sábado, 21 de junio de 2008

FAMO ( fama)

1. Nepreciza sciigo, buŝe komunikata de unu persono al alia, aŭ reproduktata de gazeto al gazeto:
  • Bona famo sin trenas testude, malbona kuras rapide.
  • Mi aŭdis, ke ŝi famas pri siaj bongustaj kukoj.
  • Iu disfamigis malverajn informojn pri mi.
2. Granda diskonateco de iu aŭ io:
  • Li havas la famon de mensogulo.
  • Li estas tre fama aktoro.
  • Tien venis ĉiuj famuloj.
  • Min famigis ĉi tiu filmo.
  • Ŝi poste iĝis mondfama verkisto.
  • Iuj preferas esti malbonfamaj ol senfamaj.

ORDONI ( ordenar)

Estre esprimi al iu sian volon, ke li faru ion:
  • La kuracisto ordonis al mi ripozon.
  • Kiu manĝon al mi donas, tiu al mi ordonas.
  • Bezono estas plej forta ordono.
  • La rigardo de la patro estis ordona.
  • Nia estro estas ordonema.
  • Ordonita kiso havas guston maldolĉan.
  • Ordigado de la hejmo estis ordonitaĵo.

EKSCITI (exitar)

1. Igi tre intensa la funkcion de iu korpa organo aŭ ian korpan senton:
  • Tiu odoro ekscitas la apetiton.
  • La ekscito kaŭzas iriton en la organo.
  • Mi devas fari ekscitajn ekzercojn por mia koro.
  • La kuracisto malpermesis al vi uzi ekscitaĵojn!
2. Igi eksterkutime forta ian movon de la animo:
  • Li tre ofte rigardas al aliaj knabinoj kaj tio ekscitas mian envion.
  • Vi ekscitiĝas ĉe la plej malgranda bagatelo!
  • Mia karaktero ne estas ekscitebla.
  • Granda eksciteco skuis la tutan urbon.
3. Igi pli intensa la aktivecon de io:
  • Ni ne povis eksciti la fajron, ĉar pluvis.
  • Blovekscitado ruĝigis mian vizaĝon.

domingo, 15 de junio de 2008

ŜTUPO (peldaño, grada)

1. Ĉiu el la transversaj ŝtonaj platoj aŭ lignaj tabuloj, metitaj unu post kaj super alia por ebligi suprenpaŝon:
  • Mi glitis sur la ŝtupo kaj defalis.
  • Estas tre malfacile iri laŭ la spirala ŝtuparo.
  • Uzu la ŝtupareton por preni la libron de tiu supra breto.
2. Ĉiu el la analogaj rimedoj, uzataj por supren- aŭ malsupren-iri, ekzemple, la rungoj de eskalo, la entranĉoj faritaj en glacimuro por enmeti la piedojn, la breto(j) fiksita(j) al veturilo, vagono kaj simile, por helpi en- kaj el-iĝon kaj aliaj:
  • Ne metu la piedon sur la ŝtupon antaŭ ol la trajno plene haltos.
  • Ni uzis ŝnurŝtupetaron por engrimpi la ŝipon.
3. Ĉiu el la gradoj en progresado kaj malprogresado, promocio kaj simile:
  • Ŝtupo post ŝtupo li atingis rangon de ministro.
  • La reformoj estis enkondukitaj ŝtupe kaj malrapide.
  • La afiksoj prezentas kvazaŭ interŝtupon inter gramatiko kaj vortaro.

ABRUPTA (abrupto)

Malagrable subita, neĝentile senprepara: / Desagradablemente súbito, rudamente inesperado.
  • Homoj ekpanikis pro la abrupta tertremo. / La gente entró en pánico por el abrupto terremoto.
  • La vojo estis abrupta kaj preskaŭ vertikala, kio timigis la irantojn. / El camino era abrupto y casi vertical, lo que atemorizó a los viajeros.
  • Mi ektimis, kiam iu abrupte frapis la pordon. / Me atemoricé cuando alguien golpeó abruptamente la puerta.
  • Mi neniel povas kompreni la abruptecon de lia amo. / De ninguna manera puedo comprender la rudeza de su amor.

KONTROLI (controlar)

1. Detale esplori, ĉu io estas tia, kia ĝi devas esti:
  • Drinku tutajn tagojn, sed kontrolu viajn agojn.
  • La kontrolisto kontrolis niajn biletojn.
  • Ne kredu al parolo sen propra kontrolo.
  • Prefere ne mensogu, ĉar la informoj estas facile kontroleblaj.
  • Tio estas nur nekontrolebla aserto.
  • Infanoj eksentis senkontrolan liberecon.
2. Esplori, ĉu io estas konforma al supozo:
  • Mi volas kontroli, ĉu mi kapablos fari tion.
  • Mi kontroladas mian lernadon de vortoj, komparante miajn tradukojn kun la tradukoj en la libro.

EKIPI (equipar )

Provizi iun aŭ ion per ĉio necesa por la difinita funkcio:
  • Oni ekipis la urbon per novaj busoj.
  • La fabriko estas ekipita per plej modernaj maŝinoj.
  • El la origina ekipo kaj meblaro en la kastelo bedaŭrinde nenio konserviĝis.
  • Ni pensas pri ekipado de kongresanoj per mapoj de la urbo.
  • Kian ekipaĵon mi bezonas por tio?
  • Oni jam virekipis la ŝipon (provizis la ŝipon per ŝipanoj).

GARANTII (garantizar)

1. Preni sur sin la respondecon de alia persono pri io aŭ iu:
  • Mi garantias pri la ĝusteco de informoj.
  • Kiu garantias, trankvilon ne scias.
  • Kiu donis garantion, tiu pagu la ŝuldon.
2. Aserti sub sia respondeco, ke io certe okazos:
  • Nenio garantias, ke mi ne perdos la laboron.
  • Garantie liberigu mian fraton!
  • Mi prenos vian ringon kiel garantiaĵon.
3. Certigi al iu la posedon de io:
  • Nia metodo garantias rapidajn progresojn.
  • Ĉiumonate ni donas monon al garantia fonduso.
4. Gardi de ia maloportunaĵo:
  • Edziĝo najbara garantias de eraro.
  • Li estas garantiita kontraŭ la militservo.