1. Montri subitan gajecon per karakteriza streĉo de la buŝo kaj faltiĝo de la vizaĝo, ofte akompanataj de ĝoja voĉbruo:
- Mi tiom ridis, ke la ventro jam doloras.
- Plej bone ridas, kiu laste ridas.
- Rido matene - ploro vespere.
- Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas.
- Ni ridegis pri la ŝercoj de komikisto - ili tre ridigas homojn.
- Antaŭ niaj okuloj aperis ridanta pejzaĝo.
- Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas.
- Bela mateno ridetas al ni.
- Sur ŝia vizaĝo mi ekvidis rideton.
- Li ridis, kiam mi malsukcesis.
- Ridas blindulo pri lamulo.
- Sen povo kolero estas ridinda afero.
- Ĉu tiuj aĉuloj denove vin mokridis?!
No hay comentarios.:
Publicar un comentario