sábado, 6 de octubre de 2012

KONSISTI (Consistir; constar)

1. Esti kunmetita el pluraj partoj; havi kiel erojn: /Estar compuesto de varias partes; tener como partículas:
  • Unu horo konsistas el sesdek minutoj. /Una hora consta de 60 minutos.
  • Ĉiuj milionoj konsistas el milonoj. /Todos los millones constan de miles.
  • Nun estas nova konsisto de komisiono. /Ahora hay una constitución de una comisión.
  • Mi ne scias, kiuj estas la konsistaj partoj de ĉi tiu teo. /No sé cuáles son las partes constitutivas de este te.
  • La ĉefaj konsistaĵoj de ĉi tiu supo estas betoj kaj terpomoj. /Las principales partes de que consta esta sopa son remolachas y papas.
2. Havi kiel ĉefan, kernan parton: /Tener como parte principal, esencial:
  • Mia laboro konsistas el preparado de diversaj dokumentoj. /Mi trabajo consiste en la preparación de diversos documentos:
  • Nur la intenco konsistigas la krimon. /Sólo la intención hace consistir el crimen.

viernes, 5 de octubre de 2012

SERENA (Sereno)

1. Sennuba kaj senventa: /Sin nubes y sin viento:
  • La vetero estis serena. /El tiempo estaba sereno.
  • La vento trankviliĝis kaj fariĝis sereno. /El viento se tranquilizó y se hizo sereno.
  • Mi prenis la pluvombrelon, ĉar la ĉielo estis malserena. /Yo cogí el paraguas, porque el cielo no estaba sereno.
  • Grandaj malhelaj nuboj malserenigis la ĉielon. /Grandes nubes oscuras cubrieron el cielo.
2. Kvieta sen ĉagrenoj, sen videbla antaŭtimo aŭ streĉo: /Tranquilo, sin disgustos, sin temor o tensión visible:
  • Ĉiuj fidis lin - eble pro tio, ke lia vizaĝo ĉiam estis serena. /Todos confiaban en él – posiblemente porque su rostro siempre estaba sereno.
  • La sereneco estis unu el ŝiaj ecoj de karaktero. /La serenidad era una de sus cualidades de carácter.
  • Ili ekaŭdis bonan novaĵon kaj iliaj vizaĝoj sereniĝis. /Ellos escucharon una buena noticia, y sus rostros se serenaron.

jueves, 4 de octubre de 2012

DIVENI (Adivinar, acertar)

Malkovri per supozoj, rezonoj aŭ hazarde ion, kion oni ne jam scias: /Descubrir mediante suposiciones o al azar algo que no se sabe todavía:
  • Divenu, en kiu mano estas la monero? / Adivina, ¿en qué mano está la moneda?
  • Kion saĝulo ne komprenas, ofte malsaĝa divenas. /Lo que un sabio no comprende, con frecuencia un necio lo adivina.
  • Tiu (kart)divenisto okupiĝas pri divenado per la ludkartoj. /Ese adivinador se ocupa de la adivinación por medio de naipes.
  • Elektu divenprove - eble vi sukcesos. /Elige tratando de adivinar – tal vez aciertes.
  • Laŭ mia opinio, la sorto estas nedivenebla. /En mi opinión, la suerte no es adivinable.
  • Ŝi mandivenis (divenis mian estontecon laŭ la linioj de la mano) kaj diris, ke mia vivo estos longa. /Ella adivinó por  mi mano (adivinó mi futuro conforme a las líneas de la mano) y dijo que mi vida será larga.

miércoles, 3 de octubre de 2012

REZONI (Razonar)

1. Logike kunmeti argumentojn kaj tiri el ili konkludon: /Componer argumentos con lógica, y sacar una conclusión de ellos:
  • Vi estis tre kolera kaj ne povis ĝuste rezoni. /Estabas muy enojado y no podías razonar correctamente.
  • Kiu konsilas kaj rezonas, tiu helpon ne donas. /Quien aconseja y razona, no da ayuda.
  • Rezonado kaj filozofado panon ne donas. /El razonamiento y la filosofía no dan pan.
  • Li neniam misrezonas (malĝuste rezonas). /Él nunca razona con lógica (razona incorrectamente).
2. Prezenti pli-malpli logikajn argumentojn por ne obei: /Presentar argumentos más o menos lógicos para no obedecer:
  • La personaro ne rezonis, ĉar li estis bona direktoro. /El personal no razonaba, pues él era un buen director.
  • Ne rezonadu kaj pardonpetu! / ¡No razones, pide perdón!

martes, 2 de octubre de 2012

HEZITI (Titubear, vacilar, dudar)

Pro dubo ŝanceliĝi, halti; ne scii certe, ĉu oni faros aŭ diros ion, aŭ ne: /Por una duda, hesitar, detener: no saber con certeza si se hará o dirá algo, o no:
  • Ŝi ne hezitis eĉ unu momenton kiam li proponis geedziĝi. /Ella no dudó ni siquiera un momento, cuando él le propuso matrimonio.
  • Mi ne rimarkis lian heziton. /Yo no noté su vacilación.
  • Via hezita parolado montris, ke vi ne bone ellernis la lingvon. /Tu conversación vacilante mostró que tu no aprendiste bien la lengua.
  • Mi estas hezitema kaj tio foje kaŭzas problemojn. /Soy inseguro, y eso a veces causa problemas.
  • Liaj admonoj hezitigis min. /Sus amonestaciones me hicieron titubear.
  • Ni senhezite akceptis la proponon. /Nosotros aceptamos la proposición sin dudar.

lunes, 1 de octubre de 2012

TURMENTI (Atormentar, torturar)

1. Suferigi iun per kruelaj korpaj suferoj: /Hacer sufrir a alguien mediante crueles sufrimientos corporales:
  • Tiu knabaĉo turmentis la katon. /Ese muchachote atormentó al gato.
  • Eĉ muŝo sentas, kiam vi ĝin turmentas. /Hasta una mosca siente cuando la torturas.
  • Ŝi ne eltenis la turmentojn de sia edzo. /Ella no aguantó las torturas de su marido.
  • Mi ne povis rigardi, kiel vi turmentiĝas. /Yo no podía ver como te atormentas.
  • Ili elturmentis tutan mian monon. /Ellos me sacaron todo mi dinero.
2. Suferigi iun per moralaj suferoj: /Hacer sufrir a alguien por medio de sufrimientos morales.
  • Min turmentis la timo, ke io malbona okazis al ŝi. /Me atormenta el temor de que algo malo le ocurrió a ella.
  • Kiun malĝojo ne turmentis, tiu ĝojon ne sentas. /A quien la infelicidad atormentó, alegría no siente.
  • La sonĝo estis longa kaj turmenta. /El sueño era largo y torturador.
  • Malbonaj pensoj turmentadas min. /Malos pensamientos me atormentan.

domingo, 30 de septiembre de 2012

ŜANCELI (Hacer tambalearse)

1. Forte puŝi starantan objekton tien kaj reen tiamaniere, ke ĝi povas renversiĝi aŭ fali, aŭ ke ĝi almenaŭ ne plu firme staras: /Empujar con fuerza un objeto que está erguido, adelante y atrás, de tal manera que pueda volcarse o caer, o que al menos ya no quede firme:
  • Fortega vento ŝancelis la arbojn. /Un fortísimo viento hizo tambalear los árboles.
  • Li puŝis min - mi ŝanceliĝis kaj falis. /Él me empujó – me tambaleé y caí.
  • La dometo, malgranda, sed forta, ne estis ŝancelata de la tempesto. /La casita, pequeña, pero fuerte, no se tambaleó por la tempestad.
  • Nia boato glitis sen ŝanceliĝado. /Nuestro bote se deslizó sin tambalearse.
2. Malfortikigi, malfirmigi, endanĝerigi ion: /Debilitar, aflojar, poner en peligro algo:
  • La diboĉoj de la princo ŝancelis lian tronon. /Las jaranas del príncipe pusieron en peligro su trono.
  • Mia sano ekŝanceliĝis. /Mi salud comenzó a debilitarse.
  • Via volo estas neŝancelebla. /Tu voluntad no se puede debilitar.
  • Nia lando ne bezonas ŝanceliĝemajn politikistojn! /Nuestro país no necesita políticos endebles.