sábado, 24 de marzo de 2012

RONKI (Roncar)

1. Eligi bruon dum dormo, plejofte pro vibrado de la palata velo: /Hacer un ruido mientras se duerme, lo más frecuente por vibración del velo del paladar:
  • Mi ne povas dormi kun vi en la sama ĉambro, ĉar vi ronkas. /No puedo dormir contigo en la misma habitación, porque tú roncas.
  • Mi aŭdis en apuda ĉambro ronkantan homon. /Escuché en la habitación contigua una persona que ronca.
  • Lia ronko vekis la infanon. /Su ronquido despertó al niño.
  • Mi ne povis ekdormi pro lia ronkado. /No podía quedarme dormido por su ronquido.
2. Eligi, ekster la dormo, bruon similan: /Hacer, sin estar dormido, un ruido similar:
  • La ĉevalo nervoze ronkis. /El caballo roncaba nerviosamente.
  • La besto ekronkis, sentante la homan odoron. /El animal comenzó a rugir al sentir el olor humano.

RULO (Rulo, rollo)

Pli-malpli longa objekto cilindroforma: /Un objeto más o menos largo de forma cilíndrica:
  • Alportu rulon da paperoj, mi petas. /Trae un rollo de papeles, por favor.
  • La infanoj rulis neĝbulon en la korto. /Los niños hacían rodar bolas de nieve en el patio.
  • Ĉu vi legis pri Sizifa rulado de ŝtono? /¿Leíste sobre el rodado de una roca de Sizifo?
  • Tiu vianda rulaĵo estis tre bongusta! /¡Tu rollo de carne estaba muy sabroso!
  • La veturilo ruliĝis tre rapide. /El vehículo rodaba muy rápidamente.
  • Ie malproksime aŭdeblis ruliĝado de la maro. /En alguna parte lejana se escuchaba el rodado del mar.
  • Vi ne vidos la tutan tekston, pro tio rulumu ĝin. /No verás el texto completo, por eso tienes que rotarlo.
  • La ondoj alruliĝis sur la sablon. /Las olas rodaban sobre la arena.
  • Sur la vangoj de la knabino deruliĝis larmoj. /Sobre las mejillas de la muchacha rodaban las lágrimas.
  • La vento forrulis nebulon. /El viento alejaba rodando a las nubes.

RUZA (Astuto, ladino)

Kapabla elpensi lertajn, artifikajn rimedojn, por atingi celon, kaj uzi ilin, ne rimarkante de aliaj: /Capaz de discurrir medios hábiles, artificiosos, para lograr un objetivo, y usarlos sin ser notado  por otros:
  • Alian fojon mi estos pli ruza kaj mi pli min gardos. /Seré más astuto y me cuidaré más otra vez.
  • Eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata. /Hasta el zorro más astuto finalmente es capturado.
  • Tiuj ruzulinoj ruze eltiris de mi la sekreton. /Esas ladinas me sacaron astutamente el secreto.
  • Neniu provu ruzi kontraŭ li. /Nadie intente usar la astucia contra él.
  • Ŝi denove trovis iun ruzaĵon kaj elturniĝis. /De nuevo ella encontró una acción engañosa y se evadió.
  • Neniu iam povis vidi ĉe mi ian ruzecon. /Nadie alguna vez ha podido ver en mi alguna superchería.
  • Li estas senruza persono. Eble pro tio li estas mia plej bona amiko. /Él es una persona sencilla. Tal vez por eso es mi mejor amigo.

KONSUMI (Consumir)

1. Detrui iom post iom la substancon de io ĝis plena neniiĝo: /Destruir poco a poco la sustancia de algo hasta su plena desaparición:
  • La fajro tute konsumis nian domon. /El fuego consumió totalmente nuestra casa.
  • Multe da tempo kaj energio estas vane konsumitaj per miaj studoj. /Mucho tiempo y energía fueron consumidos en vano por mis estudios.
  • La urbanoj intencis forkonsumi grandan parton de mono por tiu projekto. /Los ciudadanos intentaron acabar con gran parte del dinero para su proyecto.
2. Iom post iom detrui ion, prenante ĝian substancon por sinnutrado aŭ por persona uzado: /Poco a poco destruir algo, cogiendo su sustancia para su nutrición o para uso personal:
  • Hieraŭ pro malapero de elektro ni konsumis multajn kandelojn. /Ayer, por el corte de electricidad, consumimos muchas velas:
  • Mi jam konsumis panon, do necesas iri al la butiko. /Ya consumí el pan, así es que necesito ir al comercio.
  • Mia aŭto estas tre neekonomia pro tro granda konsumo de benzino. /Mi auto no es nada económico, por el gran consumo de bencina.
  • La konsumado de alkoholaj trinkaĵoj ne devus superi 2 glasojn da vino ĉiutage. /El consumo de bebidas alcohólicas no de-bería superar los dos vasos de vino cada día.
  • La plej granda konsumanto de dolĉaĵoj estas Germanio. /El más grande consumidor de dulces es Alemania.
3. Pereigi iun iom post iom per malrapida kaj konstanta senfortigado: /Perecer alguien poco a poco por un lento y constante debilitamiento:
  • Miaj fortoj estis konsumitaj post tia malfacila laboro. /Mis fuerzas fueron consumidas después de ese difícil trabajo.
  • La konsumiteco de la infano maltrankviligis lian patrinon. /El consumismo del niño intranquilizaba a su madre.
  • Li konsumiĝis kaj fine mortis. /Él se consumió y finalmente falleció.
  • Ĉu la sukero ankoraŭ ne konsumiĝis ĉe ni? /¿El azúcar todavía no se consumió en nuestra casa?

jueves, 22 de marzo de 2012

PACO (Paz)

1. Stato de regno, nacio aŭ alia homgrupo, kiu ne estas militanta kontraŭ alia: / Estado de un reino, nación u otro grupo humano que no está en guerra contra otro:
  • Li donis pacon al nia lando. / Él dio la paz a nuestro país.
  • Tio estas la sola rimedo por pacigi la landojn. / Eso es el único remedio para pacificar el país.
  • Kie minaco, tie malpaco. / Donde hay amenaza, no hay paz.
  • Pro limoj kaj baroj malpacas najbaroj. / Por límites y obstrucciones luchan los vecinos.
2. Stato de anaro (nacio, gento, familio, societo kaj simile), inter kies anoj ekzistas nenia malakordo aŭ malkonsento: / Estado de un partido (nación, tribu, familia, sociedad, etc), entre cuyos partidarios no existe ningún desacuerdo o desconsentimiento:
  • Ili vivas inter si en paco. / Ellos viven en paz entre sí.
  • Geedzoj en paco vivas en reĝa palaco. /Los matrimonios viven en paz en un regio palacio.
  • Paca silento, ke ne blovas eĉ vento. / Un silencio pacífico, que ni siquiera el viento sopla.
  • Mi jam paciĝis kun mia amiko. / Yo ya hice las paces con mi amigo.
  • Juĝo komencita paciĝon ne malhelpas. / Un juicio comenzado no entraba la pacificación.
  • Li havas tre (mal)paceman karakteron. / Él tiene un carácter muy pacífico (agresivo).
  • Malsaĝulo malpacigis kaj dek saĝuloj repacigi ne povas. / Un insensato rompe la paz y diez sensatos no pueden restablecerla.
  • Malpaculon ĉiu batas. / Un agresivo golpea todo.
3. Stato de psiko, kiu ne estas maltrankviligata de zorgoj, timoj kaj simile: / Estado de psiquismo, de quien no está intranquilo por preocupaciones, temores, etc.:
  • Paco estis sur la vizaĝo de la mortinto. / La paz estaba sobre el rostro del fallecido.
  • Paco al lia cindro (la mortinto ripozu trankvile)! / Paz a sus cenizas (que el fallecido repose tranquilamente).
  • Estis trankvile kaj pace tie. / Estaba tranquilo y en paz allí.
  • Mi ne povas paciĝi kun tia ideo! / ¡No me puedo pacificar con esa idea!

PAGI (Pagar)

Kvitigi sin de ŝuldo per dono de mono aŭ valoraĵo al iu: /Liberarse de una deuda mediante una entrega de dinero o valor a alguien:
1. rigardante la donitaĵon kiel objekton: /observando la donación como un objeto:
  • Ĉi tie oni pagas altajn salajrojn (altan laborpagon). /Aquí se pagan altos salarios.
  • Se ni antaŭpagos aliĝkotizon, ni ricevos rabaton. /Si pagamos anticipadamente la cotización de socio, recibiremos una rebaja.
2. rigardante la ŝuldon aŭ ŝuldfonton kiel objekton: /observando la deuda o la fuente de la deuda como un objeto:
  • Ni devas pagi la impostojn. /Debemos pagar los impuestos.
  • Ŝuldo ne makulas, sed pagon postulas. /Una deuda no mancha, pero exije un pago.
  • Oni repagos al ni la vojaĝkostojn. /Se nos reembolsarán los costos del viaje.
3. rigardante la ricevanton kiel objekton: /observando al receptor como un objeto:
  • Mi jam pagis vin, do bonvolu foriri! /¡Ya te pagué, así es que hace el favor de salir!
4. sen objekto: /sin objeto:
  • Avarulo pagas duoble. /El avaro paga doble.
  • Eminenta ŝuldanto, malbona paganto. /Un deudor eminente, un mal pagador.
  • Ni faris ekpagon / partopagon ĉe aĉetado de la apartamento. /Hicimos un pago de garantía – pago parcial en la compra del departamento.
  • Partopreno ĉi tie estas pagenda. /La participación aquí se debe pagar.
  • Ni rajtas forpreni la aŭton pro via nepago. /Tenemos derecho de quitar el auto por tu no pago.
  • Senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon.Multaj flugfolioj estis disdonitaj senpage. /Sólo la muerte es gratis, pero cuesta la vida. Muchas hojas volantes se distribuyeron gratuitamente.

PAKO (Paquete, embalaje)

Aro da objektoj, kunligitaj aŭ kunaranĝitaj por esti protektataj aŭ pli facile transporteblaj: /Conjunto de objetos, reunidos y ordenados para su protección o hacerlos más fácilmente transportables:
  • Pli kostas la sako, ol la tuta pako. /Más cuesta la bolsa que el paquete total.
  • Mi jam pakis miajn aĵojn por la vojaĝo. /Ya empaqué mis cosas para el viaje.
  • Forportu vian pakaĵon kaj havaĵon! /¡Llévate tu paquete y pertenencias!
  • Vi ricevis iun paketon. /Recibiste un paquete.
  • Ni pakiĝis en la vagonaro. /Nosotros embalábamos en el tren.
  • Ĉu vi jam elpakis la donacojn? /¿Ya embalaste los regalos?
  • Enpakiĝu kaj foriĝu. /Empaquétate y ándate.
  • Ĉi tiuj bombonoj vendiĝas senpake / nepakite./Estos bombones se venden sin empacar.

PALA (Pálido)

1. Perdinta sian naturan ruĝetan koloron, blanketa: /Que perdió su color rosado natural, casi blanco:
  • Ĉu vi ne malsanas? Vi estas pala. /¿No estás enfermo?. Estás pálido.
  • La ĉefaj simptomoj de tiu malsano estas paleco de la vizaĝo kaj konstanta laco. /Los principales síntomas de esa enfermedad es palidez del rostro y cansancio constante.
  • Ŝi paliĝis pro timo. /Ella palideció de temor.
2. Senbrile blanketa: /Desteñidamente blanquecino:
  • Vintre ni povas ĝui nur palan sunon. /En invierno podemos disfrutar sólo de un sol pálido.
3. Senviveca, senĉarma, seninteresa, senforta, senpova: /Sin viveza, sin encanto, sin interés, sin poder:
  • Min neinteresas tiuj palaj oficialaj paroloj. /No me interesan esos pálidos discursos oficiales.
  • Ĉi tiu bonega festo paligis ĉiujn antaŭajn festojn. /Esta buenísima fiesta hace palidecer a todas las fiestas anteriores.
  • La impresoj pri la vojaĝo paliĝadis kun la tempo. /La impresiones sobre el viaje palidecieron con el tiempo.

PANIKO (Pánico)

Subita, kolektiva teruro, ofte sen sufiĉa kaŭzo: /Terror súbito, colectivo, a menudo sin causa suficiente:
  • Incendio kaŭzis grandan panikon en la korto. /Un incendio causó un gran pánico en el patio.
  • Ne paniku, ja nenio malbona okazis! /¡No tengan pánico, no ha ocurrido nada malo!
  • Ŝi ekpanikis, kiam ŝi restis sola. /Ella entró en pánico cuando se quedó sola.
  • Post tiu okazo mi preskaŭ ĉiunokte vekiĝis kun panika timo. /Después de esa ocasión casi todas las noches me despierto con temor de pánico.
  • Ŝi panike timas araneojn. /Ella teme a las arañas con pánico.
  • Ni ankoraŭ ne diru malbonajn novaĵojn por ne panikigi la homojn. /Todavía no digamos las malas noticias, para no causar pánico a las personas.

PARADI (Desfilar, formar, pavonearse, ostentar)

1. Laŭvice kaj ceremonie marŝi en revuo: /Por turno y ceremoniosamente marchar en una revista:
  • La soldatoj paradis antaŭ la reĝino. /Los soldados desfilaron ante la reina.
  • Oni faris grandan paradon por lia enterigo. /Se hizo un gran desfile por su entierro.
  • Multaj homoj kolektiĝis por ekvidi paradan iron. /Muchas personas se reunieron para ver la ida del desfile.
2. Fiere kaj afekte elmontradi siajn elegantaĵojn: /Orgullosa y afectadamente mostrar sus prendas elegantes:
  • Ŝi paradis per siaj laŭmodaj vestoj. /Ella desfiló con sus vestidos a la moda.
  • Li havas dentojn ne por parado. /Él tiene dientes no para ostentación.
  • Ili ĉiuj estis vestitaj parade kaj mi eksentis, ke mi ne devas tie esti. /Todos ellos estaban vestidos de parada y yo sentí que no debía estar allí.

martes, 20 de marzo de 2012

PARADIZO (Paraíso)

1. Ĝardeno fruktodona kaj ĝuiga: /Jardín fructífero y que hace disfrutar:
  • Ŝiaj kreskaĵoj estis paradizo de diversaj fruktoj. /Sus plantas eran un paraíso de diversos frutas.
2. Plej agrabla loko: /El lugar más agradable:
  • La vetero apud maro estis varma, freŝa - vera paradizo por turistoj. /El tiempo junto al mar era cálido, fresco – un verdadero paraíso para turistas.
  • Li forveturis lasinte sian trankvilan vivon en la paradiza lando. /Él se fue de viaje dejando su tranquila vida en el país paradisíaco.
3. Loko ĉiela, kie justuloj ĝuas post morto eternan feliĉon: /Lugar celestial, donde los justos disfrutan después de la muerte, eternamente felices:
  • Li ne trafos paradizon pro siaj pekoj. /Él no dará con el paraíso, por sus pecados.
  • Animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras. /El alma el paraíso desea, pero los pecados tiran hacia atrás.

PARALIZI (Paralizar)

1. Perdigi tute aŭ parte la movokapablon: /Perder total o parcialmente la capacidad de moverse:
  • La vundo paralizis la brakon. /La herida le paralizó el brazo.
  • Li sentis, kiel paraliziga / paralizanta veneno fluas laŭ liaj vejnoj, sed li povis fari nenion. /Él sintió como el veneno paralizante fluía a través de sus venas, pero no podía hacer nada.
  • Ŝi estas paralizita en ambaŭ kruroj. /Ella estaba paralizada de ambas piernas.
  • Li estis trafita de paralizo. /Él estaba impactado por la parálisis.
  • Liaj flugiloj paraliziĝis (li perdis la tutan fervoron kaj kuraĝon). /Sus alas se paralizaron (él perdió todo su fervor y valentía).
  • Ankaŭ paralizuloj povas ludi korbopilkon. /También los paralíticos pueden jugar baloncesto.
2. Malhelpi la agadon de io, la efikon de io: /Estorbar la acción de algo, la eficacia de algo:
  • Tio paralizis mian entuziasmon. /Eso paralizó mi entusiasmo.

PECO (Pedazo, trozo, pieza, parte)

1. Parto de solida korpo, derompita aŭ detranĉita: /Parte de un cuerpo sólido, quebrado o cercenado:
  • Bongusta peco longe ne atendas. /Un trozo sabroso no espera mucho tiempo.
  • Seka panpeco, sed en libereco. /Un pedazo de pan seco, pero en libertad.
  • Li donas peceton da pano kaj bategon per mano. /Él da un pedacito de pan y un gran golpe con la mano.
  • Mi tuj pecetigos la panon. /Inmediatamente partiré el pan.
  • Kie estas pano, ne mankas panpecetoj. /Donde hay pan, no faltan migas.
  • Li ekkoleris kaj dispecigis la vazon. /Él se encolerizó y despedazó la vasija.
  • Ankoraŭ restis kelkaj rondpecoj de kolbaso. /Todavía quedaron algunos pedazos redondos de embutido.
2. Parto de spaco aŭ tempo, aparte rigardata: /Parte de espacio o tiempo, observado separadamente:
  • Ni iris kune pecon de la vojo. /Nosotros fuimos juntos parte del camino.
3. Ĉiu el la apartigeblaj partoj, kies kunmetado kaj kuniĝo konsistigas kompletan tuton, aparaton, maŝinon kaj simile: /Cada una de las partes separables, cuya composición y unión consiste en el todo completo, aparato, máquina o similar:
  • La aŭto ne veturas - verŝajne iu peco difektiĝis. /El auto no parte – probablemente alguna pieza se descompuso.
  • La robo de la knabino estis diverspeca. /El vestido de la muchacha era de diversas piezas
  • Mi ricevas popecan salajron. /Recibo un salario de a tanto por pieza.
  • Ŝi preferas unupecajn bankostumojn. /Ella prefiere un traje de baño de una pieza.
  • Ni vendas vicpecojn por aŭtoj (uzotajn por anstataŭigi difektiĝintajn samajn pecojn). /Vendemos repuestos para autos (que se usarán para reemplazar las misma piezas que están defectuosas)
4. Parto, formanta mem tuton en kolekto, serio kaj simile: /Parte, que por sí misma forma  un todo en una colección, serie y similarmente:
  • Tiu poŝtmarko estas unika peco. /Esa estampilla es una pieza única.
5. Arta verko, rigardata kiel unu tuto inter similaj: /Obra de arte, observada como un total entre similares:
  • Ŝi legis al mi tre belan pecon. /Ella me leyó un bello trozo.
6. Longa strio de teksaĵo, de kiu butikisto detranĉas vendotan parton: /Larga franja de tejido, de la que el tendero corta la parte que se venderá:
  • La tablo estis kovrita de grandaj pecoj da toloj. /La mesa estaba cubierta de grandes pedazos de lienzos.

lunes, 19 de marzo de 2012

PENDI (Pender, colgar)

1. Esti alligita per unu ekstremo tiel, ke la cetero estas libera, ne tuŝante la teron aŭ plankon: /Estar ligado a algo por un ex-tremo, de tal modo que lo demás está libre, no tocando la tierra o el piso:
  • Sur la muro pendis belega bildo. /Del muro pendía una hermosísima imagen.
  • Tie staris la hundo kun elpendanta lango. /Allí estaba el perro con la lengua colgando.
  • Malpendigu ĉi tiun pentraĵon, ĉar mi ne ŝatas ĝin! /¡Descuelga esta pintura, porque no me gusta!
  • Super la pordo de la butiko pendis lumigebla elpendaĵo. /Sobre la puerta de la tienda pendía un letrero luminoso.
  • Li donacis al ŝi belajn orajn orelpendaĵojn. /Él le obsequió a ella unos bellos pendientes de oro.
2. Esti levita de sur la tero per ŝnuro ĉirkaŭ la kolo, kaj morti de premsufoko: /Ser izado de la tierra por una cuerda alrededor del cuello, y morir de sofoco:
  • Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos. /Durante mucho tiempo roba un ladrón, sin embargo, finalmente será colgado.
  • Por pendigi ŝteliston, antaŭe lin kaptu. /Para colgar a un ladrón, primero captúralo.
  • En dom' de pendigito pri ŝnuro ne parolu. /No hables de la cuerda en casa del ahorcado.
  • Pendonto ne dronos. /El que será colgado no se ahogará.
  • Li ne plu volis vivi kaj decidis sin pendumi. /Él no quería vivir más y decidió ahorcarse.
3. Resti senmove super iu aŭ io, ŝvebi: /Permanecer sin movimiento sobre alguien o algo, cernerse:
  • La luno pendis en la ĉielo. /La luna pendía en el cielo.
  • La balono flugpendis en la aero. /El globo volaba suspendido en el aire.

PENI (Esforzarse, afanarse)

Streĉi la korpajn aŭ mensajn fortojn, por atingi rezulton: /Tensar los cuerpos o las fuerzas mentales para alcanzar un resultado:
  • Mi penis amikiĝi kun ili, sed mi ne sukcesis. /Me afané por hacerme amigo de ellos, pero no tuve éxito.
  • Kiom ajn oni penas, per forto plaĉo ne venas. /Cuanto quiera que se intente, el atractivo no viene por la fuerza.
  • Nenia peno nek provo donos lakton de bovo. /Ningún esfuerzo ni intento dará leche de un buey.
  • Li penadas eviti sian punon. /Él trata de evitar su castigo.
  • Li estas penema lernanto. /Él es un estudiante esforzado.
  • Mia laboro estas peniga (postulanta penon). /Mi trabajo exige esfuerzo.
  • Kion vi pripenas, tio al vi venas. /Aquello por lo que te esfuerzas es lo que consigues.
  • Ŝi senpene lernas Esperanton (sen ia peno, facile). /Ella aprende Esperanto sin esfuerzo.

PENSIO (Pensión)

Sumo, konstante kaj periode pagata al ne plu laboranta salajrulo kiam tiu atingis difinitan aĝon kaj laboradis dum difinita nombro da jaroj: /Suma constante y periódica pagada al que ya no es más trabajador asalariado, cuando llegó a una edad definida y trabajó durante un definido número de años:
  • Mia pensio estas tre malgranda. /Mi pensión es muy pequeña.
  • Multaj homoj aliĝis al kuraca kaj pensia asekuroj. /Muchas personas se asocian a seguros médicos y de pensión.
  • Oni ne pensios vin, se vi ne laboros. /No te pensionarán si no trabajas.
  • Mia patrino jam pensiiĝis. /Mi madre ya se pensionó.
  • Li ankoraŭ ne atingis aĝon de pensiiĝo. /Él todavía no tiene la edad para pensionarse.
  • Miaj geavoj estas pensi uloj. /Mis abuelos son pensionados.

domingo, 18 de marzo de 2012

PERDI (Perder)

Nevole seniĝi je posedaĵo, kaj pli precize: /Quedarse involuntariamente sin una posesión, y más precisamente:
1. Akcidente ĉesi posedi havaĵon: /Dejar de tener una posesión por accidente:
  • Mi perdis mian ŝlosilon. /Perdí mi llave.
  • Perdinta la kapon pri haroj ne ploras. /Habiendo perdido la cabeza, no llora por los cabellos.
  • Kiel akirite, tiel perdite. /Como se adquiere, así se pierde.
  • Kiu multe profitas, ankaŭ perdon ne evitas. /Quien mucho profita, tampoco la pérdida evita.
  • Li disperdis sian havon per diboĉa vivado. /Él disipó su haber por una vida disoluta.
  • Kiu fremdan avidas, propran forperdas. /Quien lo extranjero codicia, lo propio pierde lejos.
2. Akcidente ĉesi posedi ian bonon, avantaĝon: /Dejar accidentalmente de poseer un bien, una ventaja:
  • Kiu akceptas donacon, perdas la pacon. /Quien acepta un obsequio, pierde la paz.
  • Perdiĝas per pruntedono amiko kaj mono. /Se pierde mediante un préstamo amigo y dinero.
3. Ne gajni ion, kion oni povus ekposedi: /No ganar algo que se podría haber poseído:
  • Vi ne multon perdis per via foresto - la aranĝo tute ne estis interesa. /No perdiste mucho con tu ausencia – el arreglo no era en absoluto interesante.
  • Prokrastita ne estas perdita. /Lo postergado no está perdido.
4. Vante uzi: /Usar vanidosamente:
  • Mi nur perdis la tempon atendante ilin. /Sólo perdí el tiempo esperándolos.
  • Imiti grandsinjoron, perdi baldaŭ la oron.Vi perdigas mian tempon per viaj stultaj paroloj! /Imitar a un gran señor, perder pronto el oro. ¡Me haces perder el tiempo con tus tontas palabras!
5. Ellasi akcidente; ne plu teni, vidi, senti iun, ion malaperanta: /Dejar salir accidentalmente; no tener, no ver, no sentir más a alguien o algo desaparecido:
  • Pli bone estas reiri, ol perdi la vojon. / Mejor es volver que perder el camino.
  • Post perdiĝo en la arbaro mi ne plu iras sola en la arbaron. /Después de mi pérdida en el bosque, no iré más solo al bosque.

PERPLEKSA (Perplejo)

Ŝanceliĝa pro senkonsileco, hezitanta inter pluraj kontraŭaj decidoj: /Que se tambalea por desamparo, dudando entre varias decisiones contrarias:
  • Ŝi ŝajnas perpleksa kaj ne scias, kion fari. /Ella parece perpleja y no sabe qué hacer.
  • Anglaj vortoj skribiĝas kaj elparoliĝas malsame - tio al multaj kaŭzas perplekson. /Las palabras inglesas se escriben y se pronuncian de manera diferente – eso a muchos causa perplejidad.
  • Lia demando pri mia persona vivo min perpleksigis. /Su pregunta sobre mi vida personal me dejó perplejo.
  • Mi sukcesis venki mian perpleksecon. /Tuve éxito en vencer mi perplejidad.

PERSPEKTIVO (Perspectiva)

1. Prezento de objektoj laŭ la diverseco de aspektoj, kaŭzita de ilia malproksimeco kaj pozicio: /Presentación de objetos, según la diversidad de aspectos causada por su lejanía y posición:
  • La mezepokaj pentristoj ne sciis la perspektivon. /Los pintores de la edad media no conocían la perspectiva:
  • La aleo estis desegnita perspektive. /La avenida fue dibujada con perspectiva.
2. Aspekto, kiun prezentas, rilate al la punkto, de kiu oni rigardas, objektoj vidataj en la malproksimo: /Aspecto que presentan los objetos vistos en la lejanía, en relación al punto desde el que se observan.
  • De tiu monto oni ĝuas belegan perspektivon. /Desde ese monte se disfruta una bellísima perspectiva.
3. Aspekto, sub kiu oni prezentas al si pli aŭ malpli malproksiman okazon: /Aspecto bajo el cual se presenta un suceso más o menos lejano:
  • Kion vi pensas pri perspektivoj de la Esperanto-movado? /¿Qué piensas de las perspectivas del movimiento a favor del Esperanto?
  • Ŝia laboro estas senperspektiva. /El trabajo de ella no tiene perspectiva.
  • Estis tute senperspektive. /Era totalmente sin perspectiva.