1. Fundamento, origina elemento kaj fonto:
- La laboro estas la principo de riĉiĝo.
- La atomoj estas la principo de la korpoj.
2. Fundamenta veraĵo, sur kiu baziĝas rezonado, scienco, arto kaj simile:
- Oni ofte uzas la principon de Paskalo por diversaj kalkuloj.
- Ne ekzistas principa diferenco inter Esperanto kaj la naciaj literaturaj lingvoj.
3. Ĝenerala regulo, rigardata kiel gvidilo de konduto:
- Li restis fidela al siaj principoj.
- Principe la ĉefa administrado de Universala Kongreso estas prizorgata en la Centra Oficejo.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario