1. Cirkonstanco, fakto, de kiu dependas la efektiviĝo de io:
- Ni plenumas ĉiujn kondiĉojn postulatajn por partopreni la konkurson.
- Kondiĉa modo esprimas kondiĉon, ekzemple: se mi havus monon, mi aĉetus domon.
2. Deviga interkonsentita aranĝo, de kies respekto dependas la valideco de aranĝo, kontrakto:
- Ni diskutis la kondiĉojn de luado de apartamento.
- La aliĝo al nia organizo kondiĉas la akcepton de ĝia statuto.
- Mi konfidas al vi plene kaj senkondiĉe.
3. Ĉiu el la eksteraj cirkonstancoj, al kiu persono aŭ objekto estas submetata, kaj de kiuj dependas lia aŭ ĝia stato:
- La vivkondiĉoj en nia lando iomete pliboniĝis.
- Samaj kondiĉoj, samaj superstiĉoj.
- Mi venos, kondiĉe ke la vetero estos bela.