1. Organisma fenomeno, estigata de malsaneca stato:
- Alta temperaturo estas la unua simptomo de la malsano.
- Li prezentas ĉiujn simptomojn de tiu malsano.
- Hodiaŭ ni komencos kontraŭsimptoman kuracadon.
- Ĉu vi povus detale rakonti vian simptomaron?
- Robert Phillipson en sia libro skribas, ke "vastskala pruntado el la angla estas simptomo de tutmonda usoneciĝo".
No hay comentarios.:
Publicar un comentario