sábado, 28 de junio de 2008

MOMENTO (momento)

Tre mallonga, ne precize difinita daŭro de tempo:
  • Dum unu momento al mi ŝajnis, ke mi vidas mian mortintan amikon.
  • Venas prudento post la ĝusta momento.
  • Edziĝo tro momenta estas longapenta.
  • Momente ĉio ruiniĝis kaj pereis.
  • Ĉiumomente alvenis novaj gastoj.
  • Ni jam komencu nun prepariĝi por la vojaĝo, ĉar mi ne ŝatas ĉion fari lastmomente.
  • Ĉiuj malfeliĉoj estis sammomentaj.

KLAKI ( cliquear, chasquear, restallar, castañetear)

Aŭdigi sekan mallongan sonon per rapida kruda movo de io kontraŭ io:
  • Mi klakos per la fingroj kaj vi vekiĝos.
  • Klaku sur ligilo por elekti TTT-paĝon.
  • La cikonio ekklakis per la beko.
  • Ie aŭdeblis klakoj de vipo.
  • Estis tre malvarme, ke miaj dentoj klakadis.
  • Alklaku la butonon "Traduki" por traduki la paĝon.

HASTI ( apurarse)

Rapidigi siajn movojn, por pli baldaŭ plenumi ion; agi kun nekutima, nenormala rapideco:
  • Ne hastu fari la taskon. Prefere ĉio estu farita malpli rapide, sed tre bone.
  • Povas esti, ke la teksto enhavos mistajpon, ĉar la letero estis skribita kun hasto.
  • Tro hasta kaj nesufiĉa maĉado povas kaŭzi diversajn malsanojn de la stomako.
  • Li haste kaŝiĝis de malamikoj en la butiko.
  • Ne estu hastema - ja ĉiujn taskojn de la mondo vi ne sukcesos fari.

GLACIO ( hielo)

1. Akvo solidiĝinta pro malvarmo:
  • Vintre lago estas kovrita per glacio.
  • Batadi kiel fiŝo kontraŭ glacio.
  • Mi aĉetis vanilan glaciaĵon en la glaciaĵejo.
  • La vintro glaciigis la riverojn.
  • La lago jam glaciiĝis.
  • Multaj pendoglacioj pendis ĉe la tegmento.
2. Tiu substanco, rigardata kiel ne daŭrema:
  • Al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu.
3. Tiu substanco, rigardata kiel simbolo de sensimpatieco, indiferenteco:
  • Mielo sur lango, kaj glacio en koro.
  • Liaj okuloj estis kvazaŭ glaciaj.
  • Ili salutis min glacie.
  • Ŝi glaciiĝis de timo.

miércoles, 25 de junio de 2008

AKCELI (acelerar)

1. Kreskigi la rapidon de korpo aŭ atomoj:
  • Akcelu la pedalon de motoro!
  • Li premis la akcelilon kaj ni ekveturis pli rapide.
2. Plirapidigi komencitan agon:
  • Kio akcelis la malfeliĉon?
  • Tro rapida akcelo ne kondukas al celo.
  • La estro postulis akceladon de la laboroj.
  • Por tio ni uzos akcelanton (substancon, kiu akcelas reakcion).
  • Mia pulso akceliĝis.
  • Kiu tro pelas, nur malakcelas.
3. Plifruigi:
  • Ni devis akceli nian forveturon.
4. Progresigi, antaŭenigi:
  • Bedaŭrinde tio ne akcelos la progreson de Esperanto.

RIMARKI ( observar, notar, persibir)

1. Observante, distingi kaj aparte atenti:
  • Mi rimarkis eraron en la teksto.
  • Ŝi estis apenaŭ rimarkebla inter ĉiuj belulinoj.
  • Metu rimarkilon ĉe la paĝo de libro por ne forgesi, kiun paĝon vi legis.
  • Li estas la plej rimarkinda el ĉiuj lernantoj.
  • Vi ne sukcesos fari tion nerimarkate!
  • La kanto nerimarkeble restis en mia menso.
2. Diri, atentigante:
  • Li amike rimarkis al mi, ke mi ŝanĝu la robon, ĉar ĝi ne taŭgas al mi.
  • Mi notis viajn rimarkojn pri mia laboraĵo.
  • Pardonu, mi nur volis rimarkigi al vi tion.

RAZI (razurar, afeitar )

Fortranĉi la harojn ĉe la haŭto per tiucela ilo:
  • La patro razas sian barbon.
  • Liaj haroj estas razitaj.
  • Frato forigis lipharojn per razado.
  • Uzu elektran razilon, ĉar ĝi estas pli oportuna.
  • Razisto raziston razas.

VANTA ( fútil, vanidoso, insubstancial)

1. Ne valoranta atenton aŭ prizorgon pro sia malgraveco aŭ nedaŭreco:
  • Mi ne volas perdi tempon por vanta babilado.
  • De vantaj elspezoj malgrandiĝas riĉeco.
  • Dum preĝado ne ripetadu vante.
  • Pli bone ni ne vantigu la disputon.
2. Amanta posedi kaj montradi bagatelaĵojn, malmodesta:
  • Ŝi estas vanta virino.
  • Vi sekvis vantaĵojn kaj mem vantiĝis.
  • Mi konscias la vantecon de ĉiuj homaj fieroj.

SIGELO ( sello, lacrado)

1. Distinga signo, stampita sur moligita substanco, por garantii la aŭtentikecon de dokumento:
  • La sigelo ankoraŭ ne estas metita (la afero ne estas finita).
  • La juristo sigelis nian kontrakton.
  • Bonvolu alporti al mi la sigelilon.
2. Distinga marko, kiu konfirmas apartenecon aŭ aŭtentikecon:
  • Tiuj detaloj portas la sigelon de la vero.
3. Distinga marko, kiu montras la finitecon, kompletecon:
  • Tio estas sigelo de la amo.
  • De tiam mia sorto estis sigelita.
4. Signo, stampita sur moligita substanco, kaj almetita al koverto, skatolo, pordo kaj simile, por certigi la sekreton, malhelpi malfermon sen la scio de la posedanto kaj tiel plu:
  • La koverto kun taskoj por la ekzameno havis sigelon.
  • Nur li povas dissigeli la leteron.
5. Tio, kio kvazaŭ garantias la sekretecon:
  • Mi havas sigelon sur la lipoj.
  • Oni malsigelis miajn lipojn (permesis paroli).

domingo, 22 de junio de 2008

ŜANCO ( oportunidad, chance )

Ebleco, probableco de sukceso:
  • Mi donos al vi ankoraŭ unu ŝancon montri viajn kapablojn.
  • Ni havas multe da ŝancoj por esti elektitaj.
  • Tio estis ŝaca renkonto, mi eĉ ne sciis, ke li venis al nia urbo.
  • Mi estis bonŝanca, mi gajnis monon en loterio.
  • Tio estis senŝanca batalo.

PROJEKTO ( proyecto)

1. Ideo, proponata kiel efektivigota:
  • Kiaj estas viaj projektoj por la somero?
  • Oni jam projektis la ekskurson.
2. Plano, proponata por efektivigi tiun ideon:
  • Via organizo proponis interesan projekton.
  • Ili prezentis kontraŭprojekton (oponanta projekto pri la sama temo).
3. Dosiero pri konstruota maŝino, domo kaj simile, entenanta ĉiujn necesajn klarigojn, desegnojn, procedojn de konstruado, kostojn kaj tiel plu:
  • Ni jam havas projekton de la domo, laŭ kiu oni konstruos ĝin.
  • La nova stadiono jam estas projektita.