1. Fortranĉi (lanon, harojn, herbojn kaj simile) per tondilo:
- Mi ne povas kredi, ke vi tondis la harojn!
- Antaŭ la festo mi iros al la tondisto.
- Li uzas tondomaŝinon por tondi siajn harojn.
- Ŝi detondis siajn harojn kaj forĵetis ilin.
2. Senigi je haroj, lano kaj simile, uzante tondilon:
- Patro tondas la heĝon.
- Oni tondas ŝafinojn, tremas la ŝafoj.
- Por ŝafo tondita Dio venton moderigas.
- La periodo de tondado de la ŝafoj jam komenciĝis.
- Tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas.
- Ŝi eltondis sian artikolon el la revuo por memoro.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario