martes, 11 de octubre de 2011

PERFEKTA ( perfecto,a )


1. Havanta ĉiujn kvalitojn kaj nenian mankon / Que tiene todas las calidades y ninguna carencia
  • Neniu homo estas perfekta. / Ningún hombre es perfecto.
2. Havanta ĉiujn kvalitojn necesajn en sia speco: / Teniendo todas las cualidades necesarias en su especie:
  • Ŝi elkreskis kiel perfekta belulino. / Ella creció como una perfecta
  • Vi perfekte kantas! / Cantas perfectamente.
  • Ni longe staris ĉe la pentraĵo kaj admiris ĝian perfektecon. / Me detuve frente a la pintura y admiré su perfección.
  • Mi volas perfektigi mian lingvoscion, pro tio mi vizitos perfektigan kurson. / Deseo perfeccionar mi conocimiento de la lengua, por eso visitaré un curso de perfeccionamiento.
  • La priskribo estas perfektigebla. / La descripción es perfectible.
  • Ŝi volis perfektiĝi en Esperanto. / Ella desea perfeccionarse en el Esperanto.
  • Vi estas vera perfektisto, kiu neniam estas kontenta pri siaj faritaĵoj. / Eres un verdadero perfeccionista  que nunca se contenta con sus acciones.
  • La projekto jam estas preskaŭ preta. Restis nur kelkaj neperfektaĵoj. / El proyecto ya está casi listo. Quedan algunas imperfecciones.

ATENTA ( atento,a ; dar atención a)

Tenanta sian vidon, aŭdon kaj intelekton vigle turnataj al iu aŭ io: / Que tiene su visión, audición e intelecto con entusiasmo vuelto a alguien o algo.
  • Infano observis la beston kun atentaj okuloj. / Un niño observó el animal con ojos atentos.
  • Aŭskultas prudente, kiu aŭskultas atente. / Escucha prudentemente quien escucha atentamente.
  • De legado sen atento ne riĉiĝas la prudento./ De lectura sin atención no se enriquece la prudencia.
  • Atentu, ke vi ne falu!/ Pon atención que no te caigas!
  • Okulo ne atentas, dorso eksentas. / Ojo que no pone atención, la espalda que siente.
  • Post tiu terura okazo li iĝis pli atentema. / Después de esa terrible evento él se puso más atento.
  • Ili atentigis nin pri la danĝero. / Ellos nos han advertido sobre el peligro.
  • Mi tute malatentas la kritikojn. / Absolutamente desatiendo las críticas.
  • Li preteratentis multajn erarojn en sia korektado. / El dejó de atender muchos errores en su corrección.
  • Ŝi havas neniun, kiu povas priatenti ŝian filinon. / Ella no tiene a nadie, que pueda preocuparse de su hija.
  • Mi senatente kunpuŝiĝis kun iu virino. / Sin darme cuenta apreté a una mujer.

OPONI ( oponer )

Esprimi opinion kontraŭan al la opinio de iu alia kaj peni, ke tiu ne povu efektivigi la sian / Expresar una opinion contraria a la de otra persona e intentar que ella no pueda cumplir la suya:
  • Mi ne ŝatas tiun hundon kaj oponas kontraŭ ĝia restado ĉe ni. / No me gusta ese perro y me opongo a su permanencia con nosotros.
  • Via oponado al ŝia partopreno en la festo estas senbaza./ Tu oposición a la participación de ella en la fiestas es sin bases.
  • Ĉio, kion diris la oponanto, estis vero./ Todo lo que dijo el opositor, era verdad.
  • Mia oponanto en la ludo estis sufiĉe forta./ Mi oponente en el juego era suficientemente fuerte.
  • Mia propono estis senopone akceptita./ Mi propuesta fue aceptado sin oposición.