Duoble aŭ pluroble fleksi tukon, paperon kaj ĝenerale ion ajn maldikan aŭ ion artikigitan, almetante unu sur alian la diversajn fleksitaĵojn: / Curvar dos o más veces un lienzo, papel, o algo generalmente delgado o algo articulado, poniendo uno sobre otro los diversos pliegues:
- Ŝi faldis la leteron kaj enmetis ĝin en la koverton. / Ella dobló la carta y la metió en el sobre.
- Ĉiuj vestoj estas zorge falditaj en mia ŝranko. / Toda la ropa está cuidadosamente doblada en mi ropero.
- Necesas gladi la jupon por forigi la faldojn. / Se necesita planchar la falda para sacar los pliegues.
- Paperfaldado estas arto por elfari diversajn ludilojn. / El plegado de papel es un arte para hacer diversos juguetes.
- La seĝo estas faldebla, do vi povas faldi ĝin kaj meti sub la liton. / La silla es plegable, así es que puedes plegarla y ponerla debajo de la cama.
- Ŝi aĉetis faldumitan jupon. / Ella compró una falda plisada.
- La patro malfaldis la gazeton por tralegi ĝin. / El padre desplegó el periódico para leerlo.
- Antaŭ ol lavi la telerojn mi refaldis la manikojn ĝis la kubutoj. / Antes de lavar los platos, me doblé las mangas hasta los codos.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario