1. Regule labori por iu, plenumante pli-malpli difinitajn taskojn laŭ ties ordonoj:
- Vi servis en mia domo dum multaj jaroj.
- Al du sinjoroj samtempe oni servi ne povas.
- Mi bezonas homon por servado en la ĉambroj.
- Se la gasto estas amata, eĉ lia servanto ne restas malsata.
- Hodiaŭ estas libera tago por la servistaro.
- Ni iras al memserva restoracio.
- Mi estas preta servi vin, se bezonatos.
- Servo ne petita ne estas merita.
- Akvo kaj pano servas al sano.
- Oni volis servigi Esperanton al la paco.
- La libroservo ofertas librojn, vortarojn kaj aliajn utilaĵojn.
- Kio servas por ĉio, taŭgas por nenio.
- La paĝoj de tiu ĉi paĝaro troviĝas en tre bona servilo.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario