miércoles, 27 de febrero de 2008

MISTIFIKI ( embromar, engañar )

Trompi iun, ofte kun ŝerca celo, trouzante lian/ŝian kredemon:
  • Ili intence mistifikas la publikon.
  • Lia tuta parolo estas granda mistifiko.
  • La titolo de tiu libro estas mistifika.
  • Atentu, li estas tro mistifikema.

ASIDUA (asiduo, a)

Regule vizitanta la lokon de sia ofico, tasko, devoligoj ks:
  • Ŝi estas asidua al la kontoro.
  • Li ricevas bonajn poentojn ne pro sia inteligenteco, sed pro la asidueco.
  • Karaj, via instruistino telefonis al mi kaj diris, ke vi estas malasiduaj al la lernejo.
  • La estro jam rimarkis ilian malasiduecon

SPEGULO (espejo)

1. Glata brila surfaco, polurita aux ne, resendanta lumon kaj bildojn de objektoj:
  • Ŝi tre ŝatas rigardi sin en la spegulo.
  • Ne helpas spegulo al malbelulo.
  • La infanoj ŝatas rigardadi siajn spegulajn bildojn en la akvo.
  • La luno kaj steloj speguliĝas en la lago.
  • Por povi vidi, kio okazas malantaŭ de la aŭto, rigardu la retrospegulon.
2. Io, kio donas gxustan prezenton, fidindan reprodukton de io:
  • Tiu figuro estis ŝi mem, reflektita en la spegulo de ŝia imago.
  • De l' koro spegulo estas la okulo.
  • Tiu artikolo ne spegulas la opinion de la redakcio.

KRIPLA (lisiado, mutilado)

1. Perdinta la kapablon uzi membron aŭ organon pro vundo, malsano ktp:
  • Mia avo estas kripla pro milito.
  • La soldaton kripligis pafvundo.
  • Petante almozon li montris sian kriplaĵon.
  • Ĉiu familio havas sian kriplulon.
2. Perdinta unu el la partoj necesaj por bona funkciado; difektita:
  • Apud nia domo kreskas kriplaj arboj.
  • Ni decidis ne fortranĉi tiun kriple kreskintan arbeton.
  • La bildo estas kripligita en malbona spegulo.
  • Kun la tempo la lingvoj kripliĝas.

SKLAVO ( esclavo)

1. Homo sen personaj aŭ civilaj rajtoj, apartenanta kiel objekto al alia homo, kiu lin aĉetis aŭ kaptis en milito:
  • Li havis multajn sklavojn kaj sklavinojn, kiuj laboris por li.
  • Al sklavo mon' ne estas savo - li ĉiam restas sklavo.
  • Plej granda parto de la antikva ekonomio estis sklave plenumita.
  • Kie sklav' regadon havas, tie mastro baldaŭ sklavas.
  • Multaj afrikanoj estis tenataj en sklaveco.
2. Homo devige aŭ senreziste obeanta la volon de alia, aŭ plene regata de io:
  • Ne estu sklavo de viaj pasioj!
  • Mi ne estas sklava edzo (vivanta kiel sklavo).
  • Tiu kontrakto sklavigis nin por la tuta vivo.

ABOLI , ABOLICII (abolir )


Per oficiala akto nuligi aŭ forigi aranĝon aŭ kutimon: / Anular o sacar un arreglo o costumbre por medio de un acto oficial:
  • La imperiestro abol(ici)is multajn leĝojn kaj regularojn. / El emperador abolió muchas leyes y reglamentos.
  • Sklaveco en Usono estis abol(ic)ita nur en 1865. / La esclavitud fue abolida en Estados Unidos sólo en 1865.
  • Oni voĉdonis la abol(ici)on de la mortpuno. / Se votó la abolición de la pena de muerte.

AKURATA ( puntual, exacto, formal)

Plenumanta promeson, servon, devon ks precize en la difinita tempo, je la interkonsentita horo:
  • Ĉi tie laboras nur akurataj oficistoj.
  • Mi pensas, ke vi estas neakurata en la korespondado kun niaj klientoj.
  • Ni amu nin frate, sed ni kalkulu akurate (ne preteratentante la pagdatojn).
  • Oni multe plendas pri via nesufiĉa akurateco.

VARO ( mercancía)

Objekto, fabrikita por vendado; artiklo de komerco:
  • Nia lando eksportas multajn varojn.
  • Atendu iomete, mi devas preni la varon de la varejo.
  • La tenado de la nutrovaroj devas esti prizorgata.
  • Ni havas multegajn skribovarojn en nia butiko.

ATRIBUI ( atribuir, achacar)

1. Doni (ion) laŭrajte aŭ laŭmerite:
  • Ni atribuis la sumon de mil eŭroj por la loterio.
  • La premio estos atribuita al la plej aktiva esperantisto.
2. Opinii, ke aĵo, ago aŭ eco apartenas al iu aŭ io:
  • La malkovron de Ameriko oni atribuas al Kolumbo.
  • Ĉiujn surprizis la atribuo de tiu bonega libro al ŝi.
3. Rigardi, opinii ion kaŭzita de iu aŭ io:
  • Oni devas atribui tiun venkon al la hazardo.
  • Ni ofte renkontas atribuadon de mortoj al akcidentoj.

ŜARĜO (carga)

1. Tuto de pezaj objektoj, portataj de iu:
  • Mia ŝarĝo estas tre peza.
  • Sur ĉeval' de najbaro la ŝarĝo ne pezas.
  • Li laboras kiel ŝarĝisto - li devas transporti ŝarĝojn.
2. Tuto de varoj, transportataj de veturilo:
  • Venis aŭto kun plena ŝarĝo.
  • Ni ne malŝarĝos la aŭton, ĉar tion devas fari aliaj laboristoj.
  • Vi devos pagi por tiu superŝarĝo.
3. Io peniga, kion oni trudas al iu:
  • Miaj infanoj ne estas ŝarĝo por mi.
  • Ĉiu havas sian ŝarĝon (siajn zorgojn).
  • Tro alta postulo aĉetanton ne ŝarĝas.
  • Promeso estas larĝa, plenumo estas ŝarĝa.
  • Ŝi estis superŝarĝita per ŝuldoj.
  • Oni troŝarĝas la lernantojn.