domingo, 23 de diciembre de 2007

REZULTI ( resultar )

Esti la logika, natura, fakta sekvo de: / Es la consecuencia lógica, natural y fáctica de:
  • El tio rezultis, ke mi rezignis pri la afero. / De eso resultó que renuncié al asunto
  • De elekto tro multa plej malbona rezulto. / De mucha elección resultado peor
  • La rezultoj de mia laboro jam pretas. / Los  resultados de trabajo ya están listos
  • Manko de pluvo dum tiom longa tempo rezultigis difektojn en la grenkampoj. / La falta de lluvia por tan largo tiempo resultó en defectos en los campos de granos
  • Nia esploro estis senrezulta. / Nuestra exploración fue sin resultados

SPIONO ( espía )

1. Membro de sekreta servo, komisiita de la aŭtoritatoj kolekti informojn pri la aferoj de fremda regno:
  • Ne turisto li estas, sed spiono.
  • Li estis akuzita pri spionado.
2. Persono, kiu sekrete observas la agojn de alia persono:
  • Mi ne volas rigardi la leterojn, kiujn ŝi ricevas, ĉar mi ne estas spiono.
  • Ŝi spionis la revenon de sia fianĉo.

TOSTO ( brindis)

Paroladeto dum festeno, kun propono trinki pro ies sano aŭ honoro, pro la sukceso de entrepreno, organizo, lando kaj aliaj:
  • Via tosto plaĉis ne nur al mi, sed ankaŭ al ĉiuj gastoj.
  • Li trinkis toste mian sanon.
  • Multaj amikoj tostis mian sanon.

DIREKTO ( dirección )

1. Loko, flanko celata; vojo aŭ linio, laŭ kiu oni povas proksimiĝi al celo:
  • Por ne perdi la vojon ni petu, ke iu montru al ni la direkton.
  • Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas.
  • Mi zorgis pri la edukado kaj bona direktado de mia malpli aĝa frato.
  • Nia ŝipeto estas tre facile direktebla, ĉar ĝi havas bonan direktilon.
  • Ĉi tiu aleo direktiĝas al la arbaro.
  • Li lerte aldirektis nian paroladon ĝis la celo.
  • Subite la ŝipo iĝis nedirektebla kaj ni ĉiuj ektimis.
  • Ĉi tiu strato estas unudirekta.
2. Ĉiu el la kvar ĉefaj mondorientiĝoj, nordo, sudo, eosto kaj uesto:
  • El kiu direkto venas la tornado?
  • Direktu vin al sudo.

sábado, 22 de diciembre de 2007

REKTA ( recto,a ; derecho,a;

1. Konservanta ĉiam unu saman direkton simile al streĉita ŝnuro:
  • Rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba.
  • Kurba estas la ligno, sed rekte ĝi brulas.
  • Ni iris laŭ malrektaj stratoj kaj stratetoj.
2. Kursanta sen interrompoj:
  • Ĉu ekzistas rekta trajno al via urbo?
3. Senpera, funkcianta sen interveno de perilo:
  • Mi volas ekvidi tiun rektan televidan dissendon.
  • Oni anoncis pri la kresko de nerektaj impostoj.
4. Vertikale staranta:
  • Ĝis profunda aĝo li restis rekta kiel kandelo.
  • Sako malplena sin rekte ne tenas.
  • "Rektigu vian dorson!" diris la patrino kaj mi subite rektiĝis.
  • Ŝi staris ĉe la muro kun elrektigita talio.
5. Citanta ies vortojn, sen subordiga procedo:
  • Por montri rektan parolon necesas uzi citilojn.

PAGI ( pagar)

Kvitigi sin de ŝuldo per dono de mono aŭ valoraĵo al iu:

1. rigardante la donitaĵon kiel objekton:
  • Ĉi tie oni pagas altajn salajrojn (altan laborpagon).
  • Se ni antaŭpagos aliĝkotizon, ni ricevos rabaton.
2. rigardante la ŝuldon aŭ ŝuldfonton kiel objekton:
  • Ni devas pagi la impostojn.
  • Ŝuldo ne makulas, sed pagon postulas.
  • Oni repagos al ni la vojaĝkostojn.
3. rigardante la ricevanton kiel objekton:
  • Mi jam pagis vin, do bonvolu foriri!
4. sen objekto:
  • Avarulo pagas duoble.
  • Eminenta ŝuldanto, malbona paganto.
  • Ni faris ekpagon / partopagon ĉe aĉetado de la apartamento.
  • Partopreno ĉi tie estas pagenda.
  • Ni rajtas forpreni la aŭton pro via nepago.
  • Senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon.
  • Multaj flugfolioj estis disdonitaj senpage.

viernes, 21 de diciembre de 2007

VERGO (vara, palmeta, verga)

1. Longa, maldika, rekta kaj fleksebla branĉo, kreskinta el la trunko de arbo aŭ detrancxita de gxi:
  • Ŝi havis sorĉan vergon.
2. Punrimedo, konsistanta el vergo aŭ el pluraj kunligitaj vergoj:
  • Se vi ne obeos, vi ricevos vergojn (estos batata per vergoj)!
  • Vergo doloras, sed saĝon ellaboras.
  • Iam oni vergis la infanojn en la lernejoj.
3. Maldika stango, plej ofte metala:
  • Ni bezonas pli grandan aŭton por veturigi ĉi tiun longan feran vergon.

KORTO (patio)

1. Sentegmenta spaco, ĉirkaŭita de konstruoj, el kiu la ĉambroj ricevas lumon kaj aeron:
  • Infanoj ludas en la korto.
  • Staras la morto jam en la korto.
  • "Vi povas paroli kun la kortisto, eble li ion vidis" diris li al la detektivo.
  • La korta pordo jam estas ŝlosita.
  • Ni aranĝis grandan antaŭkorton kaj pordojn por la antaŭkorto.
  • Hodiaŭ okazis tre grava kunsido de kortumo (supera juĝistaro).

2. Ĉirkaŭbarita spaco antaŭ, post aŭ ĉirkaŭ domo, precipe en vilaĝo:
  • Kelkaj kortobirdoj (anasoj, kokoj) promenis en la (birdo)korto.
  • En sia korto ĉiu kok' estas forta.

TONDI ( cortar con tijeras, esquilar )

1. Fortranĉi (lanon, harojn, herbojn kaj simile) per tondilo:
  • Mi ne povas kredi, ke vi tondis la harojn!
  • Antaŭ la festo mi iros al la tondisto.
  • Li uzas tondomaŝinon por tondi siajn harojn.
  • Ŝi detondis siajn harojn kaj forĵetis ilin.
2. Senigi je haroj, lano kaj simile, uzante tondilon:
  • Patro tondas la heĝon.
  • Oni tondas ŝafinojn, tremas la ŝafoj.
  • Por ŝafo tondita Dio venton moderigas.
  • La periodo de tondado de la ŝafoj jam komenciĝis.
  • Tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas.
  • Ŝi eltondis sian artikolon el la revuo por memoro.

LIBERA ( libre )

1. Povanta iri laŭ sia plaĉo, ne haltigite de baroj:
  • Mi lasis la hundon libera en la korto.
  • Tute libera, kiel birdo aera.
  • Pli bona pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero.
  • Seka panpeco, sed en libereco.
  • Ne insultu mizeran, ne moku malliberan.
  • Li finis sian tempon de mallibereco.
  • Ili perforte min malliberigis!
2. Povanta agi laŭ sia volo, ne malhelpate de socia, morala regulo:
  • Vivu mizere, sed vivu libere!
  • Antaŭparolo liberigas de postparolo.
  • Liberulo iras, kien li deziras.
3. Politike sendependa:
  • Mi estas libera civitano, kiu havas siajn rajtojn!
  • Oni liberigis ŝin el sklaveco.
4. Kapabla memstare pensi:
  • Mi sentas min libera.
5. Kapabla moviĝi sen baro, sen ĝeno:
  • Li kapablas liberan elparoladon de la lingvo.
6. Disponebla, neokupita:
  • Ĉu la seĝo estas libera?
  • Finfine mi liberiĝis de tiu teda gasto.
7. Ne prezentanta barojn, malhelpojn (se paroli pri spaco aŭ tempo):
  • Ni flugis en la libera aero.
  • Sola vojo libera al la fundo rivera.
8. Ne submetita al specialaj leĝoj, difinitaj kondiĉoj:
  • La eniro en la koncerton estas libera (senpaga).
9. Senigita je, ŝirmita kontraŭ:
  • Dum miaj ferioj mi volas esti libera de ĉiuj zorgoj.

KOLERI ( rabiar, estar colérico )

Senti fortan agitiĝon de la psiko, kaŭzata de ofendo aŭ nekontenteco, kaj tion eventuale montri vorte aŭ fare:
  • Mi tre koleras kontraŭ vi, ĉar vi ne konservis miajn sekretojn!
  • Kolero montras malsaĝulon.
  • Virino kolera pli ol hundo danĝera.
  • Vi kolerigis nin per viaj faroj.
  • La patro koleregas, ĉar vi ne obeis lin.
  • Li estas tre (ek)kolerema kaj ekscitiĝas ĉe la plej malgranda bagatelo.
  • Patrino parolis per kolereta voĉo.

KVERELI ( reñir, altercar, querellarse )

Kolere kaj brue disputi:
  • La gepatroj komencis kvereli inter si.
  • Mi ĉiamaniere provis pacigi ilian kverelon.
  • Li ekkverelis kun aliaj knaboj, ĉar tiuj ofendis lin.
  • Mi ŝatas ŝin, ĉar ŝi ne estas kverelema persono.

MISTERO (misterio)

Fakto, afero kaŝita aŭ neklarigebla:
  • Lia morto ĝis nun restis mistero.
  • Iu mistera forto venigis min ĉi tien.
  • Ŝi ĉiam kondutas tre mistere.
  • Mi vidas neniun misteraĵon en tiu ĉi kontrakto.

OKUPI ( ocupar )

1. Teni en posedo iun lokon aŭ tempon; daŭre lokiĝi ie:
  • Mia skribaĵo okupas tri paĝojn.
  • Okupi sen celo lokon sub ĉielo.
2. Ekokupi:
  • Malamikoj okupis nian urbon.
  • Mi ne scias, kiom longe daŭros la okupado.
  • Okupantoj ne intencas forlasi nian landon.
3. Tiri al si la atenton, intereson, aktivecon de iu:
  • Ŝi okupis ĉiujn liajn pensojn.
  • Nun mi estas okupita, bonvolu ne ĝeni min.
  • Denove vi okupiĝas pri bagateloj!
  • Li havas nenian okupon nuntempe - li estas senokupa.
  • Dancado estas mia ŝatokupo.

PROFESIO ( profesión )

Ĉiu okupo, per kiu oni akiras vivrimedojn:
  • Mi deziras komenci la profesion de instruisto.
  • Li estas profesia aktoro.
  • Ŝi faras sian laboron tre profesie.
  • Mia patro profesias kiel kuracisto.
  • Mi scias multajn profesiulojn, kiuj povus helpi al ni.

SERVI ( servir )

1. Regule labori por iu, plenumante pli-malpli difinitajn taskojn laŭ ties ordonoj:
  • Vi servis en mia domo dum multaj jaroj.
  • Al du sinjoroj samtempe oni servi ne povas.
  • Mi bezonas homon por servado en la ĉambroj.
  • Se la gasto estas amata, eĉ lia servanto ne restas malsata.
  • Hodiaŭ estas libera tago por la servistaro.
  • Ni iras al memserva restoracio.
2. Sindediĉe havigi al iu helpon, utilon, meritaĵon kaj simile:
  • Mi estas preta servi vin, se bezonatos.
  • Servo ne petita ne estas merita.
3. Esti utila por iu aŭ io:
  • Akvo kaj pano servas al sano.
  • Oni volis servigi Esperanton al la paco.
  • La libroservo ofertas librojn, vortarojn kaj aliajn utilaĵojn.
4. Esti iel uzata:
  • Kio servas por ĉio, taŭgas por nenio.
  • La paĝoj de tiu ĉi paĝaro troviĝas en tre bona servilo.

sábado, 15 de diciembre de 2007

SPIRI (respirar)

1. Enlasi aeron en la pulmojn kaj ellasi ĝin, post kiam ĝi reoksigenis la sangon:
  • Mi eliros por spiri freŝan aeron.
  • Dum la tuta nokto mi aŭskultis lian spiradon.
  • Fratino blovis sian spiraĵon sur la vintran fenestron.
  • La hundo laciĝis de la kurado kaj spiregis.
  • Mi enspiris freŝan aeron kaj tuj eksentis min pli bone.
  • La aero de la drinkejo estas tute nespirebla!
  • Li estis kurinta kaj venis nun senspire trans la korton.
2. Per tiaj pulmaj movoj, montri, ke oni estas viva:
  • Ŝi ankoraŭ spiras!
  • Li jam faras la lastan spiron.
3. Iom halti en streĉa penado:
  • Lasu min spiri, mi petas.
  • Permesu al mi ekspiri.
4. Elspiri:
  • Ĉiuj liaj vortoj kaj agoj spiras tiun ideon.
  • Lia libro elspiras malamon.

BLOVI (soplar, silbar)

1. Movi fluforme la aeron en difinita direkto: / Mover en forma de flujo el aire en una dirección definida:
  • Mi ne volas ien iri, ĉar fortega vento blovas. / No deseo ir a ningun lugar porque sopla un fuerte viento.
  • Ne sama la vento blovas konstante. / No sopla constantemente igual el viento.
  • Aŭdiĝas blovado de forta vento. / Se escucha el soplar de un fuerte viento.
  • Gardu vin de trablovo, ĉar vi povas malsaniĝi. / Cuidese de los soplos porque puede enfermarse.
2. Puŝi spiran aeron el la buŝo aŭ nazo:/ Empujar aire de la respiración  por la boca o la nariz
  • Blovu sur viajn fingrojn kaj ili varmiĝos. / Sopla sobre tus dedos y se calentarán.
  • En abelujon ne blovu./ No soples en la colmena
3. Fari muzikon per tia aerpuŝo: / Hacer música mediante ese empuje de aire
  • Muzikistoj blovas per diversaj muzikiloj. / Los músicos soplan através de los diversos instrumentos musicales.
4. Efiki sur ion per tia aerspiro: / Tener resultados sobre algo mediante ese tipo de golpes de aires
  • Blovu la supon por ke ĝi iom malvarmiĝu. / Sopla la sopa para que se enfríe algo
  • Brogita eĉ sur akvon blovas. / Escaldado hasta sobre el agua sopla
  • Saltadi ĉirkaŭ afero, kiel blovata neĝero. / Saltar alrededor de un asunto como copo de nieve soplado
5. Estigi ion abstraktan:/ Comenzar algo abstracto
  • Sama buŝo blovas varmon kaj malvarmon. / La misma boca sopla calor y frío
  • Se la tempo forblovis, ni jam helpi ne povas; kio post ni aperos, ni de ĝi ne suferos. / Si el tiempo ya pasó, ayudar no podemos; lo que después de nosotros venga, nosotros no lo padeceremos.
6. Doni al io formon per tia aerpuŝo / Dar a algo una forma mediante ese golpe de aire
  • Enblovu aeron en la baloneton, mi petas. / Infla el baloncito, por favor.
  • Plenblovi la lipojn (malŝate). / Sopla por los labios ( en señal de disgusto)

PROVIZORA (provisorio,a)

Destinita por nelongdaŭra uzo, sed anstataŭota de definitiva / Destinado por un uso de corta duración, pero reemplasable por uno definitivo
  • Dum ĉi tiu ponto estos renovigata, bonvolu uzi provizoran ponton, kiu estas apude./ Mientras este puente sea renovado, por favor usar el puente provisorio que está al lado.
  • Tio estas nur provizora rimedo por la solvo de la problemo./ Eso es solo un recurso provisorio para la solución del problema.
  • Ŝi provizore bandaĝis min ĝis la veno de kuracisto. / Ella provisoriamente me bendó hasta la llegada del médico.
  • Mi estis provizore komisiita pri tiu posteno. / Fui provisoriamente encomendado en ese cargo.

AGRABLA (agradable)

Plaĉa kaj plezuriga:
  • Vi estis tre agrabla al mi!
  • Agrabla estas gasto, se ne longe li restas.
  • Estas tre agrable, ke vi vizitis min.
  • Li faris multe da agrablaĵoj al mi.
  • Ŝia agrableco min tre plezurigis.
  • Ni ĉiam provas agrabligi nian vivon.
  • Subite ni ekaŭdis malagrablan voĉon.

INTELIGENTA ( inteligente)

Facile komprenanta kaj vigle pensanta:
  • Li estas tre inteligenta infano.
  • Ŝi plenumis la taskon kun inteligenteco.
  • Mi devis fari inteligentecan teston.
  • Multaj inteligentuloj venis al la spektaklo.
  • Nur malinteligenta homo povis diri tian stultaĵon.

AFABLA ( afable, amable)

1. Kondutanta plaĉivole kun agrablaj vortoj kaj komplezo: / Quien se conduce deseoso de complacer con palabras agradables y deferencia:
  • Ĉu vi ne volas esti tiel afabla kaj helpi al mi trovi la vojon? / ¿Sería tan amable de ayudarme a encontrar el camino?
  • Apud plena manĝotablo ĉiu estas tre afabla. / Alrededor de un comedor lleno todo es muy amable.
  • Dankon pro via afableco, kiun vi montris al mi. / Gracias por la amabilidad que mostraste conmigo.
  • Vi estis tre malafabla al via patrino! / Fuiste muy desagradable con tu mamá.
2. Plaĉa pro la montrata bonvolemo aŭ komplezo: / Agradable por la benevolencia o deferencia mostrada:
  • Mi kun plezuro akceptis ŝian afablan inviton. / Acepté con placer su amable invitación.
  • Afabla vorto pli atingas ol forto. / Una palabra afable logra más que la fuerza.
  • Kiu agas afable, vivas agrable. / Quien actúa amablemente, vive agradablemente.
  • Evidente ŝi ne ŝatas min, ĉar ŝi rigardis al mi malafable. / Evidentemente ne le gusto a ella, pues me miró con rudeza.
3. Facile uzebla por nesperta uzanto: / Fácilmente usable por un usuario inexperto:
  • La programo estas tre afabla. / El programa es muy amable

miércoles, 12 de diciembre de 2007

MEDIO ( medio, medio ambiente )

1. La materia spaco (senviva kaj eventuale viva), ĉirkaŭaĵo, en kiu troviĝas korpo, estaĵo: / El espacio material ( sin vida y eventualmente con vida), alrededores en el cual se encuentra un cuerpo o un ser:
  • Ĉiu vivulo devas adaptiĝi al sia medio. / Todo ser viviente debe adaptarse a su medio ambiente.
  • Fiŝoj loĝas en akva medio. / Los peses viven en un medio acuático
  • Li estas sperta pri la mediologio (studo de la rilatoj inter la vivuloj kaj ilia medio). / Él es experto en la mediología ( estudio de las relaciones entre los seres vivientes y su medio ambiente)
  • Mi uzas nur mediafablajn / mediindulgajn produktojn (kiuj kaŭzas relative malmultajn aŭ neniujn mediproblemojn). / Uso solo productos amigables con el medio ambiente ( que causan relativamente pocos o ningún problema al medio ambiente)
  • Ili estas medikonsciaj (konsciaj pri la malbonaj efikoj de produktoj al la medio), sed ĉiukaze uzas tiujn produktojn./ Ellos tienen consciencia medioambiental (conscientes sobre las malas consecuencias de los productos en el medio ambiente), pero de todos modos usan esos productos
2. Tuto de la sociaj cirkonstancoj kaj rilatoj en kiuj iu persono agadas/ La totalidad de las relaciones y circunstancias sociales en las cuales alguna persona actúa.
  • La karaktero de infano multe dependas de la familia medio./ El carácter del niño depende mucho del ambiente familiar.
  • Medio influis la talenton de artisto. / El medio influye el talento de un artista.

ABSURDA ( absurdo)

1. Kontraŭa al la komuna saĝo / Contrario al sentido común:
  • Via iniciativo estas absurda en tiaj cirkonstancoj / Tu iniciativa es absurda en tales circunstancias.
  • Ĉu vi ne komprenas, ke vi diras absurdaĵojn? / No entiendes que dices cosas absurdas?
  • La absurdeco de la milito ĉiam pli kaj pli evidentiĝas. / Lo absurdo de la guerra siempre se evidencia más y más.
2. Ofendanta la regulojn de la logiko/Que ofende las reglas de la lógica
  • La ideo de senfina movado estas absurda hipotezo. / La idea de un movimiento sin fin es una hipótesis absurda
  • Ni povas pruvi ĉi tiun geometrian proponon per absurdo (pruvante, ke, se oni ne akceptas ĝin, oni ricevas absurdajn konsekvencojn). / Podemos probar esta propuestas geométrica mediante un absurdo ( probando que si no se le acepta, se reciben consecuencias absurdas) 


KORESPONDI ( corresponder)

1. Interrilati per leteroj:
  • Mi ŝatas korespondi kun homoj el diversaj landoj.
  • Tiun problemon mi solvis per korespondo kun miaj kolegoj.
  • En la muzeo oni publikigas korespondaĵojn de diversaj verkistoj.
  • Finfine mi vizitis mian korespondanton.
  • Ni proponas korespondan servon por esperantistoj.
2. Esti en tia rilato, ke pasaĝero povas uzi ambaŭ veturrimedojn por atingi sian celon:
  • La ŝipo korespondas kun la trajno.
  • Ni certigas la korespondadon inter la aŭtobusreto kaj la aviadilejo.

AVANTAĜO ( ventaja )

Tio, kio donas ian superecon, pli grandan profiton, aŭ enhavas pli grandan utilon, oportunon:
  • La sola avantaĝo estas, ke neniu nin ĝenos dum tiu tempo.
  • La nova sistemo havas kelkajn avantaĝojn.
  • Ili proponis al ni avantaĝajn kondiĉojn.
  • Tiu medikamento estas avantaĝe anstataŭita de iu nova.
  • Malgraŭ la malavantaĝo, kiun spertas parolantoj de nelatinidaj lingvoj, Esperanto estas la plej facila internacia lingvo.

MEDITI ( meditar)

Longe fiksi kaj koncentri sian penson sur io; enprofundiĝi en pensado:
  • Mi longe meditis pri mia estonteco.
  • Stomako malsata nur pri pano meditas.
  • Kontraŭ faro farita ne helpas medito.
  • Ĉe ĉiuj tiuj meditoj mi forgesis la tempon kaj horon.
  • Apud la tablo sidas en profunda meditado kelkaj homoj.
  • Knabino estis silentema kaj meditema.
  • Mi primeditis la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de la aranĝo.

martes, 11 de diciembre de 2007

JUKI (picar, escocer)

Kaŭzi al iu malagrablan impreson en la haŭto, kvazaŭ de multaj incitetaj piketoj, pro kiuj oni sentas la bezonon sin grati:
  • Kio jukas min?!
  • Juku la haŭto, sed ne sur mia korpo.
  • Li gratis la jukantan orelon.
  • Denove komenciĝis alergio: okuloj ruĝiĝis kaj ekaperis juko de la nazo.
  • La jukado ĝenis koncentriĝi pri la laboro.
  • Mi ne scias, kiel aperis ĉi tiu jukiga makuleto sur mia haŭto.

OMBRO (sombra)

1. Pli-malpli plena manko de lumo en loko, kiun maldiafana korpo apartigas de la lumfonto:
  • Estis tre varme, pro tio ni sidis en la ombro de arbo.
  • Eble ni trovu iun ombran lokon?
  • Ni promenis en la ombrejoj de la parko.
  • Mi kuŝis en senombra plaĝo.
2. Malhelaĵo, per kiu la pentristoj penas imiti la naturan ombron:
  • Mi ankoraŭ ne aldonis ombrojn al la desegnaĵo.
  • La pentristo ombrumis la pentraĵon.
3. Tiu senlumeco, rigardata kiel simbolo de nezorgateco, malgajeco, malfeliĉo:
  • Kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro troviĝas.
  • Ŝian frunton ombris malĝojaj pensoj.
4. Tiu mallumaĵo, rigardata kiel reprodukto de la maldiafana korpo:
  • Timi sian propran ombron.
5. Fantomo de mortinto:
  • Lia ombro ŝajnis klini sin al mia lito.
6. Sensubstanca ŝajno de io:
  • Sur lia vizaĝo aperis ombro de supozo.
7. Ege malgranda kvanto:
  • Ne estas eĉ ombro da danĝero.

PRODIGI (prodigar, gastar)

Malavare disdoni:
  • Li prodigis sian tutan heredaĵon.
  • La tuta mono jam estas prodigita al malriĉuloj.
  • Ŝi estas bone konata pro sia regalemo kaj prodigo.
  • Multaj volas amikiĝi kun prodigaj homoj.

DELICA (delicioso,a)

Delikata ĝuo (gastronomia kaj simile):
  • Kun granda delico mi manĝis tiun bongustegan kukon.
  • Ŝi regalis nin per delica manĝaĵo.
  • Manĝi tiun frukton estas pli delice ol gustumi iun ajn dolĉaĵon.

JUNGI (uncir)

Alligi per tiucela ligilo tirontan beston aŭ motorveturilon al tirotaĵo:
  • La patro jungis la ĉevalon al veturilo.
  • La jungilaro rompiĝis.
  • Ili prenis du bovojn kaj aljungis ilin al ĉaro.
  • Kiu sin enjungis, devas tiri.
  • Ni kunjungis du ĉevalojn.
  • Ili maljungis lokomotivon.

viernes, 7 de diciembre de 2007

KONTANTA (contante)

1. Tuj pagata:
  • Je kontanta pago vi ĝuas rabaton!
  • Ĉi tiun aŭton mi aĉetis kontante.
2. Pagata per moneroj aŭ monbiletoj:
  • Vi ne akceptu liajn belajn parolojn por kontanta mono (kiel veron).
  • Ĉu ni povos facile akiri kontantan monon en tiu lando?
  • Mi ne portas kontantaĵon kun mi, ĉar mi havas kreditkarton.

BALAI (barrer)

1. Forŝovi (polvon, malpuraĵon kaj simile) per speciala ilo, konsistanta el fasko da vergetoj aŭ haregoj:
  • Mi balais la mortintajn foliojn.
  • Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo.
  • Balaaĵon el korto eksteren ne elportu.
2. Purigi per tia ilo:
  • Balau vian ĉambron.
  • La stratoj estis balaitaj.
  • Nova balailo bone balaas.
  • Metu tiujn pecojn de rompita vazo en la balaaĵujon.
  • Balaistoj ne multe enspezas en nia lando.
3. Dispuŝi, perforte forigi:
  • La venkinta partio balais siajn kontraŭantojn.
  • La vento forbalais la nubojn kaj la ĉielo denove iĝis bela.

DENUNCI (denunciar)

Sciigi al estro, policano, juĝisto, aŭ al la publiko, ies kulpon aŭ krimon:
  • Ĉu vi denuncis min al la instruisto?
  • Iu denuncis lin pri ŝtelo.
  • Ili faris denuncon antaŭ polico kontraŭ siaj najbaroj, kiuj okupiĝis pri monfalsado.
  • Homoj malŝatas denuncantojn.
  • Denuncisto estas homo, kiu estas pagata aŭ ŝirmata de la polico por denunci.

KOTO (barro)

1. Tero, polvo, miksita kun akvo, sur strato, vojo kaj simile:
  • Li havas koton ĉe siaj ŝuoj.
  • Kaldrono ridas pri poto kaj mem estas kota.
  • Kotisto balaas la stratojn.
  • Nia aŭto enkotiĝis.
  • Bonvolu senkotigi viajn ŝuojn, ĉar mi ĵus ordigis la hejmon.
2. Tiu akvita polvo, rigardata kiel malpuraĵo aŭ malpurigaĵo:
  • Amaso da koto estis ĵetita sur lin.
  • Kiu ludas kun koto, malpurigas la manojn.
  • Ne kotas besto en sia nesto.

VASTA ( vasto,a)

1. Tia, ke ĝi kovras grandan spacon, havas grandajn dimensiojn en ĉiu direkto:
  • Kiam li iĝis plenkreska, li foriris en la vastan mondon.
  • La parto plej vasta venos la lasta.
  • Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte.
  • Ni zorgas pri disvastigado de nia lingvo.
  • La malvasteco de lia loĝejo estas terura.
2. Tia, ke ĝi intence ne strikte kovras la korpon:
  • La pantalono estas tro vasta por mi.
  • Mi iom vastigis la bluzon.
3. Tia, ke ĝi tuŝas al multaj objektoj, havas grandan amplekson:
  • Mi estis surprizita de vasta programo de la aranĝo.
  • La vasteco de viaj scioj estas mirinda!
Lia famo disvastiĝis en la tuta mondo.

KONSENTI (consentir)

1. Havi la saman opinion, esti en akordo pri:
  • Mi konsentas, ke vi estas prava.
  • Ĉiuj, kiuj havis saman opinion, konsente gestis.
  • Pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento.
  • Ili malkonsentas inter si.
2. Ne rifuzi proponon:
  • Ili senpripense konsentis mian peton.
  • Vane vi tentas, mi ne konsentos.
3. Ne rifuzi fari:
  • Mi konsentis iri kun li al la kafejo.
  • Ŝi estas tre konsentema homo.
  • Ni interkonsentis renkontiĝi je la kvina.
4. Akcepti doni, volonte doni:
  • Li konsentis favoron al ni.
  • Silento estas konsento.

PLATA (llano, achatado)

1. Prezentanta malgrandan dikecon kompare kun la du aliaj dimensioj:
  • Tiu planto havas verdajn, maldikajn kaj platajn foliojn.
  • Bonvolu doni al mi tiun ĉokoladan platon.
  • La knabo platigis sian nazon sur la fenestra vitro.
  • La ciferplato de mia brakhorloĝo brilas en la mallumo.
2. Prezentanta malmultajn aŭ neniomajn reliefaĵojn:
  • Nia lando estas sufiĉe plata.
  • Mi prizorgas la florojn, kiuj estas en la interetaĝa plataĵo de la ŝtuparo.
  • Li havas truon en la manplato.

DIGESTI

1. Fari la digeston de:
  • Li malbone digestas lakton.
  • Mi prenis digestigan (faciligantan la digestadon) medikamenton.
  • Io malbonas pri ŝia digesta aparato (organoj, kiuj kunhelpas al digesto).
  • Li ofte spertas misdigeston.
2. Asimili, tolere akcepti:
  • Ili devas digesti sian historion.
  • Infanoj legu bone digesteblajn verkojn.
  • Tiuj filozofiaj libroj estas nedigesteblaj por mi.

FOJNO

Matura herbo, kiun oni falĉas kaj sekigas ĉe la suno, por ĝin konservi kiel nutraĵon por la brutoj:
  • Printempo ankoraŭ ne venis, sed ni jam ne plu havas fojnon.
  • Ĉiuj forveturis fojni (falĉi kaj poste turni kaj returni la falĉitan herbon por ĝin sekigi).
  • Mi ĉiam helpas al miaj geavoj pri la fojnado.
  • Estante en la vilaĝo ni ofte noktumis en la fojnejo.

sábado, 1 de diciembre de 2007

DEPRIMI

Senenergiigi, tute malvigligi kaj senkuraĝigi:

  • Mi ne scias, kio tiel deprimas min, ke mi nenion volas fari.
  • Ŝi estas deprimita de sia malsukceso.
  • Promenado en la naturo malpliigis la deprimon.
  • Li tre deprimiĝis, sed mi kuraĝigis lin.

KONFLIKTO

1. Kontraŭdiro inter posedo kaj neposedo, inter diverĝaj aspiroj kaj interesoj, esprimiĝanta en agado de sociaj grupoj:

  • La reĝo ne sciis, kiel solvi la konflikton.
  • Denove konfliktantaj partioj ne sukcesas interkonsenti.
  • Mi volas konflikti kun neniu.

2. Malkonsento, kaŭzita de kontraŭeco de deziroj aŭ opinioj:

  • Ja vi scias, ke tio estas konflikto de interesoj!
  • Mia kapo estas plena de konfliktaj pensoj.
  • En mia laborejo estiĝis laborkonflikto.

VIOLENTA

Senbride perforta:

  • Violenta morto trafis lin.
  • Tiuj junuloj agis violente.
  • Violento ofte estas montrata en la filmoj.
  • Longan tempon violentis la krimulo, sed finfine li aperis en la prizono.

PREMIO

1. Rekompenco, donacata al la plej indaj:

  • Mia filo ricevis la unuan premion.
  • Jam komenciĝis disdono de la premioj.
  • El la dudek konkursaj desegnaĵoj oni premios nur tri.

2. Donaco proponata al aĉetantoj aŭ abonantoj, por stimuli eblajn klientojn:

  • Aĉetante komputilon vi ricevos premion!

SOBRA

1. Modere trinkanta kaj manĝanta:
  • Post la festo li devis veturi, pro tio li volis resti sobra.
  • Kion sobreco deziras, ebrieco ĝin diras.
  • Vi devas sobriĝi!

2. Evitanta ĉiajn superfluaĵojn:

  • Mi ŝatas tiun ĉi libron pro la sobra stilo de la aŭtoro.
  • La apartamento estis sobre dekoraciita.

3. Senpasia, senpartia, singarda pri siaj emocioj:

  • Mi esperas, ke vi estas sobra homo kaj ne faros stultaĵojn!
  • La proksimiĝanta danĝero tuj sobrigis lin.

SCIENCO (CIENCIA )

1. Sistema tutaĵo de scioj, bazita sur metoda racia esploro kaj celanta eltrovon de leĝoj de la naturo aŭ de la homa socio / Completo sistémico de conocimientos, basado sobre el método racional de investigación y cuyo objeto es el descubrimiento de leyes de la naturaleza o de la sociedad humana.
  • Scienco konstante progresas. / La ciencia progresa constantemente.
  • Scienco havas semon enuan, sed frukton bonĝuan. / La ciencia tiene una semilla aburrida, pero un fruto de buen gusto.
  • Sciencistoj faris esplorojn rilate malpurecon de aero. / Los científicos hicieron investigaciones relacionadas con la contaminación del aire.
2. Tutaĵo de la metodoj, hipotezoj, teorioj kaj scioj pri difinita fako: / Completo de los métodos, hipótesis, teorías y conocimientos sobre una determinada rama.
  • Mi ĉiam ŝatis ekzaktajn sciencojn./ Siempre me gustaron las ciencias exactas.
  • Ĝi estas por mi ĥina (ĉina) scienco. / Esto es para mí ciencia (china).
  • Li legas sciencajn revuojn. / Él lee revistas científicas.
  • Ŝi interesiĝas pri natursciencoj. / Ella se interesa por las ciencias naturales.
  • Ne demandu scienculon, demandu spertulon. / No preguntes a un científico, pregunta a un experto.

SCIENCO

1. Sistema tutaĵo de scioj, bazita sur metoda racia esploro kaj celanta eltrovon de leĝoj de la naturo aŭ de la homa socio:

  • Scienco konstante progresas.
  • Scienco havas semon enuan, sed frukton bonĝuan.
  • Sciencistoj faris esplorojn rilate malpurecon de aero.

2. Tutaĵo de la metodoj, hipotezoj, teorioj kaj scioj pri difinita fako:

  • Mi ĉiam ŝatis ekzaktajn sciencojn.
  • Ĝi estas por mi ĥina (ĉina) scienco.
  • Li legas sciencajn revuojn.
  • Ŝi interesiĝas pri natursciencoj.
  • Ne demandu scienculon, demandu spertulon.

IDEALO

La plej alta perfekteco, kiun oni povas imagi, sed neniam plene atingi:

  • Konstanta paco estas plej nobla idealo de la homaro.
  • Ŝi estas ideala edzino.
  • Mi tro idealigis lin kaj pro tio poste senreviĝis.
  • Li estas idealisto, li ĉiam strebas al idealo

IMPORTI

Venigi, enporti en landon komercaĵojn aŭ aliajn aĵojn el eksterlando:
  • Nia lando importas multajn varojn el Ĉinio.
  • Importa komerco komencis prosperi, ĉar multegaj landaj fabrikoj ĉesis funkcii.
  • Ĝi protektis sin kontraŭ importo de kuirejaj aparatoj.
  • La firmao okupiĝas pri importado de varoj.

sábado, 24 de noviembre de 2007

KOMANDI

1. Havi militan ordonpovon super iu aŭ io:
  • Kiu komandas la ŝipon?
  • La taĉmento ne agos sen mia komando.
  • La komandanto de ŝipo nun estas en sia komandejo.

2. Ordoni (manovron, militistan movon kaj simile):

  • Haltu! komandis la kapitano.
  • Li telekomandis direktoŝanĝon de raketo.
  • Mi estas alkomandita ĉi tien por gardostari.

3. Deteni, estri:

  • Komandu viajn pasiojn.
  • Ĉiun demandu, sed mem al vi komandu.

ELASTA

1. Tia, ke ĝi facile kuntiriĝas, etendiĝas aŭ aliformiĝas pro premanta aŭ tiranta forto, kaj reprenas sian antaŭan formon, kiam tiu forto ĉesas:
  • Ŝtalo estas tre elasta kaj formebla.

2. Tre fleksiĝema, malrigida:

  • Ŝia talio estas gracia kaj elasta.
  • Mizero piedojn sanigas, kolon elastigas.
  • Neniu besto povas konkuri kun la elasteco de iliaj saltoj.

3. Facile adaptebla al diversaj cirkonstancoj:

  • La signifo de la afiksoj devas resti elasta.
  • La lingvo iomete elastiĝis.

HELA

1. Donanta aŭ ricevanta fortan vivan lumon:

  • Tiun helan tagon ni decidis veturi al lago.
  • Post vetero malbela lumas suno plej hela.
  • Helecon nokte ni havas kiam brilas luno.
  • La lampo heligas la ĉambron.
  • Jam estas malhela nokto kaj pro tio mi nenien volas iri.

2. Enhavanta multe da blanko (se paroli pri farboj):

  • La ĉielo estas hele blua.
  • Ŝi surhavis malhele ruĝan robon.

3. Vigle, akute sonora:

  • Dum la festo en la urbo aŭdeblis laŭtaj, helaj voĉoj (pro gaja humoro).
  • Tiu novaĵo malheligis la ĝojan feston.
  • Ŝia vizaĝo heliĝis post lia rigardo.

KNEDI

1. Premadi kaj prilabori per la manoj pastecan substancon, por doni al ĝi ian formon:

  • Mia avo knedas belajn potojn.
  • Knedu (masaĝu) miajn muskolojn, mi petas.

2. Premante kaj kirlante miksi per la manoj farunon kaj akvon, por fari paston:

  • La patrino knedas la panon.
  • La pasto ne estas knedebla, ĉar ĝi enhavas tro multe da akvo.
  • Pasto por la torto devas esti sufiĉe densa kaj ne tro knedita.
  • Post kiam ni aĉetis knedmaŝinon ni ĉiumatene bakas la panon.

FLUI

1. Moviĝi seninterrompe malsupren laŭ deklivo (se paroli pri likvoj):

  • Ŝiaj larmoj rivere fluis.
  • Fluis sur lipoj, sed en buŝon ne trafis.
  • En fremda tegmento li flikas truon kaj en propra ne vidas la fluon.
  • La sango elfluis el la vundo.
  • Ni venis ĝis la enfluejo - loko, kie la rivero enfluas en la maron.
  • Ni iru kontraŭflue / laŭflue, restante en la akvo.
  • La parko troviĝas apud la kunfluejo de la plej grandaj riveroj.

2. Moviĝi seninterrompe kaj facile de unu loko al alia (se paroli pri fluidoj):

  • En la aero fluis odoro de floroj.

3. Amase, seninterrompe direktiĝi ien:

  • En la urbo jam fluas paroloj pri via mizero.
  • Mono fluas al riĉulo, batoj al malriĉulo.
  • Li flue parolas la ĉinan.
  • Per lerta admono alfluas la mono.
  • Spesmilo superflua poŝon ne ŝiras.
  • Dum la festo la tuta popolo disfluis sur la stratoj.
  • Forfluu infano kune kun la bano.
  • Mi ne superfluas per riĉaĵoj.

4. Facile kaj glate trapasi de unu momento al alia:

  • Mia vivo fluas trankvile.
  • Vivo glate ne fluas, ĉiam batas kaj skuas.
  • Feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue.

BRIDO

Rimenaranĝo ĉirkaŭ la kapo de rajdo- aŭ tir-besto, por ĝin konduki kaj gvidi:

  • Li lasis al ĉevalo la bridon sur la kolo (ne plu gvidis ĝin).
  • Riĉeco sen gvido kiel ĉevalo sen brido.
  • Bridu vian buŝon!
  • Mi malbridis la ĉevalon.
  • La verkisto havis nebrideblan fantazion.
  • Mi estis ŝokita, kiam mi ekvidis lian senbridan koleron.
  • La senbridigita popolo komencis fari malordon en la lando.

KURAĜA

1. Ne perdanta sian memregadon, sian animfirmecon antaŭ danĝero:
  • Li estas kuraĝa soldato.
  • Malantaŭ barilo kuraĝo estas facila.
  • Post la fino de l' batalo estas multe da kuraĝuloj.
  • Lia ekzemplo kuraĝigis la tutan armeon.
  • Mi ne estas malkuraĝulo!

2. Trankvile energia antaŭ malfacilaĵoj, ofendoj kaj simile:

  • Ŝi ĉiam tenas sin kuraĝa kontraŭ atakoj.
  • Kiu kritikas kuraĝe, mem agas malsaĝe.
  • Mi ne kuraĝis diri mian opinion.
  • Finfine mi kuraĝiĝis kaj diris, kion mi pensas pri tio.

3. Karakterizata de tia memregado kaj energio:

  • Via konduto estas tro kuraĝa, mi pensas.
  • Kuraĝa mieno antaŭ propra kameno.

jueves, 22 de noviembre de 2007

PREMI

1. Apliki forton sur objekton en kontakto, malvastigante la spacon okupatan de ĝi, aŭ puŝante ĝin ĝis senmoviĝo:
  • Ne premu ĉi tiun butonon!
  • Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas.
  • Mi elpremis sukon el la fruktoj.
  • Enpremi en la teron.
  • Ŝi trapremis terpomojn kaj faris kaĉon.
2. Fari tiun agon kiel esprimon de sento:
  • Li premis al mi la manon.
  • Ŝi etendis la manon por manpremo.
3. Ĝeni, suferigi, kvazaŭ per troa pezo:
  • La laboro min premas.
  • Malfeliĉo komuna estas malpli premanta.
  • Mi cedis al la insista premo de amikoj.
  • La koro premiĝas vidante tiun situacion.
4. Repuŝi per superaj rimedoj:
  • Ili premis la malamikojn.
  • Alpremi iun al muro.
5. Tirane, maljuste traktadi:
  • La malriĉuloj estas premataj en nia lando.
  • Li subpremis la homojn.

miércoles, 21 de noviembre de 2007

GLITI (patinar, resbalar, deslizarse)

1. Facile moviĝi sur glata aŭ grasa supraĵo:
  • Birdoj glitas en la aero.
  • Ĝi glitas de li kiel pizo de muro.
  • Okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita.
  • Atendis, meditis, ĝis en tombon englitis.
  • Li rapide deglitis de la ĉevalo.
2. Antaŭeniĝi sur glata supraĵo konservante sian ekvilibron:
  • Hodiaŭ mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti / glitumi, ĉar la vetero estas tre bela kaj frosta.
  • Glitado estas mia ŝatokupo.
3. Perdi la starecon kaj ekvilibron, marŝante sur glata supraĵo:
  • En mallumo ŝi (ek)glitis kaj falis.
  • La vojo estis glitiga.
4. Pasi senbrue, facile, nerimarkite:
  • Li glitis po iomete en mizeron.
  • El lia mano ĉiu monero elglitas (li estas tute malŝparema).
  • La aktoro traglitis nerimarkite.
  • La pejzaĝo rapide preterglitis antaŭ niaj okuloj.
5. Rotaciante, ne sufiĉe adheri:
  • Radoj de mia biciklo komencis gliti.

DELIKATA

1. Placxa per sia alta kvalito kaj nevulgareco:
  • Al mi plaĉas via delikata parfumo.
  • Tiu ĉi manĝaĵo estas delikataĵo en nia lando.
2. Pro sia kvalito, facile difektebla aŭ rompebla:
  • Tio estas delikata vazo.
  • Delikateco de la ŝtofo malebligas lavi ĝin per lavmaŝino.
3. Neforte kaj neakre impresanta la sensojn aŭ la spiriton:
  • Aŭdiĝis blovado de delikata venteto.
  • La viro delikate premis mian manon.
  • Li maldelikate tiris min antaŭen.
4. Subtila:
  • Miaj piedoj ĝuas delikatan sablon.
5. Facile konfuziva:
  • Mi ne povis diskuti kun ŝi pri tiel delikata afero.
6. Facile impresebla, sentema, akresenta:
  • Liaj delikataj oreloj ekaŭdis mallaŭtan, sed tre belan muzikon.
7. Taktoplena, diskreta, netroiganta, ne ofendema:
  • Ili montris al ni siajn delikatajn morojn.
  • Ne plu rakontu tiajn maldelikatajn ŝercojn!
  • Mi ne plenumis lian sendelikatan postulon.

AKOMPANI

1. Esti aŭ iri kun iu:
  • Li akompanis sian koramikinon ĝis ŝia domo.
  • Sukceso ĉiam vin akompanadu!
  • La prezidento venis kun granda akompanantaro.
  • Atendu iomete, mi elakompanos miajn amikojn (ĝis la elirejo de la domo).
2. Aldoniĝi al io, okazi samtempe kaj ofte interligite kun io:
  • La filantropio ne ĉiam akompanas la riĉecon.
3. Subteni, ludante aŭ kantante samtempe akcesoran parton:
  • Mi akompanas la kantiston per la piano.
  • Ŝi kantas kun la akompano de gitaro.
  • Li estas akompananto de la fama pianisto.

DELIRI

Esti en stato de nedaŭra psika malordo, kaŭzita de febro, malsano aŭ ebrieco, kaj karakterizata per halucinaj imagoj kaj nekonsekvencaj senkonsciaj:
  • Malsano igas ŝin deliri.
  • Eĉ monstron admiras, kiu ame deliras.
  • Mi kuŝis en deliro kaj tute ne sciis, kie mi troviĝas.
  • Por parolo delira ne ekzistas rediro.
  • Tiu rakonto estas nur deliraĵo.

AROMO

Delikata, agrabla kaj subtila odoro de kelkaj plantoj aŭ aliaj substancoj:
  • Mi eksentis aromon de kafo kaj tuj ellitiĝis.
  • La aromon de la realeco tiuj rakontoj ne povas transdoni.
  • Niaj kapoj turniĝis de tia aroma aero.
  • Mi aldonis iom da aromherboj al la plado.
  • Rozoj aromis en la nokto.
  • Oni uzis aromaĵojn en Egiptujo por mumiigado.
  • Dum la festo bukedoj da floroj aromigis la aeron.

ESENCO

1. La esto en si mem, la realaĵo kuŝanta sub la fenomenoj:
  • Ni eble ne diskutu pri la dia esenco.
2. Ĉio, kio faras ion aŭ iun tio, kio ĝi estas; ĉio, kio konsistigas la propran naturon de io aŭ iu, kontraste kun la ŝajno, la eksteraĵo:
  • Li ne multe pensas pri sia propra interna esenco.
  • Nomo egala, sed esenco mala.
  • Laŭ la aspekto li estis bona homo, sed esence li estis ruzulo.
3. La kerno, la plej ĉefa parto, la nepra, nemalhavebla ecaro de io:
  • Mi ne komprenis la esencon de lia demando.
  • Bruo potenca, nula esenco.
  • La dokumento laŭ mi ne estas tute klara kaj esenca.
  • Tio estas neesenca problemo.
4. Koncentrigita eltiraĵo el iuj substancoj ĝenerale bonodoraj aŭ aromaj:
  • Mi verŝis iom da roza esenco en akvon kaj banis min.

MARKO

1. Speciala signo, metita sur io kaj servanta por rekonigi kaj distingigi ĝin:
  • Vi rekonos mian libron, cxar gxi havas markon.
  • Mi markis viajn erarojn per krajono.
  • Tiu ĉi papermono estas falsita, ĉar ĝi ne havas akvomarkon.
  • Niaj ŝafoj estas brulmarkitaj, por ke ni povu ilin rekoni.
  • La organizo produktis multajn belajn glumarkojn.
  • Sekvu la gvidmarkojn (signojn ĉe vojo) por ne perdiĝi.
2. Originala desegnaĵo, kombino de literoj, nombroj kaj aliaj, kiu ebligas distingi la varojn de unu fabriko disde tiuj de la aliaj:
  • Mi rekomendas ĉi tiun markon de kafo.
  • Kiu estas la marko de via aŭto?
  • Tio estas bonkvalita, markhava brakhorlogxo.
  • Ĉu oni jam normomarkis la varojn (markis sur aĵoj la fabrikmarkon, certigantan la bonkvaliton de la fabrikaĵo)?
3. Objekto, havanta distingan signon kaj servanta por akiri ion:
  • Por povi uzi publikan telefonbudon vi devas havi telefonmarkon.
  • Surgluu poŝtmarkon sur la koverton kaj sendu la leteron.

TIRANO

1. En Helenio, homo, kiu uzurpis la absolutan regpovon en iu civito, kaj kies aŭtoritato posedis nenian religian karakteron:
  • Dionizo estis tirano.
  • Li regis tirane.
2. Regnestro, kies povo estas senlima kaj ĝenerale kruela:
  • Oni malamas la tiranojn.
  • Li havis tiranan povon.
  • Li tiranis tutan landon.
3. Ordonema kaj senindulga mastro:
  • Mia estro estas vera tirano!
  • Sklavo kun forta mano estas plej granda tirano.
  • Lia tiraneco transiris la limojn.

PREZO

Vendovaloro de objekto:

La prezo de tiu ĉi robo estas cent eŭroj.
Ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo.
Eble ni unue rigardu la prezaron (tabelon de varoj kun prezoj).
Tiu ĉi vino estas prez(o)inda, ĉar ĝi estas markhava.
La bildon li volis ĉiapreze akiri.
Ŝi estas senpreza (ne havas pageblan prezon; senlime valora)!
Tiu aŭto estas altapreza.
Kiel alta estas la veturprezo gxis via urbo?

martes, 20 de noviembre de 2007

IMPOSTO

Deviga kontribuo de civitanoj al la ĝeneralaj bezonoj de ŝtato, urbo kaj tiel plu:
  • Mi devas pagi impostojn pri la aŭto.
  • Ĉiuj aĉetantoj pagas nerektajn impostojn - impostojn, enkalkulitajn en la prezoj de varoj.
  • Oni impostas vinon.
  • Ŝi ne estas impostebla, ĉar ŝi nenie laboras.
  • Li provis imposteviti, ĉar li tute ne volis pagi impostojn.
  • Ĉu tiu ĉi varo estas senimposta?
  • Mi ne komprenas, kial oni superimpostis ĝin (metis kroman imposton).
  • Ni veturigis la varojn al alia lando kaj devis pagi limimposton.
  • Vi devas pagi pontimposton por povi trapasi ĉi tiun ponton.
  • Li jam estas plenkreska kaj devas pagi sangimposton (li devas militservi).

DIETO

Nutromaniero, obeanta difinitan regularon:
  • Li komencis multe sportumi kaj pro tio observas laktan dieton.
  • Ŝi neniam frandemas, ĉar ŝi dietas.
  • Diet(ik)isto helpis min elekti plej taŭgan dieton.
  • Ankaŭ dietuloj povos ĝui nian feston, ĉar ĉi tie estos multe da fruktoj.

TAJLORO

Metiisto, kiu tajlas kaj kudras vestojn:
  • En nia fabriko laboras nur la plej bonaj tajloroj.
  • Ĉiu tajloro havas sian tranĉmanieron.
  • La patro sidis ĉe sia tajlora tablo kaj ion tajloris.
  • Li tajloris al mi belegan jakon.
  • Kiam mi estis malgranda, mi volis iĝi tajlorino.
  • La kostumojn por ĉi tiu spektaklo faris nia teatrotajloro.

MODELO

1. Objekto, farita por esti imitata:
  • Unue mi pretigis la modelon de la statuo per argilo.
  • Ni modelis statueton.
  • Mia frato kolektas etmodelojn de aŭtoj.
  • La tajloro preparis modelfoliojn / papermodelojn kaj uzis ilin por kudri pantalonon.
2. Persono, kiu pozas antaŭ artisto por esti desegne, pentre, skulpte kaj simile prezentata:
  • Jam venis modelo, kiun mi intencas pentri.
3. Homo, kiu surmetas altmodajn vestojn, por prezenti ilin al la klientoj:
  • La modeloj prezentis la plej novan kolekton de vestoj.
  • Epoko de tro maldikaj modelinoj po iomete pasas.
  • Li estas tre fama modelisto - homo, kiu desegnas la modelojn de laŭmodaj vestoj.
4. Io aŭ iu imitinda pro sia perfekteco:
  • Tiu vesto estas modelo de bongusto.
  • Lia konduto estas modela (inda servi kiel modelo).

SVELTA

Harmonie aŭ elegante maldika:
  • Tie estis multaj belaj, sveltaj knabinoj, kun kiuj mi volis konatiĝi.
  • Tiu modelino iĝis fama pro sia svelteco.
  • Mi devas observi sveltigan dieton.
  • La viro estis malsvelta kaj forte konstruita.

PACO

1.Stato de regno, nacio aŭ alia homgrupo, kiu ne estas militanta kontraŭ alia:
  • Li donis pacon al nia lando.
  • Tio estas la sola rimedo por pacigi la landojn.
  • Kie minaco, tie malpaco.
  • Pro limoj kaj baroj malpacas najbaroj.
2. Stato de anaro (nacio, gento, familio, societo kaj simile), inter kies anoj ekzistas nenia malakordo aŭ malkonsento:
  • Ili vivas inter si en paco.
  • Geedzoj en paco vivas en reĝa palaco.
  • Paca silento, ke ne blovas eĉ vento.
  • Mi jam paciĝis kun mia amiko.
  • Juĝo komencita paciĝon ne malhelpas.
  • Li havas tre (mal)paceman karakteron.
  • Malsaĝulo malpacigis kaj dek saĝuloj repacigi ne povas.
  • Malpaculon ĉiu batas.
3. Stato de psiko, kiu ne estas maltrankviligata de zorgoj, timoj kaj simile:
  • Paco estis sur la vizagxo de la mortinto.
  • Paco al lia cindro (la mortinto ripozu trankvile)!
  • Estis trankvile kaj pace tie.
  • Mi ne povas paciĝi kun tia ideo!

TRONO

1. Ceremonia seĝo de reĝo aŭ alia suvereno, ordinare ornamita kaj altigita:
  • La reĝo sidis sur sia trono.
  • Ne atingos krio ĝis la trono de Dio.
2. La reĝa aŭ suverena povo:
  • Li perdis sian tronon.
  • Dio tronas en la ĉielo.
  • La angla revolucio detronigis Karolon la 1an.
  • Oni volis surtronigi tute alian homon.

UZURPI

Senrajte proprigi al si bienon, povon aŭ titolon:
  • Li uzurpis la tronon.
  • Homoj protestas kontraŭ uzurpado de iliaj rajtoj.
  • Lia uzurpatora agado elvokis protestojn.

domingo, 18 de noviembre de 2007

STELO

1. Memlumanta astro, kiu, escepte de Suno, pro malproksimegeco nudokule aperas kiel hela punkto sen mezurebla diametro:
  • Ĉi-nokte ni observos la stelojn.
  • Estis malvarma, sed stelluma / stelplena nokto.
  • Ni ekvidis falantan falstelon kaj pripensis la dezirojn.
  • Ĉu vi vidas tiun belegan ĉefstelon - la plej helan stelon en la ĉielo?
  • Ektagiĝos kaj la matenstelo ekleviĝos.
  • Eknoktiĝos kaj la vesperstelo ekleviĝos.
2. Astro, rigardata kiel influanta la sorton de homo:
  • Li estas naskita sub favora stelo.
  • Jen vi vidas la stelaron de Leono.
3. Tiaforma prezentaĵo, per kiu antikva artotradicio simbolas astron:
  • Sur la pinto de la Kristnaska arbo brilis stelo.
4. Insigno kun proksimume tia formo:
  • Verda stelo estas simbolo de Esperanto.
5. La ĉefa aktor(in)o en baleto, trupo, filmo kaj simile:
  • Li iĝis stelo kaj forgesis siajn amikojn.
  • Multaj steluloj kaj stelulinoj venis al la festo.

POLVO

1. Aro da subtilaj liberaj eretoj de substanco, facile disiĝantaj:
  • La vento ĵetis al mi polvon da akvo.
  • Mi havas alergion kontraŭ florpolvo.
  • Polveto el pudro falis sur mian blankan robon.
2. Tiaj eretoj el tero aŭ alia substanco al ĝi miksita, kuŝantaj sur la grundo aŭ levataj de la vento:
  • La ĉaro ekveturis kaj leviĝis nubo da polvo.
  • Ĵeti polvon en la okulojn.
  • Ĉio estas por li kiel polvero sur la tero.
  • Kara, senpolvigu viajn ŝuojn.
3. Tiaj eretoj, kiuj kolektiĝas kun malpuraĵoj en la domoj:
  • Mi nun viŝas la polvon de sur la mebloj.
  • La frato purigas la tapiŝon per polvosuĉilo.
  • La breto estas polv(oplen)a, mi devas ĝin purigi.
4. Restaĵoj de homa korpo:
  • Nur polvo restis de li!
  • Lia korpo dispolviĝis, sed memoro pri li restos por ĉiam.

FUNDAMENTO

1. Masonaĵo, starigita en la tero por servi kiel bazo al konstruo:
  • La domo ankoraŭ ne estas konstruita - estas nur fundamento.
  • Detruita ĝis la fundo de l' fundamento.
  • Ĉiuj ĉeestantoj metis fundamentajn ŝtonojn.
  • La konstruaĵo estas bone fundamentita.
2. Esenca elemento, sur kiu apogiĝas la cetero:
  • Tradicio kaj interkonsento estas la fundamentoj de ĉiu lingvo.
  • Verŝajne ĉiu esperantisto scias pri la netuŝebleco de la Fundamento.
  • Tion oni devas fundamente esplori.
  • Fundamentistoj severe obeas kaj defendas la Fundamenton.
  • Viaj proponoj estas senfundamentaj kaj ni ne povas ilin akcepti.

KLINI

1. Meti en tian pozicion, ke unu fino aŭ parto estas malpli alta ol la alia (se paroli pri rigida objekto):
  • Klinu la kruĉon kaj trinku!
  • Ili penis deklini nin de nia vojo, sed malsukcesis.
  • Se vi sekvos nin, vi ne forkliniĝos de la vojo.
  • Mi sendekliniĝe iros al la elektita celo.
2. Kurbigi, fleksi al malsupro (se paroli pri malrigida objekto):
  • La neĝo klinis la branĉojn de la arboj al la tero.
  • Sur arbon kliniĝintan saltas la kaproj.
3. Oblikvigi parton de sia korpo:
  • Li salute klinis la kapon.
  • Ŝi salutis min per klino de la kapo.
  • Mi alklinis mian orelon al ŝi, por ke ŝi povu diri al mi ion.
  • Li elkliniĝis super la balkonon.
4. Emigi, inklinigi:
  • La reĝino ĉiamaniere provis klini la animon de la reĝo al pardonemo.
  • Ŝi estis bona knabino, sed subite dekliniĝis de la bona konduto.
  • Mi esperas, ke vi pardonos ĉiujn miajn dekliniĝojn.
5. Cedigi:
  • Mi devas klini min antaŭ la cirkonstancoj.
  • Plena sako ĉiun mastron al vi klinos.

KLERA

Kapabla, per ĝusta uzado de akiritaj scioj, klare juĝi kaj bone taksi la aferojn:
  • Li estas ne nur klera, sed ankaŭ tre bona homo.
  • Sciencon oni ne mendas, klerecon oni ne vendas.
  • Tiu instruisto klerigas nin pri matematiko.
  • Mi multe laboris por mia kleriĝo.
  • Ŝi ne volas amikiĝi kun malkleruloj (senkleruloj).

INTIMA

1. Ekzistanta tute interne, ne aperanta ekstere; nepublika:
  • Al neniu mi rakontas pri miaj intimaj sentoj.
  • Mia vivo estas intimaĵo.
  • La afero estas intime konata.
2. Karakterizata de profunde komunaj sentoj kaj plena konfido kaj senĝeneco:
  • Niaj interrilatoj estas intimaj.
  • Pli bona amiko intima, ol parenco malproksima.
  • Ili vivas en intimeco.
  • Amiko - intimulo.

LOKALIZI

Determini la ĝustan lokon, kie io estas aŭ estis lokita:
  • Ni lokalizis iun aviadilon.
  • Oni devas lokalizi la fonton de epidemio.
  • Eĥolokalizo helpas al delfenoj orientiĝi kaj trovi nutraĵojn.

viernes, 9 de noviembre de 2007

TAKSI

1. Fari al si opinion pri la pli-malpli granda ŝatindeco de persono:
  • Mi neniam taksas homojn laŭ ilia aspekto.
  • Belecon taksas ne okulo, sed koro.
  • Vi malgajnis, ĉar vi subtaksis la kontraŭulon.
2. Fari al si opinion pri la valoro de ia ago, ideo kaj simile:
  • Mi esperas, ke vi alte taksos la gravecon de ĉi tiu problemo.
  • Malplaĉas nenio, se taksas pasio.
  • Ne trotaksu liajn sentojn.
3. Sen la helpo de sciencaj procedoj, difini la kvantan, monan kaj tiel plu valoron de objekto:
  • Oni taksas je mil la nombron de la mortintoj.
  • Ni petos de spertulo la taksadon de nia domo, kiun ni intencas vendi.
  • Asekura taksisto mistaksis la perdon.
  • Ŝi havis netakseblan kolekton da diversaj belaĵoj.
4. Oficiale difini la maksimuman vendoprezon de varo aŭ servo:
  • La registaro taksis la ĉefajn nutrovarojn.
5. Meti specialan imposton super iu varo aŭ iu servo:
  • La benzino ofte estas taksata tre alte.
  • Ni lasis la aŭton en sentaksa parkejo de aŭtoj.

BRILI

1. Eligi vive helan lumon:
  • Hodiaŭ estas tre bela tago: la suno brilas, kantas la birdoj...
  • Brilo de fajro donis iom da lumo.
  • La lampo briligas la korton.
  • La steloj rebrilas en la lago.
  • La steloj trembrilis en la silenta nokto.
2. Resendi vive helan lumon:
  • Neĝo bele brilis.
  • Ne ĉio utilas, kio brilas.
  • Ne ĉio brilanta estas diamanto.
  • Ŝiaj okuloj ekbrilis, kiam ŝi ekaŭdis la novaĵon.
3. Altiri la atenton per sia eleganteco, lukso aŭ sprito:
  • Mi devas konfesi, ke mia sano jam ne brilas.
  • La festo estis tre brila.
  • Vi aspektas brile!

IMAGI

1. Ree prezenti al si en la menso antaŭe viditajn bildojn, antaŭe perceptitajn sensaĵojn aŭ antaŭe spertitajn sentojn tiel intense, ke ni kredas ilin vidi, percepti aŭ senti:
  • Imagu, kiel mi surpriziĝis, kiam ili ĉiuj venis gratuli min!
  • La sufero estis apenaŭ imagebla.
  • Ilia domo estas neimageble bela.
2. Krei bildojn aŭ scenojn ne ekzistantajn en realo, kombinante elementojn tiritajn el la memoro:
  • Mi imagis alian finon por la filmo.
  • Tio estas nur imagita rakonto.
  • Tiu historio estas bazita nur sur imagaĵoj.
  • Li estas tre imagema verkisto - li havas tre bonan imagon.

REVI

1. Imagi tion, kion oni forte deziras:
  • Mi revas pri bela edzino.
  • Kiu aŭskultas, kie li ne devas, tiu aŭdas, kion li ne revas.
  • Mi esperas, ke miaj revoj realiĝos.
  • Ŝia reva rigardo montris, ke nun ŝi pensas pri io bela.
  • Li estas revema romantikulo.
  • Ekstere aŭdiĝis milda, reviga melodio.
  • La filmo iom senrevigis min.
  • Mi elreviĝis pri la kongreso.
2. Imagi, ke oni akiris staton, kiun oni forte deziras:
  • Mi ĉiam revis fariĝi instruisto.
  • Bona kaporalo revas esti generalo.
  • Ĉesu esti revulo kaj komencu agi!

MILITO

Batali per armiloj kontraŭ fremd-landaj armeoj aŭ kontraŭ samnacia malamika partio:
  • Tiuj du landoj denove komencis militi unu kontraŭ la alia.
  • Du militas - tria profitas.
  • Unu soldato militon ne faras.
  • Ĉi-monate komenciĝis militaj preparadoj.
  • Ili volas milite pligrandigi sian teritorion.
  • La militestro estis murdita.
  • Militistojn nenio timigis, ili restis en siaj lokoj.
  • Vi ne sukcesos almiliti mian simpation.
  • Ni spertis du mondmilitojn.

jueves, 8 de noviembre de 2007

SULKO

1. Longforma rekta foso, farita en la teron:
  • La plugilo tranĉas longajn sulkojn.
  • Venteto sulkigis la akvon.
  • La plejmulto treniĝas en la vojsulkoj de malnovaj kutimoj.
2. Profunda nekonstanta falto:
  • Kiam ŝi ridetas, sur ŝiaj vangoj aperas sulkoj.
  • Liaj brovoj malsulkiĝis.
  • La ŝipo trasulkas la maron.
3. Profunda fendo, trovebla en iuj organoj:
  • Cerbo havas multajn sulkojn.
  • La manplatoj de avino estas jam sulkiĝintaj.

FALTO

Haŭtsulketo ĉe la frunto, vizaĝo aŭ interno de la manoj, ordinare kaŭzita de la aĝo:
  • Ŝi estas juna kaj pro tio ne havas faltojn.
  • La haŭto sub liaj okuloj pendas falte.
  • Maljuneco faltis ŝian belan vizaĝon.
  • Vi aspektas tre bone malgraŭ la faltiĝinta frunto.
  • La ĥirurgoj senfaltigis ŝian vizaĝon.

RIDI

1. Montri subitan gajecon per karakteriza streĉo de la buŝo kaj faltiĝo de la vizaĝo, ofte akompanataj de ĝoja voĉbruo:
  • Mi tiom ridis, ke la ventro jam doloras.
  • Plej bone ridas, kiu laste ridas.
  • Rido matene - ploro vespere.
  • Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas.
  • Ni ridegis pri la ŝercoj de komikisto - ili tre ridigas homojn.
2. Montri agrablan, feliĉan aŭ bonvenigan aspekton:
  • Antaŭ niaj okuloj aperis ridanta pejzaĝo.
  • Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas.
  • Bela mateno ridetas al ni.
  • Sur ŝia vizaĝo mi ekvidis rideton.
3. Moke esprimi sian malŝaton:
  • Li ridis, kiam mi malsukcesis.
  • Ridas blindulo pri lamulo.
  • Sen povo kolero estas ridinda afero.
  • Ĉu tiuj aĉuloj denove vin mokridis?!

MEZURI

Taksi kaj difini la grandecon de io, komparante ĝin kun unu samspeca grando, elektita kiel unuo:
  • Ni mezuris la longon kaj la larĝon de la ĉambro.
  • Dek fojojn mezuru, unu fojon detranĉu.
  • Por ĉiu plezuro devas esti mezuro.
  • La nombro de esperantistoj ne estas mezurebla.
  • Ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo.
  • Ĉiu mezuras aliajn laŭ sia mezurilo.
  • La tajloro almezuris la robon al mi.
  • La ŝuoj estis por mi laŭmezuraj.
  • Antaŭ ni aperis nemezurebla, belega maro.
  • Tiam li komencis senmezure drinki.
  • Amo supermezura ne estas plezura.
  • Mi invitis la termezuriston por ke li termezuru mian herbejon.

miércoles, 7 de noviembre de 2007

BUKEDO

1. Kunligaĵo de deŝiritaj floroj:
  • Mi ricevis belegan bukedon el rozoj.
  • Aranĝi bukedon estas arto, kiun oni zorge lernas.
2. Aro da belaĵoj:
  • Tie estis bukedo da belegaj virinoj.
3. La tuto de diversaj agrablaj odoroj, kiun vino eligas pro kontakto kun oksigeno:
  • Ni ĉiuj ĝuis bukedon de la vino.
  • La vino estis bonbukeda.

KANAJLO

Homo, senhonora, malnoble kondutanta:
  • Mi ne komprenas, kiel vi iĝis kanajlo, se viaj gepatroj estis tiom bonaj homoj.
  • Mi admiras la lertecon de mia kanajla edzino!
  • Ili ĉiuj estis kanajle aspektantaj uloj.
  • Vi estos punita pro ĉiuj viaj kanajlaĵoj!
  • Nur kanajlaro partoprenis ĝin.

DUŜO

Ŝprucigo de akvo sur la korpon, ekstere aŭ interne, por lavado aŭ kuracado:
  • Mi iras preni duŝon.
  • Li duŝas sin.
  • Nia duŝejo nun estas riparata, do ni devas iri al la najbaroj.
  • La duŝilo estas sufiĉe granda kaj oportuna.

EMFAZO

Pli forta prononcado de la parolo; insista pligrandigo, afekta aŭ ne, en la tono kaj esprimmaniero:
  • Ŝi deklaris kun emfazo, ke ŝi estas lia edzino.
  • La stilon de Edmond Privat karakterizas bela harmonio de bonsoneco kaj emfaza vortordo.
  • Li emfaze diris: "Tio estas mia posedaĵo".
  • La instruisto emfazis ĉiujn gravajn vortojn

RABATO

Malaltigo de prezo, donata de ricevonto de pago al pagonto:
  • Mi aĉetis tiujn ĉi ŝuojn kun granda rabato.
  • Mi povas rabati nur kvin eŭrojn.
  • Ŝi vendis al mi rabate malnovajn kajerojn de la revuo.
  • Oni povas trovi multajn rabataĵojn en la butiko.
  • La plej novajn vestojn oni povas aĉeti nur senrabate.

lunes, 5 de noviembre de 2007

NUDA

1. Surhavanta nenian veston:
Oni duŝas sin nudaj.
Estis vintro, sed la knabino staris kun nuda kapo.
Ŝi nudigis la brakojn.
Apud la maro estis multaj nuduloj.
Ĉarmaj duonnudaj infanoj kuradis apud la rivero.

2. Ne, aŭ ne plu havanta la kutimajn sxirmojn, komfortajxojn de la vivo (mantelo, mono, havajxoj, amikoj kaj aliaj):

Li lerte manovras la kartojn: li faris min tute nuda!
Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas.

3. Ne havanta la ordinarajn kovrojn aux garnojn (io konkreta):

Tion oni povas vidi per la nuda okulo.
La arboj nudigxas, cxar jam venis auxtuno.

4. Ne akompanata de ia retoriko, klarigo, pruvo kaj simile (io abstrakta):

Jen la nudaj faktoj.
Diri al iu nudan veron.
Mi admiras la nudecon de via stilo.

LUKSO

1. Kutima uzado de rafinita kaj multekosta nutraĵo, vesto, meblaro, vivmaniero:
  • La princino estis alkutimiĝinta al lukso.
  • Luksa la vesto, sed malplena la poŝo.
  • Vivi larĝe kaj lukse.
  • Ili havas tre multe da luksaĵoj!
  • Mia ĉambro estas neluksa, sed komforta.
  • Ni estis malriĉaj kaj mi devis dormi en malluksa lito.
2. Ekstera, vivoriĉa brileco:
  • La tuta lukso de la arbaro videblas de ĉi tiu monto.
  • En mia korto kreskas luksaj rozoj.

LUKTI

1. Batali per la sola korpa forto, sen armiloj:
  • Ili luktis en batalo gxis la morto.
  • Luktistoj batalis en la speciale aranĝita loko - luktejo.
2. Peni, klopodi por venki malhelpon aŭ atingi malfacilan rezulton:
  • La patrino luktis kaj strebis por siaj infanoj.
  • Dum mia tuta vivo mi iradis luktante kaj strebante.
  • Lukto kontraŭ la morto estas senespera.

RABI

1. Per forto aŭ minaco forpreni ies posedaĵon:
  • Iu rabis monon de mi!
  • Morto rabis al mi la infanojn.
  • Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas.
  • Ili vivas el rabado.
  • Kiel vi povas fanfaroni pri viaj rabitaĵoj?!
  • Nia lando estas maliĉa, pro tio multaj homoj estas rabemaj ĉi tie.
  • Malriĉulo rabiston ne timas.
  • Vi forrabis mian edzinon!
  • Kelkaj aĉuloj prirabis la vojaĝanton.
2. Fari, ke iu perdu ion karan:
  • Malĝojo rabas al ŝi la feliĉon.

PROBABLA

Tia, ke por ĝia efektiviĝo ekzistas plimulto da ŝancoj (se paroli pri okazajxo):
  • La inflacio en nia lando estas probabla.
  • Ŝi alvenos probable post unu monato.
  • Ĉe manko de certeco oni devas kontentiĝi je probableco.
  • La probableco de lia vizito ĉe tia horo estas tre malgranda.

SUPOZI

1. Esti inklina pensi, manke de pruvoj certaj; akcepti ion kiel probabla, ne havante pri ĝi efektivan scion:
  • Mi supozas, ke leciono hodiaŭ ne okazos.
  • Mi havas pri tio nek scion nek supozon.
  • Supoze, ke ni havos sufiĉe da mono, ni veturos ferii al alia lando.
  • Supozeble inter ili ne estis eĉ unu, al kiu la prelego estus interesa.
  • Tio supozigas, ke la sukceso de la aranĝo estos granda.
2. Preni kiel hipotezon:
  • Supozu, ke vi estus juĝanto, do kion vi decidus?
  • Ŝia morto estas supozebla.

TORTURO

1. Kruela turmento, uzata aŭ por eltiri konfeson aŭ por puni:
  • Multaj konfesis nefaritajn krimojn sub premo de ekstremaj torturoj.
  • Li torturis siajn sklavojn, se ili ne obeis lin.
  • Unu el homaj rajtoj rilatas al torturado: neniu havas rajton nin turmenti aŭ torturi.
  • Torturistoj sciis multajn manierojn por torturi homojn kaj uzis diversajn torturilojn por tio.

2. Kruela turmento, fizika aŭ morala:
  • Finfine post pluraj jaroj da torturo komencigxis pli bona vivo.

viernes, 2 de noviembre de 2007

PINTO

1. Akuta kaj pika ekstremo:
Mi pikis mian fingron per la pinto de kudrilo.
La tranĉilo estas pinta.
Li pintigas la krajonon, ĉar ĝi estas senpinta.

2. Maldika ekstremo de objekto, pli kaj pli mallarĝiĝanta al la supro:
La pinto de la monto estas blanka pro la neĝo.
La afero ne staras sur pinto de ponto.
La turoj pintas al la ĉielo.
Unu el la simboloj de Esperanto estas kvinpinta verda stelo.
La panpinton lasu al mi!

3. Ekstremo de korpoparto:
Mi havas tiun vorton sur la pinto de la lango.
Li vidas nur ĝis la pinto de sia nazo.
Ŝi dancis piedpinte.

BREZI

Kuiri per milda fajro, sen elvaporiĝo, por ke la kuiraĵo konservu ĉiujn siajn sukojn kaj bruniĝu:
  • Mi preferas brezi ol friti, ĉar la manĝaĵo ne iĝas tiom grasa.
  • Hodiaŭ ni manĝos brezitan bovaĵon kun verdaj fazeoloj.
  • Mi tre ŝatas la brezaĵon, kiun preparas mia avino.
  • Metu legomojn kaj spicon en la brezujon.

HOKO

1. Kurbigita pinta metalpeco, per kiu oni ion altiras:
Kurbiĝu hoko laŭ postuloj de l' loko.
En Esperanto estas unu litero kun hoketo - ŭ.

2. Kurba metala aŭ alispeca peco, sur kiu oni ion pendigas:
Mi pendigis mian jakon sur la (vest)hoko.

3. Kurbigita akrapinta metalpeco, fiksita ĉe la fino de fadeno kaj provizita per logaĵo, por kapti fiŝojn:
Ĉi tiu (fiŝ)hoko estas tro malgranda por tiaj grandegaj fiŝoj.
Fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras.
Hodiaŭ ni veturas fiŝhoki - ĉasi fiŝojn per hokfadeno.
La fiŝo estas hokita.

4. Elstara metalpeco, fiksita ĉe pordo- aŭ fenestro-kadro, ĉirkaŭ kiu turniĝas ingo fiksita ĉe la pordo- aŭ fenestro-klapo:
La pordoj turniĝas sur siaj (pord)hokoj.