sábado, 4 de mayo de 2013

KONFIDI (Confiar)



1. Fidi: / Confiar en:
·   Mi konfidas al viaj promesoj. /Yo confío en vuestras promesas.
·   Kiu ne konfidas, tiu ne bedaŭras. /Quien no confía, no tiene que lamentar.
·   Tro da konfido kondukas al perfido. /Demasiada confianza conduce a la traición.
·   La hundo konfide proksimiĝis al mi. /El perro se acercó a mí confiadamente.
·   Malkonfido kontraŭ ili ege kreskis post tiu okazaĵo. /La desconfianza contra ellos creció mucho después de ese suceso.
2. Plenkrede transdoni ion al ies fidela prizorgo: /Transferir algo, con total confianza, al cuidado fiel de alguien:
·   Ili konfidis sian infanon al mi. /Ellos me confiaron a su hijo.
·   Vi ne ŝajnas esti konfidiga kaj eble pro tio oni ne konfidas al vi tiun postenon. /Tú no pareces ser confiable, tal vez por eso no se confía ese puesto para ti.
3. Lasi al ies diskreteco ion sekrete gardindan: /Dejar a la discresión del alquien algo guardado secretamente:
·   Ŝi konfidis sian sekreton al mi. /Ella me confió su secreto.
·   Li estas komunikema kaj konfidema homo. /Él es un hombre comunicativo y confiable.

DUNGI (Contratar, emplear, dar empleo)



  Interkonsenti kun laborist(in)o, servist(in)o aŭ oficist(in)o, por havigi al si ties servadon laŭ difinita salajro: /Acordar con un trabajador o trabajadora, sirviente o sirvienta u oficinista, para disponer de su servicio, conforme a un salario definido:
·   Ambaŭ gepatroj de la bebo laboras kaj pro tio ili dungis vartistinon. /Ambos padres del bebé trabajan, por eso contrataron una niñera.
·   En tiu nova kompanio ĵus komenciĝis dungado de novaj laboristoj. /En esa nueva compañía acaba de comenzar la contratación de nuevos trabajadores.
·   Ŝi ne konsentis dungigi sin (ne akceptis nian dungadon) pro eblo loĝi ĉe ni. /Ella no aceptó emplearse (no aceptó nuestra oferta de empleo) por la posibilidad de vivir con nosotros.
·   Nia nova dunganto certigis nin, ke ĉiuj liaj dungitoj estas asekuritaj kontraŭ akcidentoj. /Nuestro nuevo empleador nos aseguró que todos sus empleados están asegurados contra accidentes.
·   La dungatoj devas subskribi laborkontrakton. /Los contratados deben suscribir un contrato de trabajo.
·   Mi maldungis vin pro malhonesteco. /Te despedí por una falta de honestidad.
·   Ni ricevis maldungan monon pro la maldungo. /Nosotros recibimos dinero de finiquito por el despido.
·   Senlaboreco pro manko de dungado nomiĝas sendungado. /La cesantía por falta de contrato se llama desempleo.

miércoles, 1 de mayo de 2013

MIZERO (Miseria)

Stato, inda je kompato pro ekstrema malriĉeco aŭ malfeliĉo: /Estado digno de compasión, por extrema pobreza o infelicidad:
  • Mi ŝparas monon, ĉar mi timas iam enfali en mizeron. /Yo ahorro dinero, porque temo caer en la miseria alguna vez.
  • Fremda mizero ne estas sufero. /La miseria ajena no es sufrimiento.
  • Ne insultu mizeran, ne moku malliberan. /No insultes al miserable, no te mofes del privado de libertad.
  • Vivu mizere, sed vivu libere! / ¡Vive miserablemente, pero vive libre!
  • Kiam sako mizeras, amo malaperas. /Cuando el bolsillo es miserable, el amor desaparece.
  • Ŝi estas tre saĝa kaj pro tio ĉiam trovos iun laboron kaj ne mizeriĝos. /Ella es muy juiciosa, por eso siempre encontrará trabajo y no será pobre.
  • Konsoliĝas mizerulo, se li estas ne sola. / Se consuela el miserable si no está solo.
  • Mizerulo! Li havas nenion por manĝi! / ¡Miserable! ¡Él no tiene nada que comer!

ŜPARI (Ahorrar, economizar; escatimar)

Ne uzi, ne elspezi kaj sekve: /No usar, no gastar, por lo tanto:
1. Kolekti provizon da io, precipe da mono, danke al modera uzo aŭ elspezo: /Coleccionar una provisión de algo, principalmente de dinero, gracias al uso o gasto moderado:
  •  Li tre ŝparas monon - li estas (tro)ŝparema. /Él ahorra mucho dinero - él es ahorrativo.
  • Ŝparu kiam bone, vi havos kiam bezone. /Economiza cuando estás bien - tendrás cuando se necesite.
  • Vivi de ŝparita kaso. /Vivir de la caja de ahorro.
  •  Mia mono kuŝas en la ŝpara banko. /Mi dinero yace en el banco de ahorro.
  • Ĉi tiu mono estas mia tuta ŝparaĵo. /Este dinero es todo mi ahorro.
  • Patroj avaras, infanoj malŝparas. /Padres avaros, hijos gastadores. 
  • Malŝparulo ĝuas nelonge, avarulo neniam. /El derrochador no disfruta mucho tiempo, el avaro, nunca. 
2. Konservi, uzante malmulte, modere aŭ singarde: /Conservar usando poco, o cautelosamente:
  • Homoj ne ŝparis al li laŭdojn. /La gente no te escatimó elogios. 
  • Vortojn ŝparu, agojn faru. /Ahorra palabras, ejecuta acciones. 
3. Ne trudi al iu ion penigan, ĉagrenan: /No imponer a alguien algo penoso, enojoso:
  •  La aŭto ŝparas al mi tempon. /El auto me economiza tiempo.
  • Vi ŝparigis (evitigis) al mi larmojn. /Tú me haces ahorrar (evitar) lágrimas.

lunes, 29 de abril de 2013

INCENDIO (Incendio)



Brulo, kiu atakas konstruaĵon, arbaron ks: /Quemazón, que ataca a una construcción, bosque, etc.:
·   Ĉiuj helpis estingi grandegan incendion en la arbaro. /Todos ayudaron a extinguir el gigantesco incendio del bosque.
·   Fajrestingistoj pensas, ke cindro incendiis (estigis incendion). /Los bomberos piensan que una ceniza ardió (provocó un incendio)
·   Riparado de incendiaj difektoj kostos multe da mono. /La reparación de los daños incendiados costará mucho dinero.