martes, 13 de mayo de 2008

KOVRI

1. Garni objekton per io, kion oni metas aŭ etendas sur ĝin laŭ ĝia tuta surfaco:
  • Ŝi kovris siajn ŝultrojn per mantelo.
  • Kia la poto, tia la kovrilo.
  • 2. Etendiĝi sur la tuta surfaco de objekto:

  • Ofte ĉapo de kampulo kovras kapon de saĝulo.
  • Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita.
  • Ruĝa tola ŝtofo ĉirkaŭkovris ŝian belan korpon.
  • Ni naĝis en senkovra naĝejo.
  • La lito estis kovrita de brodita litkovrilo.

  • 3. Dismeti, disĵeti ion sur ion,laŭ pli-malpli granda kvanto:
    • La avino kovris la tablon per diversaj bongustaj pladoj.

    4. Esti dismetita, disĵetita sur io, laŭ pli-malpli granda kvanto:
    Belaj floroj kovris la korton.

    5. Kaŝi per io kovranta:
    Kovri la buŝon de sia konscienco.
    Li malkovris mian sekreton.
    Viaj planoj jam malkovriĝis.

    6. Kaŝi, etendiĝante sur io:
    Nuboj kovras la ĉielon.
    La planko kovriĝis per polvo.

    7. Malaperigi per kompenso:
    Bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras.
    Mi povas nur revi pri la kovro de la elspezoj.

    No hay comentarios.: