sábado, 31 de marzo de 2012

REKLAMO (Reclamo)

Alvoko al la publiko per ĉiuspecaj rimedoj por laŭdi kaj rekomendi komercaĵon, entreprenon aŭ ian aferon: /Llamar al público mediante todo tipo de medios para elogiar y recomendar una mercadería, empresa o algún asunto:
  • Tiu sensacio estis bona reklamo por la famuloj. /Esa sensación era una buena publicidad para los famosos.
  • Ĉe ni estas malpermesite reklami cigaredojn en televido. /En nuestro país está prohibido hacer anuncios de cigarrillos en la televisión.
  • Ŝi evitas aĉeti reklamatajn aĵojn. /Ella evita comprar cosas publicitadas.
  • La tuta muro estis kovrita per reklamaj ŝildoj. /Todo el muro estaba cubierto de rótulos de publicidad.
  • Reklamado en tiua gazeto multege kostas. /La publicidad en esa revista cuesta muchísimo.
  • Mi ofte ricevas diversajn reklamilojn. /Frecuentemente recibo diversos instrumentos de publicidad.
  • Tio estas pufreklamo! Mi provis ĉi tiun aĵon, sed ĝi ne estas tiel bona, kiel oni diras. /¡Ese reclamucho! Yo probé esta cosa, pero no es tan buena como se dice.

PAŜTI (Apacentar)

1. Konduki brutojn sur kampo, por ke ili mangu herbon: /Conducir las reses al campo, para que se alimenten de hierba:
  • Kie li paŝtas la bovinojn? /¿Dónde él apacenta al ganado?
  • Tiuj ŝafoj estas lia paŝtataro. /Esos corderos son su rebaño.
  • Sur tiuj kampoj paŝtiĝas (=paŝtas sin) grandaj brutaroj. /En aquellos campos se apacenta ganado grande.
  • Li volas fariĝi ŝaf-paŝtisto. /Él quiere hacerse pastor de corderos.
  • Tiu paŝtejo jam ne plu taŭgas por paŝti tie bestojn. /Ese pastizal ya no es más apto para apacentar animales allí.
2. Prizorgi kaj gvidi: /Cuidar y guiar:
  • Li paŝtas la popolon jam multajn jarojn. /Él apacenta al pueblo ya muchos años.
  • Ĝoju, paŝtanto kaj paŝtatoj! /¡Alégrense, los que pastan y los pastados!
  • Necesas mortigi la paŝtiston kaj la ŝafoj diskuros mem. /Se necesita matar al pastor, y los corderos se dispersarán ellos mismos.

REKOMENDI (Recomendar, certificar una carta)

1. Prezenti en taŭga maniero ion aŭ iun, por altiri al tio aŭ tiu ies ŝaton, favoron, prizorgon: /Presentar algo o a alguien de manera adecuada, para atraer a eso o a ese su gusto, favor, cuidado:
  • Mi rekomendas mendi ĉi tiun manĝaĵon, ĝi estas tre bongusta. /Recomiendo encargar esta comida, es muy sabrosa.
  • Ŝi estas rekomendita por la posteno. /Ella está recomendada para el puesto.
  • Ĉu mi povus ricevi rekomendan leteron? /¿Podría yo recibir una carta de recomendación?
  • Ĉi tiu restoracio estas rekomendinda. /Este restaurante es digno de recomendación.
2. Insiste konsili, atentigi pri io farinda: /Aconsejar con insistencia acerca de algo digno de hacer:
  • Mi rekomendas veni al la prezentado de la filmo. /Recomiendo venir a la presentación de la película.
  • Sen mensoga rekomendo ne iros la vendo. /Sin recomendación mentirosa, la venta no irá.
  • Mi malrekomendas legi ĉi tiun libron, ĝi estas tre enua. /No recomiendo leer este libro, es muy aburridor.

viernes, 30 de marzo de 2012

REKOMPENCI (Recompensar)

1. Doni aŭ fari al iu ion bonan, por montri al tiu sian kontentecon pro farita servo aŭ bona ago: /Dar o hacer por alguien algo bueno, para mostrarle su contentamiento, por un servicio hecho o una buena acción:
  • Gepatroj rekompencis filon por la diligenta lernado. /Los padres recompensaron a su hijo por un aprendizaje diligente.
  • Dio longe paciencas, sed severe rekompencas. /Dios es paciente durante mucho tiempo, pero recompensa con severidad.
  • Via helpo estos rekompencita. /Tu ayuda será recompensada.
  • Mi havas bonan rekompencon por mia laborado. /Tengo una buena recompensa para mi trabajo.
  • Se vi savos la reĝlandon, rekompence vi ricevos la princinon. /Si salvas al rey del país, en recompensa recibirás a la princesa.
  • Multaj helpantoj ĉe lernu! senrekompence kontrolas korespondojn de lernantoj. /Muchos ayudantes de Lernu! controlan sin recompensa la correspondencia de los alumnos.
2. Esti donita al iu, kiel sekvo de bona ago aŭ servo: /Ser donado a alguien, como consecuencia de una buena acción o servicio:
  • Vi estas bona homo kaj bono vin rekompencos! /¡Eres un buen hombre y lo bueno te recompensará.
  • Tio estis rekompenca mondonaco. /Esa fue una donación de recompensa en dinero.

REMI (Remar)

Movi boaton sur akvo antaŭenpuŝante ĝin per speciala ligna ilo: /Mover un bote sobre el agua empujándola hacia adelante mediante un instrumento especial de madera:
  • Ŝi kuŝis en la boato, kiu remis al la insulo. /Ella yacía en el bote, que remaba a la isla.
  • En trankvila vetero ĉiu remas sen danĝero. /En tiempo tranquilo, cada uno rema sin peligro.
  • Remado estas la ĉefa movrimedo por ni, ĉar ni loĝas en la apartaj flankoj dela rivero. /El remado es el principal recurso de movilidad para nosotros, porque vivimos en lados apartados del río.
  • Kiel ni revenos al la bordo, se ni perdis la remilojn? /¿Cómo regresaremos a la orilla si perdimos los remos?
  • Ĉu iu el vi estas remisto? /¿Alguno de ustedes es remero?
  • Mi tre ŝatas vetremadon - konkurson inter remboatoj. /Me gustan mucho las regatas – concurso entre botes de remo.

REPREZENTI (Representar)

1. Laŭkomisie anstataŭi iun en la plenumado de ties taskoj aŭ rajtoj: /Conforme a una comisión, reemplazar a alguien en la ejecución de sus tareas o derechos:
  • Ambasadoro reprezentas sian regnon. /Un embajador representa a su nación.
  • Mi okupiĝas pri reprezentado de nia asocio kaj komunikado kun la diversaj Eŭropaj instancoj. /Me ocupo de la representa-ción de nuestra asociación y comunicación con las diversas instancias Europeas.
  • La prezidento reprezentigis sin per sia ĉefministro. /El presidente se hace representar por su primer ministro.
2. Vojaĝi kaj komerci en la nomo de iu firmo: /Viajar y comerciar en nombre de alguna firma:
  • Mi reprezentas la firmaon "Festo". /Represento a la firma “Fiesta”.
  • Mi estas kontenta pri ŝia reprezenta laboro. /Estoy contento con su trabajo de representación.
  • Li estas komerca reprezentanto de nia kompanio. /Él es representante comercial de nuestra compañía.

jueves, 29 de marzo de 2012

RESUMI (Resumir)

Koncize esprimi per malmultaj vortoj la esencon kaj precipon de tio, kio estis dirita aŭ skribita pli detale kaj longe: /Expresar concisamente, con pocas palabras, la esencia y resumen de lo que fue dicho o escrito con más detalle y extensión:
  • Mi resumis niajn ideojn kaj verkis mallongan priskribon de la projekto. /Resumí nuestras ideas y escribí una descripción del proyecto.
  • Prepariĝante por la ekzameno li uzis ne multajn librojn, sed nur resumojn. /Al prepararse para el examen, él no usó muchos libros, sino sólo resúmenes.
  • Do resume eblas diri, ke nia kunsido estis tre sukcesa. /Por lo tanto, resumidamente, es posible decir que nuestra reunión fue muy exitosa.
  • Li prenis sur min la resumadon de la raporto. /Él puso en mí el hacer el resumen del informe.
  • Mi kontrolis mian kontresumon kaj nun komprenas, kien malaperis la mono./Controlé el resumen de mi cuenta, y ahora comprendo donde desapareció el dinero.

RETO (Red)

1. Teksaĵo el ŝnuroj, fadenoj kaj simile, interplektitaj kun grandaj interspacoj: /Tejido de cuerdas, hilos y similarmente, entrelazados con grandes espacios entre ellos:
  • Mi ludis tenison kaj la pilko trafis en la reton. /Jugué tenis y la pelota dio en la red.
  • Harreto kuntenis ŝiajn belegajn harojn. /Una malla contenía sus bellísimos cabellos.
2. Tia teksaĵo de diversaj formoj kaj de pli-malpli grandaj dimensioj, uzata por kapti bestojn: /Ese tejido, de diversas formas y de dimensiones más o menos grande, usado para capturar animales:
  • La knabino kuris kaptante papiliojn per reto. /La muchacha corría capturando mariposas con una red.
  • Virina rideto pli kaptas ol reto. /Una sonrisa de mujer captura más que una red.
3. Tia teksaĵo de grandaj dimensioj, uzata por kapti fiŝojn: /Ese tejido de grandes dimensiones usado para capturar peces:
  • La fiŝoj rompis nian reton. /Los peces rompieron nuestra red.
4. Aranĝo de interkruciĝantaj linioj kun interspacoj, iel simila al tia teksaĵo: /Arreglo de líneas que se entrecruzan con espacios entre ellas, de forma similar a ese tejido:
  • Vi estas nesperta, ĉirkaŭita per reto de intrigoj. /Eres inexperto, rodeado por una red de intrigas.
  • Li enretiĝis per la vortoj de la buŝo. /Él se enredó por las palabras de la boca.
5. Sistemo de konektoj aŭ komunikiloj: /Sistema de conexiones o instrumentos de comunicación:
  • Tutmonda komputila reto nomiĝas "Interreto". /La red mundial computacional se llama “internet”.
  • Hieraŭ mi multe retumis: vizitis multajn retejojn (TTT-ejojn), sendis retleterojn (mesaĝojn per retpoŝto). /Ayer usé mucho internet: visité muchos portales, envié muchos mensajes electrónicos.
6. Aro da personoj, kiuj interligiĝas por komuna agado: /Grupo de personas que interactúan en una acción común:
  • Nia firmao disponas reton da laboristoj en la tuta lando. /Nuestra firma dispone de una red de trabajadores en todo el país.

miércoles, 28 de marzo de 2012

REVI (Soñar, fantasear )

1. Imagi tion, kion oni forte deziras: / Imaginar lo que se desea fervientemente:
  • Mi revas pri bela edzino. / Sueño con una bella esposa.
  • Kiu aŭskultas, kie li ne devas, tiu aŭdas, kion li ne revas. / Quien escucha donde  no debe, oye lo que no sueña.
  • Mi esperas, ke miaj revoj realiĝos. / Espero que mis sueños se realicen.
  • Ŝia reva rigardo montris, ke nun ŝi pensas pri io bela. / Su contemplación ensoñadora  muestra que ahora ella piensa en algo bello.
  • Li estas revema romantikulo. / Él es un romántico dado a soñar.
  • Ekstere aŭdiĝis milda, reviga melodio. / Afuera se escuchaba una suave, ensoñadora melodía.
  • La filmo iom senrevigis min. / La película me hizo soñar un poco.
  • Mi elreviĝis pri la kongreso. / Me desilusioné del congreso.
2. Imagi, ke oni akiris staton, kiun oni forte deziras: / Imaginar que se adquiere el estado que se desea fuertemente:
  • Mi ĉiam revis fariĝi instruisto. / Siempre soñé llegar a ser instructor.
  • Bona kaporalo revas esti generalo. / Un buen cabo sueña ser general.
  • Ĉesu esti revulo kaj komencu agi! /¡Deja de ser soñador y comienza a actuar!

REVIZII (Revisar)

1. Oficiale elnombri, kontrolante pri taŭgeco, legitimeco kaj simile: /Censar oficialmente, controlando sobre la aptitud, legitimidad, etc.:
  • Oni reviziis ĉiujn pasaĝerojn de la aviadilo. /Se revisó a todos los pasajeros del avión.
  • Policanoj faras revizion de ĉiu alvenanta aŭto. /Los policías hacen revisión de cada auto que viene.
2. Esplorkontroli, por malkovri eventualajn misojn kaj ilin korekti, interalie: /Controlar explorando para descubrir pérdidas y corregirlas, entre otros:
a) trarigardi prespretajn tekstojn, por malkovri kaj korekti la erarojn: /examinar textos listos para impresión, para descubrir y corregir los errores:
  • Li reviziis la tekston kaj forigis ĉiujn informojn, pri kiuj neniu devus scii. /Él revisó el texto e hizo sacar todas las informaciones sobre las que nadie debería saber.
b) reekzameni juĝitan aferon laŭ plendo de unu el partioj pri mankoj en la antaŭa proceso: /volver a examinar un asunto judicial, conforme a queja de una de las partes, acerca de carencias en el proceso anterior:
  • Juĝisto faris malĝustan decidon kaj mi petos, ke iu reviziu ĉi tiun juĝaferon. /El juez tomó una decisión injusta, y pediré que alguien revise este asunto judicial.
c) esplori la staton de maŝino, farante la necesajn alĝustigojn kaj riparojn, por ke ĝi perfekte refunkciu: /explorar el estado de una máquina, haciendo los ajustes necesarios y las reparaciones, para que vuelva a funcionar perfectamente:
  • Mia aŭto ial misfunkcias - necesas revizii ĝin. /Mi auto, por alguna causa, no funciona bien – es necesario revisarlo.
  • Ĉiujara revizio de la aviadiloj postulas multe da mono, sed ĝi estas nepra. / La revisión anual de los aviones exige mucho dinero, pero es imprescindible.
3. Modifi, por adapti al nova situacio: /Modificar, para adaptar a una nueva situación.
  • Nova estraro reviziis la statuton de la organizo. /La nueva junta directiva revisó el estatuto de la organización.

FLARI (Oler, olfatear)

1. Percepti odorojn per la nazo: /Percibir olores por la nariz:
  • Mi flaris la odoron de io brulanta. /Olfateé el olor de algo hirviendo.
  • Flaro estas unu el kvin homaj sentumoj. /El olfato es uno de los cinco sentidos de las personas.
  • Oni facile antaŭflaras novan politikan krizon. /Fácilmente se sospecha una nueva crisis política.
2. Esplori odorojn per la nazo, flaresplori, priflari: /Explorar olores por la nariz, explorar por el olfato,
  • Ŝi kuradis sur la herbejo kaj flaradis la florojn. /Ella corría sobre el herbazal y olía las flores.
  • La hundo per mallonga flarado tuj ekscias, ĉu ne estas narkotaĵoj apude. /El perro, mediante un corto olfateado, sabe in-mediatamente si hay narcóticos cercanos.
  • Ne timu, la hundo nur ĉirkaŭflaros vin. /No temas, el perro sólo olfateará a tu alrededor.
  • Li enflaris la flartabakon. /Él aspiró el rapé.

martes, 27 de marzo de 2012

REZERVI (Reservar, conservar)

1. Apartigi kaj konservi por alia tempo, por alia uzo: /Apartar y  conservar, para otro tiempo, para otro uso:
  • Mi rezervis monon por eksterordinaraj okazoj. /Reservé dinero para acontecimientos extraordinarios:
  • Al Dio servu, diablon rezervu. /Sirve a Dios, reserva el diablo.
  • Rezervoj de mono bedaŭrinde jam elĉerpiĝis. /Las reservas de dinero ya se sacaron.
2. Antaŭdifini al iu la posedon aŭ ĝuon de io per formala deklaro aŭ registro: /Definir antes a alguien la posesión o disfrute de algo, mediante una declaración formal o un registro:
  • Ĉu vi jam rezervis la ĉambron ĉe la hotelo? /¿Reservaste ya la habitación en el hotel?
  • Ĉiuj rajtoj de reprodukto estas rezervitaj. /Todos los derechos de reproducción están reservados.
  • Ni havas unu rezervan liton por eventualaj gastoj. /Tenemos una cama de reserva para invitados eventuales.
  • Kiu zorgis pri la rezervado de sidlokoj en la buso? /¿Quién se preocupó de la reserva de asientos en el bus?
  • Oni ne rajtas ĉasi bestojn en la rezervejo. /No se permite cazar animales en la reserva.
3. Provizore ne tuŝi, lasante por ia posta pridiskuto: /No tocar provisoriamente, dejando para alguna discusión posterior:
  • Ni rezervis kelkajn priparolindajn punktojn de la projekto.  /Reservamos algunos puntos del proyecto dignos de conversar.

REZIGNACIO (Resignación)

Stato de iu, kiu akceptas sen protesto tion, kio ne povas esti ŝanĝita, kaj kiu submetas sin sen plua plendo al la neeviteblaĵo: /Estado de quien acepta sin protestar lo que no se puede cambiar, y quien se somete sin queja ulterior a lo inevitable:
  • Mi akceptis ĉiujn malfeliĉojn kun rezignacio kaj kompreno. /Acepté esas tristezas con resignación y comprensión.
  • La sklavino respondis per rezignacia tono. /La esclava respondió con tono resignado.
  • Li rezignacie atendis la morton. /Resignadamente, él esperó la muerte.
  • Mi ne vidas iun rimedon, pro tio mi rezignacias. /No veo ningún recurso, por eso me resigno.

lunes, 26 de marzo de 2012

RICELI (Receptar, encubrir)

Konscie helpi ŝteliston aŭ rabiston, ricevante la ŝtelaĵojn por ilin konservi, kaŝi aŭ memprofite vendi: /Ayudar conscientemente a un ladrón o a un bandido, recibiendo los objetos robados para conservarlos, ocultarlos o venderlos para su propio provecho:
  • Li ricelas juvelojn. /Él recepta joyas.
  • Li estis punita pro ricelado. /Él fue castigado por encubrimiento.
  • En tiu domo loĝas ricelisto. /En esa casa vive un encubridor.
  • Ricelado estas tradicia okupo de nia familio. /El encubrimiento es la ocupación tradicional de nuestra familia.
  • Kiam mortis ŝia edzo, ŝi komencis riceli mem. /Cuando murió su marido, ella misma comenzó a receptar.
  • Mi ne kredas, ke li estas ricelanto. /No creo que él sea encubridor.

RIDI (Reír)

1. Montri subitan gajecon per karakteriza streĉo de la buŝo kaj faltiĝo de la vizaĝo, ofte akompanataj de ĝoja voĉbruo: / Mostrar una súbita alegría mediante un estiramiento característico de la boca y arruga del rostro, a menudo acompañado de alegres ruidos vocales.
  • Mi tiom ridis, ke la ventro jam doloras. / Me reí tanto, que ya me duele el vientre.
  • Plej bone ridas, kiu laste ridas. / El que ríe último, ríe mejor.
  • Rido matene - ploro vespere. / En la mañana risa, en la noche llanto.
  • Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas. / Evitamos a los que lloran, imitamos a los que ríen.
  • Ni ridegis pri la ŝercoj de komikisto - ili tre ridigas homojn. / Reímos de las bromas de un cómico, ellas hicieron reír mucho a la gente.
2. Montri agrablan, feliĉan aŭ bonvenigan aspekton: / Mostrar un aspecto agradable, feliz o de bienvenida:
  • Antaŭ niaj okuloj aperis ridanta pejzaĝo. / Ante nuestros ojos apareció un risueño paisaje.
  • Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas. / Bien se sienta, a quien la suerte le sonríe.
  • Bela mateno ridetas al ni. / Una bella mañana nos sonríe.
  • Sur ŝia vizaĝo mi ekvidis rideton. / En su rostro comencé a ver una sonrisa.
3. Moke esprimi sian malŝaton: / Expresar burlonamente su desprecio:
  • Li ridis, kiam mi malsukcesis. / Él se rió cuando fracasé.
  • Ridas blindulo pri lamulo. / El ciego se ríe del cojo.
  • Sen povo kolero estas ridinda afero. / Sin virtud, la cólera es un asunto digno de risa.
  • Ĉu tiuj aĉuloj denove vin mokridis?! / ¿Estos sujetos de nuevo se rieron de ti?

RIMARKI (Observar, notar, percibir)

1. Observante, distingi kaj aparte atenti: /Observando, distinguir y aparte estar atento:
  • Mi rimarkis eraron en la teksto. /Noté un error en el texto.
  • Ŝi estis apenaŭ rimarkebla inter ĉiuj belulinoj. /Apenas era posible notarla entre todas las bellas.
  • Metu rimarkilon ĉe la paĝo de libro por ne forgesi, kiun paĝon vi legis. /Pone un marcador en la página del libro, para que no olvides qué página leiste.
  • Li estas la plej rimarkinda el ĉiuj lernantoj. /Él es el más notable de todos los alumnos.
  • Vi ne sukcesos fari tion nerimarkate! /¡No tendrás éxito en dejar de observar eso!
  • La kanto nerimarkeble restis en mia menso. /El canto imposible de percibir, quedó en mi mente.
2. Diri, atentigante: /Decir, haciendo poner atención:
  • Li amike rimarkis al mi, ke mi ŝanĝu la robon, ĉar ĝi ne taŭgas al mi. /Amigablemente, él me sugirió que cambie mi vestido, porque no me viene.
  • Mi notis viajn rimarkojn pri mia laboraĵo. /Anoté tus observaciones sobre mi trabajo.
  • Pardonu, mi nur volis rimarkigi al vi tion. /Perdona, sólo quería hacerte notar eso.

domingo, 25 de marzo de 2012

RIPETI (Repetir)

Denove diri aŭ fari tion, kio estis jam dirita aŭ farita: /Hacer o decir de nuevo lo que ya está dicho o hecho:
  • Mi ne volas ripeti tion, kion mi jam diris. /No quiero repetir eso que ya dije.
  • Se amiko petas, li neniam ripetas. /Si un amigo pide, él nunca repite.
  • La historio sin ripetas. /La historia se repite.
  • Ripetata parolo pri la sama titolo. /Palabra repetida sobre el mismo título.
  • Evitu la ripeton de unu sama vorto en unu sama frazo. /Evita la repetición de una misma palabra en una misma frase.
  • Ripeta enkapigo de vortoj kaj gramatikaj reguloj estas unu el la manieroj por lerni fremdan lingvon. /Meterse en la cabeza repetidamente palabras y normas gramaticales es una de las maneras de aprender una lengua extranjera.
  • Mi ofte ripetadis al mi, ke mi sukcesos pri tio. /Con frecuencia me repetía a mi mismo, que tendría éxito sobre eso.
  • Ripetado estas plej bona lernado. /La repetición es el mejor aprendizaje.
  • La lasta frazo ripetiĝas dufoje. /La última frase se repite dos veces.
  • La sama informo ripetiĝadis en ĉiuj retpaĝoj. /La misma información se repetía en todas las páginas de la red.

RISKI (Arriesgar, exponer)

1. Elmeti ion al necerto aŭ danĝero: /Presentar algo a lo incierto o al peligro:
  • Mi ne volas riski mian vivon. /No quiero arriesgar mi vida
  • Kiu ne riskas, tiu ne havas. /Quien no arriesga, no tiene.
  • Dubo gardas kontraŭ risko. /La duda protege contra el riesgo.
  • Ne estas senriske naĝi en ĉi tiu lago. /No es seguro nadar en este lago.
2. Elmeti sin al la ebleco de bedaŭrinda okazaĵo: /Exponerse a la posibilidad de un suceso lamentable:
  • Vi riskas perdi mian konfidon. /Arriesgas perder mi confianza.
  • Vi estas (tro)riskema viro! /¡Eres un hombre muy arriesgado!
3. Kuraĝi fari ion malgraŭ la ebleco de malsukceso aŭ malbona konsekvenco: /Atreverse a hacer algo a pesar de la posibilidad de un fracaso o una mala consecuencia:
  • Mi ne volas riski preni sur min tiun taskon. /No quiero arriesgarme a tomar esa tarea.
  • La risko estas tro granda. /El riesgo es demasiado grande.
  • Ĉu vi volas partopreni en tiu riska eksperimento? /¿Quieres participar en ese experimento arriesgado?

ROLO (Rol)

1. Tio, kion devas diri aŭ fari aktoro en teatraĵo aŭ filmo: /Lo que debe decir o hacer un actor en una obra de teatro o cine:
  • Mi ankoraŭ lernas mian rolon. /Todavía estoy aprendiendo mi rol.
2. Karaktero, atribuita al aktoro en teatraĵo aŭ filmo: /Carácter atribuido al actor en teatro o cine:
  • Mi volas ludi la rolon de Hamleto! /¡Quiero representar el rol de Hamlet!
  • Vi bonege rolis! /¡Hiciste muy bien tu rol!
  • Mi tre ŝatis la rolulojn de tiu filmo. /Me gustaron  mucho los actores que hicieron los roles de esa película.
  • Bedaŭrinde, la ĉefrolulo de tiu libro mortis. /Lamentablemente quien tenía el rol principal de ese libro falleció.
3. Funkcio, agado, posteno, ĉio, kion iu estas komisiita aŭ supozata fari: /Función, acción, puesto, todo aquello para lo que alguien está comisionado o se supone que debe hacer:
  • Lia rolo estas tre ŝarĝa. /Su rol es muy pesado.
  • Rol' de virino - bona mastrino. /Rol de mujer – buena maestra.
  • La kutimo ludas gravan rolon en la vivo. /La costumbre juega un rol importante en la vida.

ROMPI (Romper)

1. Disigi subite en du aŭ plurajn pecojn alie, ol per tranĉo: /Separar súbitamente en dos o varios pedazos, de otra manera que por corte:
  • Mi rompis ĉokoladon kaj disdonis al la infanoj. /Rompí un chocolate y repartí a los niños.
  • Kiu rompis, tiu pagu. /Quien rompe, paga.
  • Ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas. /Todos los vientos atacan a un barco roto.
  • Vitro estas rompebla. /El vidrio es quebradizo.
  • Ĉi tiu taso estas rompiĝema (facilrompa). /Esta tasa se rompe fácilmente.
  • Se la arbo falis, ĉiu branĉon derompas. /Si el árbol cae, toda rama se rompe.
  • Ŝtelistoj enrompis la pordon. /Los ladrones destrozaron la puerta.
2. Perforte kaj subite deloki: /Por la fuerza y súbitamente sacar de su lugar:
  • Esperanto rompas la murojn inter la popoloj. /Esperanto rompe los muros entre los pueblos.
  • Kie maldike, tie rompiĝas. /Donde es más delgado, allí se rompe.
3. Meti en tian staton, ke ĝi ne plu povas taŭge funkcii: / Poner en esa clase de estado en que ya no se podrá funcionar apropiadamente:
  • Mi longe rompis al mi la kapon, sed mi neniel sukcesis tion kompreni. /Me rompí malamente la cabeza, pero de ningún modo he tenido éxito en comprender eso.
4. Fari, ke io ne plu havu efikon: /Hacer que algo ya no tenga más eficacia:
  • Vi rompis vian promeson, pro tio mi ne plu fidas vin. /Rompiste tu promesa, por eso ya no confiaré más en ti.
  • Por la mono pastra preĝo, por la mono romp' de leĝo. /Para el dinero rezo pastoral, para el dinero romper la ley.
  • Miaj bonaj intencoj disrompiĝis kontraŭ tia senkonfido. /Mis buenas intenciones se rompieron contra esa infidencia.
5. Ĉesigi la kontinuecon de io:/Detener la continuación de algo:
  • Ŝia voĉo rompis la silenton. /Su voz rompió el silencio.
  • Ne interrompu mian parolon! /¡No interrumpas mi habla!
  • Li paroladis seninterrompe dum kelkaj horoj. /Él hablaba ininterrumpidamente durante varias horas.
6. Forigi per superforto, venke cedigi: /Alejar por super fuerza, hacer ceder victoriosamente:
  • Li rompis la rekordon. /Él rompió el record.
7. Ĉesigi la rilatojn kun iu: /Hacer alto a las relaciones con alguien:
  • Li rompis kun sia amatino. /Él rompió con su amante.