domingo, 28 de diciembre de 2008

LULI ( mecer, acunar )

1. Balanceti infaneton por ĝin dormigi: / balancear un niño para adormecerlo
  • Mi devas luli la bebon al la dormo. / Debo mecer al bebé para dormir
  • Ŝia bebo dolĉe dormis en lulilo (balancebla liteto). / El bebé de ella duerme dulcemente en la cuna
  • Mi ĉiam kantas lul-kanton por dormigi mian infanon. / Siempre canto un canto de cuna para adormecer a mi niño
2. Balanceti per harmonia ir-reira movado / balanceear por movimientos armoniosos de ir y venir
  • Ŝi bele lulas la koksojn por ke ĉiuj viroj rigardu al ŝi. / Ella hermosamente mece el coxis para que todos los hombres la miren
  • La boato estis lulata de la ondoj. / El bote fue mecido por las olas.
  • La ondoj plaŭdis harmonie kaj lule. / Las olas chapotearon armoniosamente acundando.
  • Lula muziko tre helpas pli rapide ekdormi. / La música acunadora ayuda mucho para dormirse más rápidamente.
  • Mia avino tre ŝatas sidi en lul-seĝo kaj legi libron. / Mi abuela gusta mucho de sentarse en la mecedora y leer un libro
  • Knabeto sidis sur sia ligna lul-ĉevalo. / Un muchachito se sentó sobre su caballo mecedor de madera
3. Kvietigi, kvazaŭdormigi / Tranquilizar, aquietar, adormecer
  • Mi facile lulis liajn suspektojn pri alia amato. / Facilmente aquieté sus sospechas sobre su amado
  • Li kutime lulas sin en revoj. / Usualmente se adormece en sus sueños

STRINGI ( constreñir, apretar)

  • Forte ĉirkaŭpremi, ĉirkaŭstreĉi: / fuertemente constreñir, apretar
  • La ŝnuro stringis la gorĝon. / la cuerda apretó la garganta
  • La serpento sufoke stringis sian kaptaĵon. / La serpiente constriñó sofocando a su caza.
  • Li stringas sian pafilon. / Él aprieta su arma
  • Mi volas liberiĝi el la stringo de kateno. / Quiero liberarme de la apretura de la cadena.
  • Ni longan tempon estis en la stringo de tiu fama dogmo. / Por largo tiempo estuvimos constreñidos por ese famoso dogma.

INICI ( iniciar )

Enkonduki iun en scion pri iu afero pli-malpli sekreta aŭ komplika (religio, sekto, scienco ktp.) / Introducir a alguien en el conocimiento sobre algun asunto más o menos secreto o complicado ( religión, secta, ciencia )
  • Ĉu oni inicis ŝin al la sekto? / Se inició ella en la secta?
  • En tiu urbeto ĉiuj infanoj estas inicataj al la metia laboro. / En esa pequeña ciudad todos los niños son iniciados en el oficio
  • Nur li estas inicita pri tiuj sekretoj kaj mi ne volas iniciĝi pri ili. /Solo él está iniciado sobre esos secretos y yo no quería iniciarme en ellos
  • Tiuj ekzercoj estis la inicado al jogo. / Esos ejercicios fueron la iniciación al yoga.
  • Ĉi tiu lernolibro estas bona inicilo de Esperanto. / Este manual de aprendizaje es un buen iniciador para el Esperanto

INSIDI ( insidiar, asechar )

Sekrete prepari ruzan rimedon por trompi kaj malutili / Secretamente preparar recursos astutos para engañar y perjudicar
  • Tiu vulpo insidas por kapti leporon. / Ese zorro asecha para cazar una liebre
  • Neniu scias, kia malfeliĉo lin insidas. / Nadie sabe que infelicidad le asecha
  • La demandoj de la juĝisto estis plenaj je insidoj. / Las preguntas del juez estaban llenas de insidia.
  • Ŝi preparis insidaĵon kontraŭ alia virino. / Ella preparó una insidia contra otra mujer
  • Iliaj atakoj estis insidaj. / Sus ataques eran insidiosos
  • Li sidis inside en kaŝita loko. / Se sentó insidiosamente en un lugar oculto.
  • Mi ne fidas ŝin - ŝi estas tre insidema knabino. / No le tengo fe- ella es una muchacha muy insidiosa
  • Ĉiuj liaj malamikoj estas insidemuloj. / Todos sus amigos son insidiosos
  • Ĉi-nokte li mort-insidos (li intencas mortigi iun). / Esta noche él asesinará insidiosamente

INSTIGI ( instigar)

Per ekscitoj kaj admonoj puŝi iun al ago / Por la exitación y advertencias enpujar a alguien a la acción
  • La sento de venĝo instigis lin al murdo. / El sentimiento de venganza me instigó al asesinato
  • La bela vetero instigis min iri al plaĝo. / El bello tiempo me instigó ir a la playa
  • Li en sia sango havas la instigon atingi la celon. / Él en su sangre tiene la instigación a alcanzar el objetivo.
  • Ili estis instigintoj de la reformoj en la lando. / Ellos fueron los instigadores de las reformas en el país.
  • Tiu kongreso povas esti instigilo aliĝi al la asocio. / Ese congreso puede ser la invitación para unirse a la asociación.
  • Tio ne malinstigis ŝin fariĝi amatino de la aktoro. /Eso no la hizo perder las ganas de hacerse la amante del actor
  • Iel ili subinstigis min veni al la festo. / De alguna forma ellos hicieron que perdiera las ganas de venir a la fiesta.

miércoles, 17 de diciembre de 2008

TIKLI (hacer cosquillas, cosquillearse )

1. Per delikataj kaj ripetaj ektuŝoj de iuj partoj de la korpo kaŭzi sensaĵon, kiu estigas konvulsian ridon / por medio de tocasiones delicadas y repetidas en algunas partes del cuerpo, causar sensaciones que provocan convulsiones de risas
  • Patrino tiklis sian bebon per plumo. ( la madre hizo cosquillas a su bebé con una pluma)
  • Mi estas tre tikliĝema (tuŝotima). ( soy muy cosquilloso )
2. Agrable eksciti / exitar agradablemente
  • Tiu muziko agrable tiklas la orelojn. ( esa música exita agradablemente mis orejas)
  • Ŝi ofte eksentas tiklon memorante liajn karesojn. ( Amenudo ella siente exitación recordandos las caricias de él )
  • Mi ne scias, kiel solvi tiun tiklan aferon. ( No sé como resolver ese asunto importante)
  • Se vi sentas tikladon en la gorĝo, povas esti, ke vi malsaniĝos. ( Si sientes cosquillas en la garganta, puede ser que estés por enfermarte )

SOIFI ( tener sed, estar sediento)

1. Senti bezonon trinki / sentir necesidad de beber
  • Multaj homoj en Afriko suferas pro soifo. / muchos hombres en África sufren por la sed
  • Mi sukcesis kvietigi la soifon per akvo de fonto. / Pude aquietar la sed con agua de la fuente
  • Vi estas laca, soifa kaj malsata, do vi manĝu, trinku kaj ripozu. / Estás cansado, sediento y hambriento, entonces come, bebe y descansa.
  • Oni konsilas trinki akvon por sensoifigi sin. /Se aconseja beber agua para dejar de estar sediento.
2. Forte deziri / desear fuertemente, ansiar
  • Ili soifis venĝon al siaj malamikoj. / Ansío venganza contra mis enemigos
  • Li estis soifanta al libero / Está deseando fuertemente la libertad

STAGNI ( estancarse, atascarse )

1. Restadi senmova / permanecer inmóvil
  • Stagnanta akvo. / agua estancada
2. Restadi senmova, senaga, malaktiva / permanecer inmóvil, sin acción, inactivo
  • La komerco stagnas / el comercio se estanca
  • Ĉu la movado progresas aŭ stagnas? / Progresa o se estanca el movimiento?
  • Dum lastaj jardekoj la nombro de la naskiĝoj stagnas. / Durante los últimas décadas el número de nacimientos se estanca.

sábado, 6 de diciembre de 2008

TRETI ( pisotear )

1. Forte premi per la piedoj / fuertemente presionar con los pies
  • Ŝi tretis vinberojn en tinego. / Ella pisoteó uvas en una tinaja
  • Li surtretis la piedon de la knabino. / Él pisoteó el pie de la muchacha
  • Zorgu, ke neniu tretu sur vin. / Preocúpate que nadie te pisotee
2. Akvotreti - vigle movi la piedojn en la akvo, kvazaŭ tretante, por flosi: / Chapotear - fuertemente mover los pies en el agua, casi pisoteando para flotar
  • La infano sidis ĉe akvo kaj faris akvotretadon. / El niño se sentó en el agua y chapoteó

PRETENDI ( pretender, presumir)

1. Postuli ion, pri kio oni asertas, ke oni havas rajton super ĝi /exigir algo sobre lo cual se asegura tener un derecho
  • Li pretendis heredaĵon de avino. / él pretendía la herencia de la abuela
  • Ŝi malpretendis reĝecon. / Ella no pretendía la realeza
  • Mi ne havas pretendon super via posedaĵo. / No tengo pretenciones sobre tu posesión
2. Fanfarone kaj memiluzie aserti, ke oni estas ia; fanfaroni pri kvalitoj, kiujn oni kredas havi / fanfarroneando y autoilusionandose asegurar que se es de alguna forma; fanfarronear sobre las cualidades que uno cree tener
  • Li pretendis, ke li estas granda konato de sporto.  /él presumía que era un gran conocedor del deporte 
  • Ŝi pretendis elegantecon. / ella presumía de la elegancia
  • Ili nur montris ridindan pretendemon. / ellos solo mostraron una ridícula pretención 

PREVENTI ( prevenir)

Antaŭmalhelpi (malbonon, malsanon ktp) / dificultar un mal o una enfermedad 
  • Trinku vitaminon C, ĉar ĝi preventas malsanojn. / toma vitamina C porque previene enfermedades
  • Mi ĝojas, ke kuracistoj proponis al mi efikan preventan kuracmetodon. / Me alegro que los médicos me propusieron un eficaz método preventivo de sanar
  • Oni uzas preventilojn por ne gravediĝi. / Se usan instrumentos preventivos para no embarazarse
  • Oni aplikis bakteriofagojn por preventado de disenterio. / Se aplicó bacteriófagos para la prevención de la disentería

viernes, 5 de diciembre de 2008

REGALI ( regalar, agasajar, obsequiar )

1. Bone kaj plezurige trakti iun, donante al li ion bonan (manĝaĵojn kaj trinkaĵojn): /tratar bien y con placer a alguien donándole algo bueno ( comida, bebidas)
  • Ni regalis gastojn per tre bongusta vespermanĝo. /Agasajamos a nuestros invitados con una apetitosa cena
  • La artisto regalis nin per du eksterprogramaj kantoj. /El artista nos regaló dos canciones fuera del programa
  • Kia regalato, tia regalado. / A tal agasajador, tal agasajo
  • Ne rifuzu akcepti nian regalon de bondeziro. / No rechace aceptar nuestro regalo de buenos deseos
2. Malbone (ironie) trakti: / Tratar mal ( irónicamente)
  • Li estis regalita per la plato de la glavo. / Fue obsequiado con la placa de la espada
  • Forregali - malmilde forpuŝi. / Rechazar - alejar suavemente
  • Li tiom zorgis pri vi kaj fine vi forregalis lin. /Tanto se preocupó de tí y finalmente lo rechazaste.
  • Ŝi donis al li bonan forregalon. / Ella le dio un buen rechazo

DISPONI ( disponer )

Decidi, laŭ sia bontrovo, kio fariĝos pri iu aŭ io; uzi laŭ sia plaĉo / Decidir según voluntad propia, lo que se hará sobre alguien o algo; usar según su voluntad.
  • Vi scias, ke vi povas disponi pri mi. / Tú sabes que puedes disponer de mi
  • Mi disponas malmultan tempon. / Dispongo de poco tiempo
  • Ĉu ĉi tiu loko estas ankoraŭ disponebla? / ¿Aún está disponible este lugar?
  • Li havas la ŝlosilon sub sia dispono. / Tiene la llave a su disposición
  • Ni disponigis unu ĉambron al studentoj. / Dispusimos una pieza a los estudiantes
  • Disponaĵo - aparato, kiu estas parto de komputa sistemo kaj estas disponebla al ties taskoj. / Disponedor - aparato que es parte del sistema computacional y que esta disponible para sus trabajos

FAJNA (delgada, delicada, sentimental, divertida, purificar)

1. Ekstrakvalita, pursubstanca / de calidad extraordinaria, sustancia pura
  • La vino estis tre fajna. / el vino era muy delicado
  • Ŝia ringo estis farita el fajna oro / el anillo de ella estaba hecho de un oro delicado.
  • Ili fajnigis metalon por kemiaj procedoj. / ellos purificaron metal por procedimientos químicos.
2. Prezentanta aŭ distinganta akre subtilajn diferencojn / presentando o distinguiéndose por sutiles y agudas diferencias
  • Mi havas belan ĉemizon, faritan el fajna tolo. / tengo una bella camisa hecha de tela delgada
  • Ŝiaj oreloj estas tiom fajnaj / sus orejas son tan delicadas
  • Lia gusto estas vere fajna. / su gusto es verdaderamente delicado.
  • Mi ne ŝatis liajn desegnaĵojn pro ilia malfajneco. / no me gustas sus diseños por su falta de delicadeza

lunes, 1 de diciembre de 2008

KROM ( además de, fuera de )

1. Prepozicio, signifanta, ke oni metas aparte la sekvantan ideon, ke oni ne konsideras ĝin,
a) ĉu pro tio, ke ĝi prezentas escepton (se ne kalkuli):
  • Mi diras al vi nenion alian krom vero.
  • Mi nenion pli postulas, krom ke oni estimu min.
b) ĉu pro tio, ke ĝi tute nature jam apartenas al la diritaĵo (se ne forgesi):
  • Krom mia frato, min venis viziti ĉiuj familianoj kaj parencoj.
2. Morfemo, memstare uzata en senco b:
  • 100 kromaj personoj venis al nia aranĝo.
  • Ŝi estas tre bela kaj krome tre bonkora.
3. Samsignifa prefikso:
  • Mi ricevis kromsalajron por nokta laboro.
  • Mi ne estos via kromvirino (neleĝa kunvivantino, kiun havas viro, krom sia leĝa edzino)!

MATURA ( maduro, vencido)

1. Plene kreskinta kaj (se paroli pri manĝeblaj plantoj) taŭga por konsumado:
  • La beroj jam estas maturaj.
  • Hodiaŭ ni jam manĝis frumaturajn fruktojn.
  • Oni ofte maturigas fruktojn kaj legomojn per varmigado.
  • Konsumi sian grenon antaŭ ĝia maturiĝo.
2. Atinginta sian plenan kreskadon; havanta plene evoluintajn fortojn de la korpo kaj de la menso:
  • Mi jam ne estas infano, mi estas matura homo!
  • Aĝo tro matura ne estas plezura.
  • Lernantoj jam ricevis atestojn de matureco.
  • Ŝia talento plene maturiĝis.
  • Mi pensis, ke vi jam estas maturuloj, sed mi vidas, ke vi ĝis nun agas kiel infanoj!
3. Plene esplorita, provita:
  • Ni multe laboris pri ĉi tiu projekto do verŝajne ĝi jam estas matura.
  • Mia decido estas mature pripensita.
  • Tio estas nematura demando.
4. Atinginta la daton, kiam oni devas ĝin pagi (se paroli pri bilo, kupono kaj simile):
  • La kupono jam estas matura, do mi ŝatus ricevi mian monon.
  • La bilo maturiĝis hieraŭ.

KALUMNII ( calumniar )

Malutili al ies honoro aŭ reputacio, komunikante mensogajn sciigojn pri ties karaktero, konduto ktp.:
  • Ne kalumniu lin antaŭ lia ĉefo.
  • Tiu kalumnia informo malbonigis lian reputacion.
  • Kontraŭ kalumnio helpas nenio.
  • Kalumniante konstante, oni eĉ anĝelon nigrigas.
  • Se kalumnio eĉ pasas, ĝi ĉiam ion lasas.
  • Kalumnianto disigis amikojn.

FUŜI ( fallar, hacer fracasar, arruinar )

Malbone fari pro intenca aŭ nevola senzorgeco; faraĉi:
  • La tranĉilo fuŝis mian robon.
  • Mi eĉ ne imagis, ke vi fuŝos nian komunan vivon.
  • La komputilo funkciis bonege kaj mi ne komprenas, kiel ĝi fuŝiĝis.
  • Mi esperas, ke tia fuŝo neniam okazos.
  • Lia laboro min ne kontentigis, ĉar ĝi estis fuŝa.
  • Tia libro estas nur fuŝaĵo.
  • Li ne komprenis, kial ŝi elektis ne lin, sed iun fuŝulon.

BLASFEMI ( blasfemar )

1. Direkti malrespektajn kaj ofendajn vortojn al Dio, diaĵo, religio aŭ pli ĝenerale al ĉio konsiderata plej respektinda; paroli malrespekte kaj ofende pri tiaj aferoj:
  • Ne blasfemu kontraŭ Dio.
  • Mi estis surprizita pri liaj blasfemaj kaj malĉastaj paroloj.
  • Mi esperas, ke oni pardonos mian blasfemon.
  • Tiu fiera blasfemulo agas kun kolero kaj malboneco.
2. Insulte malbeni:
  • Li estis nervoza kaj blasfemis kontraŭ tiu ulo per koleraj vortoj.

miércoles, 12 de noviembre de 2008

EKSPLIKI ( explicar )

Klarigi kaj komprenigi ion, montrante ĝian signifon, ĝian naturon, ĝiajn kaŭzojn aŭ motivojn:
  • Ŝi kun plezuro eksplikis al mi malfacilan tekston.
  • Ĉu iu povas ekspliki tion?
  • Eksplika vortaro.
  • Lia ekspliko tute ne estas klara.
  • Tio povas eksplikiĝi kiel rezulto de kultura disvastiĝo.
  • Ties komprenebleco devas eksplikiĝi.

ELOKVENTA ( elocuente )

1. Posedanta la talenton facile, konvinke kaj bele paroladi:
  • Li elokvente parolas.
  • Elokventa advokato.
  • Sciu elokventi, sciu ankaŭ silenti.
2. Bela kaj konvinka, multon signifanta:
  • Ŝi rigardis al mi per elokventa rigardo.
  • Min enuigis lia tro konstanta elokventeco.
  • La infano elokvente esprimis sin.

TREMPI (mojar, humedecer, sumergir, empapar)

Malsekigi en likvaĵo:
  • Trempu kuketon en teo.
  • Via maniko trempiĝis en la saŭco!
  • La kuiristo trempis ovojn en malvarma akvo.
  • Mia avino trempadis herbojn en alkoholo.

EKSPLICITA ( explícito,a)

Esprimita per precizaj detalaj vortoj, lasantaj nenion subkomprenata:

Tiu raporto estas eksplicita.
Ŝia elparolado estas eksplicita.
Eksplicitigu la raporton.
Li parolis eksplicite.
Tiu kazo estas eksplicite antaŭvidita en la leĝo.

DEFINITIVA ( definitivo,a)

Tia, ke oni ne plu povas ion ŝanĝi en ĝi, lasta, finofara:
  • Definitivan respondon mi sendos post dek tagoj.
  • Definitivaj kondiĉoj de kontrakto.
  • Ĉu tio estas definitiva eldono de libro?
  • Tio estas definitiva prezo.
  • Definitivigu la liston de mendoj.
  • Ni devas definitive fini la diskuton.

jueves, 6 de noviembre de 2008

PAKO ( paquete, embalaje)

Aro da objektoj, kunligitaj aŭ kunaranĝitaj por esti protektataj aŭ pli facile transporteblaj:
  • Pli kostas la sako, ol la tuta pako.
  • Mi jam pakis miajn aĵojn por la vojaĝo.
  • Forportu vian pakaĵon kaj havaĵon!
  • Vi ricevis iun paketon.
  • Ni pakiĝis en la vagonaro.
  • Ĉu vi jam elpakis la donacojn?
  • Enpakiĝu kaj foriĝu.
  • Ĉi tiuj bombonoj vendiĝas senpake / nepakite.

NEPRE ( irremisible, indefectiblemente )

Adverbo, signifanta "en maniero neevitebla, neŝanĝebla":
  • Oni nepre devas manĝi por vivi.
  • Via partopreno estas nepra.
  • Ne necesas konvinki min pri la nepreco kaj taŭgeco de Esperanto.
  • Nepras, ke vi tuj venu!
  • Okazo de Olimpikaj Ludoj neprigis renovigon de la urbo.

ĴURI ( jurar )

1. Preni Dion aŭ ion sanktan kiel atestanton:
  • Mi ĵuras per la nomo de la patrino.
  • Ĵuri per la barbo de l' profeto.
  • Ĵuri kaj reĵuri.
  • Hodiaŭ oni atestas la ĵuradon de la novaj advokatoj.
2. Atestante iun aŭ ion sanktan, promesi ion:
  • La geedzoj ĵuris fidelecon kaj amon ĝis la morto.
  • Li ĵuradis, ke li ĉiam min amos.
  • La ŝafo estas priĵurita al Dio.
3. Atestante iun aŭ ion sanktan, devontigi sin al ia ago:
  • Li ĵuris, ke li ne plu drinkos.
  • Ni faris ĵuran interkonsenton.
  • Ŝi ĵurigis min, sed ŝi mem ne ĵuris.
4. Solene aserti, ke io estas vera:
  • Pri nenio oni povas ĵuri.
  • Tro forta ĵuro - la afero ne pura.

PRAKTIKO ( práctica )

Apliko de la reguloj aŭ principoj de arto aŭ scienco, kontraste kun la teorio:
  • Ŝi finis la universitaton kaj komencis medicinan praktikon.
  • Ni faris longajn praktikajn provojn kun nia projekto.
  • Montriĝis, ke la instrumento estas tre praktika.
  • Ĉiuj viaj konsiloj estis praktike senutilaj.
  • Homoj venas al la aranĝoj praktiki Esperanton.
  • Mi ĵus komencis praktikadon.
  • Ĉi tie laboras multaj praktikistoj.
  • Povas esti, ke kelkaj flankoj de la regularo poste montriĝos nepraktikaj.

DAMNI ( condenar a las pens del infierno )

Kondamni al la punoj de la Infero:
  • Mi damnas vin!
  • Neniu volas iri en tiun damnitan domon.
  • Kiel mi povus nuligi damnon?
  • Mi ĉiam forgesas uzi tiun damnan akuzativon!
  • Damne! Kial mi malsukcesis?!
  • Se homoj pekas, ili damniĝas je infero.

miércoles, 5 de noviembre de 2008

SCENO ( escena)

1. Divido de akto, dum kiu la agado estas kontinua, aŭ (speciale en la franca teatro) ne okazas eniro aŭ eliro de roluloj:
  • La spektaklo kaptis atenton jam de la unua sceno.
  • Iu damaĝis ĉiujn scenajn akcesoraĵojn.
  • Mi tre ŝatis la scenaron kaj pro tio konsentis aktori en tiu filmo.
  • Kaj nun ni invitas la prezidanton veni sur la scenejon!
  • La baleto jam estas surscenigita.
2. Priskribo kun pli-malpli abrupta komenco kaj fino, de parto de ies vivo kaj simile:
  • Lia verko prezentas unu el la scenoj de la ĉiutaga vivo.
3. Okazo eksterordinara, emocia, interesa, kiu povus esti la temo de teatra prezento:
  • Homoj trankvile observis tiun scenon.
  • La edzino faris scenon de akraj riproĉoj al la edzo.
  • Ili enscenigis al mi belan surprizon.

DISTANCO ( distancia)

1. Longo de interspaco:
  • Kiom longa estas la distanco inter Tero kaj Luno?
  • Praktiko montras, ke distanca lernado estas efika.
  • Rigardu la pentraĵojn distance.
  • Mia domo distancas je du kilometroj de mia laborejo.
  • La sportisto preterdistancis ĉiujn aliajn sportistojn ĉe la lasta rondo.
  • Longdistanca kuro ampleksas ĉiujn distancojn de 5 ĝis 42,195 kilometroj.
2. Longo de 200 m (en vetkuroj):
  • Ili jam finis kuri la distancon.

PECO ( pedazo, trozo, pieza, parte )

1. Parto de solida korpo, derompita aŭ detranĉita:
  • Bongusta peco longe ne atendas.
  • Seka panpeco, sed en libereco.
  • Li donas peceton da pano kaj bategon per mano.
  • Mi tuj pecetigos la panon.
  • Kie estas pano, ne mankas panpecetoj.
  • Li ekkoleris kaj dispecigis la vazon.
  • Ankoraŭ restis kelkaj rondpecoj de kolbaso.
2. Parto de spaco aŭ tempo, aparte rigardata:
  • Ni iris kune pecon de la vojo.
3. Ĉiu el la apartigeblaj partoj, kies kunmetado kaj kuniĝo konsistigas kompletan tuton, aparaton, maŝinon kaj simile:
  • La aŭto ne veturas - verŝajne iu peco difektiĝis.
  • La robo de la knabino estis diverspeca.
  • Mi ricevas popecan salajron.
  • Ŝi preferas unupecajn bankostumojn.
  • Ni vendas vicpecojn por aŭtoj (uzotajn por anstataŭigi difektiĝintajn samajn pecojn).
4. Parto, formanta mem tuton en kolekto, serio kaj simile:
  • Tiu poŝtmarko estas unika peco.
5. Arta verko, rigardata kiel unu tuto inter similaj:
  • Ŝi legis al mi tre belan pecon.
6. Longa strio de teksaĵo, de kiu butikisto detranĉas vendotan parton:
  • La tablo estis kovrita de grandaj pecoj da toloj.

DEGNI ( dignarse)

Bonvoli, konsenti fari, sentigante tamen ian moŝtecan komplezon:
  • Ili eĉ ne degnis kun mi paroli!
  • Nur grandaj sinjoroj scias esti tiom degnaj.
  • La princo traktis nin kun speciala degno.
  • Li riproĉis sian samrangulon kun la degneco.

ARTIFIKO ( artificio, truco)

Lerta kaj ruza agmaniero aŭ procedo, per kiu oni celas imponi, iluzii aŭ trompi:
  • Tiu eksterordinare lerta artifiko havis bonan efikon.
  • Ili elpensis malican artifikon.
  • Lia konduto ŝajnas esti artifika.
  • Ili tion artifikis.
  • Li estas lerta artifikulo.
  • Artifikulo estas uzanto de komputa sistemo (precipe de komputila reto), provanta "enrompiĝi", senrajte atingi protektatan datumon.
  • Ŝi aŭskultis lian senartifikan rakontadon.
  • Mi tre ŝatis la libron "La Senartifikulo" de Voltero.

domingo, 2 de noviembre de 2008

BULO (bola, bolo )

Peco de pli-malpli knedebla materio, kun proksimume globa formo:
  • Lia koro fariĝis bulo da glacio.
  • Mi uzis bulan liston por prezenti programerojn de la aranĝo.
  • Ni manĝis supon kun bongustaj buletoj el viando.
  • La knabino buliĝis en la lito.
  • La nuboj kunbuliĝis en unu grandan mason.
  • La katido ludis kun fadenbuloj.
  • Infanoj ĵetadis neĝbulojn unu al la alia.
  • Donu al mi panbulon, mi petas.
  • Oni kutimas ĵeti terbulojn sur la ĉerkon.

NECESA ( necesario,a)

1. Tre bezonata, preskaŭ ne malhavebla, ekstreme dezirata:
  • Mi faris ĉion necesan por sukcesi.
  • Por vendisto mensogo estas necesa apogo.
  • Estas necese zorgi pri tio.
  • Se devigas neceso, faru kun kareso.
  • Ĉu ni havas ĉiujn necesaĵojn por fari tion?
  • La entrepreno necesigas multan monon.
  • La kuracisto alportis sian necesujon kun kuraciloj

2. Postulata de la naturaj leĝoj aŭ de la stato de la aferoj; absolute ne evitebla:
  • La aero estas necesa por ĉiuj vivantaj estaĵoj.
  • Neceseco kontraŭvola estas leĝo malmola.
  • Necesas veturi tien kaj ekscii, kio okazas.
  • Pardonu, kie estas la virina necesejo?
  • Mi pensas, ke tiuj reformoj estas tute nenecesaj / sennecesaj.

PUFO ( fofo, acolchado, puff )

1. Plenblovita aŭ plenŝtopita elasta saketo, cilindro kaj simile, uzata por seĝoj, fenestraj kontraŭventiloj kaj simile:
  • Estas tre komforte sidi en ĉi tiu pufseĝo.
  • La vangoj de la knabineto estis pufaj kaj ruĝaj.
  • Ni spektis la filmon kaj manĝis pufitan maizon.
  • Mi pufigis la kusenon, plenŝtopante ĝin per plumoj.
  • La konflikto ĉiutage pufiĝas.
  • Montru al la kuracisto vian pufiĝintan vundon.
2. Ronda mola elstaraĵo el ia materialo en vesto, hararo kaj simile:
  • Kion vi konsilus al mi uzi por ke ne estu pufoj en la hararo?

REKLAMO ( reclamo )

Alvoko al la publiko per ĉiuspecaj rimedoj por laŭdi kaj rekomendi komercaĵon, entreprenon aŭ ian aferon:

  • Tiu sensacio estis bona reklamo por la famuloj.
  • Ĉe ni estas malpermesite reklami cigaredojn en televido.
  • Ŝi evitas aĉeti reklamatajn aĵojn.
  • La tuta muro estis kovrita per reklamaj ŝildoj.
  • Reklamado en tiua gazeto multege kostas.
  • Mi ofte ricevas diversajn reklamilojn.
  • Tio estas pufreklamo! Mi provis ĉi tiun aĵon, sed ĝi ne estas tiel bona, kiel oni diras.

STILO ( estilo)

1. Karakteriza persona maniero esprimi siajn pensojn:
  • La teksto ne havas erarojn, sed ĝia stilo estas iom stranga.
  • Mi ŝatus stiligi la hararon.
  • La plejparto elektis lin kiel la plej bonan stiliston pro lia simpla, sed plaĉa stilo.
  • Via letero estas ege interesa kaj bonstila.
2. Tuto de la ecoj, kiuj karakterizas belartan verkon de iu artisto aŭ belartan verkaron, apartenantan al iu epoko kaj popolo:
  • Ŝi tre ŝatas barokan stilon.
  • Mi sentas stilan harmonion en via hejmo.
  • La domo estas senstila.

3. Maniero kalkuli la jarojn laŭ la diversaj kalendaroj:

Tio okazis la unuan de septembro laŭ la tiama malnova stilo (Julia).

miércoles, 29 de octubre de 2008

KREI ( crear )

1. Fari ion el nenio (se paroli pri Dio) / hacer algo desde la nada ( si se habla de Dios)
  • En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron./En el principio Dios creó el cielo y la tierra.
  • Vi ofendis vian kreinton! / Ofendiste a tu creador
  • Oni kredas, ke homo estas kreitaĵo de Dio. / Se cree que el hombre es creación de Dios.
2. Verki, ellabori ion, kio antaŭe ne ekzistis aŭ kio estas tute novaspeca; fondi:/ Escribir, elaborar algo que no existe o lo que es absolutamente nuevo; fundar:
  • En Esperanto aldonante afiksojn oni povas facile krei novajn vortojn./ En Esperanto agregando afijos se puede fácilmente crear nuevas palabras.
  • Kreo de nova tekniko multe helpis al la homaro. /La creación de una nueva técnica ayudó mucho a la humanidad.
  • Li estis kontraŭ kreado de la organizo. / Él estuvo contra la creación de la organización.
  • Tiu mirinda kreaĵo de Zamenhof amikigis multajn malsamajn homojn. / Esa admirable creación del Zamenhof hicieron amigos a muchos hombres distintos.
  • Ŝi estas tre kreema knabino. / Ella es una muchacha muy creativa.
3. Estigi ion abstraktan: / Establecer algo abstracto:
  • Tio kreis inter ili ĵaluzon. /Eso creó entre ellos celos.
  • Okazo kreas ŝteliston. / Una ocasión crea al ladrón.
  • Brilantaj perspektivoj kreiĝis antaŭ liaj okuloj. / Unas perspectivas brillantes se crearon ante sus ojos.

LOJALA (leal, fiel )

1. Fidela al la estro, la reĝo, la registaro:
  • Li estas lojala ministro.
  • La propono pri ŝanĝoj devas esti farata pace kaj lojale.
  • Vi ja ĵuris lojalecon al la ŝtato!
2. Aganta konforme al tio, kion postulas la honoro, sincereco, fideleco al la promesoj:
  • Dankon pro via helpo, mia plej lojala amiko!
  • Mallojalaj homoj ne estas dezirataj ĉi tie.

INTUICIO ( intuición )

Scio pri difinita fakto, akirita senpere, sen helpo de racia pripenso, de induktaj aŭ deduktaj pensprocedoj:
  • Mia intuicio diras al mi, ke vi ne pravas.
  • Onidire, virinoj estas pli intuiciaj ol viroj.
  • Li intuicie, mem ne komprenante, konstruis novan teorion.
  • Ŝi intuicias la veron.

PORCIO ( porción, ración )

1. Dividita aŭ disdonata parto de tutaĵo:
  • La patro donis al li bonan porcion da batoj.
  • Li perdis la malgrandan porcion da prudento, kiun li posedis.
2. Dividita aŭ disdonata kvanto da manĝaĵo:
  • Mi deziras porcion da glaciaĵo.
  • Ekonomiaj malfacilaĵoj - porciolimigo, senlaboreco kaj simile - kaŭzis la ĥaoson.
  • En tiu tempo oni uzis porciokuponojn.
  • La registaro porciumis la kafon.

sábado, 11 de octubre de 2008

PRECIZA (preciso,a)

Ĝuste kaj klare difinita eĉ en la plej malgrandaj detaloj:
  • Mi bezonas precizan adreson por ke mi povu veni al vi.
  • Ju pli precizaj la kalkuloj, des pli fortika la amikeco.
  • Ni interkonsentis renkontiĝi precize je la deka horo.
  • La desegnisto estas fama pro la precizeco de siaj desegnoj.
  • La instruistino estis tre precizema - ŝi ĉiam postulis precizajn respondojn.
  • Ĉu vi povus precizigi la sencon de tiu ĉi vorto?

martes, 30 de septiembre de 2008

KONTAKTO (contacto)

1. Intertuŝo de du objektoj:/ conexión de dos objetos
  • Tiu malsano komunikiĝas per kontakto./ Esa enfermedad se contagia por el contacto.
  • Necesas kontaktigi elektrajn dratojn per kontaktilo. / Es necesario conectar los cables eléctricos por un conector.
  • Iu telekontaktis planedon per radaro. / Alguien teleconectó un planeta por un radar.
  • La televidilo malbone funkcias pro miskontakto. / El televisor funciona mal por causa de un malcontacto.
2. Interrilato: / interrelación
  • Ni loĝis for unu de la alia, sed tamen restis en la kontakto. / Vivimos lejos uno del otro, pero sin embargo nos mantuvimos en contacto.
  • Mi nepre kontaktos vin, kiam mi ekscios ion novan pri tio./ Me contactaré obligatoriamente contigo, cuando sepa algo nuevo sobre eso.
  • Ŝi kontaktiĝas kun multaj esperantistoj. / Ella se contacta con muchos esperantistas

viernes, 19 de septiembre de 2008

SENTI ( sentir )

1. Ricevi ian, precipe pertuŝan aŭ internan, sensaĵon, kiu aperas en nia konscio kun impreso de doloro aŭ plezuro:
  • Mi ne sentas malsaton.
  • Mi sentas min malsana.
  • De fremda dento ni doloron ne sentas.
  • Vidado kaj aŭdado ĉiam estis rigardataj de la homo kiel la plej gravaj sentaj kapabloj.
  • Salo estas tre sentebla - verŝajne estas tro multe da ĝi en la supo.
  • Mi estas tre tiklosentema.
2. Ricevi en la konscion impreson, kiun ni klasas kiel agrablan aŭ malagrablan:
  • Estas malfacile klarigi, kion mi sentas.
  • Kion koro sentas, lango prezentas.
  • Somero forpasis nesenteble.
  • Vi estas tute sensenta!
3. Havi konscion pri io, pri kio ni ne kapablas doni racian klarigon:
  • Mi sentas, ke ne devas tiel esti.
  • Ĉiu vivas laŭ sia prudento kaj sento.
  • Ni antaŭsentis, ke vi venos.
  • Malbona antaŭsento leviĝis en mi.

NATURO ( naturaleza )

1. La tuto de tio, kio ekzistas aŭ okazas sen interveno de la homo:
  • Ekzistas tri regnoj de la naturo (mineraloj, vegetaĵoj kaj bestoj).
  • Avo mortis per natura morto.
2. La kreanta povo, kiu montriĝas sub la ŝanĝiĝantaj formoj de la objektoj kaj estaĵoj:
  • La naturo malavare favoris tiun landon.
  • Okazis io supernatura, kion oni ne povas ekspliki.
3. La surfaco de la tero, rigardata kiel vivejo de la homo kaj bestoj:
  • La naturo jam vekiĝas.
  • Geavoj transdonis diversajn naturaĵojn al ni.
4. La esenco, ecaro propra al iu aŭ io:
  • La infano havas malbonan naturon.
5. La primitiva stato de estaĵo, la denaska karaktero, kontraste kun la edukado kaj kulturo:
  • Li vivas laŭ sia naturo.
  • Difekton de naturo ne kovros veluro.
  • La leporo estas nature timema.
  • Vi eĉ ne provas venki vian laŭnaturan inklinon al pigreco.
6. Objekto de la arto, kontraste kun la artaĵoj:
  • Mi ŝatas desegni laŭ la naturo (ne laŭ la fantazio).

viernes, 12 de septiembre de 2008

MODERNA ( moderno,a )

1. Apartenanta al la nuna epoko, kontraste kun la antikva:
  • La modernaj tempoj komenciĝas kun la fino de la Orienta Roma Imperio.
2. Apartenanta al la nuna epoko, kontraste kun iu antaŭa; plej nova, plej freŝdata:
  • Ĉi tiuj modernaj mebloj tre taŭgos al nia apartamento.
  • Mi tre ŝatas modernan arton.
  • La domo estas moderne ekipita.
  • La loĝejo plenumas ĉiujn postulojn de moderneco.
  • Ni intencas modernigi la retpaĝon.
  • La domo estis ne nur malnova, sed ankaŭ malmoderna.

ĈARMA ( encantador, cautivador )

Delikate plaĉa kaj alloga pro ia ne klarigebla, iel magia kaŭzo:
  • Viaj infanoj estas tiaj ĉarmaj!
  • Al ĉiu sia propra estas ĉarma kaj kara.
  • Ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme.
  • La desegnaĵo estis plena de harmonio kaj ĉarmo.
  • Ŝi ĉarmas ĉiujn per sia spriteco.
  • La diverseco estas ĉarmaĵo de Esperantio.
  • La kantistoj distris nin kun muzika brileco kaj homa ĉarmeco.
  • Agrabla babilado ĉarmigis la vojaĝon.
  • Tiu aktoro estas vera ĉarmulo!

KONTESTI ( discutir, objetar, contradecir)

Diskute malakcepti aserton, postulon aŭ establitan situacion:
  • Tiun fakton ni ne povas kontesti.
  • La kontestantaj studentoj kolerigis la lektoron.
  • La kontestado ne daŭris longe, ĉar ni promesis plibonigi la situacion.
  • Ili havas nekontesteblajn pruvojn, ke mi faris tiun krimon.
  • Kontestemaj laboristoj estis eksigitaj de siaj postenoj.

FALDI ( plegar, doblar)

Duoble aŭ pluroble fleksi tukon, paperon kaj ĝenerale ion ajn maldikan aŭ ion artikigitan, almetante unu sur alian la diversajn fleksitaĵojn:
  • Ŝi faldis la leteron kaj enmetis ĝin en la koverton.
  • Ĉiuj vestoj estas zorge falditaj en mia ŝranko.
  • Necesas gladi la jupon por forigi la faldojn.
  • Paperfaldado estas arto por elfari diversajn ludilojn.
  • La seĝo estas faldebla, do vi povas faldi ĝin kaj meti sub la liton.
  • Ŝi aĉetis faldumitan jupon.
  • La patro malfaldis la gazeton por tralegi ĝin.
  • Antaŭ ol lavi la telerojn mi refaldis la manikojn ĝis la kubutoj.

FORMO ( forma )

1. Sensebla aspekto, kiun objekto prezentas ekstere/ Aspecto sensible que un objeto presenta exteriormente
  • Al mi ne plaĉas formo de ĉi tiu meblo. / A mi no me gusta la forma de este mueble
  • La frato okupiĝis pri la formado de la vazo./ El hermano se ocupó de la formación del vaso.
  • Grandega vento deformis mian novan pluvombrelon./ Un viento fuertísimo deformó mi nuevo paraguas.
  • En la komenco la tero estis senforma kaj dezerta./ En el principio la tierra fuer sin forma y desértica.
  • Ĉio transformiĝas po iomete en la mondo. / Todo se transforma de a poco en el mundo.
  • Tie ni vidis diversformajn montojn. / Allí vimos montes de diversas formas.
  • Ŝi estis belforma kaj belvizaĝa. / Ella era de bella forma y de rosto bello.
  • Sufiksoj "-ĉj-" kaj "-nj-" kreas karesformojn de nomoj. / Los sufijos "ĉj" y "nj" crean los sustantivos de cariño.
2. Formujo / Molde
  • La ardanta metalo fluis en la formon. / El metal ardiente fluyó en el molde.
  • Mi bezonos formujon por fari la kukon. / Necesito un molde para hacer el pastel.
3. Maniero, laŭ kiu iu afero evidentiĝas: / Manera según la cual algún asunto se evidencia.
  • La formo de la registaro ŝanĝiĝis. / La forma del gobierno ha cambiado.
  • Li formis ĉi tiun societon. / El formó esta sociedad.
  • La societo formiĝis en la jaro 2000. / La sociedad se formó en el año 2000.
  • Subite nia gaja festo aliformiĝis en ardajn disputojn. / De pronto nuestra alegre fiesta se transformó en ardientes disputas.
4. Ekstera maniero, laŭ kiu oni agas, obeante difinitajn regulojn / Forma exterior según la cual se actúa obedeciento reglas definidas :
  • La akto estis redaktita en leĝa formo. / El acta fue redactado en forma legal.
  • Espereble oni akceptos la reformojn. / Esperamos que las reformas sean aceptas.
5. Maniero, laŭ kiu oni esprimas penson, kontraste kun tiu penso mem: / Manera según la cual se expresa un pensamiento, en contraste con ese pensamiento mismo:
  • La verkisto donis originalan formon al tia banala temo. / El autor dio una forma original a tan banal tema.

SAVI ( salvar, guardar )

1. Liberigi iun de danĝero aŭ morto:
  • Eĉ kvar piedoj de ĉevalo ĝin ne savas de falo.
  • Ne ekzistas savo kontraŭ malbona virino.
  • Li estas mia savanto.
  • Dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas.
  • Ŝafo kalkulita ne estas savita.
  • Nekredeble, sed mi sukcesis saviĝi.
2. Gardi ion de difekto aŭ pereo:
  • Mi estis sensava (havanta nenian savrimedon) kaj vi savis mian vivon!
  • Forsavis sian korpon kaj animon (tute malaperis).
  • Oni devas antaŭsavi la animon de la infanoj kontraŭ la tentoj.

domingo, 7 de septiembre de 2008

IMPLIKI ( implicar, enredar, embrollar )

1. Malfaciligi aŭ malhelpi la movojn de iu aŭ io, senorde ĉirkaŭvolvante fadenojn aŭ ĉirkaŭplektante malliberigilojn:
  • Liaj haroj estis implikitaj.
  • Interimplikitaj fadenoj.
  • Fiŝoj, implikitaj en reto.
  • Birdo implikiĝis en kaptilon.
2. Malfaciligi, malhelpi la agadon de iu aŭ la efikon aŭ solvon de io per komplikaĵoj, senordaĵoj kaj konfuzaĵoj:
  • Ŝi estas implikita en krimo.
  • Li speciale implikis la kalkulojn.
  • Impliko de leĝoj.
  • Necesas malimpliki tiun aferon.
  • Am-impliko - neleĝaj amaj interrilatoj.

RICELI ( receptar, encubrir )

Konscie helpi ŝteliston aŭ rabiston, ricevante la ŝtelaĵojn por ilin konservi, kaŝi aŭ memprofite vendi:
  • Li ricelas juvelojn.
  • Li estis punita pro ricelado.
  • En tiu domo loĝas ricelisto.
  • Ricelado estas tradicia okupo de nia familio.
  • Kiam mortis ŝia edzo, ŝi komencis riceli mem.
  • Mi ne kredas, ke li estas ricelanto.

FUŜI ( estropear, echar a perder, destruir )

Malbone fari pro intenca aŭ nevola senzorgeco; faraĉi:
  • La tranĉilo fuŝis mian robon.
  • Mi eĉ ne imagis, ke vi fuŝos nian komunan vivon.
  • La komputilo funkciis bonege kaj mi ne komprenas, kiel ĝi fuŝiĝis.
  • Mi esperas, ke tia fuŝo neniam okazos.
  • Lia laboro min ne kontentigis, ĉar ĝi estis fuŝa.
  • Tia libro estas nur fuŝaĵo.
  • Li ne komprenis, kial ŝi elektis ne lin, sed iun fuŝulon.

PESI ( pesar )

1. Mezuri la pezon de objekto:
  • Pesu ĉi tiujn oranĝojn, mi petas.
  • Se nun estus pesita mia ĉagreno, ĝi estus pli peza ol la sablo ĉe la maroj.
  • Ŝi staris sur la pesilo kaj ridetis - ŝia pezo malgrandiĝis.
  • La suno proksimiĝas al la stelaro de Pesilo.
  • La vendisto faris falsan peson.
  • Pripesu al mi unu kilogramon de terpomoj, mi petas.
  • Bebojn oni pesas per bebopesilo kaj leterojn - per leterpesilo.
  • Por ekscii la pezon de la juveloj, metu ilin sur pesileto.
  • La astronomia etero estis opiniata nepesebla.
2. Esplori la relativan valoron aŭ gravecon de io, taksi, ekzameni:
  • Li ĉiam longe pripensadas kaj pesadas ĉiun sian vorton.
  • Ĉiam okazas pesado de motivoj por kaj kontraŭ.
  • La pesiltaso de Temisa foje leviĝas, foje malleviĝas.

ŜIMI ( enmohosar, amohosar )

1. Kovriĝi per tre malgrandaj kaj maldikaj fungetoj, kiuj, pro malsekeco aŭ putriĝo, naskiĝas sur la supraĵo de organikaj substancoj:
  • La muroj de la domo komencis ŝimi pro malsekeco.
  • Sur la malfreŝa pano aperis ŝimo.
  • Mi ne manĝis bulkon, ĉar ĝia supro estis ŝima.
  • Ni ŝimigis fromaĝon en speciala kelo.
  • Por eviti ŝimaĵon oni uzas kontraŭŝimaĵon.
2. Resti longe forlasita kaj senutila:
  • Mi ŝimis en senaktiveco kaj enuo.

EKSTERMINI ( exterminar )

Perfekte pereigi; nepre tute detrui:
  • La fajro ekstermis la tutan domon.
  • Ni devas ekstermi tiun malbonan kutimon.
  • Feliĉe la ratoj estis ekstermitaj de nia domo.
  • La rezulto de tio estis timiga ekstermo de bestoj kaj plantoj.
  • La ekstermado de la judoj estas unu el la plej teruraj agoj.
  • Preskaŭ la tuta popolo mortis pro la ekstermanta malsano.
  • Tiuj bestetoj jam preskaŭ ekstermiĝis de sur la tero.

miércoles, 27 de agosto de 2008

AROGANTA ( arrogante )

Ofende fiera; malŝate kondutanta kontraŭ aliaj:
  • Pli arogantan homon ol vi mi neniam vidis!
  • Bedaŭrinde, vi ne vidis, kiel arogante li parolis...
  • Ili fanfaronas kaj parolas arogantaĵojn.
  • Via aroganteco estas netolerebla!
  • Kial vi komunikas kun tiu arogantulo?

RULO ( rulo, rollo )

Pli-malpli longa objekto cilindroforma:
  • Alportu rulon da paperoj, mi petas.
  • La infanoj rulis neĝbulon en la korto.
  • Ĉu vi legis pri Sizifa rulado de ŝtono?
  • Tiu vianda rulaĵo estis tre bongusta!
  • La veturilo ruliĝis tre rapide.
  • Ie malproksime aŭdeblis ruliĝado de la maro.
  • Vi ne vidos la tutan tekston, pro tio rulumu ĝin.
  • La ondoj alruliĝis sur la sablon.
  • Sur la vangoj de la knabino deruliĝis larmoj.
  • La vento forrulis nebulon.

RANGO ( rango, grado)

1. Grado, ĉe kiu staras iu persono en difinita hierarkio:
  • Ili ricevis rangojn kaj donacojn.
  • Rangeto rangon respektu, modestan lokon elektu.
  • Vi sukcesis, vi havas rangajn privilegiojn.
  • Li rangas kiel generalo.
  • Li ne perdos sian rangon, ĉar li jam estas senrangulo.
  • Ĉiuj estimas lin pro lia superrangeco.
2. Grado, ĉe kiu staras iu aŭ io en skalo de graveco:
  • Li estas kuracisto de la plej alta rango.
  • Ni gustumis vinon de unuaranga kvalito.
  • Ŝi estas duaranga aktorino.
  • Mi ne aĉetumos en lastrangaj butikoj!

BALANCI ( balancear )

1. Movadi objekton per ritma onda movo, tiel ke ĝi alterne leviĝas kaj malleviĝas:
  • Vento balancas la branĉojn de la arboj.
  • La knabino balancis sin sur la balancilo.
  • Laŭ la balancado de la branĉoj oni povas juĝi, ke la vento estas tre forta.
  • Pro la vento floroj faris balancojn per la kapoj.
  • La ŝipo balanciĝis sur la maro.
  • Balanciĝo de la aviadilo iom trankviliĝis.
2. Ritme movi membron aŭ kapon:
  • Ŝi jese balancis la kapon.
  • Kiam mi parolis, ili nur balancadis la kapon.

MIGRI ( migrar )

1. Iri de unu loko al alia malproksima, sen tre difinita celo:
  • La legendoj migras de lando al lando.
2. Translokiĝi de loko al loko laŭ la bezonoj, ne havante fiksan sidejon:
  • Multaj laboristoj migras al la landoj, kie la kondiĉoj estas pli bonaj.
  • Li estas migra aktoro.
  • Mi estas migranto, sed mi ne tre ŝatas tion.
  • Multaj miaj samlandanoj elmigris en aliajn landojn.
  • Nun tiu lando ne enlasas enmigrantojn.
3. Amase kaj periode translokiĝi de unu restadejo al alia kaj reciproke:
  • Aŭtune birdoj migras suden.
  • La birdoj atingis la celon de sia migrado.

HUMANA ( humano,a)

Posedanta la plej noblajn ecojn de la homo, kompatemon, bonfaremon, helpemon:
  • La juĝisto estis tre humana.
  • Ili traktis la venkitojn kun humaneco.
  • Oni provos humanigi sovaĝulojn.
  • Germanio iam estis la centro de la humanistoj.
  • Tio estas malhumana kruelaĵo.

SILENTI ( silenciar, callar )

1. Ne eligi sonon de parolo, krio, ĝemo kaj simile:
  • Sciu elokventi, sciu ankaŭ silenti.
  • Paca silento, ke ne blovas eĉ vento.
  • Ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan.
  • Subite fariĝis tre silente.
  • Ŝi estas tre silentema persono.
  • Nokte ĉio silentiĝas.
2. Ne paroli pri io, ne diskuti, ne pritrakti:
  • Kiu pri ŝtelo silentas, tiu ŝtelon konsentas.
  • El mia silentado ŝi konkludis, ke mi koleras.
  • Li prisilentis sian amon.
  • Ĉu vi forsilentis la sekreton?
3. Sin ne montri; ne plu efiki; ĉesi:
  • Kie regas la forto, tie rajto silentas.

CURSO DE ESPERANTO

DOMAĜO ( ofensa, daño, peligro, lastima)

Perdo aŭ difekto, kiun oni volus ne vidi, ne suferi:
  • Estas domaĝo, ke oni ŝtelis vian aŭton.
  • Post domaĝo venas saĝo.
  • Tio estas domaĝa afero.
  • Domaĝe, ke vi ne estis kun ni.
  • Kiu domaĝas groŝon, perdas la tutan poŝon.
  • Pro vorta ludo li eĉ patron ne domaĝas.

PALA ( palido,a)

1. Perdinta sian naturan ruĝetan koloron, blanketa:
  • Ĉu vi ne malsanas? Vi estas pala.
  • La ĉefaj simptomoj de tiu malsano estas paleco de la vizaĝo kaj konstanta laco.
  • Ŝi paliĝis pro timo.
2. Senbrile blanketa:
  • Vintre ni povas ĝui nur palan sunon.
3. Senviveca, senĉarma, seninteresa, senforta, senpova:
  • Min neinteresas tiuj palaj oficialaj paroloj.
  • Ĉi tiu bonega festo paligis ĉiujn antaŭajn festojn.
La impresoj pri la vojaĝo paliĝadis kun la tempo.

miércoles, 20 de agosto de 2008

NATURO ( naturaleza )

1. La tuto de tio, kio ekzistas aŭ okazas sen interveno de la homo:
  • Ekzistas tri regnoj de la naturo (mineraloj, vegetaĵoj kaj bestoj).
  • Avo mortis per natura morto.
2. La kreanta povo, kiu montriĝas sub la ŝanĝiĝantaj formoj de la objektoj kaj estaĵoj:
  • La naturo malavare favoris tiun landon.
  • Okazis io supernatura, kion oni ne povas ekspliki.
3. La surfaco de la tero, rigardata kiel vivejo de la homo kaj bestoj:
  • La naturo jam vekiĝas.
  • Geavoj transdonis diversajn naturaĵojn al ni.
4. La esenco, ecaro propra al iu aŭ io:
  • La infano havas malbonan naturon.
5. La primitiva stato de estaĵo, la denaska karaktero, kontraste kun la edukado kaj kulturo:
  • Li vivas laŭ sia naturo.
  • Difekton de naturo ne kovros veluro.
  • La leporo estas nature timema.
  • Vi eĉ ne provas venki vian laŭnaturan inklinon al pigreco.
6. Objekto de la arto, kontraste kun la artaĵoj:
  • Mi ŝatas desegni laŭ la naturo (ne laŭ la fantazio).

ILUZIO ( ilusión )

1. Eraro de sensoj, pro kiu ni aperceptas perceptaĵojn, identigante ilin aliaj, ol ili estas:
  • Ĉu mi aŭdis ŝian voĉon aŭ ĉu tio estis nur iluzio?
  • Li estas sperta iluziisto (amuzisto, kiu lerte trompas la rigardantojn per falsaj ŝajnoj kaj rapide faritaj ĵonglaĵoj).
  • Kruela realo min tute seniluziigis.
  • Post malfeliĉe finiĝintaj am-rilatoj li spertis seniluziiĝon pri virinoj.
2. Eraro de la menso, pro kiu ni rigardas revojn kiel efektivaĵojn:
  • Li estas viktimo de revoj kaj iluzioj.
  • Prefere oni havu iluziajn esperojn ol revu pri nenio.
  • Ne iluziu vin per tro granda espero.
  • Ŝi konstante iluziiĝas.

ARGUMENTI ( argumentar )

1. Prezenti argumentojn; provi demonstri per argumentoj:
  • Mi longe argumentis kaj finfine sukcesis konvinki ilin.
  • Batanto povas argumenti, batato devas silenti.
  • Ni ne akceptas viajn argumentojn, ĉar ili estas malĝustaj.
  • Min jam lacigis senfina argumentado pri tiaj aferoj.
  • Vi prezentis bonajn kontraŭargumentojn.
2. Prezenti ion kiel argumenton:
  • Tio argumentas lian fortiriĝon de la projekto.
  • Gepatroj ne permesis al ŝi foriri, argumentante, ke ne estos busoj por reveni hejmen.

URĜI ( urgir, apremiar)

Vigle plirapidigi, vive akceli:
  • La alproksimiĝanta danĝero urĝis nin forkuri.
  • La afero ne urĝas.
  • Ĉar tio ne estas urĝa, mi ne zorgas.
  • Mi urĝe bezonas telefonon!
  • Eble ni nun parolu pri urĝaĵoj kaj poste babilu pri ĉio alia.
  • Ni estas premataj de urĝeco.
  • Urĝiĝu, ĉar la buso nin ne atendos.

AKTUALA ( actual )

1. Efektive ekzistanta en la nuntempo:
  • Tie vi trovos informojn pri aktuala viva Esperanta kulturo kaj arto.
2. Interesanta pro la nuntempeco:
  • Tiu ĉi problemo estas aktuala por nia lando, ĝi ne povas atendi.
  • La nova paĝaro de E@I (de projekto "Esperanto aktuale") enhavos ĉiujn gravajn informojn pri Esperanto.
  • Mi aŭdis tion de televidaj aktualaĵoj.
  • Necesas aktualigi la enhavon de nia ttt-ejo.
  • La novaĵo jam estas malaktuala.

REZERVI ( reservar, conservar)

1. Apartigi kaj konservi por alia tempo, por alia uzo:
  • Mi rezervis monon por eksterordinaraj okazoj.
  • Al Dio servu, diablon rezervu.
  • Rezervoj de mono bedaŭrinde jam elĉerpiĝis.
2. Antaŭdifini al iu la posedon aŭ ĝuon de io per formala deklaro aŭ registro:
  • Ĉu vi jam rezervis la ĉambron ĉe la hotelo?
  • Ĉiuj rajtoj de reprodukto estas rezervitaj.
  • Ni havas unu rezervan liton por eventualaj gastoj.
  • Kiu zorgis pri la rezervado de sidlokoj en la buso?
  • Oni ne rajtas ĉasi bestojn en la rezervejo.
3. Provizore ne tuŝi, lasante por ia posta pridiskuto:
  • Ni rezervis kelkajn priparolindajn punktojn de la projekto.

SUGESTI ( sugerir )

1. Lerte venigi en ies penson ian ideon, pri kies origino tiu ne konscias, aŭ kies rezultojn tiu ne antaŭvidas:
  • Li sugestis al mi la respondon.
  • Ĉu vi agis sub sugesto kaj influo de viaj geamikoj?
  • Tio estis sugesta demando (subinspiranta la deziratan respondon).
2. Proponi kiel hipotezon:
  • Mi sugestas, ke vi iom ripozus.
3. Estigi en la menso, venigi bildon, ideon:
  • Via pala vizaĝo sugestas malsanon.

PREPARI ( preparar )

1. Fari ĉion necesan, por ke ia stato aŭ ago povu efektiviĝi:
  • Oni preparas la militon!
  • Ne valoras la faro la koston de l' preparo.
2. Fari ĉion necesan, por ke io povu poste esti utiligata:
  • Nuntempe mi preparas grandan projekton.
  • Preĝon faru, sed farunon preparu.
  • Invitu la gastojn al la tablo, ĉar la tagmanĝo jam estas preparita.
3. Meti iun en taŭgan dispozicion, por akcepti novaĵon, trapasi ekzamenon kaj simile:
  • Ĉu vi jam preparis vin por la diskuto?
  • Mi devas prepariĝi por ekzameno.
  • Ŝi frekventas preparajn kursojn.
  • Ni kantis senprepare.
4. Atendi, antaŭvidi:
  • Mi estis preparita, ke mi trovos la aranĝon seninteresa.
5. Registri sur komputilan diskon la gvidajn markojn kaj informojn necesajn por ĝia posta uzado kun difinitaj diskaparato kaj mastruma sistemo:
  • La frato preparas la diskon.

REGISTRI (registrar, inscribir )

1. Fari metode kaj skribe elnombradon kompletan por eventuala referenco kaj uzado:
  • Oni venigis ĉiujn lernantojn por registri ilin.
  • Registrado de novaj abonantoj ne devus esti temporaba.
  • Ni estas enregistritaj laŭ niaj urboj.
2. Noti, en tiucela libro, faktojn aŭ dokumentojn laŭ difinita sistemo, por aŭtoritate aŭ oficiale atesti pri iliaj ekzisto kaj konsisto:
  • En laborejo oni registras nian eniron kaj eliron.
  • Mi sendis al vi registritan leteron.
  • Ŝi volis ekvidi registron de la naskiĝoj en nia urbo.
  • Ĉu vi registrigis la pakaĵojn en la stacidomo?
3. Skribe aŭ enmense noti, por rememorado:
  • Ĉi-jare ni povis registri la uzadon de Esperanto en multaj internaciaj kongresoj.
4. Aŭtomate prezenti la variojn de fenomeno:
  • Registru mian paroladon per sonregistrilo.
  • Mi volas konservi la registraĵon de via voĉo por postaj prelegoj.

PUNI (castigar)

1. Kaŭzi al iu suferon kompense de ties malbonfaro aŭ kulpo:
  • Mi punos vin, ĉar vi estis tre malbona.
  • Per mono, ne per mano punu vilaĝanon.
  • Ne kaptita - ne punita.
  • Kune kaptite, kune punite.
  • Vivis puninde, mortis ridinde.
  • Li certe ne restos senpuna!
  • Ŝi multe laboris kontraŭ mortpuno.
2. Kompensi per adekvata suferigo de la farinto:
  • La patrino punis mian malobeon.
  • Amo kaj puno loĝas komune.
  • Kiujn punajn metodojn vi havas?
  • Liaj agoj estas punindaj per la monpuno de 100 eŭroj.

lunes, 11 de agosto de 2008

SENTI (sentir )

1. Ricevi ian, precipe pertuŝan aŭ internan, sensaĵon, kiu aperas en nia konscio kun impreso de doloro aŭ plezuro:
  • Mi ne sentas malsaton.
  • Mi sentas min malsana.
  • De fremda dento ni doloron ne sentas.
  • Vidado kaj aŭdado ĉiam estis rigardataj de la homo kiel la plej gravaj sentaj kapabloj.
  • Salo estas tre sentebla - verŝajne estas tro multe da ĝi en la supo.
  • Mi estas tre tiklosentema.
2. Ricevi en la konscion impreson, kiun ni klasas kiel agrablan aŭ malagrablan:
  • Estas malfacile klarigi, kion mi sentas.
  • Kion koro sentas, lango prezentas.
  • Somero forpasis nesenteble.
  • Vi estas tute sensenta!
3. Havi konscion pri io, pri kio ni ne kapablas doni racian klarigon:
  • Mi sentas, ke ne devas tiel esti.
  • Ĉiu vivas laŭ sia prudento kaj sento.
  • Ni antaŭsentis, ke vi venos.
  • Malbona antaŭsento leviĝis en mi.

MIRI ( admirarse, asombrarse )

Senti impreson de surprizo pro io stranga, neatendita, nekutima, eksterordinara:
  • Mi miris pri kelkaj kutimoj de tiu lando.
  • Li estis mutigita de miro.
  • Mi mire rigardis la montojn.
  • Ĉi tiu konstruaĵo estas arkitektura miraĵo.
  • Ŝia konduto min mirigis.
  • Lia saniĝo estis miriga afero.
  • Ŝia malfermita buŝo montris miregon.
  • Lumturo de Aleksandrio estas unu el la sep mirindaĵoj de la mondo.
  • Esperanto estas mirinde facila por lerni.

TIMIDA ( tímido,a)

Facile perdanta la kapablon libere paroli, senĝene sinteni en societo:
  • Ŝi estis tre bona, sed timida knabino.
  • Li kisis ŝin timide kaj delikate.
  • La timideco povas facile fariĝi homevitemo.
  • Estu memfida kaj maltimida kaj ĉiuj admiros vin.

AGORDI ( ajustar, afinar, acordar, templar )

1. Starigi la ĝustan rilaton inter la sonoj de instrumento aŭ de pluraj instrumentoj de orkestro:

La violonisto agordis sian instrumenton.
Ĉiuj instrumentoj agordiĝis.
La piano estis misagorda, pro tio mi venigis la agordiston.

2. Alĝustigi cirkviton, por ke ĝi funkciu laŭ la dezirata frekvenco:

Li agordis la radioricevilon.
Ĝi estas tre facile agordebla.

3. Vibrigi la kordojn de ies animo en difinita maniero:

Kio agordis vin maljuste kontraŭ mi?
Vi estas ĉiam tre kritikeme agordita.
Lia animo agordiĝis pie.

4. Elekti konvenajn valorojn por la parametroj, kiuj difinas la funkciadon de komputila programo:

Mi agordis novan programon en mia komputilo.
Vi povos ajnmomente ŝanĝi la agordojn de la programo.

martes, 5 de agosto de 2008

SALUTI ( saludar )

1. Montri al iu, per gesto aŭ formulo, sian estimon aŭ respekton aŭ simple konatecon:
  • La gastoj jam venis, do mi iras saluti ilin.
  • Li salutas profunde kaj mordas hunde.
  • Mi salute klinis la kapon.
  • La najbaro kapsalutis min el la fenestroj.
  • Li bonvenigis nin kun multaj profundaj klinsalutoj.
2. Deklari publike sian admiron al iu, intereson pri io:
  • Finfine mi havas okazon saluti la francan popolon en ĝia belega ĉefurbo.
  • Transdonu miajn salutojn al ili.
3. Komenci seancon kun komputilo, anoncante sin kaj pruvante sian identecon per siaj nomoj kaj pasvorto:
  • Vi devas ensaluti, se vi volas vidi ĉi tiun paĝon.
  • Sur ĉi tiu paĝo troviĝas ensalutintoj de la paĝaro.
  • Enskribu vian salutnomon kaj pasvorton.
  • Mi jam elsalutis el la paĝaro.

SANKTA ( santo,a)

1. Forprenita de la ordinara uzado, ĉar konsekrita al dieco aŭ rezervita al ĝi:
  • Por la hinduoj bovino estas sankta.
  • Ne tuŝu - tio estas sanktaĵo.
  • Ne perturbu la sanktecon de ĉi tiu loko.
  • La popolo noblan agon de la reganto baldaŭ sanktigas kiel leĝon.
2. Apartigita de la aliaj per la observado de reguloj de pureco:
  • Tie estis regno de pastroj kaj sankta popolo.
3. Aparte respektinda pro speciala religia karaktero:
  • Komenciĝis la Sankta Semajno (antaŭpaska).
  • Multajn jarojn oni konstruis ĉi tiun sanktejon.
  • Sanktfigurojn ornamas kaj homojn malamas.
4. Proklamita de la Eklezio, kiel akirinta per apartaj virtoj altan rangon en la ĉielo kaj kiel inda sur la tero je speciala kulto:
  • Ne ĉiam estas sankta Johano.
  • Ne sanktuloj potojn faras.
5. Plej respektinda, kvazaŭ pro sankcio de la moralo aŭ tradicio:
  • Vi tiel parolas, kvazaŭ tio estas io sankta.

REZIGNACIO ( resignación )

Stato de iu, kiu akceptas sen protesto tion, kio ne povas esti ŝanĝita, kaj kiu submetas sin sen plua plendo al la neeviteblaĵo:
  • Mi akceptis ĉiujn malfeliĉojn kun rezignacio kaj kompreno.
  • La sklavino respondis per rezignacia tono.
  • Li rezignacie atendis la morton.
  • Mi ne vidas iun rimedon, pro tio mi rezignacias.

NACIO ( nación )

1. Popolo, akirinta konscion pri si mem kiel aparta socia komunumo pro komunaj karakterizaĵoj, rezultantaj de historiaj procezoj; tiuj karakterizaĵoj estas tre diversaj laŭ la kazoj (ekonomiaj interesoj, lingvo, religio, vivmaniero), sed la ĉefa estas komuna teritorio kun emo al politika memstareco:
  • Kutime nacio havas teritorian bazon.
  • La libro estas tradukita al dek naciaj lingvoj.
  • La ambasadoro konsilis al ĉiuj siaj nacianoj forlasi la landon.
  • Antaŭ la milito tiu subetno ankoraŭ ne pretendis je nacieco.
  • Mi aĉetis nacilingvan vortaron.
  • Estus danĝere internaciigi tiun konflikton.
  • Multaj miaj samnacianoj mortis en tiu milito.
  • Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) uzas Esperanton por atingi siajn celojn.
  • "Sennaciulo" estas la monata gazeto de SAT.
2. Jura persono, konsistanta el la tuto de la individuoj regataj de unu sama konstitucio, kaj distingita disde ili:
  • La interesoj de la nacio ofte kontraŭas tiujn de la individuoj.
3. Regno:
  • Unuiĝintaj Nacioj (UN) estas internacia monda organizaĵo, kiu celas solvi interŝtatajn konfliktojn.

ORO ( oro )

1. Metalo el la kuba sistemo, ruĝe flava aŭ flava, estiĝinta en vejnoj, koncentrita en aluvioj aŭ en detritaj petroj; la plej maleebla kaj dratigebla el ĉiuj metaloj:
  • Oni trovas oron en iuj riveretoj.
  • La haroj de la knabino tiel lumis, kvazaŭ ili estus oritaj.
  • La suno origas fenestrajn vitraĵojn per siaj radioj.
  • La rostata kokido oriĝis.
  • Ĝi kuŝas en orkolora kesteto.
2. Tiu metalo, rigardata kiel tre multevalora kaj tial uzata en juvelarto, monfabrikado kaj simile:
  • Li pagis per oro (ne per monbiletoj).
  • Temp' estas valoro simile al oro.
  • Ŝi donace ricevis belan oran ringon.
  • Tie estis tiom da belaj oraĵoj, ke mi ne povis elekti, kiun el ili aĉeti.
3. Monabundo, riĉeco:
  • Ĉiu deziras multe da oro, sed ĉu tio vere alportos feliĉon?
  • Ne defendas oro kontraŭ doloro.
  • En landoj transmaraj estas oraj arbaroj.
4. Multevalora, bonega afero:
  • Ĝentila kaj trankvila, kun koro el oro.

domingo, 27 de julio de 2008

ORGANIZI ( organizar )

Starigi ion, kunordigante ĝiajn partojn por plenumi difinitan funkcion; doni al io la necesajn organojn por funkciadi:
  • Mi partoprenos kurson, kiun organizas nia universitato.
  • Ĉu vi estas membro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo?
  • Vi ne tre sukcesas pri la organizado de la laboroj.
  • Li fondis multajn diversajn organizaĵojn.
  • La organizantoj de la kongreso respondos al ĉiuj viaj demandoj.
  • Ni ĉiuj devas unuiĝi kaj organiziĝi.
  • Bedaŭrinde mi estas malbona organizisto.
  • Necesas reorganizi la instituton.

PROKRASTI ( diferir, aplazar, retrasar)

Transmeti al pli malfrua tempo agon, kies tujan plenumon oni rezignas:
  • Ni prokrastu ĉi tiun diskuton ĝis la sekva kunsido.
  • Ne prokrastu ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ.
  • Prokrastita ne estas perdita.
  • Tiu tasko ne toleras prokraston.
  • La katastrofo ne estis prokrastebla.
  • Vi estas tro prokrastema kaj ĉi tiu via eco ĝenas por via laboro.
  • Mi senprokraste skribos la leteron.

PROFUNDA ( profundo,a)

1. Tia, ke ĝia fundo estas tre malproksima de la supraĵo, bordo, aperturo:
  • Ĉi tiu lago estas tre profunda.
  • Granda ŝipo bezonas profundon.
  • Ne konante la profundecon, ne iru en la riveron.
  • Gardu vin kaj ne falu en profundegaĵon.
  • Donu al mi malprofundan teleron, mi petas.
2. Havanta ian difinitan dimension en tiu direkto:
  • La skatolo estis malgranda, profunda nur je 3 centimetroj.
3. Etendiĝanta malsupren, atingante ĝis tre malproksime de la supraĵo:
  • Estos malfacile elŝiri la arbon pro la profundaj radikoj.
  • Fiŝo granda naĝas profunde.
4. Atinganta la fundon de la aferoj:
  • Saĝo abunda, sed ne profunda.
  • Mi volas profundigi miajn sciojn pri medicino.
  • Li profundiĝis en siaj pensoj.
  • Ŝi tiel enprofundiĝis en la libron, ke eĉ ne rimarkis mian alvenon.

5. Metafore granda, forta:

Ĉie estis profunda mallumo.

ANONIMA ( anónimo,a)

1. Ne surhavanta la nomon de la aŭtoro:
  • La letero estas anonima, do mi ne scias, kiu skribis al mi.
2. Ne koniganta la nomon de la posedanto(j):
  • Li estas ano de nia komerca anonima societo (kies asocianoj ne publikigas siajn nomojn kaj riskas nur siajn investitajn kapitalojn).
3. Ne malkaŝanta sian nomon:
  • Tiu persono deziras resti anonima.
  • Mi ne intencas kaŝi min sub anonimeco!
  • Iu anonimulo telefonis al ni kaj rakontis ĉion pri viaj agoj.

FUNKCIO ( función)

1. Aparta fako, ofico, organizita por plenumi difinitan servon; kampo de agado, en kiu oni plenumas difinitan servon:
  • Nia kasisto ne plenumas siajn funkciojn.
  • Li estas funkciulo de nia Esperanto-grupo.
2. Aparta servo de organo, maŝino kaj ceteraj, konforma al ĝia destino:
  • Esperanto bonege plenumas ĉiujn funkciojn, kiujn ni povas postuli de la internacia lingvo.
  • Hodiaŭ estas dimanĉo kaj vendejoj ne funkcias.
  • La banko ĉesigis sian funkciadon.
  • Mi ne sukcesis funkciigi la komputilon.
  • La motoro finfine ekfunkciis, kvankam mi nenion faris por ekfunkciigi ĝin.
  • Oni postulis la malfunkciadon de ĉiuj nukleaj elektrostacioj.
  • La horloĝo misfunkcias.
3. En komputila programo, proceduro, kiu liveras rezulton:
  • La nova versio de la programo havas aldonajn funkciojn.

miércoles, 23 de julio de 2008

BALBUTI ( balbucear, tartamudear)

1. Havi tian difekton, ke oni parolas nur hakante kaj ofte ripetante la silabojn:
  • Tiu, kiu balbutas parolante, ofte ĉesas balbuti kantante.
  • Li estas balbutulo (homo, afekciata de balbutado).
2. Malfacile aŭ nedistingeble paroli:
  • Vi ne balbutu, sed parolu normale, ke ni povu vin kompreni.
  • Li balbutis pardonpeton.
  • Neniu komprenis lian balbuton.
  • Ŝia parolado estas nur balbutado kompare kun perfekta parolado de aliaj personoj.
  • Mia provoka demando balbutigis lin.

BAZO (base)

1. Malsupra, subportanta parto de objekto:
  • Homoj lasis florojn ĉe la bazo de la statuo.
  • La domo baziĝas sur dika masonaĵo.
  • Elbazaj folioj kreskas el la baza, ĉeradika parto de la tigo.
2. Tio, sur kio estas konstruita io spirita aŭ mensa:
  • Via suspekto havas nenian bazon.
  • Ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo.
  • Bazu vian opinion sur iu konkreta ekzemplo.
  • Nia metodo estas bazita sur la praktiko.
  • Tio estas nur senbaza teorio.
  • Ni verkis la libron surbaze de rakontoj de diversaj homoj.

FASCINI ( fascinar, encantar)

1. Senigi je ĉia povo de forkuro aŭ kontraŭstaro per intense fiksita rigardado (se paroli pri serpentoj):
  • Serpento fascinis min.
2. Nerezisteble allogi, ravi:
  • Ŝi fascinis ĉiujn virojn, ke ili povis nek proksimiĝi, nek foriri.
  • Ŝi estis fascinanta belulino!
  • Mi estis tre fascinita de la belega pejzaĝo.
  • Tiu filmo estis fascina.
  • Mi rigardis la preĝejon kun fascino.

OPINII (opinar)

Kredi, ke iu aŭ io estas ia; sen objektiva pruvo rigardi iun aŭ ion kiel havantan ian econ:
  • Ŝi opinias sin saĝa.
  • Li ĉiam estis opiniata brava kaj honesta.
  • Vera opinio montriĝas en ebrio.
  • La popolo kutimas opiniadi la registaron malbona.
  • Preskaŭ ĉiuj estis jesopiniaj pri lia ideo.
  • La gazetaro estas supozata esprimi la popolopinion / publikopinion.
  • Mi ne samopinias kun vi en ĉi tiu afero.

PANIKO (pánico)

Subita, kolektiva teruro, ofte sen sufiĉa kaŭzo:
  • Incendio kaŭzis grandan panikon en la korto.
  • Ne paniku, ja nenio malbona okazis!
  • Ŝi ekpanikis, kiam ŝi restis sola.
  • Post tiu okazo mi preskaŭ ĉiunokte vekiĝis kun panika timo.
  • Ŝi panike timas araneojn.
  • Ni ankoraŭ ne diru malbonajn novaĵojn por ne panikigi la homojn.

domingo, 20 de julio de 2008

MOLA ( blando,a)

1. Facile cedanta al premo, facile knedebla aŭ fleksebla:
  • La fruktoj estas molaj, do eblas manĝi ilin.
  • Konscienco senmakula estas kuseno plej mola.
  • Mi preferas mole kuiritajn ovojn.
  • La infano manĝis molaĵon de la pano (panmolon).
  • Ĉu la moleco de la matraco estas sufiĉa?
  • La grundo moliĝis pro multe da pluvo.
2. Ne tro nete, ne tro akre impresanta la okulon aŭ la orelon:
  • Mi ŝatas molajn ombrojn en tiu pentraĵo.
3. Prezentanta relative pli facilan uzeblecon:
  • Mola akvo pli taŭgas por lavado.
4. Facile cedanta al fremda influo, ne tre firma:
  • Ŝia koro estas tre mola!
  • Mola kiel vakso.
  • Mi ne scias, ĉu via pardonpeto moligos lian koron.
  • Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola.

UTOPIO ( utopía )

Idealo, teorio, projekto, kies realigo ankoraŭ ne estas konstatebla:
  • Aferoj, kiujn oni juĝis utopioj, nun fariĝis realaĵoj.
  • Komence tio ŝajnis esti utopia projekto.
  • Mi certas pri mia ideo kaj ne timas malbonajn reagojn.
  • Oni longe taksis la esperantistojn utopiistoj.

TRIKI ( tejer )

Plekti fadenojn en serion da maŝoj per du, kvar aŭ kvin trikiloj:
  • Mi trikos al vi puloveron.
  • Trikado estas unu el ŝiaj ŝatokupoj.
  • Mi bezonas kvin trikilojn por triki la ŝtrumpetojn.
  • Ŝi povas sufiĉe rapide triki iun veston per trikmaŝino.
  • Kaj nun necesas kuntriki du maŝojn.
  • Vi maltrikis mian ŝalon!

SPLITO ( férula, tablilla, astilla )

Maldika, ĝenerale akraranda aŭ pika peco de fendita aŭ rompita objekto:
  • Li dishakis lignan ŝtipon en splitojn.
  • Mi ekvidis spliteton en la haŭto de mia fingro.
  • Ĉi tiu vitro estas nesplitebla.
  • Ili decidis dissplitigi siajn fortojn.
  • Grandaj ondoj dissplitiĝis kontraŭ la rokoj.
  • Poste la lingvo forsplitiĝis en dialektojn.
  • Ĉi tiu speciala oleo helpos kontraŭ harsplitado.

domingo, 6 de julio de 2008

KONKRETA ( concreto,a)

Esprimanta realaĵon; perceptebla per la sensoj:
  • Ĉu vi povas doni konkretan ekzemplon?
  • Kiel konkrete mi povas helpi al vi?
  • Iam tio ŝajnis revo, sed nun tio fariĝis konkretaĵo.
  • Mi ankoraŭ devas konkretigi mian ideon.
  • Esperantaj kunvenoj kaj kongresoj estas la plej klara konkretigo de Esperantismo.
  • Nia revo konkretiĝis en bela libro.
  • Viaj planoj estas tre malkonkretaj.

DISKUTI ( discutir)

1. Interparolante kun malsamopiniantoj, interŝanĝi argumentojn pri iu temo:
  • Mi ne volas pri tio plu diskuti.
  • Nia diskuto ne daŭris longe.
  • La demando estas diskutebla.
  • Tiu afero estas nediskutebla en nia lando.
2. Ekzameni per debato, esplorante la diversajn flankojn de demando:
  • Oni longe diskutis pri tiu propono.
  • Mi submetis la projekton al publika diskutado.
  • La demando estas diskutinda, mi pensas.
  • Ni pridiskutis la politikon de la partio.
  • La leĝo estis akceptita sendiskute.

KONSTRUI ( construir )

1. Starigi sur la tero masonaĵon aŭ ĉarpentaĵon:
  • Ni volas konstrui la domon.
  • Kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu instruas.
  • Nenia konstruo povas esti sen bruo.
  • La plejparto de la konstruaĵoj estis disfaligitaj tiutempe.
  • Ĉiuj konstruistoj rekonstruas al urbon post la tertremo.
  • Per saĝo konstruiĝas domo.
2. Aranĝi la partojn de tuto en bona ordo:
  • Vi tre sukcese konstruis la teatraĵon.
  • La viro estis bone konstruita.
3. Ellabori, produkti mekanikaĵon:
  • Kion vi konstruas?
  • La konstruado daŭros ankoraŭ kelkajn tagojn.
4. Organizi ion abstraktan laŭ difinita formo:
  • Ni provu konstrui pacon de la mondo.