viernes, 6 de julio de 2012

KONKLUDI (Concluir, inferir)

1. Tiri per rezono logikajn sekvojn el argumentoj, principoj aŭ faktoj: /Extraer, por medio del razonamiento, consecuencias lógicas de argumentos, principios y hechos:
  • El nia parolo mi povas konkludi, ke ni ne povos kunlabori. /De nuestra conversación, puedo concluir que no podremos colaborar.
  • Mi faris la konkludon, ke ŝi ne volas vidi min. /Llegué a la conclusión de que ella no quiere verme.
  • Via konkludo estas tute erara. /Tu conclusión está del todo errada.
  • Kaj konklude ŝi diris: "Ni devas informi aliajn pri la aperintaj problemoj." /Y en conclusión, ella dijo:”Debemos informar a otros sobre los problemas encontrados”.
  • Liaj argumentoj ne estis konkludigaj (ebligantaj konkludon). /Sus argumentos no fueron conclusivos (conduncentes a una conclusión).
2. Formale finaranĝi: /Disponer formalmente una disposición final:
  • La ŝatoj konkludis pacon. /Las opiniones concluyeron en la paz.

KONKUBO (Conviviente)

Viro edzece vivanta kun virino, kun kiu li ne estas edzigita: /Hombre que vive, como en matrimonio, con una mujer con la que no está casado.
  • Nuntempe multaj viroj ne rapidas edziĝi. Ili vivas kiel konkuboj. /Actualmente muchos hombres no se casan rápido. Viven como convivientes.
  • Ankaŭ virinoj ŝatas komence provi vivi familian vivon sen esti edzinoj kaj pro tio iĝas konkubinoj. /También a las mujeres les gusta al comienzo tratar de vivir una vida familiar sin estar casadas y por eso se hacen concubinas.
  • Do konkub(in)eco estas sufiĉe ofta nuntempe. /Por consiguiente, el concubinato es bastante frecuente en la actualidad.

NOTA: En nuestra lengua no existe una palabra para designar al varón en un concubinato.El uso en nuestro medio es llamarlos "el conviviente" o "la conviviente".  En el diccionario de la RAE no existe "concubo" ni "cóncubo". Por eso se ha optado por emplear la traducción "conviviente".

jueves, 5 de julio de 2012

KONKURI (Competir, contender, rivalizar)

Peni superi alian, kiu havas la saman difinitan celon: /Tratar de superar a otro que tiene el mismo objetivo definido:
  • Mi konkuras kun ŝi pri tiu posteno. /Yo compito con ella por ese puesto.
  • Per konkura marĉando la prezo falis. /Por medio de una competencia de regateo, el precio cayó.
  • Ili konkure paroladas. /Ellos conversan como en una competencia.
  • Ĉiuj knabinoj konkuradas inter si per sia beleco. /Todas las muchachas rivalizan entre sí por su belleza.
  • La kaŭzo de la intergenta malamo ne estas la konkurado ekonomia. /La causa del odio entre las etnias no es la competencia económica.
  • Li estas forta konkuranto. /{El es un fuerte contendiente.
  • Mi estas nekonkurebla, ĉar mi fidas pri miaj fortoj. /No soy competidor, porque confío en mis fuerzas.
  • Oni metis en prezkonkuradon la konstruon de la ponto (ĝin konstruos la firmao, kiu proponos la plej malaltan prezon por tio). /Se llamó a concurso para la construcción del puente (lo construirá la firma que proponga el precio más bajo para eso).

KONVENI (Convenir, ser apropiado)

1. Bone adaptiĝi al difinita situacio aŭ al preciza cirkonstanco: /Adaptarse bien a una situación definida o a una circunstancia precisa:
  • Ĉi tiu kompleto bone konvenas al vi. /Este conjunto te conviene a ti.
  • La blua koloro estas konvena al mi. /El color azul es conveniente para mí.
  • Ni aĉetis tiun apartamenton pro konveneco. /Nosotros compramos ese departamento por conveniencia.
2. Bone adaptiĝi al ies sentoj, karaktero aŭ socia stato: /Adaptarse bien a los sentimientos, carácter o estado social de alguien.
  • Kio konvenas al sciuro, ne konvenas al vulturo. /Lo que conviene a la ardilla, no conviene al buitre.
  • Al mi nun konvenas funebri kaj malkonvenas festi. /Para mí, ahora es apropiado estar de luto e inapropiado festejar.
3. Deci: /Ser adecuado:
  • Ne konvenas tiel paroli kun gepatroj! / ¡No es adecuado hablar así a los padres!
  • Knaboj opiniis, ke ĉio estas konvena por ili. /Los muchachos pensaban que todo era conveniente para ellos.
  • Mi konvene plenumis mian taskon. /Apropiadamente ejecuté mi tarea.

miércoles, 4 de julio de 2012

KONSEKVENCO (Consecuencia)

1. Tio, kio logike sekvas el starigita principo: /Aquello que sigue lógicamente un principio establecido:
  • Laŭ mi, via konkludo estas konsekvenca. /En mi opinión, tu conclusión es consecuente.
  • La esperantismo celas la reciprokan sinkomprenadon kaj konsekvence ankaŭ estimon kaj amon inter ĉiuj nacioj. /El esperantismo apunta a la autocomprensión y, en consecuencia, también la estimación y amor entre las naciones.
• Refuti doktrinon per ĝiaj konsekvencoj /Refutar una doctrina por sus consecuencias.
2. Logika aŭ racia interligiteco inter faktoj aŭ ideoj: /Intervinculación lógica o racional entre los hechos o las ideas:
  • Li ne estas bona instruisto, ĉar li ĉiam parolas sen ordo kaj konsekvenco. /Él no es un buen instructor, porque siempre habla sin orden ni consecuencia.
  • Ŝi nenion timas kaj agas konsekvence laŭ la ideoj, kiujn ŝi opinias ĝustaj. /Ella no teme a nada y actúa en consecuencia con las ideas que ella considera justas.
  • Lia konduto estas nekonsekvenca. /Su conducta es inconsecuente.
  • Mi sentas senkonsekvencon en viaj ideoj. /Noto inconsecuencia en tus ideas.

KONSERVI (Conservar, mantener)


1. Zorgi, ke io ne difektiĝu aŭ ne perdiĝu; malebligi pereon de io: /Preocuparse de que algo no se estropee o se pierda; Imposibilitar el perecimiento de algo:
  • Ni ne povis konservi eĉ unu aĵon de incendio. /No pudimos conservar ni siquiera una cosa del incendio.
  • Mi petas vin konservi ĉi tiun sekreton. /Te pido que mantengas este secreto.
  • Li garantiis al mi la konservon de la memoro. /Él me garantizó la conservación de la memoria.
  • Infano metis ankoraŭ kelkajn monerojn en la konservujon. /El niño puso todavía algunas monedas en la caja.
  • Li forkuris sub instigo de la instinkto de memkonservado (defendo de la propra vivo kontraŭ ĉiaj danĝeroj). /Él huyó bajo la instigación del instinto de conservación (defensa de la propia vida contra cualquier clase de peligro).
2. Ne perdi, plu posedi, havi ankoraŭ: /No perder, poseer más, tener todavía:
  • Ŝi konservis sian junecon kaj belecon. /Ella conservó su juventud y belleza.
  • Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte. /Quien captura en exceso, conserva poco (quien mucho abarca, poco aprieta).
  • Mi devas preni la varon de la konservejo, ĉar ĝi ne estas ĉi tie. /Debemos sacar la mercancía de la bodega, porque no está aquí.
3. Per speciala preparado gardi (manĝaĵojn) kontraŭ putrado, ŝimo aŭ alia difektiĝo: /Conservar (las comidas) contra la putrefacción, moho u otro deterioro:
  • Ĉu vi povas helpi konservi la legomojn? / ¿Puedes ayudar a conservar las hortalizas)
  • Mi aĉetis libron pri konservado de la nutraĵoj. /Compré un libro sobre conservación de las comidas.
  • Mi tre ŝatas fruktajn konservaĵojn, kiujn preparas mia avino. /Me gustan mucho las conservas de frutas que prepara mi abuela.

martes, 3 de julio de 2012

KONTANTA (Efectivo, contante)

1. Tuj pagata: /Pagado inmediatamente:
  • Je kontanta pago vi ĝuas rabaton! / ¡Si paga en efectivo recibirá una rebaja!
  • Ĉi tiun aŭton mi aĉetis kontante. /Este auto lo compré al contado.
2. Pagata per moneroj aŭ monbiletoj: /Pagado con monedas o billetes:
  • Vi ne akceptu liajn belajn parolojn por kontanta mono (kiel veron) /No aceptes sus bellas palabra como dinero contante.
  • Ĉu ni povos facile akiri kontantan monon en tiu lando? / ¿Podremos obtener fácilmente dinero contante en este país?
  • Mi ne portas kontantaĵon kun mi, ĉar mi havas kreditkarton. /No tengo efectivo, porque tengo una tarjeta de crédito.

KVITA (Libre, en paz)

1. Plene liberigita de ŝuldo: / Plenamente liberado de una deuda:
  • Ŝi jam estas kvita al mi, ĉar ŝi redonis la monon. /Ella ya está en paz conmigo, porque me devolvió el dinero.
  • Bovo prenita, koko donita kaj - kvita. / Buey cogido, gallo regalado y – en paz.
  • Mi kvitigas vin de via ŝuldo. /Te libero de tu deuda.
2. Plene liberigita de devo: /Totalmente liberado de un deber:
  • Per tio mi estos kvita je la postuloj de ĝentileco. / Por medio de eso estaré libre de las exigencias de la gentileza.
  • Dankon, vi savis mian vivon. - Vi antaŭe savis la mian, do inter ni kvite. / Gracias, me salvaste la vida. – Anteriormente tu salvaste la mía, por lo tanto, entre nosotros estamos en paz.
  • Kvitiĝas servo per reservo. / Liberarse de un servicio mediante un servicio en compensación por otro recibido.

lunes, 2 de julio de 2012

KONTINUA (Continuo)

Konsistanta el eroj, kiuj formas seninterrompan, senmankan vicon: /Que consta de partículas, las que forman una serie ininterrumpida, infaltable:
a) en tempo: /En el tiempo:
  • Pro la kontinua kaj ĝena bruo ni decidis translokiĝi al alia loko. /A causa del ruido continuo y molesto, decidimos trasladarnos a otro lugar.
  • Dum la tuta semajno kontinue pluvas ĉe ni. /Donde nosotros, llueve continuamente durante toda la semana.
  • La kolekto kontinuas de la unua jaro ĝis hodiaŭ. /La colección continúa desde el primer año hasta hoy.
  • La Bulonja Deklaracio estis kreita nur por gardi la ekstreme necesan kontinuecon en nia lingvo. /La Declaración de Bolonia fue creada sólo para cuidar la extremadamente necesaria continuidad en nuestra lengua.
b) en spaco: /En el espacio:
  • Grandajn lagojn kaj kontinuajn montarojn, kiujn mi vidis tie, mi memoros longan tempon. /Los grandes lagos y las continuas montañas que ví allí, los recordaré mucho tiempo.
  • Li kontinuigis la rompitan barilon. /Él hizo continuar la cerca rota.

KONVIKTI (Acusar, culpar)

Pruvi per certaj montroj, ke iu estas kulpa: /Probar, mediante ciertas muestras, que alguien es culpable:
  • Ili konviktis lin pri tiu krimo. /Ellos lo acusaron de ese crimen.
  • Mi estis konviktita pri murdo. /Fui convicto por un homicidio.
  • Konvikto per cirkonstancoj estas tre malfirma. /La acusación por circunstancias es muy inconsistente.
  • Konviktaj montroj estis evidentaj. /Las pruebas de la acusación eran evidentes

domingo, 1 de julio de 2012

KONTRAKTI (Contratar)

Interkonsenti, per interŝanĝo de jure validaj deklaroj, pri difinitaj rajtoj kaj devoj de la respektivaj partioj: /Acordar, mediante un intercambio de declaraciones jurídicamente válidas, acerca de los derechos y deberes definidos  de las respectivas partes:
  • Oni kontraktis pri rajtoj de komercado. /Se hizo un contrato sobre los derechos del comercio.
  • Niaj landoj decidis kontrakti pri paco. /Nuestos países decidieron firmar un acuerdo sobre la paz.
  • Kontraktoj pri edziĝo estas sufiĉe oftaj nuntempe. /Los contratos de casamiento son bastante frecuentes en la actualidad.
  • Ĉiuj kontraktantoj (personoj, kiuj subskribis la kontrakton) devos sekvi la regulojn. /Todos los contratantes (personas que suscribieron el contrato) deberán seguir las regulaciones.
  • Post la interkonsento pri la devoj kaj salajro ni subskribis laborkontrakton. /Tras el acuerdo sobre los deberes y el salario, suscribimos un contrato de trabajo.

KONVERSACIO (Conversación, plática)

Familiara, ordinare nur distra interparolado: /Intercomunicación oral familiar, ordinariamente sólo recreativa:
  • Mi jam komencis bedaŭri, ke mi enmiksis min en tiun konversacion. /Ya comencé a lamentar el haberme mezclado en esa conversación.
  • Eble ni ŝanĝu la temon de la konversacio? / ¿Podemos cambiar el tema de la conversación?
  • Ni invitas ĉiujn al nia konversacia rondo! / ¡Invitamos a todos a nuestra ronda de conversación!
  • La virinoj konversaciis pri la kosmetikaĵoj kaj similaj aferoj. /Las mujeres conversaron sobre cosméticos y asuntos similares.
  • Li estis interesa konversacianto. /Él es un conversador interesante.