sábado, 9 de febrero de 2008

BRETO ( anaquel, estante, repisa )

Horizontala tabulo aŭ plato, por surmeti objektojn:
  • Ĉu vi vidis miajn ŝlosilojn? - Jes, ili kuŝas sur la breto apud la pordo.
  • Mi ordigis la librojn, ĉar estis granda malordo ĉe la (libro)bretaro.
  • Sur la fenestrobreto staras belaj floroj.
  • Tiujn arte dekoraciitajn telerojn mi metos en telerbretaron.

ANTICIPI ( anticipar )

1. Uzi, alproprigi antaŭ la deca aŭ kutima tempo:
  • La filmo anticipis la okazaĵojn (montris postvenintajn okazaĵojn antaŭ ol la antaŭirintajn).
  • Ŝi neniam ĝuas per anticipo la estontan sukceson.
  • Ne faru anticipajn konkludojn!
2. Fari, plenumi antaŭ la tempo:
  • Mi povus pruntedoni al vi monon, ĉar vi kutime anticipas pagon de ŝuldo.
  • Mi anticipe dankas pro via komplezo.
  • Anticipa pago ĉiam akceptiĝas.
3. Antaŭtempe imagi, elpensi:
  • La sciencfikcio ofte anticipas la novajn inventojn.

LEGENDO ( leyenda )

Rakonto pri malnovaj okazaĵoj, en kiu la historiaj faktoj estas intermiksitaj kun imagitaj mirindaĵoj:
  • Tiu legendo rakontas pri la origino de la monto.
  • La avo scias multajn popolajn legendojn.
  • Li estis legenda heroo kaj nun ĉiuj memoras liajn faritaĵojn.

ANTIKVA (antigüo,a )

1. Ekzistinta kaj de longe ne plu ekzistanta:
  • Ni ĉiuj aŭskultis legendojn pri la antikvaj tempoj.
  • Demeti de si la antikvan Adamon (plibonigi la konduton).
  • Dionizo estis unu el la dioj, je kiuj kredis antikvuloj.
2. Tro malnova, malmoderna:
  • Tiu modo estas antikva.
  • La kolektanto de antikvaĵoj volas aĉeti ĉi tiun vazon de mi.
  • Mi kolektos monon por aĉeti tiun ringon de antikvaĵisto.
  • La antikveco de tiu pentraĵo estas certigita de sciencistoj.

FETORO ( tufo, hedor )

Tre malagrabla, naŭza odoro, kiel de putro kaj simile:
  • Neeltenebla fetoro senteblis en tiu loko.
  • Putoro estas fetora besto.
  • Mi certe ne manĝos tiun ĉi fromaĝon - ĝi ja fetoras!
  • Tiu negoco fetoras (tute ne estas fidinda).

ATESTI ( atestiguar )

1. Certigi, garantii fakton vera el sia propra sperto:
  • Li povas atesti la subskribon de la kontrakto.
2. Antaŭ tribunalo konfirmi aŭ malkonfirmi aserton aŭ fakton kiel vidinto aŭ aŭdinto:
  • Mi atestas, ke la akuzito estis en tiu loko.
  • Ni pruvos vian krimon per atestaĵoj.
  • Ne estas eĉ unu atestanto, kiu povus konfirmi, ke mi tion faris.
3. Esti la signo, la pruvo de io:
  • Ŝia hezito atestas, ke ŝi mensogas.
  • Griza barbo saĝon ne atestas.
  • Unua atesto estas la vesto.
  • Mi havas atestilon de trapaso de la universitato.
  • Sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatesto.
  • Mi bezonas pagateston por pruvi, ke mi aĉetis la aŭton.

SIMPTOMO ( síntoma )

1. Organisma fenomeno, estigata de malsaneca stato:
  • Alta temperaturo estas la unua simptomo de la malsano.
  • Li prezentas ĉiujn simptomojn de tiu malsano.
  • Hodiaŭ ni komencos kontraŭsimptoman kuracadon.
  • Ĉu vi povus detale rakonti vian simptomaron?
2. Signo, kiu atestas pri la ekzisto, okaziĝo de io:
  • Robert Phillipson en sia libro skribas, ke "vastskala pruntado el la angla estas simptomo de tutmonda usoneciĝo".

SENSO ( sentido o capacidad sensorial)

Korpa kapablo de la animaloj (inkluzive homon), pli malofte de vegetaĵoj, per kiu ili ricevas sciigojn pri iaj elementoj, fizikaj aŭ kemiaj, de la ekstera medio, de la interno de la korpo kaj de ties ekvilibro en la spaco; kapablo percepti ion kvazaŭ per iu senso:
  • Homo havas la jenajn sensojn: vidsenson, aŭdsenson, tuŝsenson, flarsenson kaj gustosenson.
  • Ĉu vi sensas la fetoron?
  • Gusto estas specifa sensaĵo, kiu estiĝas post ekscito de specifaj organoj de la buŝo per la kontakto de
  • Kiam du pikoj estas tro proksimaj unu de alia, ilia aparteco ne plu estas sensebla.
  • La ĉefaj sensorganoj estas la okulo kaj la orelo.
  • Via infano havas orelon sensivan por la muziko.
  • Simptomoj de tiu malsano estas doloro kaj sensiveco de la nervo.
  • Ĉe malalta temperaturo la haŭto iĝas nesensiva.
likvaj aŭ solveblaj substancoj.

MASTRO (amo, dueño, patrón)

Tiu, kiu havas iaspecan regopovon, interalie:

1. Posedanto kaj ĉefo de domo, loĝejo, bieno:
  • Mi estas mastro en mia domo.
  • Du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kameno - neniam vivas sen reciproka malbeno.
  • Mia edzino bone scias la mastrumadon.
  • Karaj gemastroj, ni volis danki vin pro tia belega festo!
  • Oni trovis la mortinton en tiu senmastra, ruina domo.
2. Estro de gastejo, drinkejo, hotelo:
  • Plena sako ĉiun mastron al vi klinos.
  • Ne spiciĝas manĝo de mastrina beleco.
  • Hotelmastro nin tre agrable akceptis.
3. Estro de oficejo, laborejo, fabriko:
  • Nia mastro estas tre bonkora.
  • Li alprenis mastran tonon, kio al multaj laboristoj ne plaĉis.
4. Ordonrajta posedanto:
  • Tiam Romo fariĝis mastro de la mondo.
  • La tutan mastrecon pri Esperanto Zamenhof transdonis al la esperantistoj mem.
  • Li estis mastrema kaj volis ĉion mastri.

PENSIO (pensión)

Sumo, konstante kaj periode pagata al ne plu laboranta salajrulo kiam tiu atingis difinitan aĝon kaj laboradis dum difinita nombro da jaroj:
  • Mia pensio estas tre malgranda.
  • Multaj homoj aliĝis al kuraca kaj pensia asekuroj.
  • Oni ne pensios vin, se vi ne laboros.
  • Mia patrino jam pensiiĝis.
  • Li ankoraŭ ne atingis aĝon de pensiiĝo.
  • Miaj geavoj estas pensiuloj.

domingo, 3 de febrero de 2008

INFERO (infierno)

1. Ĉe la antikvuloj, subtera loko, kie loĝis la animoj, bonaj aŭ malbonaj, de la mortintoj:
  • Hadeso estis la dio de la infero.
2. Loko, kie kondamnitaj animoj de la pekuloj suferas eternan punon:
  • Vi iros en la inferon, se vi estos malbona!
  • En infero loĝante, kun diabloj ne disputu.
  • Donaco nesincera estas donaco infera.
3. Loko, situacio, en kiu oni forte suferas:
  • Mia vivo estas vera infero!
  • Mi ne povas ekdormi pro tiu infera bruo.

ŜOVI ( hacer deslizar, resbalar o introducir)

1. Puŝi objekton, glitigante ĝin sur la surfaco, sur kiu ĝi kuŝas:
  • Estis ne mi, kiu ŝovis la pordon!
  • Kara, alŝovu la seĝon al avino.
  • Ni translokiĝis al alia loko pro la katastrofa terŝoviĝo.
  • La seĝo ŝoviĝis kaj li preskaŭ falis.
  • Mi kunŝovis la fenestrokurtenojn, por ke neniu rigardu.
  • Ŝi surŝovis sian belan robon.
2. Pli-malpli krude aŭ malorde iun penetrigi, enpuŝi:
  • La infano ŝovis la manon en fajron.
  • Ne ŝovu la nazon en fremdan vazon.
  • Kaŝu kiom vi povos, mensogo sin elŝovos.
  • Mi ne volas enŝovi min kun mia opinio.
  • Kiu okazon forŝovas, ĝin jam ne retrovas.

VE! (ay!)

Ekkria vorteto, esprimanta:

1. ĝeman plendon pro kordoloro:
  • "Ho ve, ho ve!" - ĝemis la malgranda knabino.
  • Tie ni aŭdis lamentojn, ĝemojn kaj veojn.
  • La vento veadas en la malplenaj ĉambroj.
  • Ŝi vespiris kaj diris: "Mi jam devas foriri."
  • Hejmveo ĉiam min turmentas, kiam mi estas en alia lando.
2. minacon pri malfeliĉo aŭ malbeno por iu alia:
  • Ve al vi estos, se vi faros ion malbonan!

KUDRI ( coser)

1. Kunligi per fadeno aŭ io simila, kion oni traigas tra la kunligotaĵojn per speciala pinta ilo:
  • Oni kudris mian haŭton.
  • Tio estas manfarita kudro.
  • Fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras.
  • Mia poŝo malkudriĝis.
  • Oni malbone alkudris la butonojn, pro tio mi devis rekudri ili mem.
2. Produkti per kudrado:
  • La patrino kudris al mi belan robon.
  • Nia kudrejo produktas diversajn belajn vestojn.
  • Ŝi estas profesia kudristino.
3. Praktikadi tian produktadon:
  • Mi kudras sufiĉe bone.
  • Ŝi volis lerni la kudradon kaj pro tio aĉetis la kudromaŝinon.
  • Kudri per fluganta kudrilo (tre rapide agi).

METIO ( oficio)

Manlabora profesio, precipe hejme aŭ etindustrie praktikata:
  • Li volis lerni metion de ŝufarado.
  • Ĉiu klopodu nur en sia metio, tiam al la urbo mankos nenio.
  • Tro da metioj - profitoj neniaj.
  • Tiu urbo iam estis metia kaj kultura centro de nia lando.
  • Lia metiejo troviĝas malantaŭ tiu monto.
  • Ĉiuj metiistoj volis vendi siajn faritaĵojn.
  • Mi estas nemetiulo kaj okupiĝas pri kudrado nur en mia libera tempo.

ORFO (huérfano)

Knabo, kies gepatroj, aŭ nur unu el ili, mortis:
  • Ni decidis loĝigi tiun orfon en nia hejmo.
  • De edziĝo tro malfrua orfoj naskiĝas.
  • Tiu infaneto estas orfa.
  • Liaj laboriloj kuŝas orfe (forlasite) sur la tablo.
  • Ĝoju, ke vi ne spertis la orfecon.
  • Multaj infanoj loĝas en orfejoj.
  • La katastrofo orfigis multajn infanojn.
  • La orfino perdis ĉion: gepatrojn, amikojn kaj hejmon.

ORDINARA ( ordinario, común )

1. Konforma al la ĉiutaga uzado, al la kutimo; ne diferencanta de la plimulto el la okazoj:
  • Pantalono kaj pulovero estas miaj ordinaraj vestoj.
  • Ĉi tiu vesto pro sia ordinareco ne taŭgas al la festo.
2. Ne superanta la komunan nivelon, ne diferencanta de la normala grado:
  • Li estas tute ordinara knabo.
  • Mi dormis neordinare longe.
  • Mi ne ŝatas esti ordinarulo, ĉar mi volas distingiĝi de la ceteraj.
  • Via talento estas eksterordinara!
  • Ĉi-somere estas eksterordinare varme.

KARIERO (carrera profesional)

Profesio, okupo, al kiu oni sin dediĉas; ĉefa celo de la agoj:
  • Mi intencas entrepreni medicinan karieron.
  • Tiam estis bonaj tempoj kaj ŝi sukcese karieradis.
  • Ŝi ankoraŭ ne havas infanojn pro sia karierismo / karieremo.
  • Karieristoj pli zorgas pri sia laboro kaj mono ol pri siaj familioj.

PROCEDURO (procedimiento, proceso)

1. Maniero, en kiu estas kondukataj aferoj konforme kun la kutimo, statuto, reglamento aŭ leĝo:
  • Tio estas mia unua kontrakto, pro tio mi nenion scias pri la proceduroj.
  • La ŝtatoj agas kadre de sia procedura memstareco por atingi la celojn.
  • Nia lando strikte proceduras pri enirvizoj.
2. Parto de komputila programo, kiu plenumas apartan taskon kaj poste redonas la regadon al la ĉefprogramo, kiu vokis ĝin:
  • Komputa sistemo konsistas el programoj, proceduroj, reguloj kaj eventuale dokumentoj.

SPACO (espacio)

1. Unu el la du necesaj universalaj kategorioj de la homa menso (la alia estas la tempo), en kiu ĝi ordigas la kunekzistantajn fenomenojn laŭ tridimensiaj rilatoj, kaj kiu estas konceptata de ĝi kiel senfine granda kaj senfine dividebla.

2. Tiu senlimaĵo, en kiu laŭ nia menso troviĝas kaj moviĝas ĉiuj objektoj:
  • La planedoj ruliĝas en la spaco.
3. Difinita mezurebla parto de tiu kontinuaĵo, okupata dde du- aŭ tri-dimensiaj objektoj pli-malpli proksimaj unu de aliaj:
  • Tiu ĉi tablo okupas tro multe da spaco.
  • Inter la vortoj devas esti spacetoj.
  • Ni faris la feston en spacohava / spacoplena ĉambro, kiu povis enspaci multe da gastoj.
  • De la buŝo ĝis la manoj estas granda interspaco.
  • Necesas interspacigi la arbojn en la nova plantejo.
  • Vi ne rajtas konstrui la domon ĉi tie, ĉar tio estas nia terspaco!