sábado, 17 de marzo de 2007

SABLO

Minerala, diversspeca, pli-malpli delikata polvo, formita de diseriĝo de ŝtonoj, precipe de kvarco:
  • Estas multe da sablo en la dezerto.
  • Tordi ŝnurojn el sablo (fari vanan laboron).
  • La vojeto estis sablita.
  • Ni ne povas daŭre vojaĝi, ĉar nia ŝipo estas sur sablaĵo.
  • Sablejo estas loko, de kiu oni eltiras sablon por konstruado.
  • Sablero enfalis en mian okulon!
  • Infanoj ludis en la sablujo (sablokesto). Tie ili konstruis sablajn kastelojn.
  • Atentu! Ĉi tie estas flusablo, kiu kapablas engluti homon!

No hay comentarios.: