sábado, 29 de marzo de 2008

VETI (apostar)

1. Interkonsenti pri monsumo aŭ valoraĵo, ĝenerale ambaŭflanke egala, kiun la malpravanto devos pagi al la pravanto:
  • Ĉu ni vetu, ke mi povos formanĝi dek hamburgerojn?
  • Mi neniam vetas je grandaj sumoj.
  • Ĉu vi denove perdis veton?
  • Tiu bildo estos la vetaĵo.
2. Riski sumon en ludo por tia aŭ tia ludanto, en konkurado por tia aŭ tia ĉevalo:
  • Mi vetis, ke li gajnos la maĉon.
  • Li vete ludis sian riĉaĵon.
  • Ni privetas nian kantiston!
  • En nia lando estas multaj vetoficejoj, kie oni povas veti.

PERPLEKSA ( perplejo,a )

Ŝanceliĝa pro senkonsileco, hezitanta inter pluraj kontrŭxaj decidoj:
  • Ŝi ŝajnas perpleksa kaj ne scias, kion fari.
  • Anglaj vortoj skribiĝas kaj elparoliĝas malsame - tio al multaj kaŭzas perplekson.
  • Lia demando pri mia persona vivo min perpleksigis.
  • Mi sukcesis venki mian perpleksecon.

VEKI ( despertar)

1. Cxesigi ies dormon:
  • Mi tiom dolĉe dormis kaj vi vekis min!
  • La bebo ne povis ekdormi pro vekaj sonoj.
  • Ŝi ne ŝatas esti vekita - ŝi ĉiam vekiĝas mem.
  • Vekhorloĝo interrompis mian dormon.
2. Ĉesigi la kvieton de io; vigligi, stimuli:
  • Ne veku malfeliĉon, kiam gi dormas.
  • Malfeliĉo kaj peko leviĝas sen veko.
  • Kiam mi ekvidis la maron, vekiĝis rememoroj pri la pasinta somero.
3. Naski, estigi:
  • Tiu demando vekis multe da disputoj.
  • Esperanta movado en nia lando ĝis nun ne vekiĝis.

DETRUI (destruir)

Ruinigi, pereigi, nuligi, neniigi:
  • Grandega ŝtormo detruis la dometon.
  • Ŝuldo ne bruas, tamen dormon detruas.
  • Vian vivon ĝuu, sed fremdan ne detruu.
  • Milito kaŭzis senprofitajn detruojn.
  • La detrua povo de la akvoj estas grandega.
  • Miaj esperoj estas detruitaj.
  • Niaj planoj detruiĝis kaj ni nenien forveturis.
  • Tio estas detruado nur pro detruemo.
  • La kastelo estis nedetruebla.

BALOTI ( votar )

Voĉdoni per balotilo, kontraste kun la ceteraj manieroj de voĉdonado:
  • Ni balotis por leĝpropono.
  • Via baloto estis neregula.
  • Ni elektas la prezidenton balote.
  • En la venontaj monatoj okazos tutlanda balotado en nia lando.
  • Mi jam ne povas ŝanĝi mian opinion, ĉar mi jam metis mian balotilon en la balotujon.
  • En nia lando personoj, kiuj estas 18-jaraj, iĝas balotrajtaj.
  • Hodiaŭ okazas rebaloto, ĉar la unua baloto ne donis validan rezulton.

EMBARASO ( apuro, turbación, perplejidad )

1. Situacio, el kiu oni ne povas facile eliri, kaj kiu kaŭzas ĝenon aŭ ŝanceliĝon aŭ konfuzon:
  • Ni estis en granda embaraso, kiam ni venis al tiu lando.
  • Eliri sen frakaso el granda embaraso.
  • Havi multajn amikojn estas embarase.
  • Tiu demando min embarasis.
  • Mi embarasiĝis en mensogon.
  • Malembarasu vin je ĉiui absurdaj skrupuloj!
2. La sento mem, kaŭzita de tia situacio:
  • Ĉiuj rimarkis lian embarason.
  • Ŝi havis embarasan mienon.

DETERMINI ( determinar)

1. Precize fiksi ion necertan, indikante la limojn, inter kiuj tiu io estas entenata:
  • Homoj jam determinis la distancon inter Luno kaj Tero.
  • La estroj de tiuj landoj parolis pri determino de landlimoj.
  • Tio estis nedeterminebla ero de la materio.
2. Pliprecizigi la sencon de apuda frazero:
  • La artikolo determinas la substantivon.
  • La verbo estas determinita de la adverbo.
  • La vorto "tiu" estas unu el determinaj adjektivoj.
  • Determinanto estas vorto, kiu determinas alian vorton.

viernes, 28 de marzo de 2008

DRESI ( amaestrar, adiestrar, domar animales)

Instrui beston por iu celo:
  • Oni ofte dresas la hundojn por ĉaso.
  • Kvankam tiuj leonoj estas dresitaj, estas danĝere tuŝi ilin.
  • La plej malfacila dresado estas tiu de katoj.
  • Mia frato estas cirka dresisto.

ĴETI

1. Rapide aŭ vivege formovi de si tra la aero:
  • La infano ĵetis al mi la pilkon kaj mi reĵetis ĝin.
  • El kanto oni vortojn ne elĵetas.
  • Per unu sxtono oni du ĵetojn ne faras.
  • Ne havante, oni petas; ricevinte, forĵetas.
  • La patrino surĵetis la littukon sur la infanon.
  • Estas via vico rulĵeti la kubetojn.
2. Rapide aŭ senzorge surmeti:
  • Li ĵetis la palton sur la ŝultrojn.
3. Rapide aŭ vive direkti korpoparton al iu flanko:
  • Ŝi ĵetis okulojn sur mian ringon.
  • Ili ĵetis sin sur min.
  • La patro ĵetiĝadis en sia lito pro malsano.
  • Tio ĵetiĝas al la okuloj (estas tute evidenta).
4. Malmilde, vivege puŝi aŭ peli:
  • Li ĵetis min teren.
  • La maro ĵetadis altajn ondojn.
  • Vi estas elĵetaĵo de la homaro!
5. Vivege aŭ subite eligi el si:
  • La fajrujo ĵetis vivan flamon.
6. Subite estigi ian senton ĉe iu, aŭ meti iun en ian sentostaton:
  • Vi ĵetis min en ĝojon!
  • Li superĵetis ilin per insultoj.

PRAVI ( tener razón, estar en lo cierto )

1. Havanta opinion konforman al la vero:
  • Li estis prava en sia proceso.
  • Kiu jam havas, tiu pravas.
  • Kolero pravecon ne donas.
  • Kiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas.
  • La forestanto ĉiam estas malprava.
  • Kiu forton ne havas, ĉiam malpravas
2. (Se paroli pri opinio) Konforma al la vero:
  • Li senkulpigis sin per la plej pravaj motivoj.
  • Prave punite laŭmerite.
  • Ju pli da havo, des pli da pravo.
  • Pro eraro ne praviĝas la faro.

KONSULTI

1. Demandi specialiston por ekscii ties opinion pri iu punkto:
  • Mi devas konsulti mian kuraciston.
  • La konsultado kostis al mi dudek eŭrojn.
  • La kuracisto atendas la konsultantojn en la konsultejo.
2. Serĉi informojn en tiucela faka libro:
  • Prefere konsultu gramatikan libron, ĉar mi ne scias ĝustan respondon al via demando.
  • Mi respondos al vi post la konsulto de la vortaro.

jueves, 27 de marzo de 2008

SPECIALA ( especial )

1. Estanta de aparta speco: ne ĝenerala, ne komuna:
  • Tiu ĉi vorto estas uzata en speciala senco.
  • La kuracarto estas nun dividita en multajn specialojn.
  • Ni parolu pri la specialaĵoj en la afero iom poste.'
  • Mi elektis pli trankvilan specialecon, nome la malsanojn de okuloj.
  • Ŝi estas specialisto pri la gorĝo.
  • Ne necesas specialigi la lernantojn tro frue.
2. Destinita por iu aparta celo:
  • Tio estas speciala elsendo de novaĵoj.
  • Mi venis ĉi tien speciale por ekvidi vin.

REKOMENDI ( recomendar, certificar carta)

1. Prezenti en taŭga maniero ion aŭ iun, por altiri al tio aŭ tiu ies ŝaton, favoron, prizorgon:
  • Mi rekomendas mendi ĉi tiun manĝaĵon, ĝi estas tre bongusta.
  • Ŝi estas rekomendita por la posteno.
  • Ĉu mi povus ricevi rekomendan leteron?
  • Ĉi tiu restoracio estas rekomendinda.
2. Insiste konsili, atentigi pri io farinda:
  • Mi rekomendas veni al la prezentado de la filmo.
  • Sen mensoga rekomendo ne iros la vendo.
  • Mi malrekomendas legi ĉi tiun libron, ĝi estas tre enua.

ORIGINALO ( original )

Primitiva manuskripto, kontraste kun ties kopio(j), aŭ verko kontraste kun ties imitaĵoj, tradukoj kaj ceteraj:
  • La libro estas tradukita el la angla originalo.
  • Li tradukis la verkon el la originala lingvo.
  • Ŝi havas originalan stilon.
  • Tiu ĉi libro estas originale verkita de L.L.Zamenhof.
  • Ŝiaj originalaĵoj (originalaj, strangetaj agoj) nin jam ne mirigas.
  • Mi ne certas pri originaleco de ĉi tiu pentraĵo.
  • Infanoj de lernejo ne ŝatis la originalulon.

KURACI ( tratar enfermos, medicar, curar )

Prizorgi malsanulon, por provi redoni al tiu bonan staton, aŭ almenaŭ pli elporteblan staton:
  • Vi estas malsana kaj vin necesas kuraci!
  • Ŝuldon tempo ne kuracas.
  • Por longa malsano kurac' estas vana.
  • La kuracado daŭris multajn monatojn.
  • La kuracato estas mia konato.
  • Nia avino nun estas en kuracejo.
  • Post morto kuracilo jam estas sen utilo.
  • Plej bona kuracisto estas la tempo.
  • Bedaŭrinde vi jam estas nekuracebla.
  • Espereble bestokuracisto povos helpi al mia hundo.

domingo, 23 de marzo de 2008

KREPUSKO ( crepúsculo )

1. Nehela lumo, kiun estigas sunaj radioj resenditaj de la tera atmosfero post subiro de la Suno kaj antaŭ ĝia leviĝo:
  • Mi tre ŝatas promeni en la krepusko.
  • Ni jam iru hejmen, ĉar komencis krepuski.
  • Apud nia domo flugadis krepuskaj papilioj.
2. Ekkadukiĝo, ekfiniĝo, ekmalfortiĝo:
  • Mia cerbo naĝas kvazaŭ en krepusko.
  • La pensoj krepuskiĝas (malklariĝas).
  • Grandaj planoj elkrepuskiĝas (naskiĝas) en mia animo.

ŜIRMI ( proteger, resguardar)

1. Evitigi materian difekton, intermetiĝante inter tiu difektokaŭxzo kaj la koncerna persono aŭ objekto:
  • La ombrelo ŝirmis nin de la pluvo.
  • Sub la ŝirmo de la domo kreskas belaj floroj.
  • Ni sidis sub la arbo, kiu etendis sian ŝirman foliaron.
  • Ni trovis bonan ŝirmejon sub la arbo.
2. Evitigi materian difekton, intermetante ion inter tiu difektokaŭzo kaj la koncerna persono aŭ objekto:
  • Ŝirmu viajn okulojn kontraŭ la lumo!
  • Mallevante la brakon, li malŝirmis sin kontraŭ la pugno de la kontraŭulo.
3. Gardi, protekti:
  • La polico sukcesis ŝirmi ilin.
  • En Esperanto ni vidas la plej bonan ŝirmilon, por gardi la naciajn lingvojn de konstanta difektiĝado.
  • Mi edukos miajn infanojn tiel, ke ili estu ŝirmataj kontraŭ la superstiĉoj.

ORIGINO ( origen )

1. Punkto, de kiu io evoluis kaj disvolviĝis:
  • Ekzistas diversaj hipotezoj pri la origino de la homo.
  • Mi eksciis pri la origino de lia riĉeco.
  • Kelkaj ekzemploj estas prenitaj el la origina neŝanĝita traduko de Zamenhof.
  • La ekonomio de tiu urbo origine baziĝis sur teksaĵoj.
2. Loko, medio, en kiu naskiĝis homo aŭ homgrupo:
  • Ŝi estis de sklava origino.
  • Lia familio originas el Napoleono la 1a.

SPECO (especie)

1. Aro da estaĵoj aŭ objektoj, havantaj komunajn karakterizajn ecojn / Conjunto de seres u objetos, que tienen cualidades características comunes
  • Tio estas tre bona speco de pomoj. / Esa es una muy buena especie de manzanas.
  • Mi specigis la poŝtaĵojn laŭ la loko de difino. / Clasifiqué la correspondencia según el lugar definido.
  • Ni denove bone pasigos la tempon, ĉar venis siaspeculoj. / Nuevamente pasaremos un tiempo agradable, porque vinieron especialistas.
  • Al farun' malbonspeca ne helpos la spico./ A la harina de mala clase no ayuda las especies.
2. Persono aŭ objekto kiun oni ne povas precize difini, kaj kiun oni montras nomante ian similaĵon / Persona u objeto del cual no se puede precisamente definir, y al cual se muestra mencionando alguna similitud.
  • Ni havas sufiĉe da greno de ĉiu speco. / Tenemos bastante granos de toda especie.
  • Li faris ĉiaspecajn movojn en la akvo, sed tamen ne sukcesis saviĝi. / Él hizo toda clase de movimientos en el agua, pero sin embargo no logró salvarse.
  • Mi scias multajn tiaspecajn historiojn. / Sé muchas historias de esos tipos.
  • Ekzistas divers(a)speca literaturo en Esperanto. / Existen diversas especies de literatura en Esperanto.
3. Specio / Especie
  • Floroj de ĉi tiu speco estas tre kapricaj. / Flores de esta especie son muy caprichosas.