sábado, 21 de abril de 2012

SEVERA (Severo)

1. Senindulga; ne facile pardonanta kaj forte punanta: /Inflexible; que no perdona fácilmente o castiga fuertemente:
  • Nia instruisto estas severa, sed justa. /Nuestro instructor es severo, pero justo.
  • Ne ĉion oni devas severe ekzameni. /No se debe examinar todo con severidad.
  • Restis neniu spuro de lia antaŭa severo. /No quedó ningún vestigio de su severidad anterior.
  • Preskaŭ ĉiuj instruistoj de nia universitato estas malseveraj. /Casi todos los profesores de nuestra universidad son benevolentes.
2. Akre malmilda, malfacile eltenebla: /Acremente duro, difícilmente resistible:
  • Venis severa vintro. /Vino un viento severo.
  • Negocaj aferoj estas severaj. /Los asuntos de negocios son serios.
3. Ne toleranta deflankiĝon disde la regulo; postulanta plenan konformiĝon al la modelo, tipo,leĝo: /Que no tolera desviación de la norma; que exige total conformidad con el modelo, tipo, ley:
  • Ŝi sekvas severan dieton. / Ella sigue una dieta severa.
  • Kun vero severa komercaĵo forvelkos. / Con la verdad, el comercio serio se marchitará.
  • Severeco de la leĝoj ne detenis lin de tro rapida veturado. / La severidad de las leyes no lo hizo desistir de viajar demasiado rápido.
4. Senornama; senigita je ĉio nenecesa, je ĉia superfluaĵo: / Sin ornamento; hecho omitiendo todo lo innecesario, todo lo superfluo:
  • Ni rimarkis, ke la arkitekturo de tiu urbo estis severa. / Nosotros notamos que la arquitectura de esa ciudad era severa.

SIGELO (Sello, lacrado)

1. Distinga signo, stampita sur moligita substanco, por garantii la aŭtentikecon de dokumento: /Signo distinguido, estampado sobre una sustancia ablandada, para garantizar la autenticidad de un documento:
  • La sigelo ankoraŭ ne estas metita (la afero ne estas finita). /El sello todavía no está puesto (el asunto no está terminado).
  • La juristo sigelis nian kontrakton. / El jurista selló nuestro contrato.
  • Bonvolu alporti al mi la sigelilon. /Por favor, tráeme el sellador.
2. Distinga marko, kiu konfirmas apartenecon aŭ aŭtentikecon: /Marca distintiva, que confirma pertenencia o autenticidad:
  • Tiuj detaloj portas la sigelon de la vero. /Esos detalles llevan el sello de la verdad.
3. Distinga marko, kiu montras la finitecon, kompletecon: /Marca distintiva, que muestra que finalización, la completación:
  • Tio estas sigelo de la amo. /Ese es el sello del amor.
  • De tiam mia sorto estis sigelita. /Desde entonces mi suerte estuvo sellada.
4. Signo, stampita sur moligita substanco, kaj almetita al koverto, skatolo, pordo kaj simile, por certigi lasekreton, malhelpi malfermon sen la scio de la posedanto kaj tiel plu: /Signo estampado sobre una sustancia ablandada, y puesta en un sobre, caja, puerta y similarmente, para certificar el secreto, impedir la apertura sin el conocimiento del dueño, etc.:
  • La koverto kun taskoj por la ekzameno havis sigelon. /El sobre con las tareas para el examen tenían un sello.
  • Nur li povas dissigeli la leteron. /Sólo él puede quitar el sello de la carta.
5. Tio, kio kvazaŭ garantias la sekretecon: /Lo que garantiza el secreto:
  • Mi havas sigelon sur la lipoj. /Tengo un sello en los labios.
  • Oni malsigelis miajn lipojn (permesis paroli). /Me sacaron el sello de los labios (permitieron hablar).

viernes, 20 de abril de 2012

SIGNIFI (Significar)

1. Havi precize difinitan sencon: /Tener sentido precisamente definido:
  • Tio, kion vi diras, signifas nenion. /Lo que dices no significa nada.
  • La ŝanĝoj ne estis tiom signifaj. /Los cambios no eran tan significativos.
  • Ŝi ridetis per dusignifa rideto. /Ella sonrió con una sonrisa de doble significado.
  • Li direktis multesignifan rigardon al la virino. /Él dirigió una mirada de mucho significado a la mujer.
  • Ne ĉiuj vortoj estas unusignifaj. /No todas las palabras tienen un significado solamente.
  • Titolo sen mono - sensignifa sono. /Título sin dinero – sonido sin significado.
2. Egalvalori kiel: /Valorar igual que:
  • Libere spiri ne signifas vivi. /Respirar libremente no significa vivir.
3. Esti la signo aŭ antaŭsigno de: /Ser el signo o presagio de:
  • Malsupre flugantaj hirundoj signifas pluvon. /Golondrinas volando bajo significa lluvia.
4. Havi difinitan valoron: /Tener un valor definido:
  • Ĉu mia amo ion signifas por vi? /¿Significa algo para ti mi amor?
  • Nia kongreso havas apartan signifon. /Nuestro congreso tiene un significado aparte.

KOLIZII (Colisionar, chocar)

1. Renkontiĝi kaj ege forte tuŝi sin reciproke: /Encontrarse y tocarse recíprocamente con gran fuerza:
  • Ĵus okazis granda akcidento - du trajnoj koliziis. /Acaba de ocurrir un gran accidente – dos trenes chocaron.
  • Esperu, ke neniam okazos kolizio de kometo kun la tero. /Esperemos que nunca ocurra una colisión de un cometa contra la tierra.
2. Kontraŭi, konflikti, neakordiĝi (se paroli pri cirkonstancoj aŭ sentoj): /Estar en contra, hacer conflicto, no ponerse de acuerdo (si se habla de circunstancias o sentimientos):
  • En li la honoro koliziis kun timo. /En él, el honor choca con el temor.
  • En la konkurso videblis granda kolizio de diversaj teamoj. /En el concurso se pudo ver una gran colisión de diversos equipos.

KARAMBOLI (Hacer carambolas; colidir, colisionar)

1. En la bilarda ludo, tuŝi per sia globo la du aliajn: /En el juego de billar, tocar mediante una bola las dos otras:
  • Mi karambolis en la bilardo ĉi-foje. /Varias veces hice carambolas en el billar.
  • Via karambolo estis miriga! / ¡Tu carambola fue admirable!
2. Kolizii: /Colisionar:
  • Hodiaŭ en la ŝoseo eĉ kvar aŭtoj karambolis. /Hoy en la calzada hasta cuatro autos chocaron.
  • Plej ofte karamboloj okazas pro ebriaj ŝoforoj. /Los choques más fuecuentes ocurren a causa de conductores ebrios.
  • Karambole rompitajn aŭtomobilojn kutime oni disvendas laŭpece. /Los automóviles rotos en choques, se acostumbra venderlos por piezas.

SILENTI (Silenciar, callar)

1. Ne eligi sonon de parolo, krio, ĝemo kaj simile: /No emitir sonido de palabra, grito, gemido, etc.:
  • Sciu elokventi, sciu ankaŭ silenti. /Sabe ser elocuente, sabe también callar.
  • Paca silento, ke ne blovas eĉ vento. /Silencio pacífico, que no sopla ni el viento.
  • Ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan. /No temas a un perro que ladra, teme a un perro silencioso.
  • Subite fariĝis tre silente. /De improviso se hizo muy silencioso.
  • Ŝi estas tre silentema persono. /Ella es una persona muy silenciosa.
  • Nokte ĉio silentiĝas. /De noche todo está en silencio.
2. Ne paroli pri io, ne diskuti, ne pritrakti: /No hablar de algo, no discutir, no tratar asuntos:
  • Kiu pri ŝtelo silentas, tiu ŝtelon konsentas. /Quien calla acerca de un robo, el robo consiente.
  • El mia silentado ŝi konkludis, ke mi koleras. /De mi silencio, ella concluyó que yo estaba enojado.
  • Li prisilentis sian amon. /Él calló acerca de su amor.
  • Ĉu vi forsilentis la sekreton? / ¿Ocultaste el secreto?
3. Sin ne montri; ne plu efiki; ĉesi: /No mostrarlo; no producir más efecto; cesar:
  • Kie regas la forto, tie rajto silentas. /Donde gobierna la fuerza, el derecho está en silencio.

SIMPTOMO (Síntoma)

1. Organisma fenomeno, estigata de malsaneca stato: /Fenómeno orgánico, producido por un estado de enfermedad:
  • Alta temperaturo estas la unua simptomo de la malsano. /La temperatura alta es el primer síntoma de la enfermedad.
  • Li prezentas ĉiujn simptomojn de tiu malsano. /Él presenta todos los síntomas de esa enfermedad.
  • Hodiaŭ ni komencos kontraŭsimptoman kuracadon. /Hoy comenzaremos la curación contra los síntomas.
  • Ĉu vi povus detale rakonti vian simptomaron? /¿Podría contar detalladamente todos sus síntomas?
2. Signo, kiu atestas pri la ekzisto, okaziĝo de io: /Signo que atestigua la existencia u ocurrencia de algo:
  • Robert Phillipson en sia libro skribas, ke "vastskala pruntado el la angla estas simptomo de tutmonda usoneciĝo". /Robert Phillipson en su libro escribe que “La facilitación en amplia escala del inglés, es un síntoma de la influencia de Estados Unidos en todo el mundo”.

jueves, 19 de abril de 2012

SITUACIO (Situación)

1. Tuto de la kondiĉoj kaj cirkonstancoj, en kiuj iu troviĝas: /El total de las condiciones y circunstancias en que se encuentra alguien:
  • Ni estis en malagrabla situacio. /Estábamos en una situación desagradable.
  • Tio estis situacio sen eliro. /Esa era una situación sin salida.
2. Loko de la socia skalo, en kiu iu troviĝas: /Lugar de la escala social en que se encuentra alguien:
  • Li estis persono kun signifa societa situacio. /Él era una persona con una significativa situación social.
3. Aro da cirkonstancoj, en kiuj troviĝas protagonistoj de dramo, romano: /Conjunto de circunstancias en que se encuentran los protagonistas de un drama, de una novela:
  • La kurteno falas sur streĉitan situacion. /La cortina cae durante una situación tensa.
4. Situo: /Emplazamiento:
  • Nia urbeto havas belan situacion ĉe la rivero. /Nuestro pueblo tiene una bella ubicación junto al río.

SITUO (Sitio, emplazamiento, situación)

Loko rigardata konsidere al la kondiĉoj, kiujn ĝi prezentis aŭ prezentas por la starigo de homloĝejoj (naturo-de la grundo, de vivtenado, defendorimedoj kaj aliaj): /Lugar observado considerando las condiciones que presentaba o presenta para la edificación de habitaciones humanas (naturaleza del suelo, soporte para la vida, recursos para la defensa y otros):
  • Mi volas aĉeti ĉi tiun domon pro ĝia pitoreska situo. /Deseo comprar esa casa por su emplazamiento pintoresco.
  • Favora situo de la urbo multe helpis al ĝia prospero. /La favorable situación de la ciudad ayudó mucho a su prosperidad.
  • Nia tendaro situis en la valo. /Nuestro campamento se situó en el valle.
  • Multaj turistoj vizitas nian bele situantan urbon. /Muchos turistas visitan nuestra ciudad, bellamente situada.

miércoles, 18 de abril de 2012

SKLAVO (Esclavo)

1. Homo sen personaj aŭ civilaj rajtoj, apartenanta kiel objekto al alia homo, kiu lin aĉetis aŭ kaptis en milito: /Hombre sin derechos personales o civiles, que pertenece, como un objeto, a otro hombre, quien lo compró o capturó en una guerra:
  • Li havis multajn sklavojn kaj sklavinojn, kiuj laboris por li. /Él tenía muchos esclavos y esclavas, que trabajaban para él.
  • Al sklavo mon' ne estas savo - li ĉiam restas sklavo. /Para el esclavo el dinero no es salvación  - siempre será esclavo.
  • Plej granda parto de la antikva ekonomio estis sklave plenumita. /La mayor parte de la economía antigua era llevada a cabo por los esclavos.
  • Kie sklav' regadon havas, tie mastro baldaŭ sklavas. /Donde los esclavos tienen gobierno, allí el jefe pronto esclaviza:
  • Multaj afrikanoj estis tenataj en sklaveco. /Muchos africanos eran tenidos en esclavitud.
2. Homo devige aŭ senreziste obeanta la volon de alia, aŭ plene regata de io: /Hombre que obligadamente o sin resistir, obedece la voluntad de otro, o es regido por algo:
  • Ne estu sklavo de viaj pasioj! /¡No seas esclavo de tus pasiones!
  • Mi ne estas sklava edzo (vivanta kiel sklavo). /No soy marido esclavizado (que vive como esclavo).
  • Tiu kontrakto sklavigis nin por la tuta vivo. /Ese contrato nos esclaviza para toda la vida.

SOBRA (Sobrio)

1. Modere trinkanta kaj manĝanta: /Que bebe y come moderadamente:
  • Post la festo li devis veturi, pro tio li volis resti sobra. / Después de la fiesta él debía viajar, por eso quería permanecer sobrio.
  • Kion sobreco deziras, ebrieco ĝin diras. /Lo que la sobriedad desea, la ebriedad lo dice.
  • Vi devas sobriĝi! / ¡Debes permanecer sobrio!
2. Evitanta ĉiajn superfluaĵojn: /Que evita toda clase de superfluidades:
  • Mi ŝatas tiun ĉi libron pro la sobra stilo de la aŭtoro. / Me gusta este libro por el estilo sobrio del autor.
  • La apartamento estis sobre dekoraciita. / El departamento estaba decorado sobriamente.
3. Senpasia, senpartia, singarda pri siaj emocioj: / Desapasionado, imparcial, precavido de sus emociones:
  • Mi esperas, ke vi estas sobra homo kaj ne faros stultaĵojn! / Espero que seas un hombre sobrio y no hagas estupideces.
  • La proksimiĝanta danĝero tuj sobrigis lin. / El peligro que se aproxima, inmediatamente lo puso sobrio.

martes, 17 de abril de 2012

SOCIETO (Sociedad)

Daŭra kuniĝo de pli-malpli multaj personoj sub komuna regularo, por atingi ian ajn komunan celon (plezuran, profitan, idealan kaj alian): /Unión duradera de más o menos muchas personas bajo un conjunto de reglas común, para alcanzar cualquier tipo de objetivo común (placer, ganancia, ideal y otros:
  • Ĉiu rajtas aliĝi al nia societo. /Todos tienen derecho a unirse a nuestra sociedad.
  • Mi tre ŝatis niajn societajn babiladojn. /Me gustaron mucho nuestras conversaciones de sociedad.
  • Pardonu, sed eniro estas permesita nur al societanoj. /Perdone, pero la entrada sólo está permitida a los socios.
  • Al la kunveno venis multaj societemaj gejunuloj. /A la reunión vinieron muchos jóvenes sociables.
  • Tie regis vivo kaj societemeco. /Allí regía la vida y la sociabilidad.
  • Mi estas malsocietema kaj preferas solecon. /No soy sociable, y prefiero la soledad.

SOCIO (La sociedad)

1. Reto de dependecoj kaj reciprokaj kondiĉoj inter homoj, loĝantaj sur iu teritorio kaj iliaj interrilatoj produktivaj, familiaj, naciaj, ritaj kaj aliaj: /Red de dependencias y condiciones recíprocas entre las personas que viven en un territorio, y sus inter relaciones productivas, familiares, nacionales, rituales y otras:
  • Ĉia socio postulas leĝojn. /Cada sociedad exige leyes.
  • Homo estas socia estaĵo. /El hombre es un ser social.
  • Ĉiuj socianoj devas havi egalajn rajtojn. /Todos los ciudadanos deben tener derechos iguales.
  • Tiutempe mi multe interesiĝis pri sociologio. /En ese tiempo me interesé mucho por la sociología.
  • Ni faras sociologian analizon. /Nosotros hacemos un análisis sociológico.
2. Kuniĝo de samspecaj bestoj, vivantaj sur la sama difinita teritorio kaj havantaj inter si regulajn rilatojn: /Unión de animales de la misma especie, que viven en el mismo territorio definido, y que tienen entre sí relaciones regulares:
  • La plej malnovaj socioj sur la tero estas tiuj de abeloj, formikoj kaj simile. /Las sociedades más antiguas sobre la tierra son las de abejas, hormigas y similares.

lunes, 16 de abril de 2012

SONĜO (Sueño)

Serio da bildoj kaj scenoj, aperantaj al dormanta persono: /Serie de imágenes y escenas, que aparecen a la persona que está durmiendo:
  • Ĉi-nokte mi havis tre strangan sonĝon. /Anoche tuve un sueño muy extraño.
  • Sonĝo teruras, sonĝo forkuras. /Un sueño aterroriza, un sueño huye.
  • Tio estis nur sonĝa fantomo. /Eso era sólo un fantasma de sueño.
  • Mi sonĝis kvazaŭ mi kuŝas apud la maro en bela insulo. /Soñé que yacía junto al mar en una bella isla.
  • Ne esperite, ne sonĝite. /No esperanzadamente, no soñadoramente.
  • Subite ŝi vekiĝis pro la premsonĝo. /De pronto ella se despertó por la presión de un sueño.

SOLA (Solo)

1. Ne akompanata, ne estanta kun alia(j): /No acompañado, que no está con otro(s):
  • Mi promenis sola apud la maro. /Paseé solo junto al mar.
  • Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola. /Con el marido más duro, es mejor que estar sola.
  • Malfeliĉo malofte venas sole. /La infelicidad pocas veces viene sola.
  • Li vivis en plena soleco. /Él vivía en plena soledad.
  • La vesperoj estis longaj kaj solecaj. /Los crepúsculos eran largos y solitarios.
  • Li estas solisto (kantas solon). /Él es solista (canta solo).
2. Ne helpata de alia(j): /No ayudado por otro(s):
  • Vi ne sukcesos ĉion fari sola! / ¡No conseguirás hacer todo solo!
3. Unu kaj neniu pli: /Uno y nadie más:
  • Vi sola estas kulpa. /Tu solo eres culpable.
  • Unu sola guto la glason plenigas. /Una sola gota llena el vaso.
  • Lia domo staris solece sur la monteto. /Su casa se erguía sola sobre el cerrito.
4. Tia, ke ne ekzistas, aŭ ekzisti ne povas unu alia: /Tal, que no existe, o no puede existir otro más:
  • Sola vojo libera al la fundo rivera /Hay un solo camino libre al fondo del río.

domingo, 15 de abril de 2012

SPACO (Espacio)

1. Unu el la du necesaj universalaj kategorioj de la homa menso (la alia estas la tempo), en kiu ĝi ordigas la kunekzistantajn fenomenojn laŭ tridimensiaj rilatoj, kaj kiu estas konceptata de ĝi kiel senfine granda kaj senfine dividebla: /Una de las dos categorías universales necesarias de la mente humana (la otra es el tiempo), en la que se ordenan los fenómenos coexistentes según relaciones tridimensionales, y que está conceptuada como infinitamente grande y divisible:

2. Tiu senlimaĵo, en kiu laŭ nia menso troviĝas kaj moviĝas ĉiuj objektoj: /Lo ilimitado, en lo que, según nuestra mente, se encuentran y se mueven los objetos:
  • • La planedoj ruliĝas en la spaco. /Los planetas giran en el espacio.
3. Difinita mezurebla parto de tiu kontinuaĵo, okupata de du- aŭ tri-dimensiaj objektoj pli-malpli proksimaj unu de aliaj: /Parte definida mensurable de esa continuidad, ocupada por objetos de dos o tres dimensiones, más o menos próximos unos de otros:
  • Tiu ĉi tablo okupas tro multe da spaco. /Esta mesa ocupa demasiado espacio:
  • Inter la vortoj devas esti spacetoj. /Entre las palabras debe haber espacios.
  • Ni faris la feston en spacohava / spacoplena ĉambro, kiu povis enspaci multe da gastoj. /Hicimos la fiesta en un lugar con suficiente espacio – habitación en que hay espacio para muchos invitados.
  • De la buŝo ĝis la manoj estas granda interspaco. /Entre la boca y las manos hay un gran espacio.
  • Necesas interspacigi la arbojn en la nova plantejo. /Es necesario espaciar los árboles en la nueva plantación.
  • Vi ne rajtas konstrui la domon ĉi tie, ĉar tio estas nia terspaco! / ¡No te está permitido construir aquí la casa, porque este espacio de tierra es nuestro!

SPECIALA (Especial)

1. Estanta de aparta speco: ne ĝenerala, ne komuna: /Que es de una especie aparte: no generalizada, no común:
  • Tiu ĉi vorto estas uzata en speciala senco. /Esta palabra se usa en un sentido especial.
  • La kuracarto estas nun dividita en multajn specialojn. /El arte de curar ahora está dividido en muchas especialidades.
  • Ni parolu pri la specialaĵoj en la afero iom poste. /Hablemos acerca de los sucesos especiales en el asunto un poco más tarde.
  • Mi elektis pli trankvilan specialecon, nome la malsanojn de okuloj. /Elegí una especialidad más tranquila, a saber, las enfermedades de los ojos.
  • Ŝi estas specialisto pri la gorĝo. /Ella es especialista en garganta.
  • Ne necesas specialigi la lernantojn tro frue. /No es necesario especializar a los estudiantes demasiado pronto.
2. Destinita por iu aparta celo: /Destinado para algún propósito aparte:
  • Tio estas speciala elsendo de novaĵoj. /Ese es un envío especial de noticias.
  • Mi venis ĉi tien speciale por ekvidi vin. /Vine hasta aquí especialmente para verte.