1. Pene transloki sian korpon sur oblikva aŭ vertikala surfaco, uzante la krurojn kaj eventuale la brakojn: /Trasladar su cuerpo penosamente sobre una superficie oblicua o vertical, usando los piernas y eventualmente los brazos:
- Mia kato grimpis sur la arbon kaj ne volas malsupreniĝi. /Mi gato trepó al árbol y no se quiere bajar.
- Nia grimpado daŭris kelkajn horojn. /Nuestra escalada duró varias horas.
- Li estas sperta grimpisto. /Él es un escalador experto.
- Mi apenaŭ elgrimpis el la marĉejo. /Apenas salí trepando del pantano.
- Ŝi engrimpis en la boaton. /Ella subió trepando al bote.
- Ili malsuprengrimpis la ŝtuparon. /Ellos bajaron gateando la escalera.
- Ni suprengrimpis sur la rokon por pli bone ĉion vidi. /Trepamos a la roca para ver todo mejor.
2. Teni sin stara aŭ suprendirekta, fiksiĝante per adventivaj radikoj, krampoj, ĉiroj, dornoj, dornetoj kaj simile: /Mantenerse erguido o en dirección hacia arriba, fijándose mediante raíces adventicias, grapas, cirros, espinas, abrojos, etc.:
- Pizo volve grimpas la bastoneton. /El guisante trepa por el bastoncito envolviéndolo.
- Lupolo estas grimpa planto / grimpoplanto. /El lúpulo es una planta trepadora.