domingo, 11 de mayo de 2008

AKORDO (acorde, acuerdo)

1. Sameco de sentoj aŭ opinioj inter du aŭ pluraj personoj:
  • Dum nia kunlaborado ni ĉiam estis en akordo.
  • Ili akordiĝis por trompi nin.
  • Li havas akordiĝeman (konsenteman) karakteron.
  • Tio estis neakordigebla konflikto.
  • Finfine ni reakordiĝis.
2. Ĝusta konveneco inter du aŭ pluraj aferoj:
  • Ili estas en akordo, kiel peto kaj mordo.
  • Tiuj koloroj bone akordas.
  • Necesas akordigi la horloĝojn.
  • Tiuj postuloj estas inter si malfacile akordigeblaj.
3. Kombino de tonoj, konsonanca aŭ disonanca:
  • Akordoj estas nomataj laŭ la gamnomo de la radiko.
  • Kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas.

No hay comentarios.: