sábado, 1 de diciembre de 2007

DEPRIMI

Senenergiigi, tute malvigligi kaj senkuraĝigi:

  • Mi ne scias, kio tiel deprimas min, ke mi nenion volas fari.
  • Ŝi estas deprimita de sia malsukceso.
  • Promenado en la naturo malpliigis la deprimon.
  • Li tre deprimiĝis, sed mi kuraĝigis lin.

KONFLIKTO

1. Kontraŭdiro inter posedo kaj neposedo, inter diverĝaj aspiroj kaj interesoj, esprimiĝanta en agado de sociaj grupoj:

  • La reĝo ne sciis, kiel solvi la konflikton.
  • Denove konfliktantaj partioj ne sukcesas interkonsenti.
  • Mi volas konflikti kun neniu.

2. Malkonsento, kaŭzita de kontraŭeco de deziroj aŭ opinioj:

  • Ja vi scias, ke tio estas konflikto de interesoj!
  • Mia kapo estas plena de konfliktaj pensoj.
  • En mia laborejo estiĝis laborkonflikto.

VIOLENTA

Senbride perforta:

  • Violenta morto trafis lin.
  • Tiuj junuloj agis violente.
  • Violento ofte estas montrata en la filmoj.
  • Longan tempon violentis la krimulo, sed finfine li aperis en la prizono.

PREMIO

1. Rekompenco, donacata al la plej indaj:

  • Mia filo ricevis la unuan premion.
  • Jam komenciĝis disdono de la premioj.
  • El la dudek konkursaj desegnaĵoj oni premios nur tri.

2. Donaco proponata al aĉetantoj aŭ abonantoj, por stimuli eblajn klientojn:

  • Aĉetante komputilon vi ricevos premion!

SOBRA

1. Modere trinkanta kaj manĝanta:
  • Post la festo li devis veturi, pro tio li volis resti sobra.
  • Kion sobreco deziras, ebrieco ĝin diras.
  • Vi devas sobriĝi!

2. Evitanta ĉiajn superfluaĵojn:

  • Mi ŝatas tiun ĉi libron pro la sobra stilo de la aŭtoro.
  • La apartamento estis sobre dekoraciita.

3. Senpasia, senpartia, singarda pri siaj emocioj:

  • Mi esperas, ke vi estas sobra homo kaj ne faros stultaĵojn!
  • La proksimiĝanta danĝero tuj sobrigis lin.

SCIENCO (CIENCIA )

1. Sistema tutaĵo de scioj, bazita sur metoda racia esploro kaj celanta eltrovon de leĝoj de la naturo aŭ de la homa socio / Completo sistémico de conocimientos, basado sobre el método racional de investigación y cuyo objeto es el descubrimiento de leyes de la naturaleza o de la sociedad humana.
  • Scienco konstante progresas. / La ciencia progresa constantemente.
  • Scienco havas semon enuan, sed frukton bonĝuan. / La ciencia tiene una semilla aburrida, pero un fruto de buen gusto.
  • Sciencistoj faris esplorojn rilate malpurecon de aero. / Los científicos hicieron investigaciones relacionadas con la contaminación del aire.
2. Tutaĵo de la metodoj, hipotezoj, teorioj kaj scioj pri difinita fako: / Completo de los métodos, hipótesis, teorías y conocimientos sobre una determinada rama.
  • Mi ĉiam ŝatis ekzaktajn sciencojn./ Siempre me gustaron las ciencias exactas.
  • Ĝi estas por mi ĥina (ĉina) scienco. / Esto es para mí ciencia (china).
  • Li legas sciencajn revuojn. / Él lee revistas científicas.
  • Ŝi interesiĝas pri natursciencoj. / Ella se interesa por las ciencias naturales.
  • Ne demandu scienculon, demandu spertulon. / No preguntes a un científico, pregunta a un experto.

SCIENCO

1. Sistema tutaĵo de scioj, bazita sur metoda racia esploro kaj celanta eltrovon de leĝoj de la naturo aŭ de la homa socio:

  • Scienco konstante progresas.
  • Scienco havas semon enuan, sed frukton bonĝuan.
  • Sciencistoj faris esplorojn rilate malpurecon de aero.

2. Tutaĵo de la metodoj, hipotezoj, teorioj kaj scioj pri difinita fako:

  • Mi ĉiam ŝatis ekzaktajn sciencojn.
  • Ĝi estas por mi ĥina (ĉina) scienco.
  • Li legas sciencajn revuojn.
  • Ŝi interesiĝas pri natursciencoj.
  • Ne demandu scienculon, demandu spertulon.

IDEALO

La plej alta perfekteco, kiun oni povas imagi, sed neniam plene atingi:

  • Konstanta paco estas plej nobla idealo de la homaro.
  • Ŝi estas ideala edzino.
  • Mi tro idealigis lin kaj pro tio poste senreviĝis.
  • Li estas idealisto, li ĉiam strebas al idealo

IMPORTI

Venigi, enporti en landon komercaĵojn aŭ aliajn aĵojn el eksterlando:
  • Nia lando importas multajn varojn el Ĉinio.
  • Importa komerco komencis prosperi, ĉar multegaj landaj fabrikoj ĉesis funkcii.
  • Ĝi protektis sin kontraŭ importo de kuirejaj aparatoj.
  • La firmao okupiĝas pri importado de varoj.