sábado, 23 de marzo de 2013

INSULO (Isla)



Terparto, ĉiuflanke ĉirkaŭita de akvo: /Parte de tierra, rodeada de agua por todos los lados:
·   Korsiko estas insulo. /Córcega es una isla.
·   La insulanoj estis tre amikaj. /Los isleños eran muy amistosos.
·   Neniu homo loĝis en tiu insuleto. /Nadie vivía en ese islote.
·   Italio, Hispanio kaj Grekio estas tri grandaj duoninsuloj en la sudo de Eŭropo. /Italia, España y Grecia son tres grandes penínsulas del sur de Europa.
·   Ĉi tiu insularo konsistas el dek insuloj. /Este archipiélago consta de diez islas.
·   Trafikinsulo estas parto de ŝoseo, destinita por trairantaj piedirantoj. /Un paso de nivel es parte de una carretera para que atraviesen los peatones.

jueves, 21 de marzo de 2013

KONSILI (Aconsejar)


Diri al iu, kion oni opinias, ke tiu devas fari: /Decir a alguien, lo que se opina que debe hacer:
·   La kuracisto konsilis al mi pasigi pli multe da tempo ekstere. /El médico me aconsejó pasar mucho tiempo en el exterior.
·   Kiu konsilas kaj rezonas, tiu helpon ne donas. /Quien aconseja y razona, no da ayuda.
·   Konsilojn ĉiu donas, sed ne kiam oni bezonas. /Todos dan consejo, pero no cuando se necesita.
·   Kie ne estas konsileble, tie ne estas helpeble. /Donde no es aconsejable, no es posible ayudar.
·   Estas multaj konsilantoj, sed malmultaj helpantoj. /Hay muchos que aconsejan, pero pocos que ayudan.
·   Mi ne scias, kiel solvi la problemon, pro tio mi (inter)konsiliĝas kun vi. /No  sé como resolver el problema, por eso me aconsejo contigo.
·   La kuracisto malkonsilis al mi uzi tiun medikamenton. /El médico me desaconsejó usar ese medicamento.
·   Vi estas senkonsila, pro tio mi ĉiam helpas al vi. /Tú estas desconsolado, por eso siempre te ayudo.

miércoles, 20 de marzo de 2013

SUPERSTIĈO (Superstición)


Psika sinteno, kiu rigardas aŭgursignifaj iujn ceremoniojn, gestojn ks aŭ iujn hazardajn okazaĵojn: /Actitud síquica, que observa augurios significativos en algunas ceremonias, gestos, y similar, o algunos sucesos peligrosos:
·   Mi volas rakonti pri kelkaj superstiĉoj de mia nacio. /Quiero contar sobre algunas supersticiones de mi nación.
·   Atentu - tiuj signoj estas superstiĉaj. /Pone atención - esos signos son supersticiosos.
·   La kamparano estas kruda kaj superstiĉa. /El campesino es tosco y supersticioso.
·   Lia malsukceso estis tiel konstanta, ke ĝi povis superstiĉigi tiun, kiu ĝin portis. /Su fracaso fue tan constante, que se podría hacer superstición de lo que a  eso llevaba.

martes, 19 de marzo de 2013

FLIRTI (Revolotear; coquetear, flirtear)


1. Delikate, kaprice flugeti: /Volar de manera delicada y caprichosa:
·   La papilioj flirtis ĉirkaŭ floroj. /Las mariposas revoloteaban alrededor de las flores.
·   Ŝi kuris facile kaj flirte. /Ella corría fácilmente y revoloteando.
2. Senpeze, facile moviĝi en la aero tien kaj reen: /Moverse en el aire liviana y fácilmente de aquí para allá:
·   La kurtenoj flirtis ĉe la malfermitaj fenestroj. /Las cortinas revoloteaban en las ventanas abiertas.
·   Ŝiaj longaj belaj haroj ĉirkaŭflirtis ŝin. /Su largo y hermoso cabello revoloteaba a su alrededor.
3. Amindumi, kvazaŭ flugetante de unu al alia kaj ne celante konstantan ligon: /Coquetear, como si estuviera volando de uno a otro, y no pretendiendo un enlace constante:
·   Ŝi estas flirtema - ŝi ŝatas flirti kun ĉiuj fraŭloj. /Ella es coqueta -  le gusta flirtear con todos los solteros.
·   Mi ne povis elteni lian flirtadon kun la knabinoj kaj forlasis lin. /Yo no podía aguantar su flirteo con las muchachas, y lo abandoné.
·   Ŝi havas sian preferitan flirtanton. /Ella tiene su seguidor preferido.
·   Via flirtaĵo (amindumaj vortoj kaj karesoj) jam tedis al mi! / ¡Tu flirteo (palabras amorosas y caricias) ya me aburrieron!

lunes, 18 de marzo de 2013

TUFO (Mechón, penacho)

Densa aro da maldikaj kunkreskantaj aĵoj: /Conjunto espeso de cosas delgadas que crecen juntas:

·   Tiu knabaĉo elŝiris tufon da miaj haroj! / ¡Ese muchacho malvado me arrancó un mechón de cabellos!
·   De malbona ŝafo estas bona eĉ tufo (pli bone ol nenio). /De un mal cordero, es bueno hasta el vellón.
·   Mia patro havas grizajn tufajn brovojn. /Mi padre tiene un mechón de cejas grises.
·   Tufoiĝantaj muskoj kovris la teron de la arbaro. /Musgos en forma de penachos cubrían la tierra del bosque.