martes, 13 de abril de 2010

ŜVELI ( hincharse, abultarse )

1. Ricevi pli grandan volumenon / Recibir un volumen más grande
  • Mia ventro ŝvelas pro la manĝaĵo. / mi vientre se hincha por la comida.
  • Vidante ilin kune ŝi ŝvelis de envio. / Viéndolos juntos a ellos, ella se hinchó de endivia.
  • Abelo pikis mian fingron kaj ĝi ŝveliĝis. / Una abeja me picó mi dedo y se hinchó.
  • Sur mia kruro aperis ŝvel(aĵ)o. / En mi pierna apareció un abultamiento.
  • Finfine la fingro malŝvelis.
2. Pligrandiĝi en ia rilato: / agrandarse en alguna relación
  • La prezoj ŝvelis ĉi-jare. / Los precios aumentaron este año.
  • La urbanoj estas malkontentaj pri ŝvelaj vivkostoj. / Los ciudadanos estás descontentos por el alza de los costos de vida.
  • Mi esperas, ke ŝvel(ad)o de prezoj ne longe daŭros. / Espero que el alza de los precios no dure mucho tiempo.
  • La instruistino ŝveligis la liston de lernindaj vortoj. / La profesora aumentó la lista de las palabras para aprenderse.

SIBLI ( silbar )

1. Eligi sonon, similan al longedaŭra "s" / Efectuar un sonido similar a una "s" prolongada:
  • Ĉu vi aŭdas, kiel siblas la vento ekstere? / Oyes como silba el viento afuera?
  • Atentu! Ie proksime estas la serpento - mi aŭdas ĝian sibladon. / Cuidado! En algún lugar cercano está la serpiente - oigo su silbido.
  • La siblajn leterojn elparolu mallaŭte. / La letras silbantes pronúncialas despacio.
  • Siblantaj sagoj timigis la bestetojn. / Unas flechas silbantes intimidaron a las pequeñas bestias.
2. Esti elparolata kun malico, tra kunpremitaj dentoj / Ser pronunciado con malicia através de dientes apretados
  • Klaĉoj pri ŝi siblis tra la tuta urbeto. / Rumores sobre ella silban por toda la ciudad.
  • Min mirigis ŝiaj vortoj, elparolitaj kun siblo. / Me asombraron sus palabras pronuciadas con silbidos.
  • La malkontenta virino sibladis. / La mujer descontenta silbaba.

TERNI (estornudar)

Spasme kaj brue elspiri aeron per nazo kaj buŝo pro subita ekscito de la nazaj nervoj / Botar aire con espasmos y ruidosamente por la nariz y la boca a causa de una repentina excitación de los nervios nasales.
  • Kiam oni ternas necesas fermi la nazon kaj la buŝon per la mano / Cuando se estornuda es necesario cerrar la nariz y la boca con la mano.
  • La bebeto ekternis kaj malpurigis siajn vestetojn. / El bebito comenzó a estornudar y se ensució sus ropitas.
  • Ne ekzistas terno sen nazo. / No hay estornudo sin nariz
  • Ĉi tiu floro estas terniga. / Esta flor hace estornudar