martes, 13 de mayo de 2008

EVENTUALA ( eventual)

Povanta okazi, depende de necertaj cirkonstancoj:
  • La eventuala profito de tiu ĉi afero estas tre granda.
  • Mi skribos al vi, eventuale telefonos.
  • Tiu eventualaĵo kaŭzis malagrablaĵojn en nia afero.
  • Mi ne pensas pri la eventualeco de la estonteco.

APLIKI (aplicar)

1. Uzi por praktiko teoriajn sciojn:
  • Ni multe lernas sed ne ĉiam havas eblecon apliki niajn sciojn praktike.
  • Mi ŝatas aplikitajn sciencojn.
  • Aplika matematiko estigas rimedojn kaj teknikojn por solvi specifajn problemojn de negoco kaj inĝenierado.
  • Tiu rimarko aplikiĝas al la nuna okazo.
  • Angla lingvo estas aplikebla, sed pere de Esperanto oni trovas multajn amikojn.
2. Uzi por speciala celo, en speciala okazo:
  • Ni devos apliki severajn rimedojn por batali kontraŭ koruptado.
  • Kuracisto faris al mi aplikon de nova kuracmetodo.

VIDVO (viudo)

Viro perdinta sian edzinon kaj ne reedziĝinta:
  • Lia edzino mortis kaj nun li estas vidvo.
  • Mia patrino estas vidvino.
  • Ĉu al vi plaĉas vidva vivo, ke vi ne reedziĝas?
  • Li vidviĝis kaj ne povas ĝui la vivon.
  • Vidveco ofte timigas homojn.

INDIKI (indicar, señalar )

Precize liveri al iu la bezonatan sciigon:
  • Afiŝoj indikis la vojon al la kongresejo.
  • La finaĵo "n" indikas la akuzativon.
  • Sekvu la indikojn de la kuirlibro.
  • Indikilo de direktoŝanĝo ĉe aŭtomobilo kutime estas oranĝkolora.
  • Laŭ kontraŭindiko la kuracilo ne uzeblas dum gravedeco.
  • Ni tro rapide veturis, ĉar la rapidindikatoro ne funkciis.
  • Laŭ la prezindiko ĝi kostas du eŭrojn.

ZIPO (zip, cierre eclair , cremallera)

Fermilo de vesto aŭ alia ŝtofaĵo konsistanta el du rubandoj provizitaj per vico da metalaj dentoj kaj implikiĝantaj aŭ malimplikiĝantaj unu en la alian per la interŝovo de movpeco / Cierre de un vestido u otra cosa de género consitente en dos tiras provistas de dientes metálicos ordenados de forma que se entrelazan o desenlazan unos en el otro mediante el deslizamiento de una pieza.
  • Mi preferas ŝuojn kun zipoj. / Prefiero zapatos con cierres éclairs
  • Zipu la pantalonon! / Súbete el cierre de los pantalones!!!
  • La infano ne povis mem malzipi sian jaketon. / El niño no puede abrirse su chaqueta

KOTIZI (cotizar, contribuir, pagar cuotas)

Pagi sian parton por komuna elspezo:
  • Ni kotizis por donaci memoraĵon al la instruisto de Esperanto.
  • Kotizo por la Universala Kongreso ĉi-jare estas dudek eŭroj.
  • Kotizado estas deviga por ĉiuj membroj de la asocio.

IMPRESO (impresión, emoción)

Influo, efiko, farita sur la sentumoj, la koro aŭ la spirito:
  • Mi volis kun ĉiuj dividi la impresojn de la vojaĝo.
  • La kongreso impresis min - ĝi estis tre interesa.
  • La libro estis impresa - mi ne povis ĉesi legi ĝin.
  • Ŝia karaktero estas tre impresiĝema (impresebla).

FERIO (vacación, feriado)

Libera tago, dum kiu oni ne estas devigata labori:
  • La lernantoj havis ferion.
  • Miaj ferioj komenciĝos en julio.
  • La impresoj pri feria vojaĝo estas tre belaj.
  • Vi ne trovos lin en la oficejo, ĉar li ferias dum ĉi tiu semajno.
  • La feriantoj ofte venas en nian landon por ripozi.

INKLUZIVA (inclusive, incluído)

Enhavanta en si, kiel parton de tutaĵo:
  • Ĉu la prezo estas inkluziva de la sendokostoj?
  • Mi ferios de lundo ĝis ĵaudo inkluzive.
  • Ellernu ĉion de la deka ĝis dudeka paĝo inkluzive.
  • La prezo inkluzivas manĝojn.

POSEDI (poseer)

1. Havi rajton aŭ eblon uzadi ion:
  • Li posedas eĉ kelkajn domojn.
  • Ne fidu heredon, fidu posedon.
  • Mi havas posedan dokumenton, ke tiu ĉi domo estas mia.
  • Ŝi ekposedis belan aŭton.
  • Bono posedata ne estas ŝatata.
  • Ne tuŝu - tiu ĉi biciklo estas mia posedaĵo!
2. Havi je sia dispono:
  • Ĉu vi jam bone posedas Esperanton?
  • Al posedanto de metio mankas nenio.
3. Havi:
  • Ĉiu medalo du flankojn posedas.
  • Kiu kapon posedas, kombilon jam trovos.

INKLINA (inclinado, propenso )

Daŭre aŭ nedaŭre impulsata al io de natura movo de la animo:
  • Mi ne estas inklina al matematiko.
  • Li ŝajne inklinas akcepti nian proponon.
  • Deziro kaj inklino ordonon ne obeas.
  • Ni neniel sukcesis inklinigi lin lerni.
  • Ŝi inkliniĝis al mallaboremo kaj volas nur ripozi.
  • Mi pensas, ke vi estas malinklina al mensogado.
  • Ili korinkliniĝis unu al la alia.

KOVRI

1. Garni objekton per io, kion oni metas aŭ etendas sur ĝin laŭ ĝia tuta surfaco:
  • Ŝi kovris siajn ŝultrojn per mantelo.
  • Kia la poto, tia la kovrilo.
  • 2. Etendiĝi sur la tuta surfaco de objekto:

  • Ofte ĉapo de kampulo kovras kapon de saĝulo.
  • Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita.
  • Ruĝa tola ŝtofo ĉirkaŭkovris ŝian belan korpon.
  • Ni naĝis en senkovra naĝejo.
  • La lito estis kovrita de brodita litkovrilo.

  • 3. Dismeti, disĵeti ion sur ion,laŭ pli-malpli granda kvanto:
    • La avino kovris la tablon per diversaj bongustaj pladoj.

    4. Esti dismetita, disĵetita sur io, laŭ pli-malpli granda kvanto:
    Belaj floroj kovris la korton.

    5. Kaŝi per io kovranta:
    Kovri la buŝon de sia konscienco.
    Li malkovris mian sekreton.
    Viaj planoj jam malkovriĝis.

    6. Kaŝi, etendiĝante sur io:
    Nuboj kovras la ĉielon.
    La planko kovriĝis per polvo.

    7. Malaperigi per kompenso:
    Bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras.
    Mi povas nur revi pri la kovro de la elspezoj.

    domingo, 11 de mayo de 2008

    AKORDO (acorde, acuerdo)

    1. Sameco de sentoj aŭ opinioj inter du aŭ pluraj personoj:
    • Dum nia kunlaborado ni ĉiam estis en akordo.
    • Ili akordiĝis por trompi nin.
    • Li havas akordiĝeman (konsenteman) karakteron.
    • Tio estis neakordigebla konflikto.
    • Finfine ni reakordiĝis.
    2. Ĝusta konveneco inter du aŭ pluraj aferoj:
    • Ili estas en akordo, kiel peto kaj mordo.
    • Tiuj koloroj bone akordas.
    • Necesas akordigi la horloĝojn.
    • Tiuj postuloj estas inter si malfacile akordigeblaj.
    3. Kombino de tonoj, konsonanca aŭ disonanca:
    • Akordoj estas nomataj laŭ la gamnomo de la radiko.
    • Kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas.

    HARMONIA (armonía; armonioso, a)

    1. Aro da sinsekvaj (en poezio) aŭ samtempaj (en muziko) sonoj, agrabla por la orelo
    • Mankas harmonio en ĉi tiu muziko.
    • Ni ĝuis harmoniajn kantojn.
    2. Ĝusta aranĝo de la diversaj partoj de tuto, tiel ke ĉiu el ili akordas plaĉe kun la aliaj:
    • Esperanto estas plena je harmonio.
    • La meblaro ne harmonias kun la aspekto de la ĉambro.
    • Necesas harmoniigi la kolorojn de vestoj.
    • La domo estas misharmonia / neharmonia.
    3. Akordo de la sentoj inter pluraj personoj:
    • Tio konfuzis harmonion de la ŝtato.
    • En malsata familio mankas harmonio.
    • Ŝafaro harmonia lupon ne timas.
    • Ni vivas inter si harmonie.
    Escrito con el Navegador Flock

    PROVOKI (provocar)

    1. Eksciti al batalo, disputo kaj simile, montrante sin atakema:
    • La artikolo provokis multajn legantojn reagi arde.
    • Mi estis provokita agi tiamaniere!
    • Li parolis per provokanta tono.
    • La aktoro ignoris ĉiujn provokojn de la gazetistoj.
    • Mi ne plu respondos al ilia provokado.
    • Ili provoke mokis min.
    • Ne atentu lin, li estas provokema.
    2. Estigi kvazaŭ per elvoko:
    • Kiu provokis malpacon?
    • La bildo estis provoka.
    Escrito con el Navegador Flock

    SOLA (solo. a)

    1. Ne akompanata, ne estanta kun alia(j):
    • Mi promenis sola apud la maro.
    • Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola.
    • Malfeliĉo malofte venas sole.
    • Li vivis en plena soleco.
    • La vesperoj estis longaj kaj solecaj.
    • Li estas solisto (kantas solon).
    2. Ne helpata de alia(j):
    • Vi ne sukcesos ĉion fari sola!
    3. Unu kaj neniu pli:
    • Vi sola estas kulpa.
    • Unu sola guto la glason plenigas.
    • Lia domo staris solece sur la monteto.
    4. Tia, ke ne ekzistas, aŭ ekzisti ne povas unu alia:
    • Sola vojo libera al la fundo rivera.
    Escrito con el Navegador Flock