1. Puŝi objekton, glitigante ĝin sur
la surfaco, sur kiu ĝi kuŝas:
- Estis ne mi, kiu ŝovis la pordon!
- Kara, alŝovu la seĝon al avino.
- Ni translokiĝis al alia loko pro la katastrofa terŝoviĝo.
- La seĝo ŝoviĝis kaj li preskaŭ falis.
- Mi kunŝovis la fenestrokurtenojn, por ke neniu rigardu.
- Ŝi surŝovis sian belan robon.
2. Pli-malpli krude aŭ malorde iun penetrigi, enpuŝi:
- La infano ŝovis la manon en fajron.
- Ne ŝovu la nazon en fremdan vazon.
- Kaŝu kiom vi povos, mensogo sin elŝovos.
- Mi ne volas enŝovi min kun mia opinio.
- Kiu okazon forŝovas, ĝin jam ne retrovas.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario