viernes, 9 de noviembre de 2007

TAKSI

1. Fari al si opinion pri la pli-malpli granda ŝatindeco de persono:
  • Mi neniam taksas homojn laŭ ilia aspekto.
  • Belecon taksas ne okulo, sed koro.
  • Vi malgajnis, ĉar vi subtaksis la kontraŭulon.
2. Fari al si opinion pri la valoro de ia ago, ideo kaj simile:
  • Mi esperas, ke vi alte taksos la gravecon de ĉi tiu problemo.
  • Malplaĉas nenio, se taksas pasio.
  • Ne trotaksu liajn sentojn.
3. Sen la helpo de sciencaj procedoj, difini la kvantan, monan kaj tiel plu valoron de objekto:
  • Oni taksas je mil la nombron de la mortintoj.
  • Ni petos de spertulo la taksadon de nia domo, kiun ni intencas vendi.
  • Asekura taksisto mistaksis la perdon.
  • Ŝi havis netakseblan kolekton da diversaj belaĵoj.
4. Oficiale difini la maksimuman vendoprezon de varo aŭ servo:
  • La registaro taksis la ĉefajn nutrovarojn.
5. Meti specialan imposton super iu varo aŭ iu servo:
  • La benzino ofte estas taksata tre alte.
  • Ni lasis la aŭton en sentaksa parkejo de aŭtoj.

BRILI

1. Eligi vive helan lumon:
  • Hodiaŭ estas tre bela tago: la suno brilas, kantas la birdoj...
  • Brilo de fajro donis iom da lumo.
  • La lampo briligas la korton.
  • La steloj rebrilas en la lago.
  • La steloj trembrilis en la silenta nokto.
2. Resendi vive helan lumon:
  • Neĝo bele brilis.
  • Ne ĉio utilas, kio brilas.
  • Ne ĉio brilanta estas diamanto.
  • Ŝiaj okuloj ekbrilis, kiam ŝi ekaŭdis la novaĵon.
3. Altiri la atenton per sia eleganteco, lukso aŭ sprito:
  • Mi devas konfesi, ke mia sano jam ne brilas.
  • La festo estis tre brila.
  • Vi aspektas brile!

IMAGI

1. Ree prezenti al si en la menso antaŭe viditajn bildojn, antaŭe perceptitajn sensaĵojn aŭ antaŭe spertitajn sentojn tiel intense, ke ni kredas ilin vidi, percepti aŭ senti:
  • Imagu, kiel mi surpriziĝis, kiam ili ĉiuj venis gratuli min!
  • La sufero estis apenaŭ imagebla.
  • Ilia domo estas neimageble bela.
2. Krei bildojn aŭ scenojn ne ekzistantajn en realo, kombinante elementojn tiritajn el la memoro:
  • Mi imagis alian finon por la filmo.
  • Tio estas nur imagita rakonto.
  • Tiu historio estas bazita nur sur imagaĵoj.
  • Li estas tre imagema verkisto - li havas tre bonan imagon.

REVI

1. Imagi tion, kion oni forte deziras:
  • Mi revas pri bela edzino.
  • Kiu aŭskultas, kie li ne devas, tiu aŭdas, kion li ne revas.
  • Mi esperas, ke miaj revoj realiĝos.
  • Ŝia reva rigardo montris, ke nun ŝi pensas pri io bela.
  • Li estas revema romantikulo.
  • Ekstere aŭdiĝis milda, reviga melodio.
  • La filmo iom senrevigis min.
  • Mi elreviĝis pri la kongreso.
2. Imagi, ke oni akiris staton, kiun oni forte deziras:
  • Mi ĉiam revis fariĝi instruisto.
  • Bona kaporalo revas esti generalo.
  • Ĉesu esti revulo kaj komencu agi!

MILITO

Batali per armiloj kontraŭ fremd-landaj armeoj aŭ kontraŭ samnacia malamika partio:
  • Tiuj du landoj denove komencis militi unu kontraŭ la alia.
  • Du militas - tria profitas.
  • Unu soldato militon ne faras.
  • Ĉi-monate komenciĝis militaj preparadoj.
  • Ili volas milite pligrandigi sian teritorion.
  • La militestro estis murdita.
  • Militistojn nenio timigis, ili restis en siaj lokoj.
  • Vi ne sukcesos almiliti mian simpation.
  • Ni spertis du mondmilitojn.

jueves, 8 de noviembre de 2007

SULKO

1. Longforma rekta foso, farita en la teron:
  • La plugilo tranĉas longajn sulkojn.
  • Venteto sulkigis la akvon.
  • La plejmulto treniĝas en la vojsulkoj de malnovaj kutimoj.
2. Profunda nekonstanta falto:
  • Kiam ŝi ridetas, sur ŝiaj vangoj aperas sulkoj.
  • Liaj brovoj malsulkiĝis.
  • La ŝipo trasulkas la maron.
3. Profunda fendo, trovebla en iuj organoj:
  • Cerbo havas multajn sulkojn.
  • La manplatoj de avino estas jam sulkiĝintaj.

FALTO

Haŭtsulketo ĉe la frunto, vizaĝo aŭ interno de la manoj, ordinare kaŭzita de la aĝo:
  • Ŝi estas juna kaj pro tio ne havas faltojn.
  • La haŭto sub liaj okuloj pendas falte.
  • Maljuneco faltis ŝian belan vizaĝon.
  • Vi aspektas tre bone malgraŭ la faltiĝinta frunto.
  • La ĥirurgoj senfaltigis ŝian vizaĝon.

RIDI

1. Montri subitan gajecon per karakteriza streĉo de la buŝo kaj faltiĝo de la vizaĝo, ofte akompanataj de ĝoja voĉbruo:
  • Mi tiom ridis, ke la ventro jam doloras.
  • Plej bone ridas, kiu laste ridas.
  • Rido matene - ploro vespere.
  • Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas.
  • Ni ridegis pri la ŝercoj de komikisto - ili tre ridigas homojn.
2. Montri agrablan, feliĉan aŭ bonvenigan aspekton:
  • Antaŭ niaj okuloj aperis ridanta pejzaĝo.
  • Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas.
  • Bela mateno ridetas al ni.
  • Sur ŝia vizaĝo mi ekvidis rideton.
3. Moke esprimi sian malŝaton:
  • Li ridis, kiam mi malsukcesis.
  • Ridas blindulo pri lamulo.
  • Sen povo kolero estas ridinda afero.
  • Ĉu tiuj aĉuloj denove vin mokridis?!

MEZURI

Taksi kaj difini la grandecon de io, komparante ĝin kun unu samspeca grando, elektita kiel unuo:
  • Ni mezuris la longon kaj la larĝon de la ĉambro.
  • Dek fojojn mezuru, unu fojon detranĉu.
  • Por ĉiu plezuro devas esti mezuro.
  • La nombro de esperantistoj ne estas mezurebla.
  • Ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo.
  • Ĉiu mezuras aliajn laŭ sia mezurilo.
  • La tajloro almezuris la robon al mi.
  • La ŝuoj estis por mi laŭmezuraj.
  • Antaŭ ni aperis nemezurebla, belega maro.
  • Tiam li komencis senmezure drinki.
  • Amo supermezura ne estas plezura.
  • Mi invitis la termezuriston por ke li termezuru mian herbejon.

miércoles, 7 de noviembre de 2007

BUKEDO

1. Kunligaĵo de deŝiritaj floroj:
  • Mi ricevis belegan bukedon el rozoj.
  • Aranĝi bukedon estas arto, kiun oni zorge lernas.
2. Aro da belaĵoj:
  • Tie estis bukedo da belegaj virinoj.
3. La tuto de diversaj agrablaj odoroj, kiun vino eligas pro kontakto kun oksigeno:
  • Ni ĉiuj ĝuis bukedon de la vino.
  • La vino estis bonbukeda.

KANAJLO

Homo, senhonora, malnoble kondutanta:
  • Mi ne komprenas, kiel vi iĝis kanajlo, se viaj gepatroj estis tiom bonaj homoj.
  • Mi admiras la lertecon de mia kanajla edzino!
  • Ili ĉiuj estis kanajle aspektantaj uloj.
  • Vi estos punita pro ĉiuj viaj kanajlaĵoj!
  • Nur kanajlaro partoprenis ĝin.

DUŜO

Ŝprucigo de akvo sur la korpon, ekstere aŭ interne, por lavado aŭ kuracado:
  • Mi iras preni duŝon.
  • Li duŝas sin.
  • Nia duŝejo nun estas riparata, do ni devas iri al la najbaroj.
  • La duŝilo estas sufiĉe granda kaj oportuna.

EMFAZO

Pli forta prononcado de la parolo; insista pligrandigo, afekta aŭ ne, en la tono kaj esprimmaniero:
  • Ŝi deklaris kun emfazo, ke ŝi estas lia edzino.
  • La stilon de Edmond Privat karakterizas bela harmonio de bonsoneco kaj emfaza vortordo.
  • Li emfaze diris: "Tio estas mia posedaĵo".
  • La instruisto emfazis ĉiujn gravajn vortojn

RABATO

Malaltigo de prezo, donata de ricevonto de pago al pagonto:
  • Mi aĉetis tiujn ĉi ŝuojn kun granda rabato.
  • Mi povas rabati nur kvin eŭrojn.
  • Ŝi vendis al mi rabate malnovajn kajerojn de la revuo.
  • Oni povas trovi multajn rabataĵojn en la butiko.
  • La plej novajn vestojn oni povas aĉeti nur senrabate.

lunes, 5 de noviembre de 2007

NUDA

1. Surhavanta nenian veston:
Oni duŝas sin nudaj.
Estis vintro, sed la knabino staris kun nuda kapo.
Ŝi nudigis la brakojn.
Apud la maro estis multaj nuduloj.
Ĉarmaj duonnudaj infanoj kuradis apud la rivero.

2. Ne, aŭ ne plu havanta la kutimajn sxirmojn, komfortajxojn de la vivo (mantelo, mono, havajxoj, amikoj kaj aliaj):

Li lerte manovras la kartojn: li faris min tute nuda!
Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas.

3. Ne havanta la ordinarajn kovrojn aux garnojn (io konkreta):

Tion oni povas vidi per la nuda okulo.
La arboj nudigxas, cxar jam venis auxtuno.

4. Ne akompanata de ia retoriko, klarigo, pruvo kaj simile (io abstrakta):

Jen la nudaj faktoj.
Diri al iu nudan veron.
Mi admiras la nudecon de via stilo.

LUKSO

1. Kutima uzado de rafinita kaj multekosta nutraĵo, vesto, meblaro, vivmaniero:
  • La princino estis alkutimiĝinta al lukso.
  • Luksa la vesto, sed malplena la poŝo.
  • Vivi larĝe kaj lukse.
  • Ili havas tre multe da luksaĵoj!
  • Mia ĉambro estas neluksa, sed komforta.
  • Ni estis malriĉaj kaj mi devis dormi en malluksa lito.
2. Ekstera, vivoriĉa brileco:
  • La tuta lukso de la arbaro videblas de ĉi tiu monto.
  • En mia korto kreskas luksaj rozoj.

LUKTI

1. Batali per la sola korpa forto, sen armiloj:
  • Ili luktis en batalo gxis la morto.
  • Luktistoj batalis en la speciale aranĝita loko - luktejo.
2. Peni, klopodi por venki malhelpon aŭ atingi malfacilan rezulton:
  • La patrino luktis kaj strebis por siaj infanoj.
  • Dum mia tuta vivo mi iradis luktante kaj strebante.
  • Lukto kontraŭ la morto estas senespera.

RABI

1. Per forto aŭ minaco forpreni ies posedaĵon:
  • Iu rabis monon de mi!
  • Morto rabis al mi la infanojn.
  • Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas.
  • Ili vivas el rabado.
  • Kiel vi povas fanfaroni pri viaj rabitaĵoj?!
  • Nia lando estas maliĉa, pro tio multaj homoj estas rabemaj ĉi tie.
  • Malriĉulo rabiston ne timas.
  • Vi forrabis mian edzinon!
  • Kelkaj aĉuloj prirabis la vojaĝanton.
2. Fari, ke iu perdu ion karan:
  • Malĝojo rabas al ŝi la feliĉon.

PROBABLA

Tia, ke por ĝia efektiviĝo ekzistas plimulto da ŝancoj (se paroli pri okazajxo):
  • La inflacio en nia lando estas probabla.
  • Ŝi alvenos probable post unu monato.
  • Ĉe manko de certeco oni devas kontentiĝi je probableco.
  • La probableco de lia vizito ĉe tia horo estas tre malgranda.

SUPOZI

1. Esti inklina pensi, manke de pruvoj certaj; akcepti ion kiel probabla, ne havante pri ĝi efektivan scion:
  • Mi supozas, ke leciono hodiaŭ ne okazos.
  • Mi havas pri tio nek scion nek supozon.
  • Supoze, ke ni havos sufiĉe da mono, ni veturos ferii al alia lando.
  • Supozeble inter ili ne estis eĉ unu, al kiu la prelego estus interesa.
  • Tio supozigas, ke la sukceso de la aranĝo estos granda.
2. Preni kiel hipotezon:
  • Supozu, ke vi estus juĝanto, do kion vi decidus?
  • Ŝia morto estas supozebla.

TORTURO

1. Kruela turmento, uzata aŭ por eltiri konfeson aŭ por puni:
  • Multaj konfesis nefaritajn krimojn sub premo de ekstremaj torturoj.
  • Li torturis siajn sklavojn, se ili ne obeis lin.
  • Unu el homaj rajtoj rilatas al torturado: neniu havas rajton nin turmenti aŭ torturi.
  • Torturistoj sciis multajn manierojn por torturi homojn kaj uzis diversajn torturilojn por tio.

2. Kruela turmento, fizika aŭ morala:
  • Finfine post pluraj jaroj da torturo komencigxis pli bona vivo.