sábado, 24 de marzo de 2012

RUZA (Astuto, ladino)

Kapabla elpensi lertajn, artifikajn rimedojn, por atingi celon, kaj uzi ilin, ne rimarkante de aliaj: /Capaz de discurrir medios hábiles, artificiosos, para lograr un objetivo, y usarlos sin ser notado  por otros:
  • Alian fojon mi estos pli ruza kaj mi pli min gardos. /Seré más astuto y me cuidaré más otra vez.
  • Eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata. /Hasta el zorro más astuto finalmente es capturado.
  • Tiuj ruzulinoj ruze eltiris de mi la sekreton. /Esas ladinas me sacaron astutamente el secreto.
  • Neniu provu ruzi kontraŭ li. /Nadie intente usar la astucia contra él.
  • Ŝi denove trovis iun ruzaĵon kaj elturniĝis. /De nuevo ella encontró una acción engañosa y se evadió.
  • Neniu iam povis vidi ĉe mi ian ruzecon. /Nadie alguna vez ha podido ver en mi alguna superchería.
  • Li estas senruza persono. Eble pro tio li estas mia plej bona amiko. /Él es una persona sencilla. Tal vez por eso es mi mejor amigo.

No hay comentarios.: