  • Rapideco de sona ondo en aero estas 330 m/s.
  • Mikroonda kuirilo plirapidigas varmigon de la pladoj.

AŬTENTIKA ( auténtico,a)

1. Nedubeble vera, originala, ne falsita:
  • Tio estas aŭtentika letero de Zamenhof.
  • Mi garantias la aŭtentikecon de tiu informo.
2. Oficiale certigita:
  • Kie mi povas trovi aŭtentikan mortakton?
  • Kemia esplorado aŭtentikigis tiun pentraĵon.