viernes, 21 de marzo de 2008

POMPO ( pompa, lujo)

Impona graviga aspekto de lukse ornamita vidaĵo:
  • Nia edziĝo okazis kun plena pompo.
  • La pompo de la stilo ne sufiĉas por kaŝi la senenhavecon de la verko.
  • Ĉiuj turistoj deziras viziti ĉi tiun pompan palacon.
  • La rozoj elegante pompis (estis pompaj).

HISI (izar)

Suprentiri per ŝnuro:
  • Dum ŝtataj festoj oni hisas la flagojn.
  • Kiam la festo finiĝis, ĉiuj malhisis la flagojn.
  • Duonhisita flago estas signo de funebro.
  • Hisilo estas ŝnuro por levi la velon

BREDI ( criar alimales o plantas)

Teni kaj reprodukti bestojn por la homa uzado:
  • Miaj geavoj bredis bovojn kaj kokinojn.
  • Li havas multe da mielo, ĉar li okupiĝas pri bredado de abeloj (abelbredado).
  • El la sep fiŝbredejoj en la lago Tanganjiko nur unu estas uzata por fiŝkaptado.
  • Mia onklo estas abelbredisto.

FESTENI ( festejar, celebrar)

Partopreni en festa manĝo, luksa kaj abunda:
  • La riĉuloj festenis kaj amuziĝis.
  • Kiam kato promenas, la musoj festenas.
  • Troa festeno estas veneno.
  • Tablo festena, sed telero malplena.
  • Hodiaŭ festene, morgaŭ malplene.
  • Ni estas malriĉaj homoj kaj ne rajtas partopreni en la festenado.
  • Muziko kaj kriado aŭdeblis de la festenejo.

ABISMO ( abismo)

  • Nia teamo esploras la oceanajn abismojn. / Nuestro equipo explora los abismos oceánicos.
  • La abisma faŭno estas tre interesa. / La fauna del abismo es muy interesante.
  • La ŝipo, renkontinte glacitavolegon, enabismiĝis. / El barco, habiendo encontrado un enorme glaciar, se hundió en el abismo.
2. Profundo, kiun la menso ne povas ĝisfunde esplori. / Profundidad, que la mente no puede explorar a fondo:
  • Estas abismo inter niaj opinioj. / Hay un abismo entre nuestras opiniones.
  • Fremda animo estas abismo sen limo. / El alma extranjera es un abismo sin límite.
3. Profundego, ekstremo, kie oni estas forperdita. / Muy profundo, extremo, donde uno se pierde:

  • Miaj esperoj forfalis en la abismon. / Mis esperanzas cayeron en el abismo.

HU! (¡ea!)

Interjekcio, uzata por esprimi ektimon:
  • Hu! Vi tre timigis min!
  • La bestetoj ektimis ion kaj komencis hui.
  • Fariĝis bruo, tumulto, babilado, kurego, hu ha, tuta foiro!
  • Estis nokto. Hu hu! Tion ni aŭdis en la arbaro.

SEKRETO (secreto)

1. Io, kion devas scii neniu aŭ nur limigita nombro da personoj:
  • Nenia peketo restas longe sekreto.
  • Vundo sekreta doloras plej multe.
  • Vi sekrete vorton diros, ĝi tra l' tuta mondo iros.
  • La edzo eĉ ne suspektis la sekretaĵon.
  • Pri kio amikoj sekretas, ili vian juĝon ne petas.
  • Lia edzino iĝis sekretema kaj li jam suspektas, ke ŝi ion kaŝas de li.
  • Mi petas ne malsekretigi la aferon al aliaj!
2. Mistera afero, kies klarigo estas vane serĉata:
  • Homo volas scii ĉiujn sekretojn de la Naturo.
3. Ĝusta, sed ne ĝenerale rekonita metodo atingi ion:
  • Malkaŝu al mi la sekreton de la sukceso!

DEMONSTRI ( probar, demostrar )

1. Priskribi kaj klarigi, per specimenoj aŭ provoj, kun instrua celo:
  • Tie oni demonstris belegajn aŭtojn.
  • Ĉiuj desegnaĵoj de niaj lernantoj estos demonstritaj en la ekspozicio.
  • Demonstrado estis tre sukcesa - homoj ekinteresiĝis pri la afero kaj komencis telefonadi al ni.
  • Multaj aĉetis la varon post belaj paroloj de la demonstristo.
2. Pruvi per rezonado:
  • Demonstru la proprecojn de orta triangulo.
  • Faru demonstron ĉe la tabulo.
  • Tio estas nedemonstrebla aserto.

EVOLUI ( evolucionar, desarrollarse)

1. Iompostiome disvolviĝi; regule kaj laŭnature kreskadi aliformiĝante:
  • Esperanto evoluas laŭ natura kaj rekta vojo.
  • Ni devas evoluigi amikajn rilatojn inter niaj landoj.
  • Evoluismo estas teorio, laŭ kiu la specioj originas el praformoj per evoluado.
2. Pasi tra diversaj iompostiomaj ŝanĝoj:
  • Lia karaktero evoluis ĝis ekstrema krueleco.
  • Evoluintaj landoj provas helpi al subevoluintaj landoj.
  • Militoj ŝanĝiĝis pro evoluo de la militaj metodoj.
  • Ni dediĉis multe da fortoj por evoluigo de la paĝaro.

PRODUKTI (producir )

1. Estigi vivaĵojn aŭ senvivaĵojn per natura evolupovo:
  • Ĉi tiuj arboj produktas pomojn.
  • Miaj geavoj vivas el la produktoj de sia bieno.
  • Via imago estas tre produktema.
  • Iujn bestojn estas malfacile reprodukti, se ili vivas en mallibereco.
  • Mia patrino scias multon pri reproduktado de diversaj floroj.
2. Fari el krudaj materialoj substancojn aŭ objektojn utilajn por la homoj:
  • Nia lando produktas komputilojn.
  • Mi ne ricevos multe de la akiritaj produktaĵoj.
  • Tio estas tre produktiva (kapabla produkti) entrepreno.
  • Ŝi aĉetas ekoproduktojn, kiuj ne malutilas al la medio.
  • Subproduktado (produktado de la varo, malsupera al la aĉetkapablo de la konsumantoj) kaŭzis prezaltigon.

lunes, 17 de marzo de 2008

UNGO (uña)

Korneca elkreskaĵo ĉe la ekstremo de homaj aŭ bestaj fingroj:
  • Mi tranĉis miajn ungojn, ĉar ili estis tro longaj.
  • Vizaĝo agrabla kaj ungo diabla.
  • Malgranda birdeto, sed akra ungeto.
  • Ĉu via kato ung(ograt)as?
  • Tigro vundis lin per siaj ungegoj.
  • Prenu ungilaron kaj ordigu viajn aĉajn ungojn!

NAJBARO (vecino)

1. Homo, tribo, popolo loĝanta apude:
  • Germanoj kaj francoj estas najbaroj.
  • Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas.
  • Edziĝo najbara garantias de eraro.
  • Mi vizitis ŝin najbare.
  • Nia najbarino estas tro scivola.
  • Mia amiko loĝas en nia najbaraĵo.
2. Persono, kiu sidas aŭ troviĝas apud alia:
  • Li estis mia najbaro ĉe la tablo.
  • Por pot' argila poto fera estas najbaro danĝera.
  • Mi ĝuis ŝian najbarecon dum la tagmanĝo

SUPLA ( flexible, suave )

Malrigida, facile deformebla:
  • La kurtenoj estas faritaj el supla ŝtofo.
  • Suno kaj mara akvo malpliigas la suplecon de la haroj.
  • La ŝuoj estis maloportunaj, pro tio necesis ilin supligi.

SANGO (sangre)

1. Likvo fluanta en la arterioj, vejnoj, kapilaroj (kaj similaj vaskuloj) de animaloj, ruĝa ĉe la vertebruloj, portanta interalie la nutrajn substancojn, oksigenon kaj la forĵetaĵojn de la ĉeloj:
  • Li batis mian nazon kaj aperis sango.
  • Vi devus viziti kuraciston pro tre ofta sangado el via nazo.
  • La luno estis sangokolora.
  • La fiŝoj kaj la nuntempaj reptilioj estas malvarmsangaj animaloj.
2. Tiu likvo, kiel simbolo de perforto, murdo, ofero kaj simile:
  • Virina lango buĉas sen sango.
  • Vi ploros per sangaj larmoj!
  • Ĝuste pro tio sangas mia koro.
3. Tiu likvo, kiel simbolo de temperamento, pasio:
  • Sango bolas, juneco petolas.
  • Ŝi estis sovaĝa kaj varmegsanga, sed tamen honesta virino.
4. Tiu likvo, kiel simbolo de heredeco (familia, etna, kasta kaj simile):
  • La princo estis el reĝa sango.
  • Mi volas nur pursangan hundon!
5. Tiu likvo, kiel simbolo de parenceco, ofte de deveno:
  • Sango ne silentas, sian sangon ĝi sentas.

GESTO (gesto)

Ĉiu montra, esprima movo de la korpo, precipe de la kapo, brako aŭ mano:
  • Ŝi faris iujn gestojn, sed mi ne povis kompreni ilian signifon.
  • Malfeliĉo sin ne ĝenas, faru geston - ĝi tuj venas.
  • Mi ne povis kompreni ŝin, ĉar mi ne sciis gestan lingvon.
  • Li provis geste komprenigi la aferon al mi.
  • Ni gestis al la kelnero, por ke li venu.
  • Ili gestadis, ke aliaj homoj ekvidu kaj venu.
  • La paroloj de la gestema prezidanto estis tre konvinkaj.