viernes, 6 de febrero de 2009

GARGARI (gargarizar, enjaguar)

1. Tralavi, finlavi (se paroli pri glasoj, teleroj, tukoj) per nura multa akvo, sen sapo/ Lavar, terminar de lavar ( si se habla de vasos, platos, ropa ) con solo mucha agua, sin jabón
  • Ĉi tiun bluzon gargaru en malvarma akvo. / Esta blusa se enjuaga en agua fría
2. Tralavi la buŝon aŭ la gorĝon per iu fluaĵo, kiun oni skuas en ĝi: / Lavar la boca o la garganta con algún fluido que se mueve en el interior
  • Por ke la dento ne doloru li gargaris la buŝon per vodko. / Para que no doliera el diente se enjaguó con vodka
  • Gargaraĵo (gargarilo) estas medikamento por gargari al si la gorĝon. / Un liquido para hacer gárgaras es un medicamento para enjaguarse la garganta.
3. Konfuze prononcaĉi ion kvazaŭ gargarante la gorĝon: / Pronunciar confusamente algo como gargarizando la garganta.
  • Li ion elgargaris en nekomprenebla lingvo. / El algo gargarizó en un idioma incomprensible
  • Poste tiu stranga gargara sono malaperis. / Después ese extraño sonido gangozo desapareció.

jueves, 5 de febrero de 2009

SUSURI ( susurrar, murmurar )

Eligi malfortan kaj iom sekan sonon kiel de sateno, silko, ĉifita papero ks.: / Realizar un sonido débil y algo seco como satén, seda, papel arrugado o cosas similares
  • Ŝia silka robo ĉarme susuris. / El vestido de seda de ella susurró encantadoramente
  • La venteto susuras inter la arbetoj. / La brisa susurra entre los pequeños árboles
  • La fonto susuradis kun mallaŭta murmureto. / La fuente susurraba con un pequeño murmullo silencioso
  • Pluvo falas kviete, nur kun susuranta sono. / Una lluvia cae tranquilamente, solo con un sonido de susurro.
  • Ie malproksime aŭdeblis susuro de birdaj flugiloj. / En algún lugar lejano era audible un susurro de las alas de los pájaros

SVINGI ( menear, balancear, mover)

1. Rapide kaj ripete moveti ion en aero tien kaj reen/ Rápida y repetidamente mover algo en el aire de aquí para allá
  • Estas interese rigardi, kiel birdoj svingas siajn flugilojn. /Es interesante ver como los pájaros menean sus alas
  • Li ekvidis min kaj eksvingis la manon por saluti min / El me vio y meneó la mano para saludarme
  • La svingoj de ŝiaj kruroj estis tro fortaj kaj fiŝoj fornaĝis. / El balanceo de sus piernas eran demasiado fuertes y los peces se alejaron nadando.
  • La patrino eksvingetis sian fingron por montri, ke li tion ne faru. / La madre comenzó a menear su dedo para mostrar que el no hiciera eso.
  • La bovo volis elsvingi sian nukon el la jugo. / El buey quería mover la nuca del yugo
2. Forte streĉi la muskolojn kaj subite ĵeti ion antaŭen/ Apretar fuertemente los músculos y de pronto lanzar algo hacia adelante
  • Li svingis la ŝtoneton kaj ĵetis ĝin en lagon. / Balanceó la piedrecita y la lanzó en el lago
  • Li kursvingiĝis (antaŭen-ĵetis sin por salti). / El se balanceó (saltando hacia adelante para saltar)
  • La glitkurantoj svingiĝadis sur la akvo. / Los esquiadores se balancearon sobre el agua
3. Ekmovi, ekimpulsi, instigi: / comenzar a mover, comenzar a impulsar, instigar
  • Lango nenion atingas, se ĝin saĝo ne svingas. / La lengua nada alcanza, si la sabiduría no la mueve.
  • La svingpordo de la butiko subite malfermiĝis. / La puerta de balanceo de la farmacia de pronto se abrió.

KAŬRI (encluclillarse, agazaparse)

1. Sidi sur la kalkanoj / sentarse sobre los talones
  • Se vi malobeos, vi kaŭros en angulo de la ĉambro! /Si desobedeces, te encuclillarás en la esquina de la pieza
  • Iuj homoj kaŭriĝas por preĝi antaŭ la manĝado. / Algunos hombres se encuclillan para rezar antes de comer
  • Kiam vi dormas, ne kuŝu kaŭre. / Cuando duermas, no te acuestes agazapado.
2. Sidi kuntiriĝante por sin kaŝi aŭ por eksalti: / Sentarse encogiéndose para ocultarse o para saltar
  • Malbonuloj kaŭris en la ombro kaj atendis homojn por ataki ilin. / Las personas malaes se agazapan en la sombra y esperas a los hombres para atacarlos
  • Mia kato ĉiam kaŭriĝas kiam ekvidas iun birdon / Mi gato siempre se agazapa cuando ve algún pájaro.