domingo, 27 de julio de 2008

ORGANIZI ( organizar )

Starigi ion, kunordigante ĝiajn partojn por plenumi difinitan funkcion; doni al io la necesajn organojn por funkciadi:
  • Mi partoprenos kurson, kiun organizas nia universitato.
  • Ĉu vi estas membro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo?
  • Vi ne tre sukcesas pri la organizado de la laboroj.
  • Li fondis multajn diversajn organizaĵojn.
  • La organizantoj de la kongreso respondos al ĉiuj viaj demandoj.
  • Ni ĉiuj devas unuiĝi kaj organiziĝi.
  • Bedaŭrinde mi estas malbona organizisto.
  • Necesas reorganizi la instituton.

PROKRASTI ( diferir, aplazar, retrasar)

Transmeti al pli malfrua tempo agon, kies tujan plenumon oni rezignas:
  • Ni prokrastu ĉi tiun diskuton ĝis la sekva kunsido.
  • Ne prokrastu ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ.
  • Prokrastita ne estas perdita.
  • Tiu tasko ne toleras prokraston.
  • La katastrofo ne estis prokrastebla.
  • Vi estas tro prokrastema kaj ĉi tiu via eco ĝenas por via laboro.
  • Mi senprokraste skribos la leteron.

PROFUNDA ( profundo,a)

1. Tia, ke ĝia fundo estas tre malproksima de la supraĵo, bordo, aperturo:
  • Ĉi tiu lago estas tre profunda.
  • Granda ŝipo bezonas profundon.
  • Ne konante la profundecon, ne iru en la riveron.
  • Gardu vin kaj ne falu en profundegaĵon.
  • Donu al mi malprofundan teleron, mi petas.
2. Havanta ian difinitan dimension en tiu direkto:
  • La skatolo estis malgranda, profunda nur je 3 centimetroj.
3. Etendiĝanta malsupren, atingante ĝis tre malproksime de la supraĵo:
  • Estos malfacile elŝiri la arbon pro la profundaj radikoj.
  • Fiŝo granda naĝas profunde.
4. Atinganta la fundon de la aferoj:
  • Saĝo abunda, sed ne profunda.
  • Mi volas profundigi miajn sciojn pri medicino.
  • Li profundiĝis en siaj pensoj.
  • Ŝi tiel enprofundiĝis en la libron, ke eĉ ne rimarkis mian alvenon.

5. Metafore granda, forta:

Ĉie estis profunda mallumo.

ANONIMA ( anónimo,a)

1. Ne surhavanta la nomon de la aŭtoro:
  • La letero estas anonima, do mi ne scias, kiu skribis al mi.
2. Ne koniganta la nomon de la posedanto(j):
  • Li estas ano de nia komerca anonima societo (kies asocianoj ne publikigas siajn nomojn kaj riskas nur siajn investitajn kapitalojn).
3. Ne malkaŝanta sian nomon:
  • Tiu persono deziras resti anonima.
  • Mi ne intencas kaŝi min sub anonimeco!
  • Iu anonimulo telefonis al ni kaj rakontis ĉion pri viaj agoj.

FUNKCIO ( función)

1. Aparta fako, ofico, organizita por plenumi difinitan servon; kampo de agado, en kiu oni plenumas difinitan servon:
  • Nia kasisto ne plenumas siajn funkciojn.
  • Li estas funkciulo de nia Esperanto-grupo.
2. Aparta servo de organo, maŝino kaj ceteraj, konforma al ĝia destino:
  • Esperanto bonege plenumas ĉiujn funkciojn, kiujn ni povas postuli de la internacia lingvo.
  • Hodiaŭ estas dimanĉo kaj vendejoj ne funkcias.
  • La banko ĉesigis sian funkciadon.
  • Mi ne sukcesis funkciigi la komputilon.
  • La motoro finfine ekfunkciis, kvankam mi nenion faris por ekfunkciigi ĝin.
  • Oni postulis la malfunkciadon de ĉiuj nukleaj elektrostacioj.
  • La horloĝo misfunkcias.
3. En komputila programo, proceduro, kiu liveras rezulton:
  • La nova versio de la programo havas aldonajn funkciojn.