- El tio rezultis, ke mi rezignis pri la afero. / De eso resultó que renuncié al asunto
- De elekto tro multa plej malbona rezulto. / De mucha elección resultado peor
- La rezultoj de mia laboro jam pretas. / Los resultados de trabajo ya están listos
- Manko de pluvo dum tiom longa tempo rezultigis difektojn en la grenkampoj. / La falta de lluvia por tan largo tiempo resultó en defectos en los campos de granos
- Nia esploro estis senrezulta. / Nuestra exploración fue sin resultados
domingo, 23 de diciembre de 2007
REZULTI ( resultar )
Esti la logika, natura, fakta sekvo de: / Es la consecuencia lógica, natural y fáctica de:
SPIONO ( espía )
1. Membro de sekreta servo, komisiita de la aŭtoritatoj kolekti informojn pri la aferoj de fremda regno:
- Ne turisto li estas, sed spiono.
- Li estis akuzita pri spionado.
- Mi ne volas rigardi la leterojn, kiujn ŝi ricevas, ĉar mi ne estas spiono.
- Ŝi spionis la revenon de sia fianĉo.
TOSTO ( brindis)
Paroladeto dum festeno, kun propono trinki pro ies sano aŭ honoro, pro la sukceso de entrepreno, organizo, lando kaj aliaj:
- Via tosto plaĉis ne nur al mi, sed ankaŭ al ĉiuj gastoj.
- Li trinkis toste mian sanon.
- Multaj amikoj tostis mian sanon.
DIREKTO ( dirección )
1. Loko, flanko celata; vojo aŭ linio, laŭ kiu oni povas proksimiĝi al celo:
- Por ne perdi la vojon ni petu, ke iu montru al ni la direkton.
- Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas.
- Mi zorgis pri la edukado kaj bona direktado de mia malpli aĝa frato.
- Nia ŝipeto estas tre facile direktebla, ĉar ĝi havas bonan direktilon.
- Ĉi tiu aleo direktiĝas al la arbaro.
- Li lerte aldirektis nian paroladon ĝis la celo.
- Subite la ŝipo iĝis nedirektebla kaj ni ĉiuj ektimis.
- Ĉi tiu strato estas unudirekta.
- El kiu direkto venas la tornado?
- Direktu vin al sudo.
Suscribirse a:
Entradas (Atom)