sábado, 14 de abril de 2012

SPEGULO (Espejo)

1. Glata brila surfaco, polurita aux ne, resendanta lumon kaj bildojn de objektoj: /Superficie lisa y brillante, pulida o no, que devuelve la luz e imágenes de objetos:
  • Ŝi tre ŝatas rigardi sin en la spegulo. /A ella le gusta mucho mirarse en el espejo.
  • Ne helpas spegulo al malbelulo. /El espejo no ayuda al feo.
  • La infanoj ŝatas rigardadi siajn spegulajn bildojn en la akvo. /A los niños les gusta mirar sus imágenes especulares en el agua.
  • La luno kaj steloj speguliĝas en la lago. /La luna y las estrellas se reflejan en el lago.
  • Por povi vidi, kio okazas malantaŭ de la aŭto, rigardu la retrospegulon. /Para poder ver lo que ocurre detrás del auto, mira el espejo retrovisor.

2. Io, kio donas gxustan prezenton, fidindan reprodukton de io: /Lo que da una presentación justa, reproducción fiel de algo:
  • Tiu figuro estis ŝi mem, reflektita en la spegulo de ŝia imago. /Esa figura era ella misma, reflejada en el espejo de su imaginación.
  • De l' koro spegulo estas la okulo. /El ojo es el espejo del corazón.
  • Tiu artikolo ne spegulas la opinion de la redakcio. /Ese artículo no refleja la opinión de la redacción.

SPICO (Especia)

Aroma, pli-malpli akra aŭ acida vegetaĵa substanco, aldonata al manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, por ilin fari pli bongustaj: /Sustancia vegetal, aromática, más o menos acre o ácida, agregada a las comidas y bebidas, para mejorarles el sabor:
  • Kiun spicon vi aldonis al via ege bongusta plado? /¿Qué especia agregaste a tu sabrosísimo plato?
  • Al farun' malbonspeca ne helpos la spico. /La especia no mejorará una harina de mala calidad.
  • Kreskaĵoj eligis spican odoron, ke mi eĉ komencis terni. /Las plantas exhalaban tal olor a especia, que incluso comencé a estornudar.
  • Ne spiciĝas manĝo de mastrina beleco. /No añade especia a la comida de la belleza maestra.
  • Ĉi tiu spicaĵo tre taŭgas al viando. /Esta especia es muy apropiada para la carne.
  • En tiu spicejo eblas aĉeti plej diversajn spicojn. /En esa tienda de especias se puede comprar las más diversas especias.
  • Donu al mi la spicujon, mi volas spici la supon. /Dame el especiero, quiero aliñar la sopa.

viernes, 13 de abril de 2012

SPLITO (Férula, tablilla, astilla)

Maldika, ĝenerale akraranda aŭ pika peco de fendita aŭ rompita objekto: /Pedazo delgado, generalmente filudo o puntiagudo, de un objeto rajado o roto:
  • Li dishakis lignan ŝtipon en splitojn. /Con un hacha, él convirtió un leño de madera en astillas.
  • Mi ekvidis spliteton en la haŭto de mia fingro. /Ví una astillita en la piel de mi dedo.
  • Ĉi tiu vitro estas nesplitebla. /Este vidrio es inastillable.
  • Ili decidis dissplitigi siajn fortojn. /Ellos decidieron dividir sus fuerzas.
  • Grandaj ondoj dissplitiĝis kontraŭ la rokoj. /Grandes olas se desmenuzaron contra las rocas.
  • Poste la lingvo forsplitiĝis en dialektojn. /Posteriormente, la lengua se dividió en dialectos.
  • Ĉi tiu speciala oleo helpos kontraŭ harsplitado. /Este aceite especial ayudará contra la partidura del cabello.

SPURO (Huella, indicio, traza, vestigio)

Postlasita enpremo, marko, signo, laŭ kiu eblas ekscii, kiu aŭ kio pasis, kion iu faris aŭ kio okazis: /Una presión, una marca, un signo dejado, según el que es posible saber quién o qué pasó, qué hizo alguien o qué ocurrió:
  • Li sekvis lupon per spuro. /Él seguía a un lobo por sus huellas.
  • Ni trovis spuraron de urso en la arbaro. /Encontramos un conjunto de huellas de un oso en el bosque.
  • Tiu detektivo kapablis spuri (serĉi, rimarki kaj sekvi spurojn). /Ese detective era capaz de rastrear (buscar, observar y seguir pistas)
  • La infano senspure malaperis kaj neniu sukcesis trovi lin. /El niño desapareció sin dejar rastro, y nadie ha podido encontrarlo.

miércoles, 11 de abril de 2012

STATO (Estado, modo de estar)

1. Maniero, en kiu eventuale staras afero: /Manera en que eventualmente se presenta un asunto:
  • La aŭto estas en bona stato. /El auto está en buen estado.
  • Vivu stomako laŭ stato de l' sako. /Viva el estómago según el estado del saco.
  • Kiel statas la afero? / ¿Cómo va el estado del asunto?
  • Mi ne plendas pri mia sanstato. /No me quejo por mi estado de salud.
2. Maniero de ies ekzisto, kiel ĝin difinas la cirkonstancoj: /Manera de la existencia de alguien, como define las circunstancias:
  • Mia financa stato fariĝis malbona. /Mi estado financiero se puso malo.
  • Aŭ plej riĉa stato, aŭ plena malsato. /O en el más rico estado, o muerto de hambre.
  • Laboro donas bonstaton, mallaboro malsaton. /El trabajo da un buen estado, la cesantía, hambre.
  • La organizo estas tre bonstata. /La organización está en muy buen estado.
  • Tiuj malaltstataj homoj neniam povos ĝui luksaĵojn! /¡Esos hombres de mala situación nunca podrán disfrutar de lujos!
3. Ĉiu el la tri manieroj kiel prezentiĝas la materio: /Cada uno de las tres formas en que se presenta la materia:
  • Estas tri statoj de la akvo: solida, likva kaj gasa. /Hay tres estados del agua: sólida, líquida y gaseosa.

STELO (Estrella)

1. Memlumanta astro, kiu, escepte de Suno, pro malproksimegeco nudokule aperas kiel hela punkto sen mezurebla diametro: /Astro luminoso que, a excepción del Sol, por lejanía, a ojo desnudo aparece como un punto claro sin diámetro mensurable:
  • Ĉi-nokte ni observos la stelojn. /Esta noche observaremos las estrellas.
  • Estis malvarma, sed stelluma / stelplena nokto. /Hacía frío, pero con luz estelar (noche llena de estrellas).
  • Ni ekvidis falantan falstelon kaj pripensis la dezirojn. /Vimos caer una estrella y meditamos los deseos.
  • Ĉu vi vidas tiun belegan ĉefstelon - la plej helan stelon en la ĉielo? /¿Vieron esa bellísima estrella principal – la estrella más clara en el cielo?
  • Ektagiĝos kaj la matenstelo ekleviĝos. /Amanecerá y la estrella matinal se levantará.
  • Eknoktiĝos kaj la vesperstelo ekleviĝos. /Anochecerá y la estrella vespertina se levantará.
2. Astro, rigardata kiel influanta la sorton de homo: /Astro observado como influyente en la suerte del hombre:
  • Li estas naskita sub favora stelo. /Él nació bajo una estrella favorable.
  • Jen vi vidas la stelaron de Leono. /Aquí ven ustedes la constelación de Leo.
3. Tiaforma prezentaĵo, per kiu antikva artotradicio simbolas astron: /Presentación de esa forma, por la que un arte tradicional antiguo simboliza los astros:
  • Sur la pinto de la Kristnaska arbo brilis stelo. /Sobre la punta del árbol navideño brillaba un estrella.
4. Insigno kun proksimume tia formo: /Una insignia con aproximadamente esa forma:
  • Verda stelo estas simbolo de Esperanto. /La estrella verde es un símbolo de Esperanto.
5. La ĉefa aktor(in)o en baleto, trupo, filmo kaj simile: /El principal actor o actriz en ballet, compañía, película, etc:
  • Li iĝis stelo kaj forgesis siajn amikojn.Multaj steluloj kaj stelulinoj venis al la festo. /Él se hizo una estrella y olvidó a sus amigos. Muchas estrellas (varones y damas) vinieron a la fiesta.

lunes, 9 de abril de 2012

STILO (Estilo)

1. Karakteriza persona maniero esprimi siajn pensojn: /Manera personal, característica, para expresar sus pensamientos:
  • La teksto ne havas erarojn, sed ĝia stilo estas iom stranga. /El texto no tiene errores, pero su estilo es algo extraño.
  • Mi ŝatus stiligi la hararon. /Me gustaría estilizar el cabello.
  • La plejparto elektis lin kiel la plej bonan stiliston pro lia simpla, sed plaĉa stilo. /La mayor parte lo eligió como el mejor estilista por su estilo simple, pero agradable.
  • Via letero estas ege interesa kaj bonstila. /Tu carta es interesantísima y de buen estilo.
2. Tuto de la ecoj, kiuj karakterizas belartan verkon de iu artisto aŭ belartan verkaron, apartenantan al iu epoko kaj popolo: /El total de las cualidades que caracterizan una obra de bellas artes de algún artista, o un conjunto de obras de bellas artes, perteneciente a alguna época y pueblo:
  • Ŝi tre ŝatas barokan stilon. /A ella le gusta mucho el estilo barroco.
  • Mi sentas stilan harmonion en via hejmo. /Siento una armonía de estilo en tu hogar.
  • La domo estas senstila. /La casa no tiene estilo.
3. Maniero kalkuli la jarojn laŭ la diversaj kalendaroj: /Manera de calcular los años, según los diversos calendarios:
  • Tio okazis la unuan de septembro laŭ la tiama malnova stilo (Julia). /Eso ocurrió el primero de septiembre, según el antiguo estilo de entonces (Juliano).

STOKO (Stock, existencias)

Kvanto da varoj, krudmaterialoj aŭ fabrikitaĵoj, disponeblaj en magazeno aŭ deponejo: /Cantidad de mercaderías, materiales crudos o fabricados, disponibles en un almacén o un depósito.
  • La ministro devigis Coca-Cola detrui sian tutan stokon. /El ministro obligó a Coca-Cola a destruir todas sus existencias.
  • Bedaŭrinde la varoj, kiujn mi stokis, iĝis malpli kostaj. /Lamentablemente, las mercadería que almacené, se hicieron más baratas.
  • La varoj estas sekure stokitaj. /Las mercaderían están almacenadas con seguridad.
  • La oficejo funkcias ankaŭ kiel stokejo de la eldonaĵoj /La oficina también funciona como almacén de publicaciones.

domingo, 8 de abril de 2012

STREĈI (Tensar, dar cuerda a reloj o juguetes)

1. Forte tiri suplan objekton kaj teni ĝin en pli longigita aŭ pli larĝigita stato: /Tirar con fuerza un objeto flexible y mantenerlo en un estado más alargado o más ampliado:
  • Streĉu la ŝnuron rigida. /Tensa la rígida cuerda.
  • La haroj streĉiĝas (de teruro). /Los cabellos se ponen tiesos (de terror).
  • Diplomatiaj rilatoj de tiuj landoj estas streĉitaj. /Las relaciones diplomáticas de esos países están tensas.
2. En alta grado uzi sian korpan forton por ia movo, gesto: /Usar en alto grado su fuerza corporal para algún movimiento, gesto:
  • Li streĉis la muskolojn de la brakoj. /Él tensó los músculos de los brazos.
  • Streĉu la okulojn! /¡Tensa los ojos!
  • Tiu vundo de muskolo aperis post streĉo. /Esa herida de un músculo apareció tras un estiramiento.
3. Uzi plej energie siajn psikajn fortojn, por atingi celon: /Usar lo más enérgicamente sus fuerzas síquicas para alcanzar un objetivo:
  • Mi streĉos ĉiujn miajn fortojn kaj nepre faros tiun laboron. /Reuniré todas mis fuerzas, e inevitablemente haré ese trabajo.
  • Tiu streĉa atendado nin ĉiujn lacigis. /Esa estresante espera nos cansó a todos.
  • Ŝi falis - tiel efikis sur ŝi la streĉeco, timo kaj doloro. /Ella cayó – así la afectó a ella el estrés, el temor y el dolor.
  • Li volis malstreĉi sin kaj iomete ripozi. /Él quería desestresarse y reposó un poco.
4. Apliki forton (de tiro, premo, flekso, tordo ks) al elasta korpo, por iel utiligi la rezultontan laboron: /Aplicar fuerza (de tirar, presión, flexión, torsión, etc.) a un cuerpo elástico, para, de alguna manera, utilizar el trabajo resultante:
  • Necesas streĉi la horloĝon. /Se necesita dar cuerda al reloj.

STRIKO (Huelga)

Interkonsentita ĉesigo de laboro, celanta devigi la mastron kontentigi la postulojn de la salajruloj: /Cesación de trabajo inter-consentida, cuyo objetivo es obligar al patrón a satisfacer las exigencias de los asalariados:
  • La striko daŭris du semajnojn. /La huelga duró dos semanas.
  • Nia poŝto strikis tutan monaton. /Nuestro correo hizo huelga todo el mes.
  • Ŝajne mia memoro strikas (ne funkcias). /Al parecer, mi memoria está en huelga (no funciona).
  • La strikestraro estos punita. /Los dirigentes de la huelga serán castigados.
  • Pensiuloj proklamis malsatstrikon. /Los pensionados proclamaron una huelga de hambre.