viernes, 9 de noviembre de 2007

TAKSI

1. Fari al si opinion pri la pli-malpli granda ŝatindeco de persono:
  • Mi neniam taksas homojn laŭ ilia aspekto.
  • Belecon taksas ne okulo, sed koro.
  • Vi malgajnis, ĉar vi subtaksis la kontraŭulon.
2. Fari al si opinion pri la valoro de ia ago, ideo kaj simile:
  • Mi esperas, ke vi alte taksos la gravecon de ĉi tiu problemo.
  • Malplaĉas nenio, se taksas pasio.
  • Ne trotaksu liajn sentojn.
3. Sen la helpo de sciencaj procedoj, difini la kvantan, monan kaj tiel plu valoron de objekto:
  • Oni taksas je mil la nombron de la mortintoj.
  • Ni petos de spertulo la taksadon de nia domo, kiun ni intencas vendi.
  • Asekura taksisto mistaksis la perdon.
  • Ŝi havis netakseblan kolekton da diversaj belaĵoj.
4. Oficiale difini la maksimuman vendoprezon de varo aŭ servo:
  • La registaro taksis la ĉefajn nutrovarojn.
5. Meti specialan imposton super iu varo aŭ iu servo:
  • La benzino ofte estas taksata tre alte.
  • Ni lasis la aŭton en sentaksa parkejo de aŭtoj.

No hay comentarios.: